Himnoj – Psalmoj – Kantikoj
Laŭdkantoj – Preĝoj ...
Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Ho sole-generita Fil',
venanta el la Virgulin',
per fido Vi pravigas nin,
konsekras nin per bapto-ban'.
Altulo, Vi el Dia alt'
sobiras kaj fariĝas hom'
por savi nin per Via mort'
al Dia ĝoj', al Via viv'.
Ni petas, Redemptoro, Vin,
ke loĝu Vi en nia kor',
per Via lum', per Via klar',
diecaj faru, Dio, nin.
Sinjoro, restu inter ni,
nin ŝirmu kontraŭ nokt-obskur'
deliktan ĉion lavu for,
rimedon donu, helpu nin.
Ho Kristo, vivo Vi kaj ver',
al Vi eksonu ĉiu glor'.
Malkaŝas Patro kaj Spirit'
per elĉiela splendo Vin.
kaj ĝis ekstremo de la ter'
ni kantu al Princ' Kristo: Lin
Maria naskis, Virgulin'.
sin vestis per ĉi sklava korp',
por savi karnon per la karn',
ke ne perdiĝu kreitar'.
la graco trafas el ĉiel',
knabina ventro pro sekret'
pezegas: ŝi ne konas ĝin.
tuj iĝas templo nur por Di':
la ne-tuŝitulin' sen vir'
koncipas filon en uter',
kiun anoncis Gabriel' –
kaj supren-salte jam Baptist'
rekonas Lin el panja sin'.
li ne malŝatas pri manĝuj':
per iom lakto nutras sin,
dank' kiun manĝas ĉiu bird'.
anĝeloj kantas nun por Di'
kaj al paŝtistoj la Paŝtist'
montriĝas: ĉies Li kreint'.
– ĉar Vi naskiĝis el Virgin' –
kun Patro kaj Vivig-Spirit'
por ĉiam-daŭra la tempeg'.
En blankaj roboj pretas ni
la Paskon festi de l' Ŝafid'.
Paŝintaj tra la Ruĝa Mar'
al Krist' ni kantu, nia Reĝ'.
Ĉi tie Lia sankta korp',
rostita sur la kruc-altar',
sed ankaŭ Lia ruĝa sang'
plenigos nin per Dia viv'.
Pro tiu ĉi vesper-festen'
domaĝos nin la murd-anĝel'.
Liberas ni de Faraon'
kaj lia aspra imperi'.
Jam estas nia pasko Krist',
ŝafid', buĉita sen kulpec',
la pura senfermenta pan',
la sin-ofera Dia karn'.
Viktimo vera, Di-ofer',
rompiĝas antaŭ Vi Tartar'.
La enŝlositajn savas Vi,
redonas vivon en liber'.
Sin levas Krist' el Sia tomb',
infer-abismon venkas Li,
Tiranon ligas per katen',
malfermas pordon de Eden'.
Vi estu do al nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin en grac':
triumfi igu nin kun Vi.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'.
Al niaj preĝoj klinu la orelon,
Dio favora, senkompare pia.
Nian humilan servon Vi akceptu,
kiun ni votis.
De Via trono kun seren' rigardu.
Donu oleon Vi por niaj lampoj.
Ĉian tenebron Via lum' forpelu
el nia koro.
Vi niajn krimojn punu kun mildeco,
lavu nin puraj, la katenojn rompu,
pekojn indulgu, kaj per forta mano
nin re-starigu.
Ho, estu glor' al Di', l' eterna Patro,
estu honor' al Krist', la Dia Filo,
same ador' al Dio, la Spirito,
nun kaj eterne.
Asistu, Krist', al nia kor',
Vi, de l' savitaj alta am'.
En nian voĉon ĝis profund'
fervorajn larmojn verŝu Vi.
Ni petas Vin kun penta plor',
fidela frato Krist' Jesu':
Pardonu, kion pekis ni
per fia far', malpia ag'.
La signo de la sankta kruc'
kaj Via oferita korp'
defendu ĉiam, ĉie nin. –
Gefiloj ni de l' sama Di'.
Al Li, la Patro, estu glor',
honor' al Vi, ho Dia Fil',
adoro al la Paraklet',
tra ĉiu temp' kaj en etern'.
Al ni asistu, ho Kreant',
asistu, glor' de l' Patra lum';
se mankus Via grac' al ni,
ni devus tremi de angor'.
Vin mem ni portu, Di', en ni,
kaj Via Spir' plenigu nin;
do por la fraŭdo de l' Rabant'
ne estos spac' en nia kor'.
Kaj inter la profana far',
al kiu urĝas nin la viv',
liberaj ni de ajna krim'
persistos, Di', laŭ Via vol'.
Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
kun Via Spir', la Paraklet',
jarcentojn, -milojn, en etern'.
Por nuptofest' ornamu vin,
ho fianĉin', proksimas Li.
Pretigu vin, Jerusalem',
kaj viglu en la lum' de l' kred'.
Rapide venu, Simeon',
ke plenumiĝu via ĝoj',
proklamu Kriston lum' de l' mond',
kaj glor' de l' gento Izrael'.
Gepatroj Lin, la templon mem,
entemplen portas kun ofer'.
Kaj Li, la Dia leĝdonant',
submetas sin al homa leĝ'.
Alpaŝu, reĝa Virgulin',
kun du kolomboj, turto-par',
la elaĉeton pagu vi
por Li, la prez' de nia sav'.
Do kvazaŭ oferitas Li,
per kiu oferatas ni,
la fil' de l' Virgo, Fil' de Di',
al ni naskita, font' de ĝoj'.
Al Vi, Jesu', nun estu glor',
Vi montras Vin al ĉiu gent',
al Vi, ho Patro, Vi, Spirit',
adoro sama en etern'.
Eterna gloro de l' ĉiel',
esper' beata el profund',
de l' alta Dio sola Fil',
infan' de l' ĉasta Virgulin',
Vi prenu nin per dekstra man'
kaj levu nin el peza dorm',
ke ĉiu, eĉ plej sobra mens',
Vin arde laŭdu kun fervor'.
Leviĝis jam la taga stel',
heroldo de l' fidela bril'.
Tenebro nokta cedis for,
kaj sankta lum' heligas nin.
El nia kor' forpelu ĝi
la nokton de ĉi tiu mond',
ke ĝis la fin' de nia temp'
ni vivu virte antaŭ Vi.
En ni radiku kred' kaj fid',
ĝojigu, due, nin esper',
finfine am' kaj karitat' –
plej granda ĝi el tiuj tri.
Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kaj al la Patro estu glor'
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiu temp' kaj en etern'.
La far' eterna de l' Sinjor',
la de l' martiroj glora venk',
laŭdataj estu nun de ni
per ĝoja kant' el gaja kor'.
De l' eklezioj princa ar',
soldatoj ili de l' ĉiel',
gvidantoj en la viv-batal',
kaj veraj lumoj por la mond'.
Venkante ili en sufer'
ignoris pri l' teror' de l' temp'.
Post pia morto ili nun
feliĉas en beata lum'.
Submane de la torturant'
la sankta sango fluis for,
sed ili restis en fidel'
pergrace de l' eterna viv'.
Venkitas nun la Princ' de l' mond'
per de l' sanktuloj pia kred',
per de l' kredantoj viv-esper'
kaj per la karitat' en Krist'.
Jubilas ili pro la glor'
de l' Patro, pro la am' de l' Fil',
kaj pro la volo de l' Spirit'.
Plenplenas la ĉiel' de ĝoj'.
Savanto, ni nun petas Vin:
Servantojn Viajn faru Vi
kunuloj de l' martira ĥor',
prikanti Dion en etern'.
Eterna lumo, Dia ent',
ho tripersona unu Di',
konfesas Vin la febla hom'
petante Vin: Elaŭdu nin.
La altan Patron kredas ni,
la Filon de la Generint',
kaj ankaŭ Lin, la Am-ligil',
de ambaŭ Li la Kunigant'.
Ho ver' fidinda, karitat',
ho cel' strebinda, ho feliĉ',
nin igu kredi kun esper',
Vin ami, Dio, sekvi Vin.
De ĉio estas Vi la font',
komenco, daŭro, cel' kaj fin',
konsolo sola estas Vi,
esper' de l' Viaj, nia ŝirm'.
Por ĉio, ĉiu, ĉies far'
necesas kaj sufiĉas Vi.
Vi sola estas nia lum',
premi' de ĉiu esperant'.
Ni petas, ĉiopova Di',
Vin, Patro, Vin, ho Dia Fil',
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit':
Favoru, sankta Triunu'.
Ho Eternul', de l' lum' kreint',
Vi mem en Vi nur lum' kaj tag',
ne sentas ajnan nokton Vi,
naturo de l' senfina lum'.
Paliĝe cedis jam la nokt',
alvenis nova hela tag',
la stela brilo svenis for,
kaj levis sin la sun' kun klar'.
Leviĝu ankaŭ ni kun ĝoj',
Vin danku per triumfa kant',
ĉar venkis super nokt' la sun',
por ke revenu tag' al ni.
Ni petas Vin, ho sankta Di':
Ne difektiĝu nia mens'
per karna ĝoj', lasciva ard',
ĉi-monda ruzo, kaŝa tent'.
Koler' ne pelu al kverel',
nek nia ventro al volupt',
avido ne koruptu nin,
nin ne sklavigu vanta luks'.
Kontraŭe: Kriston sekvu ni
per firma mens', per ĉasta korp',
kaj restu sobra nia kor',
fidela tra la tuta tag'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'.
Kreint' eterna de la mond',
regant' de l' nokto kaj de l' tag',
Vi donas ŝanĝon de la temp'
por preni enuiĝon for.
La kok', heroldo de la tag':
jam kantas li, la nokt-gardant',
anoncas per kokerikad'
en nokt' la lumon al migrul'.
Sin levas la matena stel',
la lum-portanto, sub la volb'.
Pro tio la malluma hord'
ne plu damaĝos sur la voj'.
Kun nova forto la ŝipist'
al ondoj spitos de la mar'.
Kaj Petro, rok' de l' eklezi',
pent-ploras je la koko-kri'.
Jesuo, Vi rigardu nin.
Samkiel Petro pekis ni.
Sanigu nin per Via vid';
solviĝos nia kulp' en larm'.
Kaj Via lum' briligu nin,
ke viglu nia febla mens',
kaj nove sonu nia voĉ'
laŭvote, Krist', al Via laŭd'.
Al Vi, ho Kristo, pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirito, Paraklet',
adoro same en etern'.
Eterna Reĝo, Plejaltul',
de l' fideluloj Redemptor',
per kiu svenas nia mort',
por ke triumfu Dia grac'.
Vi dekstre de la Patro nun
la tronon prenas por la juĝ',
al Vi donatas Di-potenc'
pri ĉio, ne nur pri la hom'.
La tri-etaĝa mond-struktur,
ĉielo, tero kaj infer',
submetu sin al Via fort'
genu-fleksante antaŭ Vi.
Anĝeloj vidas kun admir'
la ŝanĝon de la homa sort':
el pek' la karnon savas karn',
la karno, kiu estas Di'.
Vi, Kristo, estas nia ĝoj',
Vi restas nia daŭra glor',
la mond-aferojn regas Vi
kun ĝoj' pli granda ol sur ter'.
Ni Vin petegas kun insist'
pro niaj ŝuldoj pri pardon'.
Sin levu supren nia kor'
al Vi per elĉiela grac'.
Ne punu nin laŭ nia ŝuld',
sed, kiam venos Vi juĝist'
sur ruĝa nub', redonu Vi
la kronon, kiun perdis ni.
Nun estu glor' al Vi, Jesu',
iranta supren al ĉiel',
kun Viaj Patro kaj Spirit'
tra ĉiuj tempo kaj eon'.
Ho Sun' eterna, Via lum'
plenigas, kion kreis Vi,
plej alta Lumo de l' anim',
Vin nun prikantas nia kor'.
Per Via bona Di-Spirit'
vivantaj lumoj brilis por
heligi tra la tuta temp'
la vojojn, Di', al Via sav'.
Ĉar kion homo el si mem
ekkonis de l' ĉiela vort',
en nova bril' de Via grac'
per ĉi doktoroj klaras nun.
Ĉi tiu, kiun laŭdas ni
hodiaŭ, (ĉi beata vir' / dokta virgulin'),
honesta en scienca bril',
kronitas sankta nun en glor'.
Ni petas, ke per (lia / ŝia) preĝ'
ebligu, Dio, Vi, al ni
trairi sur la voj' de l' ver',
sekvante Kriston, ĝis la fin'.
Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'.
Agnesa, sankta Virgulin',
kun granda ĝoj' ni festas vin
je l' tag' de l' mort', de l' martiriĝ',
je l' tag' de l' glor', de l' nov-naskiĝ'.
Rezignis vi pri nupto-ĝu'
pro nura am' al Krist' Jesu'.
Pudora, pura fianĉin',
fidela vi el kor-inklin'.
Ŝafid', vi lasis buĉi vin,
samkiel Krist' fordonis sin.
Li vivas, li, la Di-Ŝafid',
kaj vivas vi sub lia vid'.
Nun estu al la Patro glor',
al Kristo, Lia Fil', ador',
kaj beno al la Di-Spirit':
sen ĉeso kaj sen intermit'.
Jam ĉe l' unua lumo-stri'
nin vekas frua koko-kri'.
Tiele vokas kun insist'
al suna vivo nin la Krist':
«Leviĝu vi el nokta van'
al bona, ĉasta, sobra san'!
Elŝiru vin el letargi',
kaj viglu; jam proksimas Mi.»
Foriĝas laco nun kaj lam',
varmigas nin la Dia am'.
Ni vigle vokas Vin, Sinjor'.
Ne licas dorm' al pura kor'.
Vi, Kristo, savis nin el pek'.
Konfidon donas Via vek'.
El morna sonĝ', el ĉiu plag'
Vi gvidas al libera tag'.
Al Di' la Patro estu glor';
al Kristo, Lia Fil', honor'.
Spirito Sankta, Dia sun',
vigligu nin en ont' kaj nun.
Sin levu nia amo-sent'
al Vi, ho Dio de l' pardon':
Mild-estu Vi al nia kor',
purigu kaj rektigu nin.
Ni fremdaj venis tien ĉi
ĝemante kvazaŭ el ekzil':
Ho Vi, patrujo kaj haven',
hejmigu nin en Via dom'.
Feliĉas nia karitat'
Vin soifante, vivo-font';
l' okuloj de la Di-popol'
beatas rigardante Vin.
Ho, grande estas glori Vin,
memori, Di', pri Via laŭd',
celebri ĝin sen intermit'
kun alten leviĝinta kor'.
Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'.
Miĥael, vervu por la Di-honoro.
Paco-anĝelo, pelu for malpacon.
La eklezion gardu, la savitajn,
kontraŭ malbono.
Gabriel diru, kion Di' ordonis.
Savo-heroldo, nin instruu kredi
kaj la misteron, kiun vi malkaŝis,
nove proklami.
Rafael, igu sanaj nin kadukajn,
maldolorigu, donu help-konsolon,
gvidu nin blindajn el la ter-obskuro
al paradizo.
Kristo, Vi ĝojo de l' anĝeloj sanktaj,
Vi hom-savanto, Reĝo de l' savitaj,
igu nin kanti, kaj kun ili laŭdi
la Triunuon.
Esti baz-angula ŝtono,
fundamento, kaj en Si
ambaŭ murojn unuigi
venis Krist', la Di-sendit',
estas nun en sankta Cion,
restas ni en Li per kred'.
Plenas tiu ĉi popolo,
kiun amas nia Di',
de kantad', jubil' kaj gloro,
kaj en bela harmoni'
Dion unu tripersonan
ni adoras kun fervor'.
En ĉi templo, Di' plej granda,
Vi aperu inter ni.
Vi akceptu niajn preĝojn
kun mildeco kaj favor'.
Vian benon malavaran
ĉiam verŝu tie ĉi.
Tie ĉi meritu trovi
ĉiu, kion petis li,
kaj posedi la donitan
ĉiam kun la sanktular',
fine iri paradizon
transirante al ripoz'.
Estu gloro kaj honoro
nun al Vi, plej alta Di',
al la Patro kaj la Filo
kaj la Sankta Di-Spirit',
ĉar al Vi potenc' kaj laŭdo
nune, ĉiam, en etern'.
Frue vi fuĝis antaŭ hom-amasoj,
volis vivadi en dezertaj kavoj,
por ke nek flirto povu vin makuli
nek petolemo.
Veston vi portas el kamelaj haroj
kaj ledan zonon ĉirkaŭ viaj lumboj.
Via nutraĵ' konsistas el akridoj
kaj el mielo.
Dum la profetoj el krepusk' anoncis
brilan aŭroron, vi la Di-Ŝafidon,
kiu la pekon de la mond' forportos,
klare proklamas.
Vi, la plej granda inter ĉiuj homoj,
sed malpli granda ol la Di-regnanoj,
lavas per akvo tiun, kiu lavos
ĉion per sango.
De l' ĉieluloj, Dio, Vi laŭdatas,
tri laŭ personoj, unu laŭ esenco;
ni, la teruloj, jam de Krist' savitaj,
petas kompaton.
Du apostolojn festas ni
hodiaŭ. Kia sankta tag!
Triumfas Petro en la glor'.
Kronitas Paŭlo per honor'.
Ho sankta Petro, de l' Dekdu'
je rango la unua vi.
Vi, Paŭlo, samas lin je grac',
de Kristo elektita il'.
Vin ambaŭ ligas sama mort'
kaj sama palm' de martiriĝ',
vin, kiujn ligis unu fid',
spirita ardo kaj fervor'.
Ho Romo! Kiom alta vi!
Al vi pilgrimas ĉiu mond'
pro tiom da verŝita sang'
kaj tiom da vivita am'.
Proksimas tie ĉi kun ĝoj'
al Petro kaj al Paŭlo ni,
servantoj ili de l' Sinjor',
kolonoj de la Di-popol'.
Ni petas vin, Jesu', Savant':
Vi igu partopreni nin
ilian sorton en etern',
kaj laŭdojn kanti kun ador'.
Kun preta lampo ĉi virgin'
eniris al la nupt-festen'
de l' reĝo de l' eterna glor',
Lin laŭdas la anĝela ar'.
De l' ĉieluloj kunulin',
vi, de l' fianĉo fianĉin',
en ĉasta ama unuiĝ'
riĉegas je pudoro vi.
Instruu nin pri vivo-mor',
subtenu nin per via preĝ',
nin helpu, ke rezistu ni
al ajna fraŭd' de l' malamik'.
Maria, bild' de virga viv',
vi ankaŭ petu ĉe la Fil',
ke helpe Li subtenu nin
ekvidi Lin post ĉi ekzil'.
Nun estu glor' al nia Di'
ĉar venkis tiu ĉi virgin'.
Pro tio ĝojas la ĉiel'
ĉi-tage, ĉiam, en etern'.
Aŭtor' beata de l' eon',
Jesu', savanto de l' homar',
ho Di' el Di', ho lum' el lum',
ho vera Di' el vera Di'!
Vin pelis Via Dia am'
fariĝi mortideva hom',
Adamo nova, kiu nin
senigas je l' adama pek'.
Ĉi am', per kies pov' kaj art'
estiĝis astro, ter' kaj mar',
disrompas la katenojn de
pli frua kaj nuntempa kulp'.
Ne cedos for el Via kor'
la forto de ĉi tiu am'.
La gentoj ĉerpos el ĉi font'
la riĉan gracon de l' pardon'.
Nun, traborita de la lanc',
apertas la vundita kor',
por ke, per akvo kaj per sang'
lavitaj, puraj estu ni.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
el kies kor' elfluas grac'.
Kaj al la Patro kaj Spirit'
adoro estu en etern'.
Aŭtoro de l' eterna glor',
sep-forman gracon donas Vi:
Sepoble helpas la Spirit'
la feblajn, kiuj fidas Vin.
Malsanojn pelu for de l' korp',
skandalojn, tentojn el la mens',
ke krimoj ne perfortu nin,
nek vundu ajna kor-dolor'.
Serena estu nia mens'
honeste brilu nia far'.
Akceptu, kion petas ni.
Donacu vivon en etern'.
En ritmo de sep tagoj sin
konsumas ĉiu nia temp',
ĝis fine jena oka tag'
aperos: tag' de l' mondo-juĝ'.
Bonvolu tiam, ho Savant',
nin ne akuzi en koler',
starigu ne maldekstre nin,
sed dekstre de la tron' de l' glor'.
La gentoj, kies preĝojn Vi
kun mild' akceptis kaj favor',
kun ni eterne gloru Vin,
plej sankta alta Triunu'.
Aŭtor' unika Vi de l' sav',
laŭdinda Redemptor' de l' mond',
nin dotu, Kristo, per la glor'
de Via frukto-dona kruc'.
Per Via morto mortis Mort',
per Via vivo vivas Viv'.
Diablo malgraŭ ĉia ruz'
venkitas, la vasal' de l' mort'.
Dum Via amo-plena korp'
nun kuŝas dorme en la tomb',
malfermas la inferon Vi,
la patrojn gvidas al liber'.
Vi sidas ĉe la dekstra man'
de Via Patro, aŭdu nin.
Vi, glora sankta ŝuld-ofer',
per Via sango savis nin.
Dum ĉiuj tagoj sekvu ni
al Vi kun pia pura kor',
kaj ĉiam portu en danĝer'
labaron Vian kun la kruc'.
Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirit', al Vi, Jesu'.
Vi donas, ke plenigas nin
la venk' de l' kruco plu kaj plu.
Kreint' favora, aŭdu nin.
Al Vi ni preĝas kun plorad'
en tiu ĉi karesma temp',
la kvardek tagoj de abstin'.
Ho Esplorant' de nia kor',
malfortas tiom nia fort'.
Revenas pente ni al Vi.
Pardonu nin per Via grac'.
Ni multon pekis antaŭ Vi.
Konfesas ni; indulgu nin.
Kadukas ni; fortigu nin,
por ke laŭdatu Via nom'.
Donacu do, ke bridu ni
avidojn korpajn per abstin',
ke fastu ni kun sobra mens',
detenu nin de ajna krim'.
Favoru, sankta Triunu.
Nin helpu vivi kun moder',
Vin servi, kiel servas Vi,
ke frukton donu Via don'.
Tremante aŭdas la tiran',
ke ĵus naskiĝis nova reĝ',
la reĝ' de l' reĝoj el David',
por regi super Izrael'.
Herod' ekkrias kun frenez'
al sia sbir': Forigu lin!
Li ĵetos min de mia tron':
per glavo vi mortigu lin.
Ho, kion helpis tiu krim',
la sango-verŝ' en Bet-Leĥem'?
Eskapis ĝuste la reĝid'
el tiom da kruela far'.
Ho, floroj de l' martiroj, vin
salutas ni, ĉar al la pord'
de l' vera lumo portis vin
la blindigita murdemul'.
Primic-oferoj estas vi,
ŝafidoj de l' martira greg',
vi, en ornam' de palma kron',
ludantaj sub la Dia tron'.
Nun estu glor' al Krist-Jesu',
naskita el la Virgulin',
al Liaj Patro kaj Spirit',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'.
Lumo el oro klare brilas de l' ĉiel'.
Du apostolojn festas ni en unu tag':
Petron kaj Paŭlon, du sub unu laŭra kron',
pro kies gloro nin plenigu granda ĝoj'.
Petro, primaso, roko de la eklezi',
paŝtis kun amo vi la ŝafojn de Jesu',
Vi sur la kruco same mortis kiel li.
Nin vi firmigu en neŝanceliĝa fid'.
Paŭlo, doktoro, vi herold' de l' nova sav',
de l' libereco, kiu estas en Jesu',
vi per la glavo mortis, atestante lin,
vian kuradon bonan kronis Di' per glor'.
Nun al la unu tripersona Dio ni
kantu adoron, gloron, laŭdon, kun jubil',
kiel komence, tiel nun kaj ĉiam plu
kaj en eterno en la sanctulara ĥor'.
Aŭror' el fend' de l' firmament'
la tagon sendas tra la ter',
fanfar' de klara lumo-pint'
obtuzan ĉion pelas for.
Nun malaperu nokta vant',
malklara stat' de nia mens',
terura kulpo, kiun nokt'
alportis per tenebra fort'.
Kaj jena granda lasta tag',
la dezirata tag' de l' glor',
alvenu, vestu nin per lum',
dum sonas ĉi matena laŭd'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia Dia Fil',
al Di', la sankta Paraklet',
tra ĉiu temp' kaj en etern'.
Ekruĝas nun aŭrora hel',
resonas glore la ĉiel',
ĝojege ekjubilas tero,
ulule ĝemas la infero.
La reĝo per heroa fort'
potencon rompis de la mort',
dispremis jugon de l' geheno,
senigis nin de peza ĉeno.
Ŝlosita en la tomba grot',
gardata de soldata rot',
venkinto Li la rokojn fendas,
radia en triumf' ascendas.
Jam eksilentas do lament',
dolor' fariĝas ĝoja sent'.
«Jen releviĝis la Sinjoro!»
Anĝel' konigas ĝin en gloro.
Majest' kaj laŭd' al la Sinjor',
el tombo leviĝinta for,
al Patro, al Spirit' samgrade
tra l' tempoj kaj epokoj ade.
Ave, stelo mara,
Di-Patrin' elstara,
de virgec' juvelo,
pordo de l' ĉielo.
«Ave» sonis beno
ĉe l' anĝela veno.
Pace ŝirmu homon,
turnu «Eva»-nomon.
La pekantojn gracu,
blindajn do kuracu,
la malbonon premu,
ĉion bonan semu.
Montru vin patrino,
ke Li pro inklino,
esti via filo,
helpu en humilo.
Virgulino glora,
vi, la plej bonkora,
nin de kulp' malligu,
nin per ĉast' plenigu.
Donu vivon puran,
vojon plej sekuran.
Montru via filo
sin en ĝoja brilo.
Al Di-Patro gloro,
al la Fil' honoro
kaj al la Spirito
laŭdo kaj konfido.
Mara stel', saluton,
Dipatrino ĉarma,
ĉiam virgulino,
sava pord' ĉiela!
Prenis vi AVE-on
el anĝela buŝo.
Ŝirmu nin en paco.
Ŝanĝu EVA-nomon.
Ŝiru ŝuld-katenojn.
Lumu al blinduloj.
Niajn misojn pelu.
Ĉion bonan petu.
Montru vin patrino.
Per vi preĝojn prenos
Li, por ni naskita,
propra-vole via.
Virgulin' elstara,
inter ĉiuj milda,
nin, el ŝuld' savitajn,
faru ĉastaj, bonaj.
Vivon donu puran.
Gvidu nin sekure,
ke Jesuon ĝoje
vidu ni por ĉiam.
Laŭd' al Di', la Patro,
Krist', la Fil' altega,
la Spirito Sankta:
Triunuo glora.
Festas la venkon ni de Barnabaso,
kiu ekbrilas per ĉiela krono,
postkiam li por Krist' kaj ties gloro
multon suferis.
Kampon li vendas por komuna bono,
montras, ke fido vivas per la amo,
helpas ke nova gent', la kristanaro,
gaje ekfloras. (Ago 4,36-37)
Ĝoje ekkonas li la grandan Paŭlon,
petas, instigas, helpas, kunlaboras,
traas kun li, laŭvole de l' Spirito,
multe da landoj.
Multajn fervore gvidas li al Kristo.
Multajn li paŝtas sen sin mem domaĝi.
Fine li donas sian ruĝan sangon,
gajnas la palmon.
Per liaj preĝoj, Dio, Vi donacu,
ke ni persistu sur la voj' de l' savo,
ĝis en eterna dom' al Vi ni kantu
kantojn de laŭdo.
Beataj ĝojoj de l' ĉiel',
abunde jam plenigas vin,
premi', ĉar Kriston kun fidel'
vi sekvis, konfesante Lin.
Ni devas vivi en ekzil',
des pli sin verŝas nia laŭd'
per kant' al vi en Dia bril'.
Al ĝi sin klinu via aŭd'.
La am' de Krist' instigis vin
la krucon porti kun dolor'.
Senlace vi obeis Lin
en karitato, kun fervor'.
Nek art' vin tuŝis de l' demon',
nek mond-delogo nek malam',
kun Krist' vivante nur al bon'
vi migris inter steloj jam.
Vi, kiuj vivas nun en glor',
proksimu do al ĉiuj ni.
Ni arde strebas kun fervor'
vivadi kiel vivis vi.
La Triunuon gloru ni,
petante, ke nin el malhel'
per via pet' konduku Di'
pro Sia mildo al ĉiel'.
Hodiaŭ ni, ho Di-Patrin',
naskiĝ-memore festas vin.
Ĉar iĝis vi de l' Lum' aŭror',
gefiloj ni de l' Dia glor'.
El reĝ-davida famili',
el nobla trunk', ekfloris vi,
nobela ne pro patra bril',
sed pro la digno-plen' de l' fil'.
De nova gento vi Patrin',
ĉar via fil' elektis nin
popolo sankta, paŝtistar',
pastraro reĝa, kristanar'.
Maria, vi rigardu nin:
Jen ni kun arda kor-inklin'
aspiras, for de l' pek-malhel',
la Dian lumon de l' ĉiel'.
Al Dio sonu nia glor'.
Li vin alprenis kun honor'
al Sia lum', al Sia vid'
ĉe l' reĝa tron' de l' Davidid'.
Denove en la kur' de l' jar'
nin movas pentekosta ĝoj'.
La Di-Spirit' briligas nun
la korojn de la disĉiplar'.
En form' de langoj el la alt'
sendatas vibra Dia lum',
donatas lerto por la vort',
fervoro por la karitat'.
Forfalas lingvo-barier',
aŭskultas ĉiuj kun admir';
la Liaj plenas ne de most',
sed de la Sankta Di-Spirit'.
Finiĝas nun la Paska temp',
la kvindek tagoj de la sav',
kaj festas, kun rikolto-dank',
la donon ni de l' Dekalog'.
Ho pia Dio, kun ador'
vizaĝ-al-tere petas ni:
Malsupren sendu de l' ĉiel',
la sep donacojn de l' Spirit'.
Vi nin sanktigis en profund':
Plenigu nin per Via grac'.
Pardonu, kion pekis ni.
Kvietajn tempojn donu Vi.
La Patron koni helpu nin
kaj intimiĝi kun la Fil';
Spirito el-ambaŭa, Vin
kredadu ni en ĉiu temp'.
Feliĉa estu, (martirin') ho martir'
en tiu ĉi triumfa tag',
en kiu Di' pro via sang'
ornamis vin per venko-kron'.
Ĉi tago el la mond-mallum',
el mort-kondamno kaj tortur'
vin levis al ĉiela glor',
por ke en Krist' jubilu vi.
Vi kune kun la anĝelar'
brilegas nun en blanka rob'
lavita en river' de sang'
de vi, fervora atestant'.
Ĉeestu nin. Porpetu, ke
orelon Sian klinu Krist'
al ni, la Liaj, por prosper',
ne punu nin laŭ nia pek'.
Vi intervenu en ĉi temp'
por ni ĉe Kristo pri favor':
Li levu nin el kulpo-prem',
indulgon donu Li al ni.
Honor' al Di', la Patro, nun,
la Filo kaj la Paraklet',
al Dio, kiu kronis vin
eterne en la hal' de l' glor'.
Plej sankta Dio de l' ĉiel',
per blanka fajro pentras Vi
la brilan centron de l' zenit',
per multaj lumoj garnas ĝin.
Vi kreis en ĉi kvara tag'
la flamo-radon de la sun',
la lunon, por ke migru ĝi
laŭorde sub la stel-orbit'.
Lumaĵojn ambaŭ donis Vi,
informi nin pri temp' kaj jar':
la granda regu super tag',
la malpli granda super nokt'.
Prilumu nin en kor-profund',
sordidon viŝu for de l' mens',
konduku nin el ŝuld-katen',
el kulpo-ŝarĝo al liber'.
Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'.
Sankta Jozef', ornam' de l' ĉieluloj,
firma esper' pri nia vera vivo,
mondo-kolono, aŭdu kun favoro
kion ni kantas.
Vin, Davidido, faris Di' fianĉo
de l' Vigulin' kaj volis vin nomiĝi
patro de l' Vorto, tiel vi servanto
iĝis de l' savo.
Vi la Savanton en la stal' kuŝantan,
kiun profetaj kantoj antaŭdiris,
kiel l' unua, kune kun Maria,
ĝoje adoris.
Di', Reĝ' de l' reĝoj, estro de l' ter-globo,
Li, antaŭ kiu tremas la infero,
kiun ĉieloj kliniĝante servas,
al vi obeis.
Laŭdon senfinan al la Triunuo!
Di', kiu vin distingis per honoroj,
donu al ni pro vi beatan vivon,
ĝojon eternan.
Bril' beno-plena de l' eterna Dio,
Krist' pardonema, lumo Vi kaj vivo,
por nin sanigi Vi al ni aperas,
pordo de l' savo.
Nun al la tero kantas la anĝeloj
himnon ĉielan pri erao nova,
gloron al Di', al ni, la homa gento,
ĝojon kaj pacon.
Eta Vi kuŝas, Reĝ' de l' universo,
frukto de l' sankta, pura Virgulino,
Kristo, jam estru Vi la tutan mondon,
ĉiam aminda.
Unu el ni, naskiĝas Vi en karno,
por ke ni havu hejmon en ĉielo;
Vi nin novigu, tiru nin per ŝnuroj,
ŝnuroj de amo.
Jen nia ĥoro kantas jubilante
en kunuleco gaja de l' anĝeloj,
Krist', kun la Patro kaj la Dia Amo,
kantojn de laŭdo.
Kun ĝoj' la tuta kredular'
jubilu pro la glora sav':
Jesu' la princon de la mort'
nuligis por redempti nin.
Kun palmo-frondoj sur la voj',
kun branĉoj de oliva arb',
la hom-amas' per laŭta kri'
hosanas al la Davidid'.
Renkonte kuru ankaŭ ni
al Li, la plej supera Reĝ'.
Ni kante gloru Lin kun ĝoj
svingante palmojn antaŭ Li.
Kaj kiam glitas nia paŝ',
Li kun favoro levu nin.
Pro tio ni en ĉiu temp'
Lin benu per ŝuldita dank'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
hodiaŭ, ĉiam, en etern'.
La tag' progresas kun rapid'.
Rigardu supren ni al Di'.
Triope riĉa Li je am'
nin movu al konvena ag'.
Sin donis en ĉi tiu hor'
al ĉiuj Siaj la Spirit';
do ankaŭ nin plenigu Ŝi,
ke estu ni por Ŝi loĝej'.
Kaj sekve laŭ la Dia ord'
en Ŝia bril' progresu ni.
Ornamis Dio nin per grac',
eternan ĝojon donos Li.
Nun estu al la Patro glor',
al Krist' Jesuo, Lia Fil',
kaj al la sankta Di-Spirit',
estonte, ĉiam, en etern'.
Jerusalem', ho nova urb',
per novaj himnoj kantu vi
kun dolĉa son', el sobra kor',
en festa ĥor', kun paska ĝoj'.
Leono venkis kontraŭ drak',
kaj kontraŭ morto venkis viv'.
Mortintojn ĉiujn vokas Krist'
per klara voĉ' al Sia glor'.
Tartar' redoni devas nun
la predon, kiun glutis ĝi.
Kaj kiuj kaŭris en karcer'
liberaj sekvas al Jesu'.
Triumfas Li en Dia splend',
glorinda tra la univers'.
La unu Dian Regnon Li
konstruas el ĉiel' kaj ter'.
Ni, legiar' de l' Dia Reĝ',
al Li sopiras kun kantad':
Palacon Sian faru Li
al ni patrujo por etern'.
Vi estu do por nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin el grac':
triumfi igu nin kun Vi.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'.
Krist', kiu bene tronas enĉiele,
viv' de l' sanktuloj, vojo, sav', espero,
volu akcepti, kion ni oferas:
kanton de laŭdo.
Vin ĉiam benas ĥoroj de l' anĝeloj
en la sublimaj altoj de l' ĉielo,
same sanktuloj ĉiuj vin ornamas
per siaj laŭdoj.
Per la meritoj de la Virgulino
kaj de l' aliaj piaj beatuloj
punon meritan Vi de ni retenu;
gvidu al savo.
Donu, ke ni surtere Vian laŭdon
tiel celebras, ke ni ĝin daŭrigi
rajtas ĉiele, al la Trinitato
himnojn kantante.
Ho estro de l' ĉieloj, Krist',
savanto granda Vi de l' mond',
Vi liberigas ĉiujn nin
el morto-sort' per Via kruc'.
Donacas Vi al ĉiu gent'
misteron sanktan, ja Vin mem.
Kun preĝoj do ni petas Vin:
Ĉi donon gardu Vi en ni.
Senkulpa, milda Di-Ŝafid',
donita kiel pek-ofer',
en Via sango lavas Vi
la robojn de la sanktular'.
Vi levas ĉiujn el Ŝeol',
pagante per la propra korp',
kunprenas ilin al ĉiel',
ke ili ĉiam laŭdu Vin.
Kaj al ilia nombro, Krist',
Vi alkalkulu ankaŭ nin.
Ĉar el popoloj ĉiuj Vi
nin faris sankta Di-popol'.
Krist', estro alta Vi de ĉiuj gentoj,
jen ni, kantante en ĉi sankta halo,
festas kun ĝojo laŭ la kur' de l' jaro
nun jubileon.
Ĉi loko estas hal' de l' granda Reĝo,
pordo aperta al ĉiela gloro,
kiu akceptas ĉiujn, kiuj serĉas
vivo-patrujon.
Ĉi dom' kolektas Vian Di-popolon,
kiu celebras Viajn sakramentojn,
ĝis en ĉiel' per Vi, eterna nutro,
ĉiuj ni vivos.
Ni Vin petegas, Dio, Vi favoru
super la Viaj, ilin Vi konduku,
kiuj kun amo festas kaj kun ĝojo
templo-konsekron.
Laŭd' estu sama al la sankta Patro
kaj al la Filo, Reĝo kaj Savanto,
al la Spirito tra la tuta mondo:
gloro eterna.
Vi ĉion semas, Kristo, kaj redemptas,
regas la astrojn, regas teron, maron,
ĉiujn pardonu, kiuj Vin prikantas
laŭdojn himnante.
Gemojn Vi kaŝas en fragilaj vazoj,
fortojn Vi donas al virinoj feblaj,
kore pudoraj; ilin Vi nun faras
klare triumfi.
Kvankam teneras ili kun sentemo,
prioritaton de l' merit' Vi kronas,
ilin loĝigas en la Dia Regno
alte, senfine.
Virt' kaj honoro estu al la Patro,
laŭd' al la Filo kun solena kulto,
same potenco al la Sankta Spiro
nun kaj eterne.
Krist', vera lumo, vivo kaj boneco,
ĝojo de l' mondo, senmezura pio,
Vi nin vivigis, savis nin el morto,
per Via sango.
Vin ni petegas: Plantu en la menson
semojn de l' fido, de l' esper' kaj amo.
En Via lum' ni pli kaj pli inklinu
al karitato.
Lontane fore restu la Satano,
kiun frakasis Vi per Viaj fortoj.
Nin la Spirito, kiun Vi elsendis,
helpe asistu.
Ho, estu glor' al Di', l' eterna Patro,
estu honor' al Krist', la Dia Filo,
same ador' al Dio, la Spirito,
nun kaj eterne.
Krist', de l' paŝtistoj kapo Vi kaj estro,
vidu: ĉi pastron ni hodiaŭ festas.
Pie ni psalmas kaj laŭorde kantas
himnon kun laŭdoj.
Por ke sanktiĝu sur la tuta tero
Via ŝafaro, kiun paŝtis Petro,
tiun ĉi papon vokis Vi plej supren,
regi la gregon.
Ĉi episkopon unktis la Spirito
per sankta krismo, per sepopa dono,
por ke per forta mano li defendu
Vian ŝafaron.
Ĉi sacerdoton, kiun Vi elektis,
faris servanto Vi de l' Di-popolo,
preta helpanto, saĝa kondukanto,
bona nutranto.
Li instruisto estis kaj ekzemplo,
lum' al blinduloj, help' al mizeruloj.
Por nepre savi kelkajn, li fariĝis
ĉio al ĉiuj.
Krist', Vi premias per merita krono
Viajn sanktulojn: Helpu, ke ni vivu
laŭ ĉi mentoro, kaj similan celon
fine atingu.
Laŭd' estu sama al la sankta Patro
kaj al la Filo, Reĝo kaj Savanto,
al la Spirito tra la tuta mondo:
gloro eterna.
Ni petas, Kristo: Diru jes
al niaj preĝoj kun favor';
por ke la maljustec' de l' mond'
nin ne retenu fidi Vin.
Ne pensu ni kun malpiec',
malgrand-anime, kun envi'.
Anstataŭ venĝi venku ni
malbonan ĉion per la bon'.
El nia koro restu for
orgojlo, fraŭdo kaj koler',
avaro ĉefe kaj avid',
en kiuj fontas ĉiu mav'.
Sincera estu nia am',
ligita al konstanta pac'.
La ĉasto estu sen difekt',
ne ŝanceliĝu nia kred'.
Al Vi, Jesu', plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirito, Paraklet',
honor' eterne kaj ador'.
Vi, Kristo, estas hela tag',
la nokton rompas Via glor'.
Vi nin prilumas, Lumo-Di',
per brilo de ĉiel-favor'.
Ĉi tiun nokton, bona Di',
Sinjoro, ŝirmu nin en grac';
rifuĝo estu Via sin':
nin trankviligos Via pac'.
Ne nin delogu la malbon',
ne nin premegu la perfid',
la korpon kaj l' animon do
ne kulpaj trafu Via vid'.
Dum membroj dormas en ripoz',
Vin atentadu nia kor'.
Jen ni, fidanta Vin popol':
nin forte ŝirmu kun fervor'.
Servantojn rememoru nun,
savitajn per la sanga fort'.
Per Via kruc' firmigu nin
baptitajn ja al Via mort'.
Ni danku, Patro, Fil', Spirit',
por noktaj horoj de trankvil';
kiam nin kaptos morto-nokt',
konduku nin al gloro-bril'.
Ho Krist', Savanto de l' homar',
unika el la Patro Vi
naskiĝis antaŭ ĉiu temp'.
Ho kiom grandas ĉi mister'!
Vi, lum' el lumo, Di' el Di',
de ĉiuj ĉiam Vi esper'.
Servantoj Viaj tra la mond'
petegas Vin: elaŭdu nin.
Memoru, Kristo, Sav-aŭtor',
ke naskiĝante venis Vi
en homa karno kaj figur',
infan' el ĉasta Virgulin'.
Atestas ĉi solena tag',
elstara tag' de l' tuta jar',
ke venis el la Dia tron'
Vi mem surteren, nia sav'.
Ĉiel' kaj ter', aer' kaj mar'
kun sia tuta loĝantar'
al Tiu, kiu sendis Vin,
jubile kantas, laŭdi Lin.
Kun ili ni, per Via sang'
savitaj, volas glori Vin
en tiu ĉi kristnaska tag'
per himno nova, kuna kant'.
Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'.
Kristo, bril' de l' Patro,
virga Di-patrino',
kaj Jozef', zorganto:
Sankta Familio!
Brilas via domo,
kie virtoj floras,
kaj el kiu venis
Li, la graco-fonto.
Kun mireg' anĝeloj
la Di-filon vidas
kiel sklav' naskitan,
servi la servantojn.
Kun humil', Jozefo,
vi ordonojn donas,
kune kun Maria
servas vi al ambaŭ.
Pli ol pompaj haloj
ĉi modera domo
brilas, kie kreskis
Krist', la sav' de l' mondo.
Krist', Patrin', Jozefo!
Estu niaj domoj,
laŭ model' de l' via,
graco-trezorejoj.
Vin, Jesu', ni laŭdas.
Via familio
helpu nin ĉielen,
kiel ni esperas.
Krist', mem la vivo, venis en la mondon,
portis suferojn, neniigis morton,
sidas denove dekstre de la Patro,
regas de supre.
Kiel unua sekvis Lian sorton
sankta Stefano, plena de l' Spirito,
vidis malfermaj la ĉielajn pordojn,
glore eniris.
Hajlo da ŝtonoj rabas lian vivon,
tamen, el ama koro, kiel Kristo,
li surgenue por la malamikoj
petas kompaton.
Vin ni petegas, ho martir' unua,
kuncivitano de l' ĉielaj aroj,
kunheredanto de l' eterna lumo:
Sendu favorojn.
Ni kun la ĥoro de l' martiroj kantu
laŭdon kaj gloron al la Triunuo,
kiu Stefanon post batalo bona
kronis per laŭroj.
Per klara paska sun-radi'
la mond' ekbrilas nun kun ĝoj'.
La apostoloj spertas Lin
vivanta, kredas kun ador'.
«Leviĝis Kristo! Vivas Li!»,
atestas ili al la mond'.
La vundoj montras sin en bril',
la korpo en mil-suna klar'.
Plej pia Reĝo, Krist' Jesu',
hejmiĝu Vi en nia kor',
por ke la laŭdon kantu ni
al Vi laŭdece tra eon'.
Vi estu do por nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin el grac':
triumfi igu nin kun Vi.
Al Vi, ho Kristo, estu glor'.
Vi, post detruo de l' infer',
irigis nin al lum' kaj viv'
porpete de l' apostolar'.
Ho Virgulin', de Di' patrin' farita,
vi senprokraste iras tra la montoj,
ke al patrino olda vi kun amo
verve asistu.
Kiam ŝi aŭdas vian salutadon,
saltas pro ĝoj' l' infan' en ŝia ventro.
Ŝi vin ekkonas de l' Sinjor' patrino,
nomas benata.
Via anim' altigas l' Eternulon,
via spirit' en via Di' ekĝojas,
ĉar Li rigardis vian humilecon,
faris grandaĵojn.
Jen ekde nun vin gloros ĉiuj gentoj,
ĉiuj popoloj nomos vin feliĉa.
Dio memoris Sian korfavoron,
montris Sin forta.
Kriston vi portis, ĉiam vi donacas,
do vi al ni alportu Lian savon,
ke ni kun vi la altan Triunuon
kante altigu.
Vi, kies verk' la univers',
de l' Viaj Vi eterna lum',
de ĉiuj, Kristo, Vi Savant':
Ni petas Vin, elaŭdu nin.
Kompata pri l' pere-danĝer'
pri l' mort-destino de l' eon',
la mondon lacan savis Vi,
rimedon donis kontraŭ pun'.
Dum mond' sin turnis al vesper',
Vi, kvazaŭ sun' el sia tend',
eliris el la pura ĉel'
de l' virgulino kaj patrin'.
Pro Via forto kaj potenc'
genue ĉiu klinas sin,
enĉielul' kaj surterul',
Vin konfesante kun humil'.
Vin, Sankta, fide petas ni,
juĝant' venonta de l' eon':
De ni retenu en ĉi temp'
l' obusojn de la malamik'.
Al Vi, fidela reĝo, Krist',
al Via Patro estu glor',
kaj al la parakleta Spir',
tra ĉiu tempo kaj eon'.
Ho Krist', kunul' de l' Patra lum',
Vi mem de l' lumo lum' kaj tag',
la nokt-mallumon rompas ni
per kantoj, petegante Vin.
Tenebrojn prenu el la mens',
demonajn bandojn ĉasu for,
nin liberigu de dormem';
pigrem' ne superŝutu nin.
Tiele Vi indulgu, Krist',
al Via tuta fidular',
kaj kion himne kantas ni
per psalmoj, tion donu Vi.
Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kun Via Patro, estu glor',
kaj kun la Sankta Paraklet',
tra ĉiu tempo, en etern'.
El la Patra kor' naskita
antaŭ mondo, antaŭ temp',
Li, la Alfo kaj Omego,
Li, la fonto kaj la fin'
de l' estanta, de l' estinta,
de l' estonta, post futur':
Li sin per kadukaj membroj
vestis, per mortonta korp',
por nin savi de l' heredo
pereiga de Adam',
de l' detrua leĝ' de morto,
de l' profundo de Tartar'.
Ho beata, kiu venis
el la sin' de l' Virgulin'!
Ŝi, graveda de l' Spirito,
portis bebon, naskis Lin.
Kaj la knabo sin elmontris
redemptor' de l' tuta mond'.
Viziuloj antaŭsente
en pratemp' prikantis Lin.
Lin la paĝoj de l' profetoj
antaŭdiris kun fidel'.
Jen la Promesit' ekfulmas.
Kune ĉio laŭdu Lin.
Gloron per bel-sonaj voĉoj
al la Patro donu ni.
Laŭdon ni al Kristo kantu,
kiun naskis Virgulin'.
Levu gloro sin eterna
al la fama Paraklet'.
Ho kruco, ben' de l' tuta mond',
espero, certa elaĉet',
antaŭe trabo de l' gehen',
nun klara pordo de l' ĉiel',
Per vi levatas Krist' ofer',
por ke Li tiru nin al si.
Atakas vin la princ' de l' mond',
ne propran trovas li en vi.
Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirit', al Vi, Jesu'.
Vi donas, ke plenigas nin
la venk' de l' kruco plu kaj plu.
Fidante Dion vivas ni,
kredante ĉiam kun esper'.
Nin graco movas, karitat',
al Kristo kanti kun glorad'.
Je l' tria hor' la Di-Ŝafid'
gvidata al la pasion'
la kruco-trabon portas mem,
la ŝafojn savi el perdiĝ'.
Liberaj do per Lia far'
subiĝe preĝas ni al Li:
Li prenu el ĉi tiu mond'
nin, kies ŝuldojn pagis Li.
Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin.
Kreint' de l' kosmo, Eternul',
Vi mem la ordo de l' stelar',
Vi mem la hel' de nia tag',
Vi la ripoz' de nia nokt',
ke forton novan gajnu ni
por niaj membroj, nia mens',
por ke ne restu ni en lac',
nek tristo premu nek angor'.
Pro tago ĉi ni dankas Vin,
al ni ĝin donis Via grac'.
Al Via gloro levas nun
vesperan himnon ni laŭ vot'.
Al Vi malfermas sin la kor',
Vin kante benas nia voĉ',
humile servas la spirit'
al Vi kun amo kaj ador'.
Nun la profunda nokt-malhel'
finiĝon metas al la tag';
sed per la kredo, sen obskur',
heliĝos nia nokt' en bril'.
Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, ho sam-substanca Fil',
al Vi, Spirito, Paraklet',
reganta ĉiam, en etern'.
Vi, kiu venas el neni',
Vi, kiu estas Di' el Di',
kaj Vi, el ambaŭ, same Di':
por helpi venu Vi al ni.
Vin celas nia kor-dezir',
pri Vi ni ĝemas kun sopir',
gajeco Vi sur nia voj',
Vi, nia amo, nia ĝoj'.
Vi, Patro, ĉies origin',
Vi, Kristo, fil' de l' Virgulin',
kaj Vi, Spirito sankta, Di':
Nin regu en kaj ekster ni.
Por ĉiam restu en memor'
la faroj de la Di-favor':
La hom', farita el argil',
savitas per la sang' de l' Fil'.
Vi, unu Dio, kreis nin,
Vi, am' de Krist', rekreis nin.
Vi tiam amis en sufer':
Hodiaŭ amu per prefer'.
Al Vi, triunu sankta Di',
la regno kaj la imperi',
potenco, forto, paco, glor',
honoro, laŭdo kaj ador'!
Ho Dio, lumo de l' ĉiel',
etendas Via patra man'
kaj Via klara dekstra brak'
la firmamenton, tenas ĝin.
Aŭroro ekpaligas jam
la stelojn sub ĉi firmament'.
Nebul' sin levas for de l' ter',
kaj ĉio baptas sin per ros'.
La noktaj ombroj fuĝas for,
tenebroj cedas antaŭ lum',
la stel' matena, tip' de Krist',
la tagon vekas nun el dorm'.
La tag' de l' tagoj estas Vi,
Vi mem la lum' de nia lum',
ho ĉiopova Triunu:
en tri personoj unu Di'.
Genu-fleksante kun ador'
al Vi, ho Patro, kantas ni,
al Vi, Savant', al Vi, Spirit',
al Via laŭdo en komun'.
Ho Di', el Via klara lum'
al ni aperas ĉiu tag'.
Dum klinas sin la tag' al fin',
ni petas Vin pri Via glor'.
Jam paŝas al subir' la sun',
kaj baldaŭ venos la vesper',
envolvos en tenebron ĝi
la mondon laŭ natura ord'.
Plej alta Dio, aŭdu do,
ni, lacaj pro la tag-labor',
servantoj Viaj, petas Vin:
Ne premu ombroj nin de l' nokt',
por ke en nia lasta tag'
ne estu nigra nia mens',
sed sub la ŝirm' de Via grac'
prosperan lumon vidu ni.
Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'.
De l' Viaj, Dio, sort' kaj kron',
premi' de ĉiu batalant'!
Pri ĉi martiro/Pri l' martirino himnas ni.
Absolvu nin de ajna pek'.
Delogojn de kaduka mond',
amuzojn, kiuj nocas nur,
rebatis li/ŝi kun plena prav',
ĉielajn ĝojojn gajnis li/ŝi.
Kun fort' li/ŝi staris en sufer',
kun persisteco en tortur'.
Verŝata estis lia/ŝia sang',
donita estas glor' al li/ŝi.
En ĉi martir-triumfa tag'
kun lia/ŝia peto preĝas ni:
De ni, subuloj, milda Di',
damaĝan ĉion pelu for;
ke partoprenu ankaŭ ni
en lia/ŝia vivo, lia/ŝia sort',
kaj kune kun la sanktular'
ni ĝoje tronu en ĉiel'.
Nun estu laŭd', eterna glor',
al Vi, ho Patro, kun la Fil'
kaj kun la sankta Paraklet',
tratempe kaj sen ajna fin'.
Nin vokas al la meza preĝ'
la sesa horo de la tag'.
Fervore pretu la spirit'
laŭd-kanti nun al nia Di'.
Ĉi tiun horon Krist' Jesu',
Ŝafido Paska, Dia Fil',
surkruce pendis en mallum',
oferis Sin por nia sav'.
Dum la malhel' de l' sun-eklips'
la vera Sun', la Sun' de l' mond',
pli hele brilis ol la lum',
kaj superŝutis nin per grac'.
Glor' al la Patro kaj la Fil'
kaj al la sankta Di-Spirit';
samkiel prae en komenc',
tiele nun kaj en etern'.
Je l' frua lum' de l' nova tag'
el danka kor' al Dia glor'
per gaja voĉo kantas ni,
atestas pri Jesuo Krist',
per kiu ĉion kreis Di',
ordonon donis al la mond',
ke nokt' kaj tago sekvu sin
alterne laŭ eterna leĝ'.
Vi, de l' kredantoj vera lum',
libera de ĉi monda leĝ',
sen ajna nokto, sen altern',
eterna nura brila tag'!
Donacu, Patro sen obskur',
ke dum la tuta tago ni
al Kristo plaĉu en la plen'
de l' hela, klara Di-Spirit'.
Pli sankte brilas tiu tag'
ol ĉiu tago de l' semajn':
la tag' de Via releviĝ',
l' unua tag' de nia sav'.
Leviĝu ni kun Vi, Jesu',
kun Vi ni iru al la viv',
ne tenu nin la dua mort',
ĉar Vi nin gvidis al liber'.
Kaj kiam Vi revenos sur
la nuboj, je la granda tag',
al Vi renkonte voku nin,
kaj estu, Kristo, nia viv'.
Vizaĝon Vian vidu ni,
ekkonu Vin laŭ Via ent',
transfiguriĝu al estad'
en Via vera dolĉa lum'.
Al ni, unktitaj de l' Spirit',
la Patran regnon donos Vi,
ĝojigos, Kristo, per Vi mem
eterne nin en Dia glor'.
Tag' alvenos de kolero,
cindre diseriĝos tero
laŭ profeto-vorta vero.
Kia do tremado estos,
kiam la juĝist' majestos,
ĉiujn per rigor' molestos.
Tubjo ĵetos strangan sonon,
skuos tomban regionon,
puŝos ĉiujn antaŭ tronon.
Morto kaj naturo miros,
kiam hom' el tombo iros,
al juĝist' respondon diros.
Juĝisto kun libro venos,
kiu ĉion ene tenos,
kio mondon pun-ĉagrenos.
Li por la juĝo eksidos,
kaŝitaĵojn Li ekvidos,
Li pri ĉiu far' decidos.
Kion diros mi mizera?
Kie propetant' sincera?
Tremos eĉ virtulo vera.
Reĝo de altec' terura,
savas Vi pro graco nura,
savu min, am-fonto pura.
Vi ja serĉis min ĝis sveno,
savis min per kruc-ĉagreno:
Ne vaniĝu tia peno!
Konsciiĝu, Filo Dia:
Kulpas mi pri vojo Via.
Gardu min je tago tia.
Juĝanta Vi kun rigoro,
min pardonu pro favoro
antaŭ la verdikta horo.
Ĝemigas min abomeno,
kulpe ruĝas la mieno:
Di', indulgu min per beno.
Al Maria Vi pardonis,
savon al krimul' proponis,
eĉ al mi esperon donis.
Mia preĝ' ne indas famon,
sed Vi, bona, montru amon,
pelu for eternan flamon.
Post mutigo de l' damnitoj,
post punad' per flam-ekscitoj
voku min kun virt-spiritoj.
Inter ŝafojn Vi min metu,
inter kaprojn ne forĵetu;
dekstra flanko por mi pretu.
Mi petegas Vin kun klino,
cindre pentas mia sino:
zorgu do pri mia fino.
Jen la tago de la ploro:
el la cindro kun angoro
hom' leviĝos por la juĝo.
Estu, Dio, do rifuĝo.
Ho Jesuo, pro fidel'
gvidu ilin al ĉiel'. Amen.
Tag' alvenos de kolero,
cindre diseriĝos tero
laŭ profeto-vorta vero.
Kia do tremado estos,
kiam la juĝist' majestos,
ĉiujn per rigor' molestos.
Tubjo ĵetos strangan sonon,
skuos tomban regionon,
puŝos ĉiujn antaŭ tronon.
Morto kaj naturo miros,
kiam hom' el tombo iros,
al juĝist' respondon diros.
La juĝist' kun libro venos,
kiu ĉion ene tenos,
kio mondon pun-ĉagrenos.
Por la juĝo li eksidos,
kaŝitaĵojn Li ekvidos,
Li pri ĉiu far' decidos.
Ho majesta Triunuo,
min konduku al la ĝuo
de l' eterna vivo-fluo.
Kion diros mi mizera?
Kie propetant' sincera?
Tremos eĉ virtulo vera.
Reĝo de altec' terura,
savas Vi pro graco nura,
savu min, am-fonto pura.
Vi ja serĉis min ĝis sveno,
savis min per kruc-ĉagreno:
Ne vaniĝu tia peno!
Konsciiĝu, Filo Dia:
Kulpas mi pri vojo Via.
Gardu min je tago tia.
Vi juĝanta kun rigoro,
min pardonu pro favoro
antaŭ la verdikta horo.
Min ĝemigas abomeno,
kulpe ruĝas la mieno:
Di', indulgu min per beno.
Ho majesta Triunuo,
min konduku al la ĝuo
de l' eterna vivo-fluo.
Al Maria Vi pardonis,
savon al krimul' proponis,
eĉ al mi esperon donis.
Mia preĝ' ne indas famon,
sed Vi, bona, montru amon,
pelu for eternan flamon.
Post mutigo de l' damnitoj,
post punad' per flam-ekscitoj
voku min kun virt-spiritoj.
Inter ŝafojn Vi min metu,
inter kaprojn ne forĵetu;
dekstra flanko por mi pretu.
Mi petegas Vin kun klino,
cindre pentas mia sino:
zorgu do pri mia fino.
Jen la tago de la ploro:
el la cindro kun angoro
hom' leviĝos por la juĝo.
Estu, Dio, do rifuĝo.
Ho majesta Triunuo,
min konduku al la ĝuo
de l' eterna vivo-fluo.
Kaj en mia lasta hor'
gvidu min al Via glor'. Amen.
Krist', honoratas Vi doktor' eterna,
leĝojn de l' savo Vi al ni malfermas.
Prave ni kredas, ke Vi sola havas
vortojn de l' vivo.
Vin ni alvokas, ho paŝtisto bona.
Vi de l' ĉielo zorgas, ke la vorto
ĉiam fidindu en la eklezio:
lum' por la mondo.
Vi mem donacas eklezi-doktorojn,
stelojn brilantajn en ornam' de oro,
kiuj proponu kaj al ni klarigu
dogmojn por vivi.
Vin tial laŭdu, Majstro, niaj kantoj.
Vi la mirindajn bonojn de l' Spirito
per ĉi doktoroj verŝas, ke potence
lumo ekbrilu.
Kiun ni festas, tiu nun porpetu,
ke Vi irigu nin tra ĉarma lumo,
ĝis ni adoros Vin en lumo-pleno,
himnojn kantante.
Ho, kiel ĉarme, pensi pri la simpla
dom' nazareta, ĝia stil' modesta;
kiom utile, kanti pri l' kaŝita
viv' de Jesuo!
Vi, ho Jozefo, kun eduka arto,
vidas Jesuon iĝi plen-kreskulo,
faras volonte lin meti-kunulo,
servas humile.
Pia patrino por la Dia Filo,
por la fianĉo bona fianĉino,
por ĉiuj lacaj preta helpantino,
Vi, ho Maria.
Vi, kiuj konas nian vivo-penon,
milde rigardu ĉiujn mizerulojn,
kaj la apogon, kiun ili petas,
donu bonkore.
Laŭdon al Vi, Jesuo, kaj honoron!
Sanktan ekzemplon donas Vi de l' vivo.
Vi kun la Patro kaj la Spir' favora
regas eterne.
Kun dolĉa kant' la Di-popol'
aranĝu solenaĵojn nun
je l' glor' de tiu ĉi virgin'
brilanta en ĉiela alt'.
Tiame ŝi liberis jam
por laŭdi Kriston kun fervor',
hodiaŭ ŝi prikantas Lin
feliĉe en la sanktular'.
Malvirton de l' malforta karn'
ŝi forte venkis per pudor',
ignoris pri delog' de l' mond',
kaj sekvis post la spur' de Krist'.
Ho Kristo, gvidu nin per ŝi,
nin gardu kontraŭ malamik',
korektu, kion pekis ni,
kaj dotu nin per virto-plen'.
Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'.
Jesuo, Via rememor'
feliĉon donas al la kor';
sed estas la plej dolĉa ĝu',
se restas Vi ĉe ni, Jesu'.
Aŭdiĝas ne pli milda son',
kantiĝas ne pli gaja ton',
ne plia estas ĝojigil'
ol Vi, Jesuo, Dia Fil'.
Al voj-perdint' Vi estas gvid',
sur Vin metiĝas ĉia fid',
al la serĉant' Vi estas cel',
por la trovinto bril-juvel'.
Esprimas ne parola fort',
klarigas ne skribita vort' –
spertint' nur venos al la sci',
kiel ĝojigas am' al Vi.
Jesuo, nia kor-feliĉ',
spirita lum', fontanta riĉ',
supera Vi anim-dezir',
la plej supera ĉarm-inspir'.
Sinjor', do estu nia ĝoj',
premio post surtera voj',
en Vi fundiĝu nia glor',
nun kaj en eterneca hor'.
Dum ni hodiaŭ ĉi paŝtistojn gloras
feste, celebre, per solena kulto,
celas al Vi envere nia laŭdo,
Kristo, Ĉef-pastro.
Per Via dono povis niaj pastroj
gvidi popolojn sur la voj' de l' lumo,
paŝti per sanktaj moroj, kaj instrui
vortojn de l' vivo.
Ilin obstakloj ne deturni povis
for de l' trezoroj de l' kristana kredo,
ĉar tut-anime ili esperadis
bonojn futurajn.
Post kiam ili finis la laborojn
de ĉi fragila provizora vivo,
ili prenatis al ĉielaj tronoj,
sanktaj en paco.
Vin per plej alta gloro kaj adoro,
Reĝo de l' reĝoj, Di' el Dio vera,
laŭde celebru kio ajn ekzistas,
tra la eonoj.
Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas,
ruĝe ekglimas lumo de l' aŭroro.
Ni do per pia voĉ' al Dio preĝu,
nia Sinjoro.
Li nin kompatu el profunda amo,
savon koncedu, kaj forpelu lacon,
pro Sia bono por eterne donu
al ni la pacon.
Dio la Patro, Filo kaj Spirito
tion al ni donacu kun favoro,
al kies laŭdo sonas en la mondo
kantoj de gloro.
Jen vinagro, galo, kano,
dornoj, najloj, kraĉo-hont',
lanc' traboras molan korpon:
sanga tuj elfluas ond',
kie tero, mar' puriĝas,
tuta la kreita mond'.
Kruc' fidela, inter ĉiuj
arboj plena de majest',
senkomparaj frondoj, floroj,
fruktoj estas via vest':
kara ligno, karan ŝarĝon
portas vi por sav-atest'.
Fleksu, alta arb', la branĉojn,
kaj moliĝu, trunka dur';
malfortiĝu la rigoro,
kiun donis la natur',
por ke sur vi kuŝu milde
Dio en la reĝ-figur'.
Porti la elaĉetanton
de la ter' nur indis vi,
mergiĝantan mondon gvidi
el pere' al la patri',
ĉar la sango de l' Ŝafido
vin surverŝis en pasi'.
Al la Triunu' beata
estu do eterna glor',
sama estu al la Patro,
Filo kaj Spirit' ador':
Triunuon tiun laŭdu
l' universo pro honor'!
Instruas nin mistika mor',
ke ni vivadu kun abstin'
en tiu ĉi karesma temp'
dum kvardek tagoj de fastad'.
La leĝo rekomendis ĝin,
profetoj poste kun emfaz',
kaj nun sanktigas Kristo ĝin,
kreint' kaj reĝ' de ĉiu temp'.
Moderaj, sobraj estu do
paroloj, manĝoj kaj trinkaĵ',
ŝercado ankaŭ kaj dormad';
kaj pli persiste viglu ni.
Ni gardu nin de ĉiu mav',
subfosas vagajn mensojn ĝi.
Tirana ruz' de l' Malamik'
ne loku sin en nia kor'.
Favoru, sankta Triunu',
Nin helpu vivi kun moder',
Vin servi, kiel servas Vi,
ke frukton donu Via don'.
Per laŭd' jubilas la ĉiel',
resonas ter' el plena ĝoj':
La apostolojn gloras ni
per sankta kanto kun solen'.
Juĝistoj justaj vi de l' temp',
kaj veraj lumoj vi de l' mond':
Kun votoj preĝas ni en kor',
subtenon petas. Aŭdu nin.
Ĉielan povon havis vi,
pri lig' decidi aŭ mallig':
Porpeto via helpu nin
el ĉiuj pekoj al liber'.
Al vi obeas ĉies sav',
al vi febleco kaj malsan':
El fiaj moroj savu nin,
redonu nin al virta viv',
ke, kiam venos la Juĝant',
Jesuo Krist', je l' fin' de l' temp',
Li faru partopreni nin
kun vi eterne en la ĝoj'.
Al Dio sonu glora laŭd':
Por nin instrui donis Li
la kredon de l' evangeli'
per vi, nin gvidi al ĉiel'.
Tagon feliĉan ĉie tra la tuta mond'
festas hodiaŭ verve ni, la kristanar':
Petron, la roko, Paŭlon, elektita il',
du apostolojn, kiujn Krist' per sia sang'
sanktaj estigis, princoj de la eklezi'.
Du oliv-arboj en la sama Di-ĝarden'.
Par' da kandeloj, unu kandelabro nur.
Duo da astroj kunaj sub la firmament'.
Vi nin malligas forte de la pek-katen'.
Al ni malfermas vi la pordojn de l' ĉiel'.
Patro ĉiela, estro Vi de ĉiu temp'!
Filo eterna, frato nia kaj savant'!
Sankta Spirito, ŝtormo vi kaj fajra flam'!
Al Vi, Triunu', laŭdo estu kaj ador'
nun kaj eterne. Amen. Amen. A__men.
La graco-plena pordo sin
malfermis nur por Krist', la Reĝ'.
Trapaŝis Li, nun restos ĝi
denove ferma en etern'.
Aperis Krist', la Dia Fil',
el ora hal' de l' Virgulin',
Fianĉ', Savant' kaj Mond-aŭtor,
hero' de Sia eklezi'.
Li de l' patrin' honor' kaj ĝoj',
de l' kristanar' esper' sen lim',
sekvanta roko en dezert',
abunda grac' de l' tuta ter'.
Jubilas kies ajn anim',
ĉar kiel sav' de ĉiu gent'
aperis la Regant' de l' mond',
redempti, kiujn kreis Li.
Al Kristo estu ĉiu glor',
la Patro Lin generis Di',
patrino virga naskis Lin,
fekundigita de l' Spirit'.
Virinon fortan laŭdas ni
komune el fervora kor',
ĉar fama tra la tuta mond'
ŝi brilas en sankteca glor'.
De sankta am' vundita, ŝi
la kadukaĵojn de ĉi temp'
ignoris, kaj sur kruta voj'
transpaŝis supren al ĉiel'.
La karnon bridis ŝi per fast',
kaj nutris sian menson per
nutraĵo dolĉa de preĝad',
nun vivas en ĉiela ĝoj'.
De l' fortulinoj Vi la virt',
grandaĵojn faras sola Vi;
pro ŝia preĝ', ni petas, Krist',
Vi aŭdu kaj favoru nin.
Al Vi, Jesuo, estu glor':
esperon donas Vi al ni,
ke helpos nin ĉi sanktulin'
premion gajni de l' etern'.
Aŭtoro de l' etera bril',
stabilan ordon fiksis Vi:
La suno estu lum' de l' tag',
la lun' laterno por la nokt'.
La nigra nokt' peliĝas for,
naskiĝis nove mond' en hel',
kaj nia mens' per freŝa fort'
ekpaŝas al ĝojiga ag'.
La nove donacita tag'
instigas nin al Via laŭd'.
Ĉiel' imponas jam per bel';
serene eĥas nia kor'.
Lascivan ĉion lasu ni,
ni nin detenu de malprav'.
Nin ne makulu misa far'
nek kulpo pro senbrida lang'.
Kaj tiel ĝis la tago-fin'
ni vivu el profunda fid',
esper' antaŭen portu nin,
kun Krist' nin ligu karitat'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'.
Glimas paŝtisto fama en ĉielo,
stelo brilegas inter la doktoroj,
sternas l' integran lumon de la fido
super la teron.
Kaŭze de ĉi elstara enloĝanto
laŭdu, Cion' ĉiela, vian Dion,
kiu mirige el si mem prodigis
tiom da lumoj.
Vigla gardanto, sankta Aŭgusteno,
fidon firmigu kontraŭ herezuloj;
morojn sordidajn per doktrina klaro
lavu vi puraj.
Vi, episkopo de l' kristana grego,
bild' de l' monaĥoj, bildo de l' klerikoj,
per viaj preĝoj faru, ke nin Dio
ĉiam favoru.
Laŭdon, honoron al la Triunuo,
kiun kun amo vi sur ter' esploris,
kies profundojn studi en ĉiela
lumo vi povas.
Baldaŭ sonos koko-krio,
nokto-mezo estos for,
kun la nigra nokt-profundo
cedos timo kaj angor'.
Tial ni Vin surgenue,
Dio, petas pri favor'.
Ĉiujn homojn Vi protektas,
estas lum', potenc' kaj fort',
dum en plena nokt-silento
dormas ni sen ajna vort',
kaj, ĉar ni senmove kuŝas,
nia dormo ŝajnas mort'.
Kristo, Vi nin ĉiujn vekos
el la dormo de l' malbon',
nin de l' nokto liberigos
grace, kvazaŭ el prizon',
pridonacos nin per lumo,
ĉi viviga Dia don'.
Estu laŭd' al Di', la Patro.
Vin, Di-Fil', adoras ni.
Kaj la sanktan Di-Spiriton
en etern' honoras ni.
Paco, vivo, lumo, ĉio!
Vin, Triunu, gloras ni.
Virginojn sanktajn festas ni
sin konsekrintajn al Jesu'
por laŭdi Lin el pura kor';
kaj ilin laŭdas ni kun ĝoj'.
Ho Krist', lilio de l' ĉastec',
de l' virgulinoj sankta reĝ',
gardanto de l' pudoro, Vi
demonajn fraŭdojn pelu for.
Vin movas ĉastaj koroj, ke
Vi repaciĝu kun mildec':
Forlevu, kio premas nin,
forprenu, kion pekis ni.
Ni petas per dankema preĝ':
Nin gvidu laŭ la ĝusta voj'.
Ni vokas Vin, indulgo-font',
ke Vi rapidu helpi nin.
Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'.
Ho ĝoj' de l' mondo, nova stel' ĉiela,
naska aŭroro vi de l' sun' naskanta,
helpu la feblajn, prenu nian manon,
virga Maria!
Vin Dio faris ŝtupetar' por Kristo,
por ke malsupren grimpu li de l' altoj.
Donu inverse, ke sur vi ni grimpu
alten, ĉielen.
Ĉiuj anĝeloj, ĉiuj apostoloj,
ĉiuj profetoj vidas, ke - post Dio -
vi la unuan rangon de honoro
glore posedas.
Nun estu laŭd' al Dio, la Triunu,
kiu levinte kronis vin Reĝino,
ho Virgulin', kaj kun favor' vin faris
nia patrino.
Laŭdindas ĉi virinoj nun
kaj honoratas laŭ merit',
elstaraj per sanktec' de l' mor',
triumfaj kun la anĝelar'.
Devota-kore en ador'
ĉi sanktulinoj kun plorad',
kun fastoj kaj vigiloj sin
al Di' dediĉis kun persist'.
Ignoraj pri la monda glor',
honestaj ĉiam en la mens',
perfectaj en justec' de l' far',
transiris ili al ĉiel'.
Riĉaĵojn per valora ag'
kolektis ili en la hejm'
kaj ĝojo-plene loĝas nun
por ĉiam en ĉiela dom'.
Laŭdatu nun la Triunu,
ĉar Dio, kaŭze de l' preĝad'
de ĉi virinoj, helpos nin,
kuniĝi kun la sanktular'.
Laŭdindas ĉi virino nun
kaj honoratas laŭ merit':
elstara per sanktec' de l' mor',
triumfa kun la anĝelar'.
Devota-kore en ador'
ĉi sanktulino kun plorad',
kun fastoj kaj vigiloj sin
al Di' dediĉis kun persist'.
Ignora pri la monda glor',
honesta ĉiam en la mens',
perfecta en justec' de l' far',
ŝi iris supren al ĉiel'.
Riĉaĵojn per valora ag'
kolektis ŝi en sia hejm'
kaj ĝojo-plene loĝas nun
por ĉiam en ĉiela dom'.
Laŭdatu nun la Triunu,
ĉar Dio, kaŭze de l' preĝad'
de ĉi virino, helpos nin,
kuniĝi kun la sanktular'.
Ĉi naŭa hor' per nova splend'
la nubojn prenas for de l' kruc',
la mond', libera de obskur',
rebrilas en serena lum'.
Diskrevas rokoj, tremas ter',
kaj tomboj apertigas sin.
Sanktuloj levas sin el mort',
aperas en la sankta urb'.
Ni kredas, ke la olda leĝ'
de l' morto ne validas plu.
Jen nova mond' per Dia don'
iranta al beata viv'.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'.
Ĉi sacerdotoj pie sin konsekris
al la Sinjoro, servis Lin fidele,
estis paŝtistoj por la Di-popolo',
verve, kun amo.
Ili klopodis, bene ordinitaj,
gardi ĉi donon, zoni siajn lumbojn
per Dia forto, porti en la manoj
lampojn brulantajn.
Kaj kiam venis, pordon alfrapante,
Krist', la Sinjoro, ili estis viglaj,
pretaj renkonte iri, tuj malfermi
vaste la pordon.
Vin per plej alta gloro kaj adoro,
Reĝo de l' reĝoj, Di' el Dio vera,
laŭde celebru kio ajn ekzistas,
tra la eonoj.
Ĉi tag' en ver' la tag' de Di',
serena en sanktega lum':
Per sankta sang' laviĝas for
la abomena krim' de l' mond'.
Vagintajn tenas nova fid',
blindulojn gvidas lum' al vid',
absolvon spertas la latron',
do ankaŭ ni ne timu plu.
Anĝeloj miras, ke l' krimul',
turninte sin al Krist' sur kruc',
ĝeminte sub la sama pun'
nun ĝojas pri beata viv'.
Mistera kaj mirinda far':
Krist' lavas puraj nin de pest',
de l' mond' la pekojn prenas for;
de karn-volupt' purigas karn'.
Ĉu ajno povas pezi pli
ol ke el kulp' rezultas grac',
ke timon fandiĝigas am',
ke novan vivon donas mort'?
Vi estu do al nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin en grac':
triumfi igu nin kun Vi.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'.
Dek unu horoj pasis for,
ĉi tag' jam hastas al vesper'.
La liturgion kantu ni
el pia menso kun volont'.
Jam iris for la tag-labor',
al kiu, Krist', Vi sendis nin.
Denaron unu donos Vi
al ĉiu vinber-rikoltist'.
Kaj ĉi salajro spronos nin,
nin kapabligos je l' futur'.
Vi helpu do dum nia ag',
nin refortigu post la far'.
Al Kristo, la plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
kun Via Spir', la Paraklet',
jarcentojn, -milojn, en etern'.
Herodo, kion timas vi,
ho malamik' de l' Krist-infan'?
Ne timu, ke l' ĉiela Reĝ'
surterajn regnojn prenos for.
La magoj vidas antaŭ si
la stelon, sekvas ĝin kun ĝoj',
elpetas lumon, trovas ĝin,
konfesas Dion kun donac'.
La Di-Ŝafido venas al
la bapto en Jordan-river'.
Puriĝi, kvankam pura, Li
permesas por purigi nin.
Kaj nova pruv' de Lia fort':
Jen akvo en la kuvoj laŭ
ordon' de Krist' fariĝas vin',
abunde riĉa ruĝa ond'.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
Vi montras Vin al ĉiu gent'.
La Patro kaj la Di-Spirit'
gloratu same en etern'.
Krist', Suno de justeco,
forpelu nian nokton,
por ke kun nova tago
noviĝu nia koro.
Donacas Vi Karesmon,
la sanktajn kvardek tagojn,
la tagojn de la savo,
la tempon de favoro.
Puriĝu nun la korpo,
puriĝu la animo
per fasto, per modero,
per preĝo kaj bonfaro.
Per pento ni retrovu
la vojon de la vivo,
ĉar Vi nin el sklaveco
kondukas en liberon.
Printempo jam alvenas,
burĝonas la naturo.
Do ankaŭ ni ekfloru
al nova paska ĝojo.
La Patron ni adoru,
ni gloru Vin, Di-Filo,
ni benu la Spiriton
per unu sama laŭdo.
Jam estas ascendinta Krist'
al Sia hejmo en ĉiel',
de Sia Patro sendas Li,
la Sanktan Spiron laŭ promes'.
Subite en ĉi tria hor'
bruegas ŝtormo tra la mond',
anoncas al la disĉiplar',
ke nun alvenis Dio mem.
De l' Patro venas fajra lum',
fajregaj langoj de l' ĉiel',
plenigas per la ard' de l' Vort'
la korojn de la fidular'.
Sobvenu, Sankta Di-Spirit',
al la altar' de nia kor',
ornamu ĝin per Via virt'
kaj faru templo ĝin por Vi.
La Patron koni helpu nin
kaj intimiĝi kun la Fil';
Spirito el-ambaŭa, Vin
kredadu ni en ĉiu temp'.
Jam levas sin la taga lum',
ni petu Dion en humil',
ke Li ĉe nia dev-plenum'
do gardu nin de malutil'.
La langon bremsu Li per brid',
ke bruu ne kverel-horor';
l' okulojn kontraŭ vana vid'
Li zorge kovru en favor'.
En kor-intimo regu pur',
foriĝu ĉia van-sugest',
l' orgojlon de la hom-natur'
detruu vivo en modest'.
Do, kiam pasis for la tag'
kaj nokto venis laŭ la ord',
per virtaj penso, vorto, ag'
ni Dion laŭdu en akord'.
Al Dio Patro estu glor',
al Lia unu-nura Fil',
al la Spirito la honor'
kaj nun kaj ĉiam en jubil'.
Jam levas sin la tria hor',
kaj Krist' ascendas al la kruc'.
Nenion flirtan pensu ni,
ni koncentriĝu al preĝad'.
En nia koro loĝu Krist',
en niaj sensoj regu klar',
pri votoj malavaru ni
por esti indaj je l' Spirit'.
Finiĝis en ĉi tiu hor'
la ŝimo de kruela krim',
jam komenciĝis nova temp'
feliĉa temp' de l' Krista grac'.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'.
Jesuo, plej valora kron',
plej alta kaj profunda ver',
ĉi tiun konfesoron Vi
premiis per eterna glor'.
Donacu al la preĝular',
pro lia peto en ĉiel',
pardonon de ilia krim'.
Katenajn ligojn rompu Vi.
Nenion vantan amis li,
kaj profanaĵojn uzis nur
por plaĉi sole, Krist', al Vi,
fervore kaj el tuta kor'.
Li, konfesante plu kaj plu
Vin, Kristo, ho plej pia Reĝ',
la Orgojlulon tretis for,
kun ties fia kunular'.
En virto brila kaj en fid',
kaj diligenta je preĝad',
gardinte ĉiam sobra sin,
festenon ĝuas de l' ĉiel'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Vi, la ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
hodiaŭ, ĉiam, en etern'.
De l' virgulinoj Vi la kron',
Jesu', unike Vin patrin'
koncipis, virge naskis Vin:
Al Vi agrablu nia laŭd'.
Paŝtante inter rozoj Vi
enmeze de virgina danc',
dekora, ho fianĉ', en glor',
de l' fianĉinoj Vi l' premi'!
Sur ĉiuj vojoj sekvas Vin
la virgulinoj kun laŭdad',
kaj ili akompanas Vin
kun dolĉaj himnoj, glora kant'.
Ni petas Vin, ke plu kaj plu
pli vasta iĝu nia mens'.
Neniam spertu vundojn ĝi
povantajn gvidi al pere'.
Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'.
Ho Vi, Jesuo, nia sav',
ho Vi, dezir' de nia am',
Kreinto, Di' de l' univers',
Vi, homo je la fin' de l' temp'!
Vin pelis Via kor-favor',
ke niajn krimojn portis Vi
irante al kruela mort'
por nian morton preni for.
Vi, sobirinte al infer',
la Viajn gvidis el karcer',
kaj dekstre de la Patro Vi
venkinte tronas kun triumf'.
Pieco Via movu Vin
nin liberigi de l' malbon'.
Domaĝu kaj elaŭdu nin.
Satigu nin per Via vid'.
Vi estu, Kristo, nia ĝoj',
salajro estu kaj premi',
en Vi restadu nia glor',
tra ĉiuj tempo kaj eon'.
Jesu', en ĉi karesma temp'
Vi mem insistas pri abstin',
fastadi rekomendas Vi,
ke sava estu nia mens'.
Kun pento Via eklezi'
petegas: Ho ĉeestu nin.
Purigu nin de ĉia pek',
forlavu ĝin el inter ni.
Pasintajn krimojn prenu for,
kaj gardu de futuraj nin,
ĉar korfavoras Via grac'
en bonvolemo kaj tener'.
Repacigitaj tiel ni
per ĉiujara pentofar',
antaŭen-iru ni al ĝoj',
por festi Paskon kun solen'.
La tuta universo Vin
adoru, milda Triunu',
kaj, novigitaj per kompat',
kantikon novan kantu ni.
Jesu', Savant' de ĉiu hom',
de l' ĉieluloj daŭra kron',
ĉi-tage kun pli granda mild'
aŭskultu, kion kantas ni.
Hodiaŭ montras fama sin
ĉi konfesor' de Via nom'.
Solenas jar-post-jare lin
la pia sankta Di-popol'.
Aferojn de l' profana sfer'
serene preterpaŝis li,
al Vi fidante plu kaj plu,
irante laŭ la voj' de l' sav'.
Ne alkroĉinte sin al ĝoj'
kaduka de ĉi tiu mond',
premion gaje en ĉiel'
li ĝuas kun la anĝelar'.
Koncedu do en Via mild',
ke liajn spurojn sekvu ni.
Pro lia pet' absolvu nin
de ĉiu pun' por nia krim'.
Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kun Via Patro, estu glor',
kaj kun la Sankta Paraklet',
tra ĉiu tempo, en etern'.
Jesu', Savanto de l' eon',
de l' alta Patro Vi la Vort',
ho lum' de l' nevidebla lum':
Vi nokte viglas gardi nin.
Faranto Vi de l' univers',
struktur-donant' al nia temp':
Nin, lacajn post la tag-labor',
Vi ripozigu dum la nokt'.
Vi forte rompis de l' Tartar'
la pordojn: Liberigu nin,
ke ne delogu nin Satan'.
Per sang' Vi elaĉetis nin.
Fariĝis peza nun la korp',
dumtempe dormos nia karn',
ke povu vigli nia mens',
ĉiame freŝa, sen dormem'.
Jesu', venkinte super mort'
radias Vi en Dia bril'.
Kaj kun la Patro kaj Spirit'
al Vi eterne estu glor'.
Jesu' ekbrilas, Redemptor'
de ĉiuj gentoj sur la ter'.
La tuta sankta Di-popol'
celebru Lin per laŭda kant'.
Vivinte inter ni en karn'
jam tridek jarojn post naskiĝ',
Li petas pri la bapto nun,
estante tute sen gangren'.
Johan', feliĉa pro Jesu',
hezitas tamen mergi Lin,
per kies sang' laveblos for
la pek-malpur' de l' tuta mond'.
La voĉ' de l' Patro el la alt'
atestas Kriston Dia Fil'.
Sobfluas, sankt-olei Lin,
karismo-done la Spirit'.
Ni ĉiuj, Kristo, petas Vin,
ke Vi nin gardu de malpur',
ekbrilu ni per hela mens'
kaj vivu puraj antaŭ Vi.
Ho Kristo, vivo Vi kaj ver',
al Vi eksonu ĉiu glor'.
Malkaŝas Patro kaj Spirit'
per elĉiela splendo Vin.
Fajre ŝi brilas per la Dia amo,
forte ŝi venkis emojn nure korpajn,
sankta Agnesa, plena de pudoro,
virga martiro.
Aroj anĝelaj prenas la spiriton
de l' famulino, portas ŝin ĉielen,
kie la ĉasta fianĉin' kuniĝas
kun la Fianĉo.
Pri nia sorto, virgulin', kompatu.
Kiuj hodiaŭ festas vian gloron
gajnu de Di' pardonon de la pekoj,
savon eternan.
Petu, ke Di' favoru al la Siaj.
Li, kiu regas teron kaj ĉielon,
pacon donacu kaj trankvilajn tempojn,
vivon kvietan.
Laŭde celebru ni la Di-Ŝafidon,
Lin, la fianĉon de la Ŝafidino,
nome de Agnes. Ĉion Li kondukas,
homojn kaj astrojn.
Nemezurebla Triunu,
pra-ekzistanta, sen komenc',
reganta super ĉiu temp',
kreinta ĉion kun potenc'!
En pura kaj beata ĝoj'
sufiĉas plene Vi al Vi,
ĉieloj tamen kaj la ter'
de Vi tenatas, Di', por ni.
Ho Patro, font' de ĉiu grac',
ho Filo, lum' de l' patra glor',
ho el-ambaŭa Di-Spirit',
senfina am': Al Vi ador'.
Devenas ĉiu kreitaĵ'
el Vi, supera origin';
en ĝi la ento, ver' kaj bon'
ligitaj respegulas Vin.
Gefiloj Vi adoptis nin,
ornamis nin per glora kron'.
Por ke Vi loĝu en la kor',
ĝin faru templo, Via tron'.
Kunigu, ho vivanta lum',
nin kun l' anĝeloj de l' ĉiel',
por glore kanti, laŭdi Vin,
amanta Dio, vivo-cel'.
Ho, sen mezur' potenca Reĝ',
l' armilojn rompis Vi de l' mort',
ke estu al la Patro glor',
honor' al ni per Via far'.
Al febloj niaj venis Vi,
duelon grandan serĉis Vi,
venkintan Drakon venkis Vi,
Vi mortis, por ke mortu Mort'.
Leviĝis forta Vi el tomb',
kaj per ĉi tiu pask'-mister'
nin, ofte mortajn pro la pek',
novigas ĉiam Vi al viv'.
Plenigu nin per viv' de l' grac',
kaj kiam venos Vi, fianĉ',
Vi trovu, ke kun lampoj ni
eniri pretu al ĉiel'.
En lumo Via kaj ripoz'
akceptu nin, juĝist', kun mild',
ĉar ligis fid' kaj karitat'
nin kun la sankta Triunu'.
Servanton Vian voku Vi,
mortintan nun, ĉar kun dezir'
li celas al la Regno por
ĉiame laŭdi Vin en glor'.
Ĉi servantinon voku nun,
mortintan nun, ĉar kun dezir'
ŝi celas al la Regno por
ĉiame laŭdi Vin en glor'.
Servantojn Viajn voku Vi,
mortintajn, ili kun dezir'
la Patran regnon celas por
ĉiame laŭdi Vin en glor'.
Nemezurebla Mond-aŭtor',
por meti finon al ĥaos'
la akvojn apartigis Vi
per alt-volbita firmament'.
Vi fiksis nubojn sur ĉiel',
kaj donis lokon al river'.
La kosmaj flamoj nun ne plu
kapablas forbruligi nin.
Enverŝu nun, ho milda Di',
la donon de konstanta grac',
por ke ne erarigu nin
per nova ruz' la olda fraŭd'.
Kaj ĉio vanta restu for,
nenio falsa premu nin.
La lumon trovu nia fid',
ĝi portu nin per sia bril'.
Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'.
Johano ĉe Jordan-river'
baptadas laŭ vokiĝ' kaj dev',
alvenas en ĉi tiu tag'
Jesuo, lasas mergi sin.
Puriĝi ne bezonas Li,
ne forlavendas propra pek',
sed pekon nian la Ŝafid'
transpreni volas, porti ĝin.
La Patro diras: Mia plej
amata Filo, aŭdu Lin.
Malsupreniras la Spirit'
kolombo-forme de l' ĉiel'.
El tiu scen' ekbrilas jam
la sav-mister' de l' eklezi',
la baza dogmo de la kred':
Jen tri personoj, unu Di'.
Ho Kristo, vivo Vi kaj ver',
al Vi eksonu ĉiu glor'.
Malkaŝas Patro kaj Spirit'
per elĉiela splendo Vin.
Ĉi famajn virojn, Kristo, ni prikantas,
klarajn per kredo kaj valoraj faroj.
Ilin hodiaŭ laŭdas en komuno
ter' kaj ĉielo;
ĉar ili vivis milde kaj humile,
ĉaste, pudore, ne jesante kulpon.
Fine l' anim' libere for de l' tero
flugis al astroj.
Nun ili ĝojas helpi mizerulojn,
larmojn sekigi kaj sanigi vundojn
korpajn kaj mensajn, difektitajn membrojn
gvidi al savo.
Laŭdo kun danko sonu al ĉi viroj,
ĉi Di-servantoj, kiuj nin favoras.
Ili ne ĉesu helpi nin kun pio
en niaj zorgoj.
Al Dio sola estu la potenco,
laŭd' en la altoj kaj honor' eterna,
ĉar Li per bonaj siaj sanktaj leĝoj
regas la mondon.
Ĉi konfesoro, pastro kaj rektoro,
kies triumfon ni kun ĝoj' celebras,
post vivo fama kaj prudenta tronas
nun super astroj.
Li de l' katedro Petra instruadis,
paŝtis, direktis la tut-mondan gregon,
per la ŝlosil' de Kristo alireblis
regnojn ĉielajn.
Ĉi episkopo, sankte oficante,
gvidis, instruis, paŝtis la popolon.
Li la donacon de l' beata vivo
saĝe prezentis.
Klare li gvidis, saĝe li instruis
pri l' dokumentoj de l' eterna vivo,
ĉiam celebris nian repaciĝon,
pura enkore.
Ni lin alvoku, ke por ni li petu,
por ke forlavu Dio niajn ŝuldojn.
Pro lia preĝo Dio nin konduku
alten, ĉielen.
Al Dio sola estu la potenco,
laŭd' en la altoj kaj honor' eterna,
ĉar Li per bonaj siaj sanktaj leĝoj
regas la mondon.
Vi inter tiuj, kiujn Dio kronis,
kies triumfojn ni surtere benas,
brile elstaras pro meritoj altaj,
ho Benedikto!
Vin maljuneco faras eĉ pli juna,
vin ne damaĝas kiu ajn volupto.
Velkas la flor', sed verdas via koro,
alten levita.
Hejmon, gepatrojn fuĝe vi forlasas,
anaĥoreto iĝas kun fervoro;
sekve vi skribas belajn dokumentojn,
vortojn de l' vivo.
Ĉiuj popoloj fine sin submetos
al Krist' Jesuo, tion vi instruas.
Donu per viaj preĝoj, ke ni strebu
ĉiam ĉielen.
Estu honoro, brilo kaj adoro
al Di', la Patro, Filo kaj Spirito,
per kies graco glore vin ĉirkaŭas
tiom da laŭdoj.
Al ni alvenis nun la hor',
en kiu venos la fianĉ',
laŭ diro de l' evangeli',
de l' Dia regno la regant'.
Al li renkonte iras tuj
kvin virgulinoj kun prudent',
kun helaj lampoj, kun ole'
sufiĉa, kaj kun granda ĝoj'.
La kvin aliaj sen prudent',
sen lumo, sen ole-proviz',
frapadas vane al la pord':
fermitas jam la reĝa hal'.
Ni kun sobreco viglu do
kun hela lumo en la mens',
por ke al Krist' je Lia ven'
renkonte iru ni kun ĝoj'.
Nin faru indaj, bona Reĝ',
je l' Dia regno, ĝia glor',
ke ni meritu laŭdi Vin
per kunaj kantoj en etern'.
Ĉi konfesoro sankta de l' Sinjoro,
kies solenon festas ĉiu mondo,
ĝoje hodiaŭ iris al misteraj
altoj ĉielaj.
Dum sia vivo en surtera korpo
li estis pia, saĝa kaj modesta.
Sobra li estis, ĉasta kaj kvieta,
ĉiam helpema.
Post lia morto ofte malsanuloj,
kiuj diversa-spece suferadas,
preĝas kun fido apud lia tombo,
trovas saniĝon.
Tial ni ĥore nun ĉi himnon kantas,
por lin honori, por ke li nin helpu,
ke ankaŭ ni kun li eterne ĝuu
ĝojon ĉielan.
Estu la sav', la gloro kaj potenco
al la tronanta en ĉielaj altoj,
kiu direktas nian universon:
Di', la Tri-unu.
Li, kiun laŭdas ĉiuj fideluloj,
kies triumfon gaje ni prikantas,
iris hodiaŭ al la ĝoj' de l' vivo:
sankta Jozefo.
Ho vi feliĉa, ho vi beatega!
En via lasta horo vin asistis
Jesu, Maria, kune vigilante,
kore serenaj.
Liberigita el la karnaj ligoj,
dolĉe somnole, migras la justulo
al la eternaj seĝoj, kaj ekbrilas
kiel aŭroro.
Do la Reganton ĉiuj ni petegu:
Li nin ĉeestu kaj nin liberigu,
prenu la ŝuldojn, fine Li donacu
pacon ĉielan.
Estu eterne gloro kaj honoro
al Vi, Reganto, tri-unua Dio.
Vi la servanton, kiu Vin fidelis,
kronas per oro.
Ĉiel', aplaŭdu, ĝoju do,
aplaŭdu, ter', aplaŭdu, mar':
Post Sia kruc' leviĝas Krist',
la viviganta viv' de l' mond'.
Revenas jam la ĝusta temp',
videblas jam la tag' de l' sav',
kaj per la sango de l' Ŝafid'
la mond' ekbrilas post mallum'.
Per ĉi sufer', ĉi kruca mort',
pardonon trovas ĉiu krim'.
Per malforteco fortas Fort',
kaj venkon donas la Venkit'.
Li mem, bongusto de l' esper',
fariĝis nia firma fid',
ke ankaŭ ni post releviĝ'
jubilos en beata viv'.
Ho, kia riĉa Dia don'!
La Paskon ni celebru nun,
la kaŭzon de tioma bon',
fervore kaj kun granda ĝoj'.
Vi estu do al nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin el grac':
triumfi igu nin kun Vi.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'.
Ĉi in' perfekte servis Vin.
Ŝin gaje honorante ni
ĉi amo-himnon, Eternul',
prezentas antaŭ Vi kun dank'.
Al Krist' ŝi sekvis kun fidel',
rezignis libervole pri
la tuta ŝajn' de l' monda ĝoj',
pri ĉio, kio vantas nur.
Humile ŝi dediĉis sin
al Vi, subule, kun obe',
en pur' de l' karno kiel Krist',
Fianĉ' de ĉiu virgulin'.
Ŝi deziregis plaĉi Vin.
Unikis ŝia sindonem'.
En menso, vorto kaj farad'
ŝi ardis pro la brul' de l' am'.
Tiele sur la ter' ŝi mem
katenis sin per karitat',
libere post la morto tuj
ŝi astren iris al triumf'.
Donacu, ke laŭ ŝia bild'
ekpaŝu vigle ankaŭ ni,
por laŭdi Vin kun Fil' kaj Spir'
per amaj himnoj de l' ĉiel'.
Ĉi vir' perfekte servis Vin.
Lin gaje honorante ni
ĉi amo-himnon, Eternul',
prezentas antaŭ Vi kun dank'.
Al Krist' li sekvis kun fidel',
rezignis libervole pri
la tuta ŝajn' de l' monda ĝoj',
pri ĉio, kio vantas nur.
Humile li dediĉis sin
al Vi, subule, kun obe',
en pur' de l' karno kiel Krist',
Fianĉ' de ĉiu virgulin'.
Li deziregis plaĉi Vin.
Unikis lia sindonem'.
En menso, vorto kaj farad'
li ardis pro la brul' de l' am'.
Tiele sur la ter' li mem
katenis sin per karitat',
libere post la morto tuj
li astren iris al triumf'.
Donacu, ke laŭ lia bild'
ekpaŝu vigle ankaŭ ni,
por laŭdi Vin kun Fil' kaj Spir'
per amaj himnoj de l' ĉiel'.
Sankta Johano Krizostom', vin kronas
ter' kaj ĉiel' per kunaj laŭdo-kantoj.
Granda doktoro, nobla episkopo,
vin ni honoras.
El ora buŝo venas kun pasio
vortoj de ĉarma kaj profunda amo,
sed ankaŭ vortoj de kolero justa;
morto kaj vivo.
Kvazaŭ spegul' de l' virtoj vi ekbrilas.
Vian popolon via lum' heligas.
Jes, vi fariĝis, Paŭlon imitante,
ĉio al ĉiuj. (1 Kor 9,22)
Rompas neniu vin, nek ajna forto
imperiestra povas vin mutigi.
Palmon vi gajnas kiel ekzilito,
kore martiro.
Per viaj preĝoj forte nin subtenu,
por ke rapide ni al Dio strebu,
kie kun vi ni kantos dolĉa-voĉe
himnojn de amo.
Fama doktoro, saĝa leĝ-donanto,
gloro tut-monda, sankta Benedikto,
per Dia lumo nove ekbriligu
ĉion en Kristo.
Vi ekflorigis novan komunumon,
mire plektitan el diversaj gentoj,
kaj per regulo sankta vi integras
milde la viajn.
Ili liberaj estu en Jesuo,
liaj servantoj, kiujn la ordono
tenas en amo sur stabila grundo:
preĝu, laboru.
Ke ili estu inter si fratecaj
kaj al aliaj plenaj de favoro!
Helpu, ke ili ĉiam kaj en ĝojo
gardu la pacon.
Estu honoro, brilo kaj adoro
al Di', la Patro, Filo kaj Spirito,
per kies graco glore vin ĉirkaŭas
tiom da laŭdoj.
Nun Sin submetas al la Skribo de Mose'
kaj al la rit' farenda laŭ la sankta leĝ'
Li, kiu regas alte en la Patra hal'
ĉiujn fulmantajn ordojn de l' anĝela ar',
teron, ĉielon, marojn, kiujn fondis Li.
Sub la vual' de homa karno kaŝas Sin
Dio envere, kiun portas Virgulin'
sur siaj ŝultroj. Lin kisante tuŝas ŝi
lipojn de homo, sed en ver' karesas ŝi
buŝon de Dio, kies vorto kreis nin.
Miaj okuloj vidis Vian savon, Di':
Lum' por la gentoj, gloro Li de Izrael',
signo de falo – multaj kontraŭdiros Lin –
kaj de leviĝo – ĉiujn gentojn savos Li –
ĝis malkaŝiĝos pens-intim' de ĉies kor'.
Glor' al la Patro estu tra la temp' sen lim',
glor' al la Filo, reĝ-ornam' kaj imperi',
glor' kaj honoro al la Sankta Di-Spirit',
sav' kaj adoro al la tuta Triunu,
kiel komence, tiel nun kaj en etern'.
Kreinto bona Vi de l' lum',
per Vi eklumas ĉiu tag'.
La kreon de la tuta mond'
komencis Vi per nova lum'.
Maten' ligita kun vesper'
nomiĝas tag' laŭ Via vol'.
Ĝin glutos nigro kaj ĥaos'.
Ni Vin petegas: Aŭdu nin.
Ne nestu kulp' en nia kor'
nek flirta, petolema pens';
ke nek tenebro nek obskur'
detenu nin de nia cel'.
Frapante je l' ĉiela pord'
premion gajnu ni de l' viv'.
Obstakla ĉio restu for.
Ni puraj vivu antaŭ Vi.
En tiu ĉi vespera hor'
Vin gloru nia laŭda kant',
Vin, Patro, Filo kaj Spirit',
Vin, tri-persona unu Di'.
Ho splenda donacant' de l' lum',
per kies brilo kun seren'
nun post pasinta nokta temp'
la tag' revene sternas sin.
Ho Vi, la vera lum-portant',
ne nur herold' de eta stel',
de iom ekglimanta bril',
ne sparko sensignifa nur;
kontraŭe: Vi la lumo mem,
pli klara ol la tuta sun'.
Jes: Mem Vi estas lum' kaj tag',
nin prilumanta en la kor'.
Per ĉasta vivo venku ni
voluptan ĉion de la karn',
ke pura restu nia korp',
la sankta templo de l' Spirit'.
Al Kristo, la plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
kun Via Spir', la Paraklet',
jarcentojn, -milojn, en etern'.
Ho Lumo-fonto, Lum' kaj Lum-leviĝo,
estu favora Vi al niaj preĝoj.
Peko-tenebro fuĝis. Nin ornamu
per Via lumo.
Nun fin-faritas nia tag-laboro.
Sub Via vid' ni sentas nin sekuraj.
Dankon al Vi! Volonte ni Vin dankos
tempon post tempo.
Jam sun' foriris, kaj mallum' revenis.
Al ni radios jena vera Suno,
per kies ardo fulmas kiel steloj
ĉiuj anĝeloj.
Nun ĉiu pek' de l' hodiaŭa tago
estu de Kristo milde forprenita,
ke nia koro glimu dum la nokto
pure brilante.
Laŭdon al Vi, ho glora Dio-Patro,
al Vi, ho Fil', al Vi, ho Sankta Spiro.
Vi per majesta sceptro ĉion regas
tra la eonoj.
Bril' eterna, lum' potenca,
tag' sen fino aŭ difekt',
konkerant' de l' nokto nigra,
refarant' de nova hel',
detruanto de l' tenebroj,
prilumant' de nia mens'!
Vekas nin apero Via,
leviĝigas Via vok'.
Ni per Via far' beatas,
sed sen Vi mizeras nur.
Vi ne lasas nin en morto,
gvidas nin al Via lum'.
Vi nin faras mem venkantoj
super morto, nokt' kaj mond'.
Do donacu, Reĝ' eterna,
jenan lumon Vi al ni,
kies bril' ne malaperas,
lum' estante, sole lum'.
Estu laŭd' al Di', la Patro.
Vin, Di-Fil', adoras ni.
Kaj la sanktan Di-Spiriton
en etern' honoras ni.
Paco, vivo, lumo, ĉio!
Vin, Triunu, gloras ni.
Abismoranden portis nin
pro nia petolema mor'
la nigra nokt'. Forigis ĝin
la tag' per nova lum' el or'.
Ĉi tiu lum' penetru nin
serene ĝis la kor-profund',
kaj nia strebo pruvu sin
en klaro, puro kaj fekund'.
Malbono ĉia restu for
de lang', okulo, buŝ' kaj man'.
Nin gvidu el mallum' al glor'
la nova tag' laŭ Dia plan'.
Okul' de supre vidas nin
kaj gardas super nia ag',
favoras nin kun kor-inklin'
de frue ĝis la fin' de l' tag'.
La tag' de nia vivo-fin'
– dezir', espero kaj plenum'! –
laŭdantaj, viglaj trovu nin,
kaj super-ŝutu nin per lum'.
Nun estu laŭdo, danko, glor'
al Vi, ho Patro, Vi, ho Fil';
honor' eterne kaj ador'
al Vi, Spirito, kun jubil'.
Lum' bonvena, fajra flamo,
don' valora, arda amo,
sobvenanta de l' Mesi',
faras homajn lingvojn riĉaj,
korojn niajn pli feliĉaj
en spirita harmoni'.
Sankta Konsolanto, venu,
nin per Via mildo benu,
de kolero nin retenu,
restu mem en nia kor'.
Kio vivis laŭ naturo
ĝis hodiaŭ en malpuro,
iĝu nova kreaturo,
laŭdi Vin en Via glor'.
Estas Vi donant' kaj dono,
Vi la font' de ĉiu bono.
Nin al Via laŭdo spronu,
ke per lerta lango sonu
nia kant' al Via ben'.
Nin de ĉia pek' purigu,
per pieco nin plenigu,
nin en Kristo renovigu
kaj en amo perfektigu,
ĝis eterna ĝojo-plen'.
La magoj venas al la beb'
kun donoj el la orient',
laŭvote regalante Lin
per oro, mirho, oliban'.
El tiuj signoj, ho infan',
ekkonu, ke la Patro Vin
destinis por triopa stat',
provizis per triopa don':
Or' montras, ke Vi estas Reĝ',
incenso, ke Vi estas Di',
kaj mirho, ke Vi estas hom'
entombigota kun balzam'.
Ho granda urbo Betleĥem,
el ĉiuj urboj sola vi
sukcesis, ke naskiĝis Li
en vi, la elĉiela Sav'.
Lin, kiun la profeta vort'
anoncis en la Sankta Skrib',
la Patro nomas Sia Fil',
de l' Dia Regno heredant':
De regno, kiu sternas sin
tra ter', ĉiel', aer' kaj mar',
de sunleviĝo ĝis subir',
kaj de Tartar' ĝis en sublim'.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
Vi montras Vin al ĉiu gent'.
La Patro kaj la Di-Spirit'
gloratu same en etern'.
El akvoj Vi, potenca Di',
vivaĵojn kreis en ĉi tag',
ke parte ili en la mar'
kaj parte vivu en l' msng'.
La fiŝoj en la ocean',
la birdoj alte sub ĉiel',
venintaj el la sama font'
diversa-loke setlas nun.
Ni, ĉiuj Viaj, petas Vin,
savitaj, Krist', per Via sang',
ke ne glitigu nin kulpem',
nek spertu naŭzon ni de l' mort'.
Neniun premu ajna ŝuld',
orgojlo ne tro-levu nin,
ke ne kolapsu sub deprim'
aŭ falu pro arog' la mens'.
Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'.
Profeta voĉ' kun granda ĝoj',
anoncas, ke alvenos Krist'.
Proksimas jam kun Sia grac'
la Redemptoro savi nin.
Pro tio brilas ĉi maten',
ĝojege saltas nia kor',
fidinde sonas klara voĉ,
heroldo de l' futura glor'.
La celo de l' unua ven'
ne estis puni al la mond',
sed male doni al ulcer'
sekigon, savi el pere'.
La dua ven' admonas nin,
ke Kristo staras ĉe la pord'.
La kronojn gardu sanktaj ni,
la Dian regnon serĉu ni.
La lum' eterna laŭ promes',
la stel' de l' sav' atendas nin,
nin vokas al la sanktular'
la hela astro de l' maten'.
Ni petas, Kristo, vidi Vin
laŭ Via vera Di-natur',
kontempli Vin sen ajna fin',
kaj laŭdi Vin per daŭra kant'.
Maria, kun amanta kor'
preĝadon nian aŭdas vi,
humile ni petegas vin:
al ni ĉeestu plu kaj plu.
Ĉeestu, kiam kulpo nin
katene fiksas kun kruel';
kaj ĉion, kio ligas nin
enkore, tion solvu vi.
Nin helpu, kiam nin la mond'
allogas fraŭde kun perfid',
por ke neniam nia mens'
deviu de l' saviga pad'.
Nin helpu, se minacas nin
enkorpe malfavora sort',
donacu tempojn de kviet',
ĝis ni ekbrilos en etern'.
Kaj en la hor' de nia mort'
ĉeestu, sekurigu nin,
porpetu, ke atingu ni
la ĝojon de senĉesa viv'.
Nun estu glor' al via fil'
kaj al la Patro kaj Spirit',
al Dio, kiu vestis vin
ĉirkaŭe per miriga grac'.
Apostoleske brilas vi,
Marteno, korfavoru nin.
Vi vivi por la disĉiplar'
aŭ morti pretis, aŭdu nin.
Samkiel tiam, ankaŭ nun
la estrojn dotu vi per klar',
la eklezion per renom',
sed la Satanon per senfort'.
Vi vekis homojn el la mort':
elŝiru nin el nia pek'.
Dividis la mantelon vi:
nin volu vesti per justec'.
Vi, kontraŭvole episkop'
kun granda eklezia glor',
la pontifikojn helpu nun,
ke ili servu kiel vi.
La Tri-unuan gloras ni,
samkiel kredis Lin Marten'.
Ensemu ties fidon Di'
en nin, efikan per la far'.
Al Krist' vi sekvis, (martirin') ho martir',
al Li, la ununura Fil'.
La malamikojn venkis vi,
triumfas glore en ĉiel'.
Subtenu nin per via preĝ',
ke diluiĝu nia pek'.
Malbono ne infektu nin,
nek vivo-naŭz' difektu nin.
Liberas vi de via korp':
liberaj faru nin de kulp':
La mondo ne katenu nin,
la am' de l' Filo tenu nin.
Honor' al Di', la Patro, nun,
la Filo kaj la Paraklet',
al Dio, kiu kronis vin
eterne en la hal' de l' glor'.
Nun estas nokto-meza temp',
admonas nin profeta vort',
ke laŭdon kantu ni al Di'
la Patro, Filo kaj Spirit'.
Ĉar ĉiam indas je ador'
la plej perfekta Triunu':
en tri personoj unu Di',
de ni laŭdenda en etern'.
Teruris ĉi nokt-meza hor'
por Egiptujo, ĉar l' anĝel'
alportis morton kun pere'
al kiu ajn plej aĝa id'.
Sed por la justaj estis sav'
ĉi horo, ĉar la mortigant'
ne batis, kiam vidis li
la sangon sur la supra sojl'.
L' Egipt' funebris kun plorad'
pro tiom da kruela far',
sed per la sango de l' ŝafid'
ŝirmita ĝojis Izrael'.
Nun ni, la vera Izrael',
jubile ĝojas, Di', en Vi.
Spit al malbon' kaj malamik'!
La sang' de Krist' defendas nin.
Plej bona Reĝo, faru do
nin indaj je l' futura glor',
ke laŭde ni prikantu Vin
en Via regno en etern'.
Lerte ni kantu pri virino nobla,
ĉar ŝi imitis la edzinon fortan,
kiun prikantas unu tuta paĝo
en la Biblio.
El viva fido, el espero pia,
el Dia am' – radik' de bonaj faroj –
tute nature naskis ŝi la amon
al la gefratoj.
Kristo, moviĝu per meritoj ŝiaj,
ke Vi pardonu niajn nocajn pekojn,
por ke el puraj koroj ni sonigu
ĝustajn laŭd-kantojn.
Virt' kaj honoro estu al la Patro,
laŭd' al la Filo kun solena kulto,
same potenco al la Sankta Spiro
nun kaj eterne.
Lerte ni kantu pri virinoj noblaj,
ili imitis la edzinon fortan,
kiun prikantas unu tuta paĝo
en la Biblio.
Ilin per retoj mond' ne povis teni,
ĉar ili sin subigis al la Patro,
sternis abunde ĉie la odoron
bonan de Kristo.
Ili ignoris gajnon pereontan,
nutris la menson per preĝado sankta,
bridis la korpon, ĉiam nur serĉante
vivon en gloro.
Al Dio sola estu la potenco,
laŭd' en la altoj kaj honor' eterna,
ĉar Li per siaj bonaj sanktaj leĝoj
regas la mondon.
En nokta horo vigle ni leviĝu,
de l' brevier' la psalmojn ni meditu,
per ĉiuj fortoj ni al Dio kantu
dolĉe la himnojn.
Ke ni meritu, kiel reĝa ĥoro,
kante eniri la ĉielan halon
kun la sanktuloj, por eterne vivi
vivon beatan.
Tion donacu Vi, beata Dio,
Patro kaj Filo kaj Spirito Sankta,
al kies laŭdo eĥas tra la mondo
kantoj de gloro.
Senkolorigas nigra nokt'
objektojn ĉiujn sur la ter'.
Vin, kiu juĝas en justec'
la korojn, petas ni kun fid':
Forprenu, kio estas pek',
malpuron lavu for de l' kor',
kaj Vian gracon donu, Krist',
por ke forrestu ĉiu krim'.
Jen rigidiĝis nia mens',
mordita de venena ŝuld'.
Obskuron fuĝi strebas ni,
kaj nove serĉi Vin, Savant'.
Tenebro granda tenas nin
interne, Vi ĝin pelu for,
por ke transiru ni kun ĝoj'
kaj loĝu en beata lum'.
Al Vi, ho Kristo, pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirito, Paraklet',
adoro same en etern'.
Nokt' kaj tenebro kaj nubar',
ĥaos' konfuza de la mond'
forfuĝu! Ekvidiĝas lum',
kaj kun aŭror' alvenas Krist'.
Sin fendas la obskur' de l' ter',
trafita de pikil' el sun'.
Kolorojn revenigas jam
afable nia taga stel'.
Do kio estas nokt' en ni
kaj la malic' en nia kor'
rompiĝu nun sub Via lum',
kaj regos, Dio, Vi en klar'.
Vin solan, Kristo', konas ni
el pura kaj sincera mens'.
Ni petas surgenue Vin
kun larmoj kaj per pia kant':
Rigardu Vi al nia kor',
al nia tuta preta viv'.
Ankoraŭ multas brum' en ĝi.
Klarigu nin per Via lum'.
Al Vi, ho Kristo, pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, Eternul',
al Vi, Spirito, Paraklet' –
eterne estu glor' al Vi.
Jen nun la tempo de favor',
jen nun la tag' de l' Dia sav',
nun nia mondo el pigrem'
saniĝu per modera viv'.
Ĉi tago en la lum' de Krist'
ekbrilas, por ke nia kor',
vundita nun pro nia kulp',
novigu sin per abstinem'.
Vi, Dio, helpu bridi nin
en nia mens', en nia korp',
por ke transpaŝe trovu ni
la Paskon de l' eterna ĝoj'.
La tuta universo Vin
adoru, milda Triunu',
kaj, novigitaj per kompat',
kantikon novan kantu ni.
Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.
Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.
La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'.
Beata lum' de l' anĝelar',
esper' plej alta de l' homar',
Jesuo, alridetas Vin
en pia hejm' gepatra am'.
Maria, riĉa vi je grac',
el ĉastaj mamoj nutras vi
Jesuon per patrina lakt',
vi kisas kaj karesas Lin.
Jozefo, vi el olda gent',
gardant' amata de l' Virgin':
Jesuo vokas paĉjo vin,
Li, kies Aba Dio mem.
Jozef', Maria kaj Jesu',
el nobla trunko de Jiŝaj',
naskitaj por la sav' de l' mond',
ni petas vin, elaŭdu nin.
Samkiel floris via dom'
pro virtoj kaj pro grac-abund',
tiele estu nia hejm'
loĝej' de am' kaj bona mor'.
Gepatrojn Viajn Vi, Jesu',
obeis, kvankam Fil' de Di'.
Kun Via Patro kaj la Spir',
al Vi senfine estu glor'.
De l' virgulinoj Vi la kron'
kaj de l' martiroj Vi la fort',
premi-donant' al ambaŭ Vi:
Krist', bonvoleme aŭdu nin.
Ĉi grand-anima virgulin',
beata pro duobla rang',
nobela, kun duobla palm',
gloratas per matena laŭd'.
Persiste konfesante Vin,
spitante al la torturant',
kaj sin arminte, kun fervor'
la vivon donis ŝi por Vi.
De ŝi ni povas lerni, ke,
flatitaj aŭ en persekut',
ni venku kontraŭ mond-delog'
kaj staru en honesta fid'.
Pro ŝia pet' absolvu nin
de ĉiu nia krim' kaj pek'.
La ŝuld-bandaĝojn prenu for.
Subtenu nin per Via grac'.
Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
jar-centojn, -milojn, en etern'.
Ho Kristo, flor' de l' valoj, Vin
altigu nia nokta laŭd',
ĉar donis al ĉi virgulin'
la palmojn Vi de l' martiriĝ'.
Ŝi kun prudento, fort' kaj saĝ'
libere konfesante Vin,
sentime al kruela mort'
por Vi deklaris preta sin.
Ŝi, spite al la Princ' de l' mond',
fortika, Krist', per Via don',
batalis sange ĝis la fin',
por premiati en etern'.
Savanto, Vi kunigu nin
kun ŝi, ke partoprenu ni
kun pura kor' en Via sav',
la frukto de l' surkruca sang'.
Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'.
Maria, glora Sinjorin',
kliniĝas astroj antaŭ vi,
Kreinton vian naskas vi,
vi nutras, kiu nutris vin.
Kaj kion Eva ĵetis for,
redonas vi en via id',
por ke ni iru el plorad'
ĉielen laŭ sternita pad'.
Vi pordo de l' plej alta reĝ',
portal' de l' fulme brila lum'!
Aplaŭdu, gentoj, pro la viv'
donita per la Virgulin'.
Nun estu glor' al via fil'
kaj al la Patro kaj Spirit',
al Dio, kiu vestis vin
ĉirkaŭe per miriga grac'.
Ho lum', beata Triunu',
unika tri-persona Di',
la fajra sun' [subiris / subiras] jam:
Nun estu Vi la lum' de l' kor'.
Al Vi ni kantu en maten',
al Vi ni preĝu en vesper',
al Vi ni petu kun humil'
kaj laŭdu Vin sen ajna fin'.
Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin.
Memoriga signo de l' surkruca mort'!
Pano, regalanta min per vivo-fort'!
Viva Vi nutraĵo estu de l' anim',
ke en Vi dolĉecon spertu ĝi sen lim'.
Pia pelikano, ho Jesu' Sinjor'!
Via sango igu pura min de l' psor'.
Povas unu guto for de l' tuta ter'
lavi ĉiujn krimojn, savi de l' infer'.
Nun, Jesu', mi vidas nur vuale Vin.
Tion mi soifas, ke je mia fin'
la triunu Dion vidu mi en klar',
Lin eterne laŭdu kun la sanktular'.
Viro feliĉa, riĉa je meritoj,
fama martir' pro deco kaj pudoro,
voĉ' el dezerto, pinto de l' profetoj,
sankta Johano!
Helpu nin, ĵeti for el niaj koroj
ŝtonojn malmolajn, por ke ni pretigu
vojon por Dio, kaj ke ni rektigu
Liajn irejojn.
Kiam Li venos je la fin' de l' mondo,
tiam, ni petas, trovu la Savanto
nin senmakulaj, dignaj, ke eniru
Li niajn korojn.
De l' ĉieluloj, Dio, Vi laŭdatas,
tri laŭ personoj, unu laŭ esenco;
ni, la teruloj, jam de Krist' savitaj,
petas kompaton.
Vi, honorinda mildo de l' Savanto,
volas, ke homoj sin al Di' dediĉu,
gvidas la korojn per la Di-Spirito
mire, varie.
Ilin per akvo faras Vi naskiĝi
el Dio vera, grace Vi al ili
ĉiam denove, Kristo, volas doni
ĝermojn de l' amo.
Kiam Vi vokas, ili vigle sekvas,
ĉion forlasas, prenas Vin gvidanto,
kaj laŭ la reĝa voj' de l' kruco serĉas
sole la Patron.
Tiel, fervore, tiu ĉi sanktulo
per ĉiuj fortoj ame Vin fidelis,
kaj la kulminojn gajajn li de l' virtoj
strebis posedi.
Laŭdo reeĥu nun al nia Dio,
Patro kaj Filo kaj Spirito Sankta.
Di' centobligos, kion grand-anime
homo donacis.
Ho Reĝ' eterna, Krist', Sinjor',
al Via Patro sama Fil',
laŭ Via bildo formis Vi
la homon, nomis lin Adam'.
Diablo fraŭde kaptis lin,
la malamik' de l' homa gent'.
Por savi ilin prenis Vi
homecan korpon el Virgin'.
Por unuigi nin kun Di'
Vi sam-karnigis Vin al ni.
Vi mem baptiĝis, Redemptor',
por lavi nin per bapto-ban'.
Vi libervole pro la hom'
la krucon prenis savi nin.
La sangon verŝis Vi por ni:
valora prez' de elaĉet'.
La Patro levis laŭ merit'
el tombo Vin al Sia glor',
kaj ankaŭ ni, sen ajna rajt',
esperas vivi en etern'.
Vi estu do al nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin el grac':
triumfi igu nin kun Vi.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'.
Feliĉa Romo, kiun la valora sang'
de tiom da ĉefuloj vestis per purpur'!
Superas vi la brilon de la tuta mond'
ne propralaŭde, sed dank' al la sanktular',
kiun per sangavidaj glavoj murdis vi!
Do ambaŭ nun martiroj, vi en pleja glor',
vi sankta Petro, Paŭlo vi, lili' de l' mond',
herooj triumfantaj en ĉiela hal',
per viaj preĝoj benaj vi protektu nin
de kiu ajn malbon', kaj supren levu nin!
Al Patro estu glor' tra senmezura temp',
al vi, ho Filo, pompo kaj regadopov',
honoro kaj potenco same al Spirit',
nedisigebla savo al la Triunu'
tra ĉiuj tempoj kaj eonoj, en etern'.
Ho Vi, plej sankta Triunu',
Vi, ĉies fonto kaj struktur',
la tagon donis por labor',
la nokton por ripoz' al ni.
Matene kaj vespere ni
prikantas Vin, dum nokt' kaj tag'.
Tra ĉiu temp' de nia viv'
konservu nin en Via glor'.
Servantoj Viaj tie ĉi
kunvenis por adori Vin,
por ligi siajn preĝojn kun
la himnoj de l' ĉiela ĥor'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'.
Vi ĉion semas, la eonojn tenas,
juĝas potence, Kristo, Reĝ' de l' reĝoj!
Ho, niajn preĝojn, same niajn laŭdojn,
milde akceptu.
Ĉi tiujn laŭdojn, kiujn ni promesis,
ni en la kur' de l' nokto plaĉe kantu,
ke ni per Vi en harmoni' bonfartu,
Lumo-aŭtoro.
Vi nin pravigu, por ke en feliĉo
daŭre ni vivu sen la spert' de l' morto.
Estu al Vi per ĉiuj niaj agoj
gloro eterna.
Per Dia fajro ardu nia koro,
ardu la lumboj, viglu nia menso,
estu brulantaj ĉiam niaj lampoj
en niaj manoj.
Laŭd' sam-valora gloru Vin, ho Patro,
Vin, ho Savanto, pia Reĝ', eterne,
sama ador' al Vi, Spirito Sankta,
sonu tra l' mondo.
Ho princoj de l' plej alta Reĝ',
instruis vin Jesuo mem
kaj vin donacis al la mond',
ke apostoloj estu vi.
Dek-du-juvela fundament'
de l' Sankta Urbo estas vi.
Sur brilaj ŝtonoj levas sin
ĝi, kies lampo la Ŝafid'.
Celebre nun gratulas vin
la eklezi', la fianĉin'.
Servante vi kreskigis ĝin,
konsekris ĝin per via sang'.
Kaj kiam venos la Savant',
juĝant' de ĉi kaduka temp',
sur dek-du tronoj sidos vi,
senato alta. Kia glor'!
Bonvolu helpi nun al ni,
fortigu nin per via preĝ',
ke, kion semis tiam vi,
por ĉiam floru en ĉiel'.
Al Krist' eterna estu glor':
Heroldoj de la Patro vin
Li faris, kaj plenigis vin
per de l' Spirito nutra fort'.
Filin' de Dio, Virgulin',
patrin' de via Dia fil'
pli ol kreaĵoj ĉiuj vi
de digno plena kaj servem'.
Jam de eterne volis Di'
en Sia saĝa providenc',
ke estu vi de l' hom-natur'
kulmino laŭ indec' kaj glor'.
Vi iĝis tiel nobla hom',
ke Dio, la Kreinto, mem
decidis iĝi hom' en vi,
en mirindega manier'.
Kaj en la sin' de l' Virgulin'
fariĝis viv' la fajra am',
per kies varmo ĝermas nun
ĉielaj floroj sur la ter'.
Nun estu glor' al via fil'
kaj al la Patro kaj Spirit',
al Dio, kiu vestis vin
ĉirkaŭe per miriga grac'.
Ho vaste dezirita tag',
brilanta sankta lum-solen'!
Hodiaŭ Krist', la mond-esper',
sin levis alten al ĉiel'.
La Mondo-princon venkis Li,
en homa karno Fil' de Di'.
Li nun triumfas post batal'
ĉe l' Patro en ĉiela glor'.
Lumanta nubo portas Lin.
Esperon donas Li al ni.
Apertas nun la paradiz'
ŝlosita de l' unua par'.
Ho granda ĝoj' de l' tut-homar'!
La fil' de nia Virgulin'
leviĝis post la kruca mort',
ascendis al la Patra tron'.
Al Li do iru nia dank',
al Li, la font' de nia sav',
ĉar nian korpon supren Li
altigos al ĉiela hal'.
Kun ĉiuj ĉieluloj nun
restadu ankaŭ ni en ĝoj',
ĉar ili jam aliris Lin,
de ni Li ne retiris Sin.
Eteren ascendante, Krist',
al Vi laŭkore levu nin.
Spiriton Vian Vi al ni
de l' Patro sendu el ĉiel'.
Kantu, lango, pri la venko
en miriga ĉi milit',
kaj la kruc-trofeon gloru
per peano laŭ merit',
sur la kruc' la Mond-savanto
venkis kiel oferit'.
Jam l' unua hom' afliktis
la Kreinton per ĉagren',
pro la ĝu' de l' frukt' fatala
lin ekligis mort-katen':
sed elektis Dio novan
arbon pro l' homara ben'.
Tiu ĉi ofer' konvenis
al la Dia sav-postul',
ke l' perfida ruz' vaniĝu
per pli bona do kalkul',
ke la san' refortu tie,
kie vundis Malicul'.
Kiam venis do la tempo
al la pleno de matur',
sendis Patro-Di' la Filon
teren el ĉiela pur',
naskiĝontan el la ventro
de virgin' en hom-figur'.
Kiam jen post tridek jaroj
sonis Lia lasta hor',
Li, laŭvole destinita,
sin fordonis kun fervor'
kaj, ŝafido sur la kruco,
sin oferis pro favor'.
Al la Triunu' beata
estu do eterna glor',
sama estu al la Patro,
Filo kaj Spirit' ador':
Triunuon tiun laŭdu
l' universo pro honor'!
Kantu, lango, pri la glora
sankta korpo de Jesu'
kaj pri lia sang' valora,
kies riĉa beno-flu'
el la pek' de l' mond' rankora
savis tiam, savas plu.
El Maria naskiĝinta,
el la ĉasta Virgulin',
Dian semon disdoninta
kvazaŭ el abunda sin',
fine sur la kruc' mortinta
Kristo ne forlasis nin.
Kun la siaj kunsidante
ĉe la last-vesper-festen',
la ordonojn plenumante
de la paska nokt-solen',
nove panon disdonante
vere donas li sin mem;
Ĉar la pan' fariĝas karno
per la karniĝinta Vort'
kaj la vino lia sango
per la Di-Spirita fort':
Tion krede ni konfesu
kor-sincere ĝis la mort'.
Riverence ni kliniĝu
antaŭ tiu sakrament'.
Jen Jesu', manao vera
de la nova testament'.
Manke nin informas vido,
fido estu suplement'.
Estu gloro kaj adoro,
laŭdo, beno kaj jubil'
al la sankta Triunuo:
al la Patro, al la Fil',
al la Sankta Di-Spirito:
unu lum', triopa bril'.
Per Via kruco, Krist' Jesu',
Vi transirigu nin al viv'.
Fiksita sur la ligna fost'
Vi volis elaĉeti nin.
La oldan ŝuld-ateston Vi
disŝiras nun en Via karn'.
Ne plu ni sklavas sub la leĝ',
sed vivas nove en liber'.
Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirit', al Vi, Jesu'.
Vi donas, ke plenigas nin
la venk' de l' kruco plu kaj plu.
Bonvene la matena ruĝ'
anoncas, ke la suno mem
aperos baldaŭ, kaj la land'
per lum' sin vestos kaj kolor'.
Eterne radianta Sun',
nin viviganta, Krist' Jesu',
al Vi sin turnas nia kant'
kun forta emo ĝui Vin.
La sci' de l' Patro estas Vi,
la vort', per kiu ĉiu est'
ekbrilas en mirinda ord',
per bon' kaj bel' allogas nin.
Ni, kiel idoj de la lum',
per Vi pilgrimu sen pigrec',
atestu pri la Patra grac'
per niaj moroj, nia far'.
Vi helpu, ke el nia buŝ'
elfluu nur sincera vort'.
Nin ĉiam pelu klar' kaj ver',
stimulu nin per dolĉa ĝoj'.
Al Vi, Jesu', plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirito, Paraklet',
honor' eterne kaj ador'.
Hodiaŭ Vi, Kreint' de l' hom',
ordonis iĝi sur la ter'
estaĵoj vivaj, brut' kaj best',
rampaĵoj ankaŭ laŭ la spec'.
Kaj eĉ plej grandaj devas nun
laŭ Via vorto kaj ordon'
submeti al la homo sin,
lin servi kaj obei lin.
De ni, la Viaj, pelu for
malpuron ajnan, kiu sin
hejmigi volas en la kor',
damaĝi nin en mor' kaj ag'.
Ĝojigu nin, fidela Di',
per Via riĉa grac-abund',
nin gardu kontraŭ kverelad',
en Via paco ligu nin.
Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'.
El ĉiuj virgulinoj vi
elstaras, virga Di-patrin',
ho pordo de l' ĉiela hal',
espero nia, ĝoj' de l' alt'.
Lili' el inter dornoj vi,
kolomb' en plej mirinda bel'.
Ĝermigis vi el virga trunk'
Lin, kiu senvundigas nin.
Ho forta drak-rezista tur',
por ŝip-rompantoj kara stel',
nin vi defendu kontraŭ fraŭd',
direktu nin per via lum'.
Vi movu ombrojn de erar'
kaj trompajn sablo-benkojn for.
Kaj al vagantoj en danĝer'
malfermu padon de sekur'.
Unike splendas vi. La pek'
de l' origin' ne tuŝis vin.
Vi nin protektu kontraŭ ruz',
envi' kaj arto de l' Serpent'.
Gloratu Patro kaj Spirit',
gloratu Kristo, via fil':
la sankta Di', per kies grac'
unike sankta estas vi.
Ni pie preĝu en komun',
kaj unuope voku ni.
Juĝiston nian petu ni
kun plor', ke Li ne punu nin.
Ofendis ni per nia pek'
favoron Vian, milda Di'.
Indulgon Vian verŝu Vi
al ni de supre, ho Savant'.
Memoru, Di', ke estas ni
– eĉ se kadukaj – Via bild'.
Aĥ helpu, ke la Malbonul'
ne modlu nin laŭ sia kliŝ'.
Faritajn pekojn lavu for,
stimulu nin al nova bon',
ke fine plaĉu ni al Vi
ĉi tie, nun kaj ĉiam plu.
Favoru, sankta Triunu.
Nin helpu vivi kun moder',
Vin servi, kiel servas Vi,
ke frukton donu Via don'.
El ĉiuj tagoj tiu ĉi
l' unua estas, tag' de l' glor'.
En ĝi sin levis kun jubil'
la nov-kreita univers'.
En tiu ĉi solena tag'
leviĝis Kristo el la mort',
venkinte Li kondukis nin
el mort' kaj peko al liber'.
Rapide ni leviĝu do,
en tiu nokt', sen iu lac',
kaj, laŭ la diro de l' profet',
Lin, la Piulon, serĉu ni.
Nin Dio aŭdu, helpu nin,
konduku nin per forta man'
el nia feblo al la glor'
en Sia regno de l' ĉiel'.
Per tiu nokta solenad'
kun psalmoj ni komencas nun
la sanktan tagon de l' Sinjor'.
Li estu nia rekompenc'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
al Di', la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'.
Je l' sesa hor' soifis Krist',
je l' sesa pendis Li sur kruc':
nin, soifantajn pri justec',
Li helpu, dum ni psalmas Lin.
Kaj same, mem la satigant',
malsato nia estu Li,
ke naŭzon kaŭzu ĉia krim',
deziron kaŭzu ĉia virt'.
Karismo sankta de l' Spirit'
penetru, dum ni psalmas, nin:
mildig' al nia arda karn',
varmig' al ĉiu frosta kor'.
Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin.
Brilanta stel' de l' karitat',
ho Virgulino, en ĉiel';
por ni surtere estas vi
ĉiama fonto de l' esper'.
Influon grandan havas vi
ĉe l' kor' de via kara fil':
Se ni fidante petas Lin
per vi, Li certe aŭdos nin.
Sed vi en via bonvolem'
porpetas ne nur laŭ postul',
vi foje kio helpas nin
jam donas antaŭ nia preĝ'.
En vi nur estas kor-favor',
en vi nur estas malavar',
en vi kulminas, kio ajn
ekzistas bona en la mond'.
Nun estu glor' al via fil'
kaj al la Patro kaj Spirit',
al Dio, kiu vestis vin
ĉirkaŭe per miriga grac'.
Lin, kiun ter', aer' kaj mar'
adoras, benas kun glorad',
Lin, kiu estras ĉiujn tri,
Maria lulas en la sin'.
Al kiu servas lun' kaj sun'
kaj ĉio tra la tuta temp',
Lin portas per ĉiela grac'
utero pura de knabin'.
Patrin' feliĉa, riĉa don'
sub ŝia koro kaŝas sin:
Li, kiu tenas en la man'
la mondon, kiun kreis Li.
Feliĉa ŝi, el kies pord'
post la anonco de l' anĝel'
kaj sub la ombro de l' Spirit'
elvenis la Dezir' de l' mond'.
Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
jar-centojn, ĉiam, en etern'.
Serĉante Kriston levu do
l' okulojn supren al ĉiel',
ĉar tie povos vidi vi
la signon de l' eterna glor'.
Ĉi stel', pli hela ol la sun',
pli bela laŭ dekor' kaj bril',
anoncas, ke en homa karn'
alvenis Dio sur la ter'.
Jen magoj el la sin' de l' mond',
de l' orienta suno-pord',
fakule interpretas ĝin
simbol' de naskiĝinta reĝ'.
Demandas ili: Kia Li,
movanta astrojn sur ĉiel',
potenca super lum' kaj bril',
ke steloj tremas antaŭ Li?
Jen ion faman vidas ni,
majestan, en sublima glor',
pli oldan ol la firmament'
kaj ol ĥaos', sen ajna lim'.
De ĉiuj gentoj Li la Reĝ',
kaj de l' popolo Izrael',
laŭ Dia vort' al Abraham'
kaj liaj idoj tra l' eon'.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
Vi montras Vin al ĉiu gent'.
La Patro kaj la Di-Spirit'
gloratu same en etern'.
Vi verŝis larmojn pro Lazar',
kun la fratinoj ĝemis Vi,
Vi vekis lin el sia mort',
ke ili plu prizorgu lin.
Indulgon petis kun favor'
por Viaj krucumintoj Vi,
kaj al la kune krucumit'
Vi diris vortojn de kompat'.
Mortante rekomendis Vi
patrinon Vian al Johan':
Al tiuj, kiuj fidas Vin,
proksimu ŝi en agoni'.
Vi savis nin per Via sang',
al ni donacu, Krist', Sinjor',
ke l' tristo de ĉi dura mort'
sin ŝanĝu al la ĝoj' de l' viv'.
Vi ĉi servanton voku nun,
irintan el ĉi tiu mond'.
Li, kie mort' ne estos plu,
prikantu Vin, ho Princ' de l' viv'.
Ĉi servantinon voku nun,
irintan el ĉi tiu mond'.
Ŝi, kie mort' ne estos plu,
prikantu Vin, ho Princ' de l' viv'.
Vi ĉi servantojn voku nun,
irintajn el ĉi tiu mond',
ke ili, kie mort' ne plu,
prikantu Vin, ho Princ' de l' viv'.
Vi vivas ekde antaŭ temp',
unika font' de ĉiu viv'.
Sub mort' ni ĝemas kaj pekem':
Favore nin rigardu, Di'.
Pekintan homon, Patro, Vi
destinis al pere' kaj mort'.
Li sin submetu al la pun',
kaj tiel iru polv' al polv'.
Sed la anim', la vivo-spir',
donaĵ' de Via providenc',
restados, nevelkonta ĝerm',
sendifektebla en etern'.
Jen esperigo kaj konsol':
Ni reverdiĝos, Di', al viv'.
Al Vi nin trenos Krist' kun fort',
Li, la unua de l' leviĝ'.
Ĉi frato nia ĝuu nun
la regnon de l' ĉiela viv',
plenigis lin la fid' al Krist',
lin sankt-oleis la Spirit'.
Fratino nia ĝuu nun
la regnon de l' ĉiela viv',
plenigis ŝin la fid' al Krist',
ŝin sankt-oleis la Spirit'.
[Ĉi fratoj / Fratinoj / Gefratoj] niaj ĝuu nun
la regnon de l' ĉiela viv',
plenigis ilin fid' al Krist',
kaj ilin unktis la Spirit'.
Ĉi Regnon rapidigu Vi
– komenc' de ĉio, ĉies fin' –
al ni post nia propra mort',
kaj kune sonos nia laŭd'.
Kion antaŭe plenaj de l' Spirito
kantis profetoj, tio nun okazis
sen ajno dubo en la Di-Patrino,
en vi, Maria.
Lin, kiu regas teron kaj ĉielon,
virge koncipis vi kaj virge naskis,
ankaŭ post nasko Virgulino restis
vi senmakula.
Jen, vian filon prenas Simeono
sur siajn brakojn en la dom' de Dio,
kantas pro ĝoj', ĉar Kriston li ekvidis
propra-okule.
Vi, ho Maria, vi, patrin' de l' Reĝo,
al niaj petoj estu vi favora,
verŝu en nin la klarajn lum-donacojn
de l' Dia Filo.
Krist', Vi la lumo de l' plej alta Patro,
Liajn profundojn Vi al ni malriglas,
faru, ke ni en Lia lumo-halo
ĉiam Vin laŭdu.
El vergo virga venis flor',
markoto el Jiŝaja trunk',
de Di' graveda naskis Lin
patrin', restante Virgulin'.
Toleris kuŝi en stal-trog'
Li, kun la Patro lum-aŭtor'.
La etendinto de l' ĉiel'
sin lasis vindi de patrin'.
Li, kiu donis al la mond'
la dek ordonojn de l' Sinaj',
sin juĝis inda iĝi hom'
sub homa leĝo kaj katen'.
Naskiĝas lumo jam kaj sav',
forfuĝas nokt', venkatas mort'.
Ho, venu, gentoj, kredu do,
ke el Maria venis Di'.
Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
jar-centojn, ĉiam, en etern'.
De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.
Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.
Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'.
Kreint' bonega Vi de l' mond',
reganto nia, vidu do!
El dormo liberigu nin,
el noca pigro kaj inert'.
Vin, sankta Kristo, petas ni
pro nia kulpo pri pardon'.
Por ĝin konfesi levas ni'
nin meze en la pas' de l' nokt'.
Spiriton, manojn levas ni
samkiel rekomendis ĝin
dumnokte fari la profet',
kaj Paŭlo enda trovis ĝin.
Okultan ŝuldon sternas ni
malkaŝe antaŭ Via vid',
elverŝas preĝojn kun ĝemad':
Pardonu kion pekis ni.
Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
kun Vi, Spirito, Paraklet',
tra ĉiu temp' kaj en etern'.
Ho Dio, font' de l' univers',
Vi de l' orbitoj ordigant':
La kosmon, kiun kreis Vi,
ornamis Vi per mira verk'.
Kaj post ĉi admirinda far'
Vi paŭzis je la sepa tag'.
Tiele ankaŭ paŭzas ni
liberaj kaj kun danka kor'.
Koncedu, ke ni ploru nun
pro ĉiu krim' de nia viv'.
Al virt' ni strebu kun insist'.
Feliĉu ni sub Via don'.
Kaj fine en la lasta tag',
la granda tag' de tim' kaj trem',
ni ĉiuj vivu en la ĝoj'
kaj en la plen' de Via pac'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'.
La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.
La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.
Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'.
Vi, de l' martiroj glora reĝ',
de l' konfesoroj brila kron',
La rezignantojn pri la ter'
Vi gvidas al ĉiela ĝoj'.
Orelojn Viajn klinu Vi
kun korfavor' al nia preĝ'.
La venko-himnon kantas ni.
Ignoru do pri nia pek'.
En atestanto venkas Vi,
pardonas Vi al konfesant'.
Ho, venku super nia krim'.
Indulgon donu Vi al ni.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'.
Ho ĉiujara sankta ĝoj'!
La hodiaŭa tag' al ni
donacas laŭdi laŭ la ord'
paŝtistojn plurajn en komun'.
Jen ili viglas por la greg',
por ĝi laboras kun atent',
ĝin gardas, por ke trovu ĝi
sanigan nutron de l' spirit'.
Ŝtelistojn ili pelas for,
kaj tenas lupojn ekster bar',
kaj zorgas pri la bona fart'
de l' grego, ne forlasas ĝin.
Paŝtistoj sanktaj, vi kun ĝoj'
nun loĝas en ĉiela glor':
elpetu gracon vi por ni
ĉe l' tribunalo de l' Juĝant'.
Paŝtisto bona, Krist' Jesu',
al Vi eterne estu glor'
kun Viaj Patro kaj Spirit'
tra ĉiu tempo kaj eon'.
Krist', Redemptoro, savu Vi la Viajn nun,
noblajn, signitajn per la lum' de Via vid',
por ke demona fraŭdo ne frakasu nin,
pro kiuj pagis Vi la prezon de la mort'.
Sentu kompaton, ke ni estas sklavoj nur,
rompu katenojn, kaj de ŝuld' absolvu nin.
Nin, kiujn savis Vi per Via propra sang',
faru eterne ĝoji, bona Reĝ', kun Vi.
Tag' de l' tagoj! / Saluton, glora tag'!
Tag' de l' venko! / Feliĉa tag' de l' sun'!
Tag' unua! / Ho tag' de granda ĝoj'!
Tag' de Kristo!
Al blinduloj / de Dio brilas Lum',
kiu savas / el tombo, el infer',
venkas morton, / ĉielon kun la ter'
repacigas.
Di' kunŝlosis / en malobe' kaj pek'
ĉiujn homojn, / ke Li al ĉiuj ni
helpi venu, / kaj per elsupra grac'
nin kompatu.
La saĝeco / de Dio, Lia virt',
la koleron / retenis kun mildec',
dum la mondo / jam estis sur la voj'
al abismo.
Resurektis / libere Krist' el mort'.
La homaron / restaŭris Li en Di'.
La perditan / ŝafidon portas Li
sur la ŝultroj.
Unuiĝas / anĝeloj kaj homar',
por ke sonu / el ĉi kreskinta ĥor'
al la inda / triumfa Krist-Sinjor'
laŭd' eterna.
En la ĥorojn / ĉielajn miksu sin
harmonie / la eklezi-patrin',
kaj hodiaŭ / ĝoj-kantu ĉiuj ni:
Haleluja.
Maltriumfas / la imperi' de l' mort'.
Regu ĝojo, / triumfe festu ni.
Regu paco / surtere, regu glor'
en la altoj.
Kantu ni en komun' pri l' de l' sanktuloj glor',
kiuj fortis en far', mortis al fina venk'.
Pli aplaŭdu la kor', sonu en bona laŭd'
kun jubilo kaj granda ĝoj'.
Ilin teni la mond' volis, sed naŭzis nur;
ĉar en sia arid' restas ĝi sen florad'.
Ili kun malestim' je la senfrukta mond'
sekvis Vin, ho ĉiela Reĝ'.
Ili, Kristo, por Vi meze en furioz'
staris sen murmurad', sen lamentad' aŭ plend',
kun trankvil' en la kor' kaj kun kvieta mens'
pacience en firma fid'.
Ne kapablas la lang' pri l' de l' martiroj glor'
digne kanti, ĉar Vi donas kun malavar'.
Ilin kontraŭ la sang' ruĝa, fluinta for,
nun premias ĉiela kron'.
Sankta, Vin, Triunu', Dio, ni petas do:
Nin purigu de l' pek', gardu nin de l' pere',
donu pacon al ni, faru nin glori Vin
tra la tempoj kaj en etern'.
Semist' de l' tempo, ĝia princ',
ordonon fiksis Vi al ĝi:
ke ni laboru dum la tag',
profunde dormu dum la nokt'.
Vi nin direktu al ĉastec',
por ke obskur' ne vundu nin
kaj ne enlasu nia kor'
la akrajn sagojn de l' satan'.
Ne regu nin malpura ard'
nek ajna torĉo de volupt',
ke ili ne damaĝu nin,
sed forta restu nia mens'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'.
Vi, estro de l' totala sci',
al Vi ni venas kun jubil'.
Internon nian konas Vi,
favoras ĝin per Via grac'.
Dum sur la step' la naŭdek naŭ
sekuraj restas en la greg',
la unu perdiĝintan Vi
sur montoj serĉas, trovas ĝin.
Nin paŝtu apud akvo-font',
herbejoj verdaj nutru nin,
ke vivu en la sanktular',
paŝtisto bona, ni kun Vi.
Ke fine, je la lasta juĝ',
ne inter kaproj staru ni,
sed dekstre estu nia lok'
ĉe Viaj ŝafoj por etern'.
Al Vi, Savanto, estu glor',
al Vi potenco, venk', honor'.
Vi regas ĉion de sur tron'
tra temp', erao kaj eon'.
Jen: Lante iras for la sun'
de l' montoj, kampoj kaj de l' mar'.
«Adiaŭ», triste diras ĝi,
kaj: «Ĝis morgaŭa lum-reven'!»
Mirante ni admiras Vin,
pro Via saĝo, ho Kreint':
Alternan ordon donis Vi
de ombro kaj de nova hel'.
Mallum', premanta per silent',
plenigas la eteron nun,
laboro-forton prenas for
kaj nin invitas al kviet'.
Ni tamen viglas en l' esper',
ke nin ĝojigos Via bril',
la lumo de l' eterna Vort',
la splendo de la Patra glor'.
Ho vera Suno sen subir',
ho klara senvespera Tag',
deziras Vin la tuta ter',
ĉieloj prijubilas Vin.
Al ni donacu ĝui Vin
senfine en serena lum',
ho Patro, Filo kaj Spirit',
per novaj kantoj glori Vin.
Vin, Virgulino, vestas sun-radioj,
stela dekduo kronas vian kapon,
servas la lun' skabel' de viaj plandoj;
glore vi brilas.
Vi kontraŭ mort', infer' kaj kulpo venkis,
pledas por ni ĉe Kristo kun fervoro;
vin, ho Reĝino forto-plena, festas
ter' kaj ĉielo.
Volu protekti ĉiujn Di-fidelajn,
volu kunigi ĉiujn disiĝintajn;
kaj kiujn ie morto-ombro kovras
gvidu al vivo.
Por ni pekuloj preĝu pri pardono,
helpu el plor', malsato kaj malsano,
lumu tra viv-mizeroj kiel firma
savo-espero.
Laŭdon eternan al la Triunuo,
kiu vin kronis, sankta Virgulino,
kaj kiu zorge faris vin Reĝino,
nia Patrino.
Post iom da ripoz' aŭ dorm'
ni levas nin el nia lit'
kaj petas, Patro, kun insist':
Ĉi himnon kanti helpu nin.
Unue laŭdu Vin la lang',
ĉirkaŭu Vin la mensa ard',
ke sekve estu Vi la font'
de niaj agoj, sankta Di'.
Tenebroj cedu antaŭ hel'
kaj ombroj antaŭ taga bril',
por ke la pekoj de la nokt'
forglitu sub la don' de l' lum'.
Do: Jen ni preĝas kun peteg':
Vi ĉion nocan prenu for.
Akceptu Vi el nia buŝ'
la laŭdon, kiun kantas ni.
Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, ho Kristo, Lia Fil',
al Vi, Spirito, Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'.
Ho, Krist', espero de l' pardon',
Vi nia vivo kaj leviĝ',
al Vi sin turnas kor' kaj vid',
dum mort-dolor' atakas nin.
Vi mem suferis sub la ted'
de l' mort', sub ĝia akra dorn',
klinante Vian kapon Vi
redonis al la Patro Vin.
Malsanojn niajn portis Vi,
paŝtist', kompatas Vi kun ni.
Suferi povas ni kun Vi
kaj morti en la Patra sin'.
Per brakoj etenditaj Vi
al Via traborita kor'
altiras, kiujn morto-sort'
afliktas, feblo kaj angor'.
Vi rompis pordojn de l' infer',
apertas la ĉiel' al ni.
Vi nun nin levu el sufer',
vivigu nin post nia mort'.
Ĉi frato, kiu dormas nun
laŭkorpe tie ĉi en pac',
per Vi beate viglu jam
laŭdante kaj glorante Vin.
Fratino, kiu dormas nun
laŭkorpe tie ĉi en pac',
per Vi beate viglu jam
laŭdante kaj glorante Vin.
[Ĉi fratoj / Fratinoj / Gefratoj], kiuj dormas nun
laŭkorpe tie ĉi en pac',
per Vi beate viglu jam
laŭdante kaj glorante Vin.
Vi patran gloron file rebrilas,
lumo el lumo kiel radi'.
Lumon fontan' de lumo similas:
Tag' prilumanta tagon, Vi.
Ho vera Sun', la teron vizitu;
daŭre ardegu tiu donac'.
Funde en koro fajron ekscitu
Sankta Spirit' kun Sia grac'.
Ni preĝe ankaŭ Patron adoru;
sankta la Patro, glora sen fin'.
Ĉiujn Li tre potence favoru:
el kulp-danĝer' Li savu nin.
Al viglaj faroj forton Li donu;
denton elrompu Li de l' serpent',
en amareco dolĉon proponu;
fruktu labor' per bena vent'.
Li menson nian reĝe regadu;
korpon Li faru pura en fid'.
Kredon fervor' flamanta flegadu;
ĝin ne venenu falsa gvid'.
Manĝaĵo nia, Kristo, Vi estu;
puran trinkaĵon ĉerpu la kred'.
Trinku kaj festu! Inter ni restu
sobra ebri' de l' Paraklet'.
La nunan tagon vivu ni ĝoje;
ĉastu la koroj kiel aŭror'.
Hele la fid' tagmezu survoje;
restu krepusk' el mensoj for.
Eksaltu, Sun', leviĝu al brilo;
grimpu la lum' ĝis plena komfort'.
Loĝas en Patro tute la Filo,
Patro kaŝiĝas en la Vort'.
Staris la patrino plore
ĉe la kruco endolore,
dum pendadis ŝia fil';
ŝian koron ĝemadantan,
malĝojegan, angorantan,
trafis glavo, dorn-pikil'.
Kiom estis afliktata
Dipatrino la benata,
atendante apud Li!
Dum, anime lamentante,
Liajn vundojn kunsentante,
daŭre Lin rigardis ŝi.
Kiu homo ne ploradus,
se li tie ŝin vidadus
en tioma kor-mizer'?
Kiu, Kriston rigardante,
la patrinon pripensante,
ne kuniĝus en sufer'?
Pro la pekoj de aliaj
venis la turmentoj Liaj,
skurĝo-batoj, agoni';
ŝi Lin vidis kondamnita,
kaj de ĉiu forlasita;
dum surkruce mortis Li.
Krist', al mi en morto mia
donu per patrino Via
venko-laŭron kun honor'.
Plej milda Dio, ho farant'
de l' mond' en daŭra evolu',
de ĉio Vi la firmigant',
ho alta sankta Triunu'.
Ploradon nian kun favor'
akceptu. Ni per pia kant'
petegas Vin el pura kor':
Amplekse montru Vin Savant'.
Ardigu niajn lumbojn Vi
per decaj flamoj, per fervor',
por ke, zonitaj, pretu ni
kun am' atendi Vin, Sinjor'.
Nun kune ni en nokta hor'
kantante, Dio, laŭdas Vin.
Do fine en patruja glor'
abunde pridonacu nin.
Vi, sankta Patro, ho Kreant',
Vi nia savo, Krist' Jesu',
Spirito, nia sanktigant':
Gloratu, Dio, plu kaj plu.
Zorga Kreinto!
Homo Vin laŭdu
mense kaj kore,
pacon amante,
li, rimarkinda
parto de l' mondo.
Sola li estas
bildo impona
de Vi, Kreinto,
se li nur vivas
pura en koro,
sankta en menso.
Koro kaj buŝo
ĉiam Vin laŭdu,
Dio lumanta.
Ĉiam ni amu
Vin, kiu estas
ĉie la Sankta.
Al Vi ĉielaj ĥoroj de l' anĝeloj,
al vi surteraj aroj de l' kristanoj
himnas, Jozefo, feste vin solenas,
vin, fianĉ' de la Virgulin'.
Ŝi gravediĝis, vin ektuŝis dubo.
Anĝel' instruis vin dum nokta sonĝo:
Ĉi tiu bebo estas de l' Spirito;
kaj Savant' estos lia nom'.
Al vi, sonĝisto kiel jena Jozef,
anĝelo diris: Fuĝu de Herodo.
Prenu la bebon kaj patrinon lian,
Egiptujon rapidu for.
Kaj kiam venis via lasta horo,
Jesu' ĉeestis kune kun Maria.
Same trankvile iam nin konduku
bona mort' al eterna glor'.
Ho, ke ni staru inter la sanktuloj,
kun vi, Jozefo, laŭdu nian Dion,
Patron kaj Filon kaj Spiriton Sanktan,
kiel nun, tiel en etern'.
Jam svenas taga sunobril'.
Ĉi preĝon aŭdu, Mond-Sinjor':
Nin nokte ŝirmu en trankvil'
laŭ Via povo kaj favor'.
Dormante post laciga pen',
en Vi ni hejmu sen danĝer',
estonte pretaj en maten'
Vin glori, laŭdi kun sincer'.
Vin, forta Patro, dankas ni:
Vi gardas ĉiujn nin en grac',
kaj kun Spirit' kaj Filo Vi
promesas vivon en la pac'.
Patro Jozefo, digna laboristo,
kiu feliĉis en la kaŝiteco
de Nazareto, el humilaj koroj
vin ni prikantas.
Reĝan devenon, magran vivo-staton,
ambaŭ vi portis sen orgojl' aŭ plendo,
dum vi la sanktan familion nutris
per viaj manoj.
Ho laboristo, bild' de l' laboristoj!
Kiom vi montras al la laborantoj,
ke laborejoj kaj labor' ŝvitiga
mem sanktigatas!
Helpu mizerajn, helpu malsatantajn,
bremsu senbridajn, baru malpacantajn,
kaj sub tegmento familia kreskos
Krist' la mistika.
Dio tri-unu, Patro de ni ĉiuj,
Vi, kiu ĉion per laboro kreis,
faru, ke ni per agoj kaj en morto
sekvas Jozefon.
Vin, Patro alta, Vin, ho Dia Vorto,
Vin, ho Spirito – unu Dion – gloras
ĉiuj loĝantaj en la ĉarma parko
de l' paradizo.
Vian misteron, Triunu', neniu
povas ekkoni, tamen ili vidas
Vian vizaĝon kaj per gajaj kantoj
ĉiam Vin laŭdas,
kantas, ke Vi la mondan mason fondis,
regas la kosmon per eterna lumo,
fajron de l' Dia amo en la korojn
sendas de l' Viaj.
Kore ligitaj kun la ĉieluloj
ĥore kunkantas ni iliajn himnojn,
kaj ni esperas, ke ni iam ĝuos
pacon eternan.
De l' ter' Kreinto kaj Sinjor',
eligis landon Vi el mar',
kaj digis kontraŭ alta tajd'
la teron, fundamentis ĝin,
ke verdu ĝi el bona sem'
kaj belu per florada pomp',
ke ĝi, graveda de nutraĵ',
satigu nin por nia ĝu'.
Brulantajn vundojn de la kor'
sanigu Vi per Via grac',
ke niaj larmoj, nia far'
forigu movojn de malbon'.
Ordonon Vian sekvu ni.
Malbona faro restu for.
Kaj estu plenaj ni de ĝoj',
sen klin' al pereiga ag'.
Plej pia Patro, regu nun
kun Via Fil', la Dia bild',
kaj kun la Sankta Di-Spirit'
la kreitaĵon en etern'.
La tag' sin klinas al vesper',
ni turnas nin al l' Eternul',
la bild' eterna Li de l' am',
en tri personoj unu Di'.
La fonto Krist' de nia fort',
samkiel Petro montris ĝin,
li, kiu prenis de l' lamul'
la manon, kaj starigis lin.
Disĉiploj ni de Krist' Jesu',
al Lia nomo voku ni,
batalu brave ĝis la fin'
irante laŭ la Dia voj'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
nun, ĉiam, kaj en eternec'.
Je l' naŭa hor', tri fojojn tri,
(ĉi nombro montras sankta sin)
ni en la sankta nom' de Krist'
elpetu donon de pardon'.
El kulp-konfeso de l' krimul'
rezultas grac' de Krist' al li.
Devote laŭdojn kantu ni
al Krist', ke Li indulgu nin.
La morto mortas per la kruc',
tenebro ŝanĝas sin al lum'.
Horora krim' ne regu plu,
ekbrilu splende nia kor'.
Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin.
Ĉi himnon kantas ni al Vi,
ho Redemptoro, kun plorad'.
Kompatu do, kompatu nin,
Sinjoro, ĉar ni fidas Vin.
La fortojn Vi de l' Malamik'
disrompis per surkruca mort'.
Kun kruco-signo sur la frunt'
la flagon portas ni de l' kred'.
La Malbonulon volas Vi
repeli ĉiam for de ni,
por ke li ne damaĝu nin,
nin, kiujn savis Via sang'.
Por ni Vi iris al infer',
kaj ĉiujn, kiujn tenis Mort',
Vi liberigis el Ŝeol'
al Via riĉa Dia viv'.
Revenos Vi en certa temp'
por meti finon al la mond',
juĝisto justa, kiu nin
premios, ĉiun laŭ merit'.
Ni tial petas, Krist' Jesu':
Kompate Vi kuracu nin.
Vi kun la Patro kaj Spirit'
de ni laŭdendas en etern'.
Ho Triunu', sur alta tron' brilanta,
al Vi eterne estu gloro-kanto;
Vi nian kor-profundon per pasia
amo plenigas.
Patro, Kreanto, nutra vivo-forto,
el kies viv' kaj esto ni ekzistas,
nin ankaŭ plue volu pridonaci
per Via fido.
Filo, spegul' kaj bril' de l' lum' eterna,
Vi, kiu fratoj nomas nin kaj faras,
volu en Vin nin grefti, verdaj branĉoj
de l' vinber-arbo.
Sankta Spirito, fajro, amo, lumo
forta kaj ĉarma, kiu nin direktas,
mense novigu nin, kaj nin enkore
volu varmigi.
Ho dolĉa gasto, helpa Trinitato,
ĉiam al Vi nin ligu per la amo,
ĝis ni eterne kantos Viajn himnojn,
Vin rigardante.
Funebris la apostolar':
Murditas Kristo, la Sinjor',
Li, kiun fanatika band'
kondamnis al kruela mort'.
Sed konsolante la anĝel'
informis la virinojn, ke
leviĝis Krist' el Sia tomb'.
«Videblos Li en Galile'.»
Survoje al la disĉiplar'
por diri tion, ili Lin
vivanta vidas kaj kun am'
piedojn kisas de l' Sinjor'.
Laŭ ŝiaj vortoj iras tuj
la apostoloj kun rapid'
en Galileon, vidi Lin,
vizaĝon Lian kun inklin'.
Vi estu do por nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin el grac':
triumfi igu nin kun Vi.
Al Vi, ho Kristo, estu glor'.
Vi, post detruo de l' infer',
irigis nin al lum' kaj viv'
porpete de l' apostolar'.
Triunu Dio, kun potenc'
Vi ĉion regas sur la ter'.
Jen nia laŭdo, nia kant':
Vigile psalmas ni al Vi.
Ĉar ni leviĝis el la lit'
en ĉi kvieta nokta temp',
kaj Vin petegas kun obstin'
por niaj vundoj pri rimed'.
Ke ĉion, kion pekis ni
dumnokte per demona fraŭd',
Vi lavu for, potenca Di',
per Via elĉiela glor'.
Ni petas kun fidanta kor':
Plenigu nin per Via lum',
por ke, dum daŭras tag' post tag',
ne senpripense agu ni.
Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, ho Kristo, sola Fil',
al Vi, Spirito, Paraklet,
tra ĉiu temp' kaj en etern'.
Sankta urb' Jerusalemo,
tio estas: urb' de pac',
el vivantaj brilaj ŝtonoj
konstruita en ĉiel',
kaj kronita de anĝeloj,
en ornam' de fianĉin'!
Venas nova de l' ĉielo
vi, jam preta por la nupt',
por ke vi, la senmakula,
ligu vin al via Di'.
Viaj stratoj, viaj muroj
brilas en plej pura or'.
Brilas perle viaj pordoj,
vast-apertas la sanktej'.
Povas ĉiu vin eniri,
kiu pro la nom' de Krist'
restis en sufer' fidela,
firma ĉiam en esper'.
Nur per batoj poluriĝas
ĉiu ŝtono, nur per prem'
ĝi la ĝustan lokon trovas
per la man' de l' konstruant',
daŭre do ĝi integriĝas
en la tuta sankta dom'.
Estu gloro kaj honoro
nun al Vi, plej alta Di',
al la Patro kaj la Filo
kaj la Sankta Di-Spirit',
ĉar al Vi potenc' kaj laŭdo
nune, ĉiam, en etern'.
Por ke servistoj viaj povu eĥi
viajn mirindajn farojn tutakorpe,
lavu la pekojn de iliaj lipoj,
sankta Johano.
Venis anĝel' el alt' al via patro
kaj vin anoncis, grandan antaŭ Dio,
fiksis la nomon, kaj pri vivo-faroj
viaj mesaĝis.
Tiu, dubante pri la Di-promeso,
perdis parol-kapablon, restis muta
ĝis vi naskiĝis kaj li rericevis
voĉo-uzadon.
Jam en la ventro de l' patrin' vi sentis
en lia ĉambro Kriston, vian Reĝon;
tial patrinoj ambaŭ la kaŝitan
ĝojon proklamas.
De l' ĉieluloj, Dio, Vi laŭdatas,
tri laŭ personoj, unu laŭ esenco,
ni, la teruloj, jam de Krist' savitaj,
petas kompaton.
Venu, Kreanto, Di-Spirit',
hejmiĝu al fidela kor';
al ĉiu Via viv-kreit'
abundon donu da favor'.
Nomiĝas Vi la Paraklet',
donaco de la Plejaltul',
spirita unkto, fajr-impet',
viviga fonto, amo-brul'.
Sepopa Vi trezor' de grac',
Vi fingro de la Dia man';
gloregas buŝo kun aŭdac'
la Patron pro la savo-plan'.
Bruligu lumon en l' anim',
penetru korojn per la am',
kaj nian korpon en deprim'
firmigu Vi per virto-flam'.
Repelu regon de l' malbon',
donacu pacon plu sen ĉes';
kaj dum nin gvidos Via spron',
nin lasos kulpo kaj opres'.
Vidigu Patron laŭ la dir',
per Vi koniĝu Lia Fil',
je Vi, la el-ambaŭa spir',
ni ĉiam kredu en humil'.
[Glorata estu Patro Di',
la Fil', vekita el la mort',
kaj Vi, Spirit', en harmoni',
ĝis mondo-fin' konsola fort'.]
Mond-savanto, naskis Vin
pura, sankta virgulin'.
Al Jesu' miraklo jen
decis esti la alven'.
La miraklon vidis ni,
agis la Spirit' de Di':
Viva Vort' sin vestis per
karno kiel hom' sur ter'.
Li naskiĝis, tamen sen
iu pek', kaj venis en
mondon kiel hom' kaj Di',
savon nun proponas Li.
Venis Li de Di' al ter',
iris pluen al infer',
sidas nun kun venka kron'
ĉe la Patro sur la tron'.
Venkis Vi per karna mort',
tia estas Dia fort';
helpu dum atakoj de
la satana grand-arme'.
Lumon el ĉiela hal'
portis Vi al Via stal';
nokto, morto kaj mizer'
ne plu regas sur la ter'.
Dio Patro kaj la Fil'
kaj Spirito en la bril':
Kun eterna laŭdo ni
dankos Vin, ho sola Di'!
Servantoj, venu kun humil',
kaj kantu al la nom' de Di',
altigu ĝin per buŝ' kaj mens':
ĝi estas sankta, laŭdu ĝin.
La mondo en ĉi sesa hor'
Lin, kiu mem la Mond-juĝant',
maljuste kondamninte Lin,
per najloj fiksas sur la kruc'.
Ni prave timu antaŭ pek',
al amo movu nin la Am',
ni kontraŭstaru al atak'
kaj furioz' de l' Malamik'.
Kaj preĝu al la Patro ni,
al Lia Filo, nia Reĝ',
kaj same al la Di-Spirit':
en tri personoj unu Di'.
Maria, sankta Virgulin',
en ĉasta sin' akceptu Lin,
la Vorton el la patra kor',
la savon de la tuta mond'.
Vin iluminas de l' ĉiel'
la ombro de la Di-Spirit':
graveda Kriston portos Vi,
Lin, kiu estas Di' el Di'.
De l' sankta templo vi la pord',
la sojl', barota en etern',
malferma unu fojon nur
por Li, la Princ', la Reĝ' de l' glor'.
Profetoj jam viziis Lin,
la generitan antaŭ temp'.
Nun, kiel diris Gabriel',
al ter' descendas Krist' Sinjor'.
Popoloj ĉiuj en jubil'
ĝojegu kun la anĝelar':
La Plej Supera kun humil'
alvenas, savi el pere'.
Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kun Via Patro, estu glor',
kaj kun la Sankta Paraklet',
tra ĉiu tempo, en etern'.
Vi el la Patro kiel lum'
eliris, ho desupra Vort',
naskiĝis, helpi al la mond',
dum tempo klinis sin al plen'.
Lumigu niajn korojn nun,
bruligu nin per Via am';
kaj per herolda sav-anonc'
obscena ĉio fuĝu for'.
Kaj kiam venos Vi juĝant'
esplori, kion faris ni,
prilumi, kio kaŝis sin,
la regnon doni pro la bon':
Vi tiam ne dispremu nin,
eĉ se nin premos nia pek';
sed por eterne en ĉiel'
ni loĝu kun la sanktular'.
Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kun Via Patro, estu glor',
kaj kun la Sankta Paraklet',
tra ĉiu tempo, en etern'.
* Reĝ-insignoj jen leviĝas,
kruc-sekreto bril-lucidas.
Sur ĝi vivo agonias,
sed la kruco grac-radias.
Vundoj kovras korpon Lian,
bruston Lian lanc' trapikas.
Fluas sango kun la akvo,
Di-indulgon ĝi efikas.
Plenumiĝas vort' eterna,
de Davida kant' devena,
ke mond-fame de la arbo
Dio regas, mondon benas.
Arbo bela kaj lucida,
ornamita reĝ-insigne,
inter trunkoj selektita,
Dian korpon portu digne.
Ho feliĉa tiu arbo,
ĉar ĝi Dian korpon tenas.
Pendigita mond-redempto
perdon de l' infer' reprenas.
Estu, kruco, salutata,
ho espero, vi tre kara.
Al honestaj gracon donu,
la indulgon al pekantaj.
Triunuo, Vi famiĝu,
tuta mondo Vin adoru.
Per la kruco Vi malfermu
vojon al la venk' kaj gloro.
Paŝtisto fama, virta vir',
ĉi himno sonu antaŭ vi.
Laŭdante vin, envere ĝi
laŭd-kantas pri la far' de Di'.
La Pontifik' eterna, Krist',
la mort-kadukan genton, nin,
kun Di' en nova interlig'
kunigis, tenas nin en pac'.
Li vokis partopreni vin
en Sia propra serv' al ni:
fervori por la glor' de Di'
kaj por la sav' de l' Di-popol'.
Ŝlosil-oficon havis vi
de Petro, servis al la greg',
ĝin prosperigis, sankta pap',
per graca vort', per pura far'.
Abundis vi je ĉia virt',
la Di-Spirit' konsekris vin,
la gregon nutris vi per bon',
ĝin paŝtis, sankta episkop'.
Vin levis Krist' al reĝa alt'.
Per Lia vorto kaj ofer'
vi servis, sankta sacerdot',
ke kresku kred' kaj bona mor'.
Vi en la ĥor' de l' sanktular'
memoru pri la eklezi',
ke strebu ĉiuj ŝafoj al
paŝtej' feliĉa, al Jesu'.
Servanto diligenta, vin
pro via verko kronis Di'
per ĝoj'. – La sankta Triunu'
glorata estu en etern'.
Fil' de l' Virgino, de l' patrin' Kreinto,
virge gravede naskis Vin virgino.
Jen, virgulinon festas ni per kanto.
Aŭdu la laŭdon.
Ĉi virgulino, Via martirino,
sankta du-foje en duobla rango,
bridis la sekson, venkis kruelaĵojn,
forta malforte.
Ne ektimante punon kaj suferon,
nek furiozon nek kruelan morton,
sangon verŝinte, ŝi meritas ĝui
vivon ĉielan.
Laŭ ŝia peto helpu, Di' favora,
bridi malvirtojn; kulpojn Vi pardonu,
por ke el pura kor' al Vi eksonu
himno eterna.
Virge prizorgis vi la Virgulinon,
himnis al ni pri l' homiĝinta Vorto:
Nin vi purigu, kiuj vin honoras,
sankta Johano.
El font' abunda fluas vi, rivero,
por ke vi nutru la aridan teron.
Kor', kiu ĉerpis el ĉi riĉa koro,
ĉerpis el pleno.
Brila ornam' de l' ter', ĉiela stelo!
Pek' ruinigas, peru vi pardonon.
Nin la mistero, kiun vi proklamis,
funde penetru.
Pri l' Dia Vorto frukte vi meditis,
sternis la gracon de l' tut-monda kredo.
Bona gvidanto, helpu, ke ni vidu
Dion eterne.
Gloron senfinan al Jesuo Kristo,
kiu naskiĝis el la Virgulino!
Li kun la Patro kaj la sankta Spiro
regas por ĉiam.
Vi de l' sanktuloj voj', esper' kaj savo,
Krist', donacanto de honesta vivo,
fonto de paco, voĉ' kaj kor' Vin laŭdu
himnon kantante.
El Vi virteco ĉia originas
kaj kion piaj povas, havas, volas
per buŝ' kaj kor', per ĉiuj siaj faroj,
ame flagrante.
Pac' de la tempoj, kontinu' de l' kredo,
zorg' pri la feblaj kaj pardon' de l' pekoj
estu donaco Via al ni ĉiuj:
vivo beata.
Vin ni celebru, ho plej alta Patro,
Vin, ho Savanto, pia Reĝ', eterne.
Sankta Spirito, same Via gloro
sonu tutmonde.
Jen klara voĉ' aŭdigas sin,
penetras tra obskur' kaj nokt':
Nun fuĝu ĉiu sonĝo for,
ĉar Krist' ekbrilas de l' ĉiel'.
Sin levu nia febla mens'
el ĉiu lezo kaj malpur'.
Jam sin vidigas nova stel'
por montri vojon el pere'.
De supre venas la Ŝafid'
por lavi niajn pekojn for.
Kun larmoj voku ĉiuj ni
petante pri indulgo Lin.
Por ke je Lia dua ven',
je l' brila kaj terura tag',
nin trafu ne la ĝusta pun',
sed Lia pia garda am'.
Nun estu al la Patro glor',
al Lia homiĝinta Fil'
kaj al la Sankta Dia Spir'
tra ĉiu tempo kaj eon'.
Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, / nek staras sur vojo de pekuloj, *
nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, *
kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte. ¶
Kaj li estos kiel arbo, *
plantita apud akvaj torentoj,
donanta sian frukton en sia tempo, *
kaj kies folio ne velkas;
kaj en ĉio, kion li faras, *
li sukcesos. ¶
Ne tiel estas la malpiuloj; / sed ili estas kiel gren-ventumaĵo, *
kiun disblovas la vento.
Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, *
nek la pekuloj en societo de piuloj. ¶
Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; *
sed la vojo de malpiuloj pereos. ¶
Kial tumultas popoloj, *
kaj gentoj pripensas vanaĵon?
Leviĝas reĝoj de la tero, / kaj eminentuloj konsiliĝas kune, *
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito,
dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, *
kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! ¶
La loĝanta en la ĉielo ridas, *
la Sinjoro mokas ilin.
Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, *
kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos,
dirante: Mi starigis ja Mian reĝon *
super Cion, Mia sankta monto. ¶
Mi raportos pri la decido: / La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, *
hodiaŭ Mi vin naskis.
Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, *
kaj por posedo limojn de tero.
Vi disbatos ilin per fera sceptro, *
kiel potan vazon vi ilin dispecigos. ¶
Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; *
instruiĝu, juĝistoj de la tero!
Servu al la Eternulo kun timo, *
kaj ĝoju kun tremo.
Kisu la filon, ke Li ne koleru, *
kaj vi ne pereu sur la vojo,
ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. *
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. ¶
Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, *
multaj leviĝis kontraŭ mi!
Multaj diradas pri mia animo: *
Ne ekzistas por li savo de Dio. ¶
Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, *
mia honoro kaj levanto de mia kapo.
Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, *
kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. ¶
Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, *
kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, *
kiuj estas ĉirkaŭ mi.
Leviĝu, ho Eternulo, *
savu min, mia Dio; ¶
ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, *
la dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.
Ĉe la Eternulo estas la savo; *
super Via popolo estu Via beno. ¶
Kiam mi vokas, respondu al mi, *
justa mia Dio!
En premo Vi liberigas min; *
korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. ¶
Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? *
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?
Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; *
la Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
Tremu, kaj ne peku; / meditu en viaj koroj, *
sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortik-animaj.
Oferdonu oferojn piajn, *
kaj fidu la Eternulon. ¶
Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? *
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
Vi metis ĝojon en mian koron, *
pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; *
ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco. ¶
Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo. *
Trapenetru miajn pensojn.
Aŭdu la voĉon de mia krio, / mia Reĝo kaj mia Dio; *
ĉar al Vi mi preĝas.
Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon; / matene mi eldiras mian preĝon al Vi, *
kaj mi atendas. ¶
Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon; *
malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.
Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi; *
Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.
Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron. *
Sang-avidan kaj malican la Eternulo abomenas.
Kaj mi, pro Via granda favoro, *
eniros en Vian domon;
mi kliniĝos en Via sankta templo *
kun respektego al Vi. ¶
Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco; *
pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon. ¶
Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo; *
en ilia interno estas malvirteco.
Malfermita tombo estas ilia gorĝo; *
per sia lango ili hipokritas.
Ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; / ili eterne estos gajaj, *
kaj Vi ilin favoros;
Kaj triumfos pri Vi *
tiuj, kiuj amas Vian nomon.
Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon; *
kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro. ¶
Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, *
kaj ne en Via furiozo min punu. ¶
Kor-favoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; *
sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
Kaj mia animo forte ektremis; *
kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? ¶
Returnu Vin, ho Eternulo, / savu mian animon; *
helpu min pro Via favor-koreco.
Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; *
en Ŝeol, kiu gloros Vin? ¶
Mi laciĝis de mia ĝemado; / ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; *
per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, *
maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. ¶
Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; *
ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
Aŭdis la Eternulo mian peton; *
la Eternulo akceptos mian preĝon.
Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; *
ili for-turniĝos kaj tuj estos hontigitaj. ¶
Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; *
helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,
por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, *
ĝin disŝirante, dum neniu savas. ¶
Ho Eternulo, mia Dio! / se mi faris ĉi tion, *
se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
se al mia amiko mi pagis per malbono, *
aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:
tiam malamiko persekutu mian animon, *
li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron,
kaj mian honoron *
li metu en la polvon. ¶
Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, *
leviĝu super la furiozon de miaj premantoj;
kaj vekiĝu por mi, *
Vi, kiu ordonis fari juĝon.
Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; *
kaj super ili reiru supren.
La Eternulo *
juĝas popolojn. ¶
Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco *
kaj laŭ mia pieco.
Finiĝu la malboneco de malpiuloj, *
kaj Vi subtenu justulon,
Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, *
justa Dio! ¶
Mia ŝildo estas ĉe Dio, *
kiu savas piajn korojn.
Dio estas juĝanto justa, *
kaj Dio minacanta ĉiutage.
Se oni ne reĝustiĝas, / Li akrigas Sian glavon, *
streĉas Sian paf-arkon kaj direktas ĝin.
Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, *
Siajn sagojn Li faras bruligaj. ¶
Jen tiu gravediĝis per malbono, *
portis en si malicon, kaj naskis mensogon.
Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, *
kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.
Lia malico refalos sur lian kapon, *
kaj sur lian verton falos lia krimo. ¶
Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, *
kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta. ¶
Ho Eternulo, nia Sinjoro, *
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Vi levis Vian gloron *
super la ĉielon. ¶
Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉ-infanoj *
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,
por kvietigi la malamikon *
kaj la venĝ-emulon. ¶
Kiam mi rigardas Vian ĉielon, / la faron de Viaj fingroj, *
la lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
Kio estas homo, ke Vi lin memoras? *
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; *
per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; *
ĉion Vi metis sub liajn piedojn:
ŝafojn kaj bovojn ĉiujn *
kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,
la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, *
ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. ¶
Ho Eternulo, nia Sinjoro, *
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! ¶
Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro. *
Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.
Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi. *
Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta. ¶
Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen, *
ili falas kaj pereas antaŭ Vi.
Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; *
Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
Vi indignis kontraŭ la popoloj, / Vi pereigis malpiulojn. *
Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
La malamikoj malaperis, / ruiniĝis por ĉiam. *
Iliajn urbojn Vi renversis.
La memoro pri ili pereis *
kune kun ili. ¶
Sed la Eternulo restas eterne, *
Li pretigis Sian tronon por juĝo.
Kaj Li juĝos la mondon kun justeco, / Li plenumos leĝojn inter la popoloj *
kun senpartieco. ¶
Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, *
rifuĝo en la tempo de mizero.
Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, *
ĉar Vi ne for-lasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo. ¶
Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, *
rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, *
Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj. ¶
Estu favora al Mi, ho Eternulo; / Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, *
Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,
por ke mi rakontu Vian tutan gloron / en la pordegoj de la filino de Cion, *
kaj mi ĝoju pri Via savo. ¶
Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; *
en la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.
Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; *
per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. ¶
La malbonuloj reiru en Ŝeolon, *
ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, *
kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne. ¶
Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu; *
la popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.
Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, *
la popoloj sciu, ke ili estas homoj. ¶
Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? *
Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?
Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo; *
ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.
Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; *
rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.
Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; *
en ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.
Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj; / Viaj juĝoj estas tro alte super li; *
ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.
Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos, *
de generacio al generacio neniam estos al mi malbone. ¶
Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; *
sub lia lango estas suferigo kaj malvero.
Inside li sidas en la vilaĝoj; / kaŝe li mortigas senkulpulon; *
liaj okuloj spionas malriĉulon.
Li sidas inside en kaŝita loko, / kiel leono en la kaverno; *
li insidas, por kapti malriĉulon;
kaj li kaptas malriĉulon, *
tirante lin en sian reton.
Li insidas, alpremiĝas, *
kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.
Li diras en sia koro: Dio forgesis, / Li kovras Sian vizaĝon, *
Li neniam vidos. ¶
Leviĝu, ho Eternulo; / ho Dio, levu Vian manon; *
ne forgesu mizerulojn.
Por kio malpiulo malŝatas Dion, / kaj diras en sia koro, *
ke Vi ne postulos respondon?
Vi vidas ja, / ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, *
por redoni laŭ Via forto.
Al Vi for-donas sin malriĉulo; *
por orfo Vi estas helpanto.
Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, / por ke eĉ serĉante lian malbonon, *
oni ĝin ne trovu. ¶
La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam, *
pereis la idolistoj de Lia tero.
Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo; / Vi fortigas ilian koron, *
Vi atentigas Vian orelon,
por doni juĝon al orfo kaj premato, *
por ke oni ĉesu peli homon de la tero. ¶
Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. / Kial vi diras al mia animo: *
Flugu kiel birdo sur vian monton?
Ĉar jen la malbonuloj streĉis paf-arkon, / almetis sagon sian al la tendeno, *
por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
Kiam la fundamentoj estas detruitaj, *
kion povas fari la justulo? ¶
La Eternulo estas en Sia sankta templo; *
la trono de la Eternulo estas en la ĉielo;
Liaj okuloj vidas, *
Liaj palpebroj esploras la homidojn.
La Eternulo elprovas justulon; *
sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
Sur la malpiulon Li pluvigos brulantajn karbojn, / fajron kaj sulfuron; *
brula vento estos kaliko, destinita por ili.
Ĉar la Eternulo estas justa, / Li amas justecon; *
la piulo vidos Lian vizaĝon. ¶
Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj *
kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.
Malveron ili parolas unuj al aliaj, *
vortojn flatajn el koro hipokrita. ¶
La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon *
kaj langon fanfaronantan,
tiujn, kiuj diras: per nia lango ni venkos, / nia buŝo estas kun ni; *
kiu estas sinjoro super ni? ¶
Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, / tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; *
Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, / arĝento, purigita en tera fandujo *
kaj sepfoje refandita. ¶
Vi, ho Eternulo, konservos ilin, *
Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj, *
kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj. ¶
Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? *
Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?
Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo / kaj sopirojn en mia koro ĉiutage? *
Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi? ¶
Rigardu kaj aŭdu min, *
ho Eternulo, mia Dio;
lumigu miajn okulojn, *
ke mi ne ekdormu per morto;
ke ne diru mia malamiko: *
Mi lin venkis;
ke ne ĝoju miaj premantoj, *
se mi falos. ¶
Sed mi esperas al Via favor-koreco; *
mia koro ĝojas pro Via savo.
Mi kantos al la Eternulo, *
ĉar Li faris al mi bonon. ¶
La sensaĝulo diris en sia koro: *
Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, / ili abomeniĝis pro siaj faroj; *
ekzistas neniu, kiu faras bonon.
La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, *
por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Di-on. ¶
Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; / ekzistas neniu, faranta bonon, *
ne ekzistas eĉ unu.
Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, / kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, *
kaj kiuj ne vokas al la Eternulo? ¶
Tie ili forte ektimis, *
ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo, *
sed la Eternulo estas lia rifuĝejo. ¶
Ho, ke venu el Cion *
savo al Izrael!
Kiam la Eternulo revenigos Sian for-kaptitan popolon, *
tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael. ¶
Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo; *
kiu povas loĝi sur Via sankta monto?
Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, *
kaj parolas veron el sia koro;
kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras mal-bonon al sia kunulo, *
kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; ¶
Kiu abomenas malnoblulon, *
kaj estimas la respektantojn de la Eternulo;
kiu faris ĵuron malprofite por si *
kaj ĝin ne rompas. ¶
Kiu sian monon ne donas procentege, *
kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.
Kiu tiel agas, *
tiu neniam falos. ¶
Gardu min, ho Dio, *
ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. ¶
Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; *
mi ne havas alian bonon krom Vi.
Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, *
kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
Multiĝos la malĝojoj de tiuj, *
kiuj sekvis alian;
mi ne verŝos iliajn sangajn verŝ-oferojn *
kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. ¶
La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; *
Vi subtenas mian sorton.
Loto agrabla trafis min, *
ĉarma estas mia heredo.
Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; *
eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; *
ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. ¶
Tial ĝojas mia koro, / raviĝas mia animo; *
eĉ mia karno ripozas senzorge.
Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; *
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
Vi konigos al mi la vojon de la vivo; / multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, *
ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne. ¶
Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, *
atentu mian krion,
donu orelon al mia preĝo *
el ne malsincera buŝo.
De Vi venos mia juĝo; *
Viaj okuloj rigardos la veremecon. ¶
Vi esploras mian koron, *
ekzamenas ĝin en la nokto;
Vi elprovas min, / kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, *
sed kio ne volus eliri el mia buŝo.
Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo, *
mi gardis min de vojoj kontraŭ-leĝaj.
Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj poste-signoj, *
miaj piedoj ne ŝanceliĝas. ¶
Mi vokas al Vi, *
ĉar Vi respondos al mi, ho Dio.
Klinu al mi Vian orelon *
kaj aŭdu mian parolon.
Montru Vian mirindan favor-korecon, / Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn *
kontraŭ la atakantoj. ¶
Gardu min kiel la pupilon de la okulo, *
per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min
de la malbonuloj, *
kiuj atakas min,
de miaj malamikoj, *
kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.
Sian koron ili fermis, *
per sia buŝo ili parolas fiere.
Kien ni iras, *
ili nin ĉirkaŭas;
siajn okulojn ili direktas, *
por ĵeti nin sur la teron.
Li similas leonon, kiu avidas akiron, *
kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko. ¶
Leviĝu, ho Eternulo, / antaŭvenu kaj renversu lin; *
savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,
kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, / kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, *
kiuj havas sian parton en la nuna vivo,
kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, / ke iliaj filoj estos sataj *
kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.
Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; *
vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo. ¶
Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, *
atentu mian krion,
donu orelon al mia preĝo *
el ne malsincera buŝo.
De Vi venos mia juĝo; *
Viaj okuloj rigardos la veremecon. ¶
Vi esploras mian koron, *
ekzamenas ĝin en la nokto;
Vi elprovas min, / kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, *
sed kio ne volus eliri el mia buŝo.
Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo, *
mi gardis min de vojoj kontraŭ-leĝaj.
Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj poste-signoj, *
miaj piedoj ne ŝanceliĝas. ¶
Mi vokas al Vi, *
ĉar Vi respondos al mi, ho Dio.
Klinu al mi Vian orelon *
kaj aŭdu mian parolon.
Montru Vian mirindan favor-korecon, / Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn *
kontraŭ la atakantoj. ¶
Gardu min kiel la pupilon de la okulo, *
per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min
de la malbonuloj, *
kiuj atakas min,
de miaj malamikoj, *
kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.
Sian koron ili fermis, *
per sia buŝo ili parolas fiere.
Kien ni iras, *
ili nin ĉirkaŭas;
siajn okulojn ili direktas, *
por ĵeti nin sur la teron.
Li similas leonon, kiu avidas akiron, *
kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko. ¶
Leviĝu, ho Eternulo, / antaŭvenu kaj renversu lin; *
savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,
kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, / kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, *
kiuj havas sian parton en la nuna vivo,
kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, / ke iliaj filoj estos sataj *
kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.
Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; *
vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo. ¶
Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, *
mia forteco!
La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, *
kaj mia Savanto,
mia Dio, mia forta Roko, *
kiun mi fidas,
mia ŝildo kaj la korno de mia savo, *
mia rifuĝejo.
Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; *
kaj mi saviĝas de miaj malamikoj. ¶
Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, *
kaj torentoj pereigaj min teruris;
la ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, *
la retoj de la morto min atingis.
En mia premiteco mi vokis la Eternulon, *
kaj al mia Dio mi kriis.
El Sia templo Li aŭdis mian voĉon, *
kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn. ¶
Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, / la fundamentoj de la montoj ekmoviĝis kaj ekŝanceliĝis, *
ĉar Li koleris.
Leviĝis fumo el Lia nazo, / kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; *
karboj ekflamis de ĝi.
Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren; *
kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj. ¶
Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, *
kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
El la mallumo Li faris al Si kovron, / tendon Li faris ĉirkaŭ Si *
el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj, *
flugis hajlo kaj brulantaj karboj. ¶
Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, / kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; *
hajlon kaj brulantajn karbojn.
Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; *
ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, *
kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo,
de Via minaca voĉo, ho Eternulo, *
de la kolera spirado de Via nazo. ¶
Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; *
Li eltiras min el grandaj akvoj;
Li savas min de mia potenca malamiko, / kaj de miaj malamantoj, *
ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; *
sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; *
Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi. ¶
La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; *
laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, *
kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, *
kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
Mi estis senkulpa antaŭ Li, *
kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, *
laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj. ¶
Kun favor-korulo Vi estas favor-kora, *
kun piulo Vi estas pia,
kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, *
kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
Ĉar humilan popolon Vi helpas, *
sed altajn okulojn Vi malaltigas.
Ĉar Vi lumigas mian lumilon; *
la Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.
Ĉar kun Vi mi for-kurigas militistaron, *
kaj kun mia Dio mi transsaltas muron. ¶
La vojo de Dio estas perfekta; / la parolo de la Eternulo estas tute pura; *
Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? *
Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto *
kaj perfektigas mian vojon;
kiu similigas miajn piedojn al cervaj, *
kaj starigas min sur altaj altaĵoj;
kiu instruas mian manon militi, *
kaj miajn brakojn streĉi kupran paf-arkon. ¶
Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; / kaj Via dekstra mano subtenas min, *
kaj Via favoro min grandigas.
Vi larĝigas mian paŝon sub mi, *
por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
Mi persekutas miajn malamikojn, / kaj mi atingas ilin; *
kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
Mi ilin frakasas, / ke ili ne povas plu leviĝi; *
ili falas sub miajn piedojn.
Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; *
miajn atakintojn Vi ĵetas sub min. ¶
Vi for-kurigas de mi miajn malamikojn, *
kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
Ili krias, sed ne venas helpanto; *
al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; *
kiel stratan koton mi ilin for-ĵetas.
Vi savas min de popola tumulto; / Vi faras min ĉefo de la nacioj; *
popolo, kiun mi ne konas, servas min.
Per atentaj oreloj ili obeas min; *
ali-gentuloj respektegas min.
Ali-gentuloj senfortiĝas, *
kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj. ¶
Vivas la Eternulo; / kaj benata estu mia Roko; *
kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
tiu Dio, kiu donas al mi venĝon *
kaj submetas al mi popolojn,
kiu savas min de miaj malamikoj, / altigas min super miaj atakintoj, *
kaj savas min de perfortulo. ¶
Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, *
kaj pri Via nomo mi kantas.
Li donas grandan helpon al Sia reĝo, / kaj faras favoraĵon al Sia sankt-oleito, *
al David kaj al lia idaro, por eterne. ¶
La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, *
kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.
Tago al tago transdonas diron, *
kaj nokto al nokto faras sciigon
sen parolo kaj sen vortoj; *
oni ne aŭdas ilian voĉon.
Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj. ¶
Por la suno Li aranĝis tendon inter ili, *
kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,
ĝojas kiel heroo, *
trakuranta sian vojon.
Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; *
kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. ¶
La instruo de la Eternulo estas perfekta, *
ĝojigas la animon.
La atesto de la Eternulo estas certa, *
ĝi saĝigas sensaĝulon.
La ordonoj de la Eternulo estas justaj, *
ĝojigas la koron.
La ordon-diro de la Eternulo estas klara, *
faras lumon antaŭ la okuloj. ¶
La timo antaŭ la Eternulo estas pura, *
restas eterne.
La juĝoj de la Eternulo estas veraj, *
kaj ĉiuj estas justaj.
Ili estas pli dezirindaj, ol oro *
kaj ol multe da plej pura oro.
Ili estas pli dolĉaj, ol mielo *
kaj ĉelaraj miel-gutoj. ¶
Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; *
kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.
Kiu scias siajn erarojn? *
Purigu min de eraroj kaŝitaj.
Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, *
ke ili ne regu super mi.
Tiam mi estos perfekta, *
kaj pura de granda peko. ¶
Akceptu kore la vortojn el mia buŝo / kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, *
ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto. ¶
La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero; *
defendu vin la nomo de Dio de Jakob.
Li sendu al vi helpon el la sanktejo, *
kaj el Cion Li vin fortigu.
Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, *
kaj via brul-ofero aperu grasa antaŭ Li.
Li donu al vi tion, kion deziras via koro; *
kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
Ni estos gajaj pro Via venko, / kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. *
La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn. ¶
Nun mi ekscias, *
ke la Eternulo savas Sian sankt-oleiton;
Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, *
forte savas lin per Sia dekstra mano. ¶
Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; *
sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
Ili ŝanceliĝas kaj falas, *
kaj ni staras kaj tenas nin forte. ¶
Ho Eternulo, savu; *
la Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li. ¶
Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, *
kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!
Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; *
kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis.
Vi antaŭ-venas al li kun beno de bono; *
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.
Vivon li petis de Vi; / kaj Vi donis al li longan vivon *
por ĉiam kaj eterne. ¶
Granda estas lia honoro pro Via helpo; *
gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
Vi donas al li eternajn benojn; *
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.
Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, *
kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos. ¶
Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; *
ni kantos kaj gloros Vian potencon. ¶
Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min, / kaj estas malproksima de mia savo, *
de miaj plendaj paroloj?
Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; *
en la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.
Sed Vi estas sankta, *
ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.
Vin fidis niaj patroj; *
ili fidis, kaj Vi ilin helpis.
Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; *
Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti. ¶
Sed mi estas vermo kaj ne homo; *
mokata de la homoj, malestimata de la popolo.
Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, *
malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:
Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; *
tiu savu lin, se Li amas lin. ¶
Vi eltiris ja min el la ventro, *
Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.
Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; *
de la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.
Ne malproksimiĝu de mi, / ĉar malfeliĉo estas proksima, *
kaj helpanton mi ne havas. ¶
Ĉirkaŭis min multaj bovoj, *
fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.
Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, *
kiel leono ŝiranta kaj krieganta.
Kiel akvo mi disverŝiĝis, *
kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj;
mia koro fariĝis kiel vakso, *
fandiĝis en mia interno.
Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; / mia lango algluiĝis al mia palato; *
kaj Vi metas min en tomban polvon.
Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; / amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; *
ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; *
ili rigardas kaj konstante rigardas.
Ili dividas miajn vestojn inter si, *
pri mia tuniko ili lotas. ¶
Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; *
mia forto, rapidu, por helpi min.
Savu de la glavo mian animon, *
mian solan savu de la hundo.
Savu min de buŝo de leono, *
kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj. ¶
Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; *
en la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. ¶
Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; / tuta semo de Jakob, honoru Lin; *
tuta semo de Izrael, estimegu Lin.
Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis *
la suferojn de premato,
kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; *
sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li. ¶
Vin mi gloros en granda komunumo; *
mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.
La humiluloj manĝu kaj satiĝu, / gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; *
Via koro vivu eterne. ¶
Rememoros kaj revenos al la Eternulo *
ĉiuj finoj de la mondo;
kaj kliniĝos antaŭ Vi *
ĉiuj popolaj familioj.
Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; *
Li reĝas super la popoloj.
Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; / antaŭ Li genu-fleksos ĉiuj forirantaj al la tombo *
kaj ne-povantaj konservi sian animon viva. ¶
Naskotaro Lin servos; *
oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.
Al naskota popolo oni venos kaj predikos *
pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj. ¶
La Eternulo estas mia paŝtisto; *
mi mankon ne havos.
Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, / apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. *
Li kvietigas mian animon.
Li kondukas min laŭ vojo de la vero, *
pro Sia nomo. ¶
Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, *
mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi.
Via bastono kaj apogiĝilo *
trankviligos min. ¶
Vi kovras por mi tablon *
antaŭ miaj malamikoj.
Vi ŝmiris per oleo mian kapon, *
mia pokalo estas plenigita.
Nur bono kaj favoro sekvos min *
en la daŭro de mia tuta vivo;
kaj mi restos en la domo de la Eternulo *
eterne. ¶
Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. ¶
Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne fordonis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe. ¶
Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.
Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob. ¶
Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito. ¶
Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro. ¶
Al Vi, ho Eternulo, *
mi levas mian animon.
Ho mia Dio, Vin mi fidas; / ne lasu min hontiĝi; *
ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.
Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; *
nur tiuj hontiĝos, kiuj for-lasas Vin senpripense. ¶
Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; *
instruu min sekvi Vian iradon.
Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, / ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; *
al Vi mi esperas ĉiun tagon. ¶
Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favor-korecon, *
ĉar ili estis de ĉiam.
La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; / laŭ Via favor-koreco rememoru min, *
pro Via boneco, ho Eternulo! ¶
Bona kaj justa estas la Eternulo, *
tial Li montras al pekantoj la vojon.
Li gvidas la humilulojn en justeco, *
kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. ¶
Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favor-koreco kaj fideleco *
al tiuj, kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.
Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, *
ĉar ĝi estas granda. ¶
Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, *
Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
Lia animo ĝuos bonon, *
kaj liaj idoj posedos la teron. ¶
Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; *
kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, *
ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn. ¶
Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, *
ĉar mi estas soleca kaj mizera.
La suferoj de mia koro estas grandaj; *
el mia premateco elkonduku min. ¶
Rigardu mian suferon kaj mizeron, *
kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.
Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj *
kaj per kia kruela malamo ili min malamas. ¶
Gardu mian animon kaj savu min; *
ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.
Senkulpeco kaj justeco defendu min, *
ĉar al Vi mi esperas. ¶
Liberigu, ho Dio, *
Izraelon el ĉiuj liaj suferoj. ¶
Juĝu min, ho Eternulo, *
esploru kaj elprovu min;
refandu mian internaĵon *
kaj mian koron. ¶
Ĉar Via favor-koreco estas antaŭ miaj okuloj; *
kaj mi marŝas en Via vero.
Mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, *
ho Eternulo,
por aŭdigi laŭte gloradon *
kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.
Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, *
kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro. ¶
Ne pereigu mian animon *
liberigu min kaj kor-favoru min.
Mia piedo staras sur ebena loko; *
en kunvenoj mi benos la Eternulon. ¶
La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; *
kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo; *
kiu povas min teruri?
Kiam alproksimiĝos al mi malbon-farantoj, *
por manĝi mian karnon,
miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, *
ili surpuŝiĝos kaj falos.
Se elpaŝos kontraŭ min armeo, *
mia koro ne ektimos;
se leviĝos kontraŭ min milito, *
ankaŭ tiam mi havos fidon. ¶
Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, *
nur tion mi deziras:
ke mi restu en la domo de la Eternulo *
en la daŭro de mia tuta vivo,
por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, *
admiri Lian templon.
Ĉar Li kovros min en Sia kabano *
en la tago de malbono;
Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; *
sur rokon Li levos min. ¶
Kaj nun leviĝos mia kapo *
super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas;
Kaj mi ofer-faros en Lia tendo oferojn de danko; *
mi kantos kaj gloros la Eternulon. ¶
Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas; *
kor-favoru min, kaj respondu al mi.
De Vi diris al mi mia koro: / Serĉu Mian vizaĝon. *
Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, / ne for-puŝu en kolero Vian sklavon; *
Vi estis mia helpo,
ne for-puŝu kaj ne for-lasu min, *
ho Dio de mia savo.
Ĉar mia patro kaj mia patrino min for-lasis, *
sed la Eternulo min akceptis. ¶
Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, / kaj konduku min sur ĝusta irejo, *
spite miajn insidantojn.
Ne for-donu min *
al la volo de miaj premantoj;
ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, *
plenaj de rabemeco.
Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo *
en la lando de vivantoj!
Esperu al la Eternulo; *
tenu vin forte,
forta estu via koro; *
jes, esperu al la Eternulo. ¶
Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, / tributu al la Eternulo honoron kaj forton, *
tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo.
Kliniĝu antaŭ la Eternulo *
en sankta ornamo. ¶
La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj, *
la Eternulo super grandaj akvoj.
La voĉo de la Eternulo iras kun forto, *
la voĉo de la Eternulo iras kun majesto. ¶
La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, *
la Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
Li saltigas ilin kiel bovidon, *
Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon. ¶
La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, *
la Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.
La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, *
kaj nudigas arbarojn. ¶
La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon, / la Dio de gloro tondras, *
kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro. ¶
La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, *
la Eternulo restos Reĝo eterne.
La Eternulo donos forton al Sia popolo, *
la Eternulo benos Sian popolon per paco. ¶
Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, ĉar Vi levis min *
kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.
Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, *
kaj Vi min sanigis.
Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; *
Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.
Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, *
kaj gloru Lian sanktan nomon.
Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, *
sed tutan vivon daŭras Lia favoro;
vespere povas esti ploro, *
sed matene venos ĝojego. ¶
Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: *
Mi neniam falos.
Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; *
sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.
Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, *
kaj al la Eternulo mi preĝis:
Kion utilos mia sango, *
se mi iros en la tombon?
Ĉu gloros Vin polvo? *
Ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?
Aŭskultu, ho Eternulo, kaj kor-favoru min; *
ho Eternulo, estu helpanto al mi.
Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; / Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, *
por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.
Ho Eternulo, mia Dio, *
eterne mi Vin gloros. ¶
Vin, ho Eternulo, mi fidas, / ke mi neniam estu hontigita; *
per Via justeco savu min.
Klinu al mi Vian orelon, *
rapide savu min!
Estu por mi forta roko, *
fortika kastelo, por helpi min.
Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; *
kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; *
ĉar Vi estas mia fortikaĵo. ¶
En Vian manon mi transdonas mian spiriton; *
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero. ¶
Vin, ho Eternulo, mi fidas, / ke mi neniam estu hontigita; *
per Via justeco savu min.
Klinu al mi Vian orelon, *
rapide savu min!
Estu por mi forta roko, *
fortika kastelo, por helpi min. ¶
Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; *
kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; *
ĉar Vi estas mia fortikaĵo. ¶
En Vian manon mi transdonas mian spiriton; *
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, *
sed mi fidas la Eternulon. ¶
Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro; *
ĉar Vi vidis mian mizeron,
Vi eksciis la suferojn de mia animo, / kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, *
Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko. ¶
Kor-favoru min, ho Eternulo, *
ĉar mi suferas;
malfortiĝis de malĝojo mia okulo, *
mia animo, kaj mia korpo.
Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo *
kaj miaj jaroj de ĝemado;
mia forto malaperis per mia kulpo, *
kaj miaj ostoj malfortiĝis. ¶
Per ĉiuj miaj malamikoj / mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj *
kaj teruraĵo por miaj konatoj;
kiuj vidas min sur la strato, *
tiuj for-kuras de mi.
Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; *
mi fariĝis kiel rompita vazo.
Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; *
ĉirkaŭe estas minacoj;
ili kune konspiras kontraŭ mi, *
ili intencas pereigi mian vivon. ¶
Sed mi – mi fidas Vin, ho Eternulo; *
mi diras: Vi estas mia Dio.
En Via mano estas mia sorto; *
savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo, *
helpu min per Via boneco. ¶
Kiel granda estas Via boneco, *
kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas,
kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj *
por tiuj, kiuj Vin fidas! ¶
Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo *
kontraŭ homaj atencoj,
Vi kaŝas ilin en tendo *
kontraŭ malamikaj langoj. ¶
Glorata estu la Eternulo, / kiu aperigis al mi mirindan favoron *
en fortikigita urbo.
Kaj mi diris en mia konfuziĝo: *
Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj;
tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, *
kiam mi vokis al Vi. ¶
Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj; *
la fidelulojn la Eternulo gardas,
kaj Li repagas sufiĉege *
al tiuj, kiuj agas malhumile.
Estu kuraĝaj, / kaj forta estu via koro, *
Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo! ¶
Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, *
kies peko estas kovrita.
Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon *
kaj en kies spirito estas nenia malvero. ¶
Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis *
de mia ĉiutaga ploregado.
Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; *
la freŝecon de miaj sukoj anstataŭis sekeco de somero. ¶
Mian pekon mi konfesis al Vi, *
kaj mian kulpon mi ne kaŝis.
Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; *
kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. ¶
Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo *
en favora tempo,
por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj *
ili lin ne atingu.
Vi estas mia ŝirmo; / kontraŭ sufero Vi min gardos, *
per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. ¶
Mi prudentigos vin, / kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; *
kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
Ne estu kiel ĉevalo, *
kiel senprudenta mulo,
Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝ-peco, *
alie ili ne venos al vi. ¶
Multajn frapojn havas la malpiulo; *
sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.
Ĝoju pro la Eternulo, / kaj gaju, ho justuloj; *
kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron! ¶
Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; *
al la justuloj konvenas glorado.
Gloru la Eternulon per harpo, *
per dek-korda psaltero ludu al Li.
Kantu al Li novan kanton, *
bone ludu al Li kun trumpetado. ¶
Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, *
kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
Li amas justecon kaj juĝon; *
la tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; *
kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, *
Li metis la abismojn en konservejojn. ¶
Timu la Eternulon la tuta tero; *
tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; *
Li ordonis, kaj tio aperis. ¶
La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, *
Li detruas la intencojn de la nacioj.
La decido de la Eternulo restas eterne, *
la pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio. ¶
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; *
la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
El la ĉielo la Eternulo rigardas, *
Li vidas ĉiujn homidojn.
De la trono, sur kiu Li sidas, *
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, *
kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn. ¶
La reĝon ne helpos granda armeo, *
fortulon ne savos granda forto.
Vana estas la ĉevalo por helpo, *
kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, *
kiuj esperas Lian favoron,
ke Li savu de morto ilian animon *
kaj nutru ilin en tempo de malsato. ¶
Nia animo fidas la Eternulon; *
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
Ĉar pro Li ĝojas nia koro, *
ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.
Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, *
kiel ni esperas al Vi. ¶
Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; *
al la justuloj konvenas glorado.
Gloru la Eternulon per harpo, *
per dek-korda psaltero ludu al Li.
Kantu al Li novan kanton, *
bone ludu al Li kun trumpetado. ¶
Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, *
kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
Li amas justecon kaj juĝon; *
la tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; *
kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, *
Li metis la abismojn en konservejojn. ¶
Timu la Eternulon la tuta tero; *
tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; *
Li ordonis, kaj tio aperis. ¶
La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, *
Li detruas la intencojn de la nacioj.
La decido de la Eternulo restas eterne, *
la pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio. ¶
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; *
la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
El la ĉielo la Eternulo rigardas, *
Li vidas ĉiujn homidojn.
De la trono, sur kiu Li sidas, *
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, *
kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn. ¶
La reĝon ne helpos granda armeo, *
fortulon ne savos granda forto.
Vana estas la ĉevalo por helpo, *
kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, *
kiuj esperas Lian favoron,
ke Li savu de morto ilian animon *
kaj nutru ilin en tempo de malsato. ¶
Nia animo fidas la Eternulon; *
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
Ĉar pro Li ĝojas nia koro, *
ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.
Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, *
kiel ni esperas al Vi. ¶
Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; *
ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.
Per la Eternulo gloriĝas mia animo; *
la humiluloj aŭdu kaj ĝoju.
Gloru la Eternulon kun mi, *
kaj ni altigu kune Lian nomon. ¶
Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, *
kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, *
kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. ¶
Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, *
kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.
Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, *
kaj Li ilin savas. ¶
Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; *
feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; *
ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; *
sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono. ¶
Venu, infanoj, aŭskultu min; *
pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.
Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon *
kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
Gardu vian langon kontraŭ malbono, *
kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, *
serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. ¶
La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, *
kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, *
por ekstermi de la tero la memoron pri ili. ¶
Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, *
kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, *
kaj la spirite suferantajn Li helpas. ¶
Multaj estas la suferoj de piulo; *
sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
Li gardas ĉiujn liajn ostojn; *
eĉ unu el ili ne rompiĝos. ¶
La malbonulon mortigos la malbono; *
kaj la malamantoj de piulo pereos.
La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; *
kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas. ¶
Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; *
kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.
Ili pagas al mi malbonon por bono, *
atencon kontraŭ mia animo.
Kaj mi dum ilia malsano *
metis sur min sakaĵon,
mi turmentis mian animon per fasto, *
kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.
Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, *
miaj fratoj;
kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, *
mi profunde malĝojis.
Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, *
kaj ili kuniĝis;
kuniĝis kontraŭ mi la sen-koruloj, *
kiam mi ne atendis:
Ili ŝiris *
kaj ne ĉesis.
Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, *
ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn. ¶
Mia Sinjoro! Kiel longe Vi tion rigardos? / Deturnu mian animon de iliaj atakoj, *
mian solan de la leonoj.
Mi gloros Vin en granda kunveno, *
meze de multe da popolo mi Vin laŭdos. ¶
Ne ĝoju pri mi *
miaj maljustaj malamikoj;
kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, *
ne moku per la okuloj.
Ĉar ne pri paco *
ili parolas,
kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero *
ili pripensas malicajn intencojn.
Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon, / kaj diris: Ha, ha! *
nia okulo vidis. ¶
Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! *
Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.
Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, *
mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.
Juĝu min laŭ Via justeco, *
ho Eternulo, mia Dio;
kaj ili ne ĝoju pri mi. / Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! *
tio estas laŭ nia deziro;
ili ne diru: *
Ni lin englutis. ¶
Triumfu kaj ĝoju tiuj, *
kiuj deziras justecon por mi;
kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo, *
kiu deziras bon-staton por Sia sklavo.
Kaj mia lango rakontados pri Via justeco *
kaj ĉiutage pri Via gloro. ¶
Stariĝu, ho Eternulo, por helpi min. *
Stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj;
Diru al mia animo: *
Via helpo Mi estas. ¶
Oni celas kontraŭ mia animo; *
oni intencas malbonon kontraŭ mi.
Sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, *
sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
Mia animo ĝojos pro la Eternulo, *
triumfos pro Lia helpo.
Ĉiuj miaj ostoj diros: *
Ho Eternulo, kiu egalas Vin,
kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, *
mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto? ¶
La pekado de malpiulo parolas al lia koro; *
antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, *
ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.
La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; *
li ne volas kompreni, por fari bonon.
Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; / li staras sur vojo ne bona; *
malbonon li ne abomenas. ¶
Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, *
Via vereco ĝis la nuboj.
Via justeco estas kiel la montoj de Dio, / Viaj juĝoj estas granda abismo; *
homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo. ¶
Kiel grand-valora estas Via favoro, ho Dio! *
Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, *
kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, *
kaj en Via lumo ni vidas lumon. ¶
Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, *
kaj Vian bonecon sur la honestulojn.
Ne paŝu sur min piedo de fiereco, *
kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
Tie falu la farantoj de malbono; *
ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi. ¶
Ne incitiĝu pro la malvirtuloj; *
ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.
Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, *
kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas. ¶
Fidu la Eternulon kaj faru bonon; *
loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, *
kaj Li plenumos la dezirojn de via koro. ¶
Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, *
kaj Li faros.
Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, *
kaj vian justecon kiel tag-mezon. ¶
Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; / ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, *
kiu plenumas malbonajn intencojn. ¶
Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; *
ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
Ĉar malbon-farantoj ekstermiĝos, *
kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron. ¶
Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, / kaj la malpiulo jam ne ekzistos; *
vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
Kaj la humiluloj heredos la teron *
kaj ĝuos grandan pacon. ¶
Malvirtulo malbon-intencas kontraŭ virtulo *
kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
Sed mia Sinjoro ridas pri li; *
ĉar Li vidas, ke venas lia tago. ¶
Glavon nudigas la malvirtuloj / kaj streĉas sian paf-arkon, *
por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
Ilia glavo trafos en ilian koron, *
kaj iliaj pafarkoj rompiĝos. ¶
Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, *
ol la granda havo de multaj malpiuloj.
Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; *
sed la virtulojn la Eternulo subtenas. ¶
La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; *
kaj ilia havo restos eterne.
Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, *
kaj en tagoj de malsato ili estos sataj. ¶
Ĉar la malvirtuloj pereos, / kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, *
ili malaperos kiel fumo. ¶
Malpiulo prunte-prenas kaj ne pagas; *
sed piulo kor-favoras kaj donas.
Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, *
kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos. ¶
De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, *
kaj lia vojo plaĉas al Li.
Falante, li ne estos forĵetita; *
ĉar la Eternulo subtenos lian manon. ¶
Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, / kaj mi ne vidis virtulon forlasita, *
nek liajn infanojn petantaj panon.
Ĉiutage li kor-favoras kaj prunte-donas, *
kaj liaj infanoj estos benitaj. ¶
Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, *
kaj vi vivos eterne.
Ĉar la Eternulo amas justecon, *
kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; ¶
ĉiam ili estos gardataj; *
sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
La virtuloj heredos la teron *
kaj loĝos sur ĝi eterne. ¶
La buŝo de virtulo parolas saĝon, *
kaj lia lango diras justecon.
La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; *
liaj paŝoj ne ŝanceliĝas. ¶
Malvirtulo subrigardas virtulon *
kaj celas mortigi lin.
Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, *
kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata. ¶
Esperu al la Eternulo *
kaj tenu vin je Lia vojo,
kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; *
vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj. ¶
Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, *
kaj tenis sin larĝe, kiel suk-plena multe-branĉa arbo;
sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; *
mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla. ¶
Konservu senkulpecon kaj celu veron, *
ĉar estontecon havas homo pacema;
sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; *
la estonteco de la malpiuloj pereos. ¶
La virtuloj havas helpon de la Eternulo; *
Li estas ilia forto en tempo de mizero.
Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; / Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, *
ĉar ili fidas Lin. ¶
Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, *
kaj ne en Via furiozo min punu.
Ĉar Viaj sagoj penetris en min, *
kaj pezas sur mi Via mano. ¶
Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, *
nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; *
kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi. ¶
Malbon-odoras kaj pusas miaj ulceroj *
pro mia malsaĝeco.
Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, *
la tutan tagon mi iras malgaja. ¶
Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, *
kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.
Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, *
mi kriegas pro malkvieteco de mia koro. ¶
Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, *
kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.
Mia koro tremegas, / forlasis min mia forto; *
kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi. ¶
Miaj amikoj kaj kamaradoj *
repaŝis pro mia pesto,
kaj miaj proksimuloj *
stariĝis malproksime. ¶
Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, / kaj miaj malbon-dezirantoj parolas pri mia pereo, *
kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.
Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas; *
kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.
Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas *
kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon. ¶
Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; *
Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; *
ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.
Ĉar mi estas preta fali, *
kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.
Ĉar mi konfesas mian kulpon; *
kaj min ĉagrenas mia peko. ¶
Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, *
kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.
Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, *
atakas min pro tio, ke mi celas bonon. ¶
Ne forlasu min, ho Eternulo; *
mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.
Rapidu, por helpi min, *
mia Sinjoro, mia helpo! ¶
Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, *
ke mi ne peku per mia lango;
mi bridos mian buŝon, *
kiam malpiulo staras kontraŭ mi. ¶
Mi estis muta kaj silenta, / mi silentis eĉ pri bono; *
kaj mia sufero estis mordanta.
Ekbrulis mia koro en mia interno, / en miaj pensoj ekflamis fajro, *
mi ekparolis per mia lango: ¶
Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, / kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj, *
por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas. ¶
Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, *
kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;
absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, *
kiel ajn forte li starus.
Nur kiel fantomo iras la homo, / nur vante li klopodas; *
li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos. ¶
Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? *
Mia espero estas al Vi.
De ĉiuj miaj pekoj liberigu min, *
ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sen-saĝulo.
Mi mutiĝis, / mi ne malfermos mian buŝon, *
ĉar Vi tion faris. ¶
Deturnu de mi Vian frapon; *
de Via batanta mano mi pereas.
Se Vi punas homon pro lia krimo, / tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj. *
Nur vantaĵo estas ĉiu homo. ¶
Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, / kaj atentu mian krion; *
al miaj larmoj ne silentu;
ĉar migranto mi estas ĉe Vi, *
enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.
Lasu min, ke mi vigliĝu, *
antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti. ¶
Mi atende esperis al la Eternulo, *
kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.
Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, *
el la ŝlima marĉo,
kaj Li starigis sur roko mian piedon *
kaj fortikigis miajn paŝojn.
Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, *
laŭdon al nia Dio. ¶
Multaj tion vidos kaj ektimos, *
kaj ili esperos al la Eternulo.
Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon *
kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.
Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! / Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. *
Neniu egalas Vin.
Mi rakontos kaj parolos, *
sed ili estas super ĉiu kalkulo. ¶
Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; *
brul-oferojn kaj pek-oferojn Vi ne postulas.
La orelojn Vi malfermis al mi; / tiam mi diris: Jen mi venas; *
en la skrib-rulaĵo estas skribite pri mi.
Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, *
kaj Viaj ordonoj estas en mia koro. ¶
Mi predikas justecon en granda kunveno; / jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, *
Vi tion scias.
Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, *
pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;
mi ne kaŝis Vian favor-korecon kaj Vian verecon *
antaŭ la granda kunveno. ¶
Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favor-korecon antaŭ mi, *
Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.
Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, / atingis min miaj kulpoj, *
ke mi ne povas vidi;
ili estas pli multe-nombraj, ol la haroj sur mia kapo, *
kaj mia koro min forlasis. ¶
Volu, ho Eternulo, savi min; *
ho Eternulo, rapidu helpi min.
Gaju kaj ĝoju pro Vi *
ĉiuj Viaj serĉantoj;
la amantoj de Via helpo diru ĉiam: *
Granda estas la Eternulo.
Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; *
mia Sinjoro pensu pri mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto; *
ho mia Dio, ne malrapidu. ¶
Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: *
En tago de mizero savos lin la Eternulo.
La Eternulo lin gardos kaj vivigos; / li estos feliĉa sur la tero, *
kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.
La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; *
lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano. ¶
Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min; *
sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.
Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: *
Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
Kaj se iu venas, por vidi min, *
li parolas malsincere;
lia koro serĉas malbonon; *
kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas. ¶
Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj; *
ili pensas malbonon pri mi, dirante:
Afero pereiga atakis lin; *
kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.
Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, / kiu manĝis mian panon, *
levis kontraŭ min la piedon. ¶
Sed Vi, ho Eternulo, / kor-favoru min kaj restarigu min, *
por ke mi povu repagi al ili.
Per tio mi scios, ke Vi favoras min, *
se mia malamiko ne triumfos super mi.
Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, *
kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam. ¶
Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, / de eterne ĝis eterne. *
Amen, kaj amen! ¶
Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, *
tiel mia animo sopiras al vi, ho Dio.
Mia animo soifas Dion, *
la vivantan Dion;
kiam mi venos *
kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio? ¶
Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte, *
ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, / kiel mi iradis kun la granda hom-amaso, *
kaj kondukis ĝin en la domon de Dio,
ĉe laŭta kantado kaj glorado *
de festanta amaso. ¶
Kial vi malĝojas, ho mia animo? *
kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, *
la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. ¶
Malĝojas en mi mia animo; / tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon, *
sur la monto Micar.
Abismo resonas al abismo / per la bruo de Viaj fal-akvoj; *
ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi. ¶
En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, / kaj en la nokto mi havas kanton al Li, *
preĝon al la Dio de mia vivo.
Mi diras al Dio, mia Roko: / Kial Vi min forgesis? *
Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, *
dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio? ¶
Kial vi malĝojas, ho mia animo? *
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, *
la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. ¶
Juĝu min, ho Dio, / kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo ne-pia; *
de homo malverema kaj maljusta savu min.
Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; *
kial Vi forpuŝis min?
Kial mi iradas malĝoja *
pro la premado de la malamiko?
Sendu Vian lumon kaj Vian veron, *
ke ili min gvidu,
ke ili alvenigu min al Via sankta monto *
kaj al Via loĝejo.
Kaj mi venos al la altaro de Dio, *
al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo;
kaj mi gloros Vin per harpo, *
ho Dio, mia Dio. ¶
Kial vi malĝojas, ho mia animo? *
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, *
la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. ¶
Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, *
niaj patroj rakontis al ni,
kion Vi faris en iliaj tagoj, *
en tempo antikva.
Vi per Via mano forpelis popolojn, *
kaj ilin Vi enloĝigis;
popolojn Vi pereigis, *
kaj ilin Vi vastigis.
Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron, *
kaj ne ilia brako helpis ilin;
sed nur Via dekstra mano kaj Via brako / kaj la lumo de Via vizaĝo, *
ĉar Vi ilin favoris. ¶
Vi estas mia Reĝo, ho Dio; *
disponu helpon al Jakob.
Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; *
per Via nomo ni pied-premos niajn kontraŭ-batalantojn.
Ĉar ne mian paf-arkon mi fidas, *
mia glavo min ne helpos.
Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj, *
kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
Dion ni gloros ĉiutage, *
kaj Vian nomon ni dankos eterne. ¶
Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, *
kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
Vi devigas nin for-kuri de nia malamiko, *
ke niaj malamantoj nin prirabu;
Vi fordonas nin por for-manĝo, kiel ŝafojn, *
kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
Vi vendis Vian popolon por nenio, *
kaj prenis por ili nenian prezon;
Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj, *
mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, *
ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi, *
kaj honto kovras mian vizaĝon,
pro la voĉo de mokanto kaj insultanto, *
antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto. ¶
Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, *
kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.
Ne retiriĝis nia koro, *
kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.
Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj *
kaj kovris nin per ombro de morto,
tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio *
kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
Ĉu Dio tion ne trovus? *
Li ja scias la sekretojn de la koro.
Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; *
oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo. ¶
Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? *
Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon, *
forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
Nia animo estas ja ĵetita en la polvon; *
nia korpo kliniĝis al la tero.
Leviĝu; helpu *
kaj savu nin pro Via boneco. ¶
Mia koro pleniĝis per bona temo; / mi kantos pri reĝo; *
mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
Vi estas la plej bela el la homidoj; / ĉarmo estas sur viaj lipoj; *
tial Dio benis vin por ĉiam. ¶
Zonu vian lumbon per glavo, *
vi, forta per via majesteco kaj beleco.
Kaj en via beleco prosperu, / forrajdu por la vero, *
por justeco al la humiluloj.
Kaj via dekstra mano *
montros miraklojn.
Viaj sagoj estas akraj; / kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, *
ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. ¶
Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; *
la sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
Vi amas virton kaj malamas malvirton; / tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo *
pli ol viajn kamaradojn.
De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; *
en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; *
ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. ¶
Aŭdu, filino, rigardu, / kaj klinu vian orelon, *
kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, *
tiam vi kliniĝu antaŭ li.
Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; *
petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; *
el ora teksaĵo estas ŝia vesto.
En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; / post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, *
ŝiaj koleginoj.
Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; *
ili eniras en la palacon de la reĝo. ¶
Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; *
vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; *
tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne. ¶
Mia koro pleniĝis per bona temo; / mi kantos pri reĝo; *
mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
Vi estas la plej bela el la homidoj; / ĉarmo estas sur viaj lipoj; *
tial Dio benis vin por ĉiam. ¶
Zonu vian lumbon per glavo, *
vi, forta per via majesteco kaj beleco.
Kaj en via beleco prosperu, / forrajdu por la vero, *
por justeco al la humiluloj.
Kaj via dekstra mano *
montros miraklojn.
Viaj sagoj estas akraj; / kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, *
ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. ¶
Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; *
la sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
Vi amas virton kaj malamas malvirton; / tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo *
pli ol viajn kamaradojn.
De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; *
en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; *
ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. ¶
Aŭdu, filino, rigardu, / kaj klinu vian orelon, *
kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, *
tiam vi kliniĝu antaŭ li.
Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; *
petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; *
el ora teksaĵo estas ŝia vesto.
En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; / post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, *
ŝiaj koleginoj.
Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; *
ili eniras en la palacon de la reĝo. ¶
Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; *
vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; *
tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne. ¶
Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, *
helpo en mizeroj, rapide trovata.
Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero *
kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
Bruu, bolu Liaj akvoj, *
tremu la montoj de ilia fiera ondado. ¶
Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, *
la sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
Dio estas en ĝia mezo, / ĝi ne ŝanceliĝos; *
Dio ĝin helpas en frua mateno.
Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; *
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis. ¶
La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶
Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, *
kiu faris detruojn sur la tero,
kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, / rompas paf-arkon, rompas ponardegon, *
for-bruligas veturilojn per fajro.
Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; / Mi estas glora inter la popoloj, *
Mi estas glora sur la tero. ¶
La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶
Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, *
kriu al Dio per voĉo de kanto.
Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; *
Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
Li subigas al ni popolojn *
kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
Li elektas por ni nian heredon, *
la majeston de Jakob, kiun Li amas. ¶
Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, *
la Eternulo ĉe trumpetado. ¶
Kantu al Dio, kantu! *
Kantu al nia Reĝo, kantu!
Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: *
Kantu edifan kanton!
Dio reĝas super la popoloj; *
Dio sidas sur Sia sankta trono.
La princoj de la popoloj kolektiĝis, *
la popolo de la Dio de Abraham;
ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; *
Li estas tre alta. ¶
Granda estas la Eternulo, kaj tre glora / en la urbo de nia Dio, *
sur Lia sankta monto.
Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero / estas la monto Cion, en la norda regiono, *
la urbo de la granda Reĝo.
Dio estas konata en ĝiaj palacoj, *
kiel rifuĝejo. ¶
Jen kolektiĝis la reĝoj, *
sed ĉiuj kune for-iris.
Ili vidis kaj ekmiris, *
konfuziĝis kaj for-kuris.
Teruro ilin atakis, *
tremo, kiel ĉe akuŝantino.
Per orienta vento *
Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ. ¶
Kion ni aŭdis, tion ni vidis *
en la urbo de la Eternulo Cebaot,
en la urbo de nia Dio; *
Dio fortikigu ĝin por ĉiam!
Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, *
interne de Via templo.
Kiel Via nomo, ho Dio, / tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; *
plena de justeco estas Via dekstra mano.
Ĝoju la monto Cion, / ĝoju la filinoj de Jehuda, *
pro Viaj juĝoj. ¶
Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭ-rigardu ĝin, *
kalkulu ĝiajn turojn.
Atentu ĝiajn fortikaĵojn, / vizitu ĝiajn palacojn, *
por ke vi rakontu al estonta generacio.
Ĉar jen estas Dio, nia Dio, / por ĉiam kaj eterne; *
Li estos nia kondukanto ĝis la morto. ¶
Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; *
atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,
kaj altrangulo kaj malaltrangulo, *
riĉulo kaj malriĉulo kune. ¶
Mia buŝo diros saĝaĵon, *
kaj la penso de mia koro prudentaĵon.
Mi klinos mian orelon al sentenco; *
sur harpo mi esprimos mian enigmon. ¶
Kial mi devus timi en tagoj de malbono, *
kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,
kiuj fidas sian potencon *
kaj fanfaronas per sia granda riĉeco? ¶
Fraton tute ne liberigos homo, *
nek donos al Dio elaĉeton por li,
– multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, *
kaj neniam tio estos –
ke li restu viva eterne, *
ke li ne vidu la tombon.
Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, / kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas *
kaj lasas al aliaj sian havon. ¶
Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, / kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; *
ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.
Sed homo ne restas longe en honoro; *
li egaliĝas al bruto buĉota. ¶
Tia estas ilia vojo, ilia espero, *
kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion.
Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; *
la morto ilin paŝtos;
Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, *
kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.
Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, *
ĉar Li prenos min. ¶
Ne timu, kiam homo riĉiĝas, *
kiam grandiĝas la gloro de lia domo.
Ĉar mortante li nenion prenos; *
ne iros post li malsupren lia honoro.
Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, *
kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,
tamen li iros al la generacio de siaj patroj, *
kiuj neniam vidos lumon.
Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, *
estas egala al bruto buĉota. ¶
Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, / kaj vokis la teron *
de la sun-leviĝo ĝis la sun-subiro.
El Cion, la perfektaĵo de beleco, *
Dio ekbrilis.
Nia Dio venas kaj ne silentas; / fajro ekstermanta estas antaŭ Li, *
ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
Li vokas la ĉielon supre kaj la teron, *
por juĝi Sian popolon:
Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, *
kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.
Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon, *
ĉar Dio estas tiu juĝanto. ¶
Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; / ho Izrael, Mi atestos pri vi; *
Mi estas Dio, via Dio.
Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos, *
ĉar viaj brul-oferoj estas ĉiam antaŭ Mi.
Mi ne prenos el via domo bovidon, *
nek el viaj kortoj kaprojn:
Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj, *
miloj da brutoj sur la montoj;
Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj, *
kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.
Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi, / ĉar al Mi apartenas la mondo, *
kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj, *
kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?
Oferdonu al Dio dankon, *
kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.
Voku Min en la tago de mizero; *
Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros. ¶
Sed al la malpiulo Dio diris: / Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj *
kaj portas Mian interligon en via buŝo,
dum vi malamas moral-instruon *
kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, *
kaj kun adultuloj vi estas parto-prenanto;
vian buŝon vi uzas por malbono, *
kaj via lango plektas falsaĵon;
vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato, *
pri la filo de via patrino vi kalumnias. ¶
Tion vi faris, kaj Mi silentis; / kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. *
Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.
Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion; *
alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.
Kiu oferdonas dankon, *
tiu Min honoras;
kaj kiu estas singarda en la vojo, *
al tiu Mi aperigos Dian helpon. ¶
Kor-favoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; *
laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
Lavu min tute pure de mia krimo, *
kaj purigu min de mia peko. ¶
Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; *
kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.
Antaŭ Vi sola mi pekis, *
kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj.
Tial Vi estas justa en Via vorto *
kaj pura en Via juĝo. ¶
Mi estas ja naskita en krimo; *
kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.
Vi amas ja veron en la koro, *
kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon. ¶
Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; *
lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, *
kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis. ¶
Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, *
kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.
Koron puran kreu al mi, ho Dio, *
kaj spiriton fidelan novigu en mi.
Ne for-puŝu min de Via vizaĝo, *
kaj Vian sanktan Spiriton ne for-prenu de mi.
Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; *
kaj spirito bon-fara fortikigu min. ¶
Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; *
kaj pekuloj revenos al Vi.
Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; *
mia lango kantos Vian justecon. ¶
Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; *
kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; *
brul-ofero ne plaĉas al Vi.
Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; *
koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. ¶
Bon-faru al Cion laŭ Via favoro, *
konstruu la murojn de Jerusalem;
tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, / brul-ofero kaj plen-ofero; *
tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn. ¶
Kial vi fanfaronas pro malbono, *
ho tirano?
La boneco de Dio *
estas ĉiama.
Pereon intencas via lango, *
kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.
Vi pli amas malbonon, ol bonon; *
pli mensogi, ol diri veron.
Vi amas ĉian parolon pereigan, *
parolon malican. ¶
Tial Dio pereigos vin por ĉiam, / elŝiros vin el via tendo, *
kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj.
Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, *
kaj pri li ili ridos, dirante:
Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, / sed fidis sian grandan riĉecon, *
sentis sin forta per sia malbon-povado. ¶
Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, *
fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.
Mi dankos Vin eterne *
por tio, kion Vi faris,
kaj mi esperos al Via nomo, *
ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj. ¶
La sensaĝulo diris en sia koro: *
Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto; *
ekzistas neniu, kiu faras bonon. ¶
Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, *
por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; / ekzistas neniu, faranta bonon, *
ne ekzistas eĉ unu. ¶
Ĉu ne prudentiĝos *
tiuj, kiuj faras malbonon,
kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, *
kaj kiuj ne vokas al Dio? ¶
Tie ili forte ektimis, *
kie timindaĵo ne ekzistis;
ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas; *
vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis. ¶
Ho, ke venu el Cion *
savo al Izrael!
Kiam Dio revenigos Sian for-kaptitan popolon, *
tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael. ¶
Ho Dio, per Via nomo helpu min, *
kaj per Via forto donu al mi justecon.
Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, *
atentu la vortojn de mia buŝo. ¶
Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, / kaj fortuloj serĉas mian animon; *
ili ne havas Dion antaŭ si. ¶
Jen Dio estas mia helpanto, *
mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo. ¶
Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, / mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, *
ĉar ĝi estas bona;
ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, *
kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo. ¶
Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, / kaj ne kaŝu Vin de mia petego; *
atentu min, kaj respondu al mi. ¶
Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas, / pro la kriado de la malamiko, *
pro la premado de la malbonulo,
ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon *
kaj kolere min malamas.
Mia koro tremas en mi; *
kaj teruroj de morto min atakis.
Timo kaj tremo venis sur min, *
kaj konsternego min kovris. ¶
Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn de kolombo! *
Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;
malproksimen mi foriĝus, *
mi ekloĝus en dezerto.
Mi rapidus al rifuĝejo *
for de ventego kaj fulmo-tondro. ¶
Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, / kaj ne kaŝu Vin de mia petego; *
atentu min, kaj respondu al mi. ¶
Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas, / pro la kriado de la malamiko, *
pro la premado de la malbonulo,
ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon *
kaj kolere min malamas.
Mia koro tremas en mi; *
kaj teruroj de morto min atakis.
Timo kaj tremo venis sur min, *
kaj konsternego min kovris. ¶
Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn de kolombo! *
Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;
malproksimen mi foriĝus, *
mi ekloĝus en dezerto.
Mi rapidus al rifuĝejo *
for de ventego kaj fulmo-tondro. ¶
Pereigu, ho mia Sinjoro, / disigu ilian langon; *
ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; *
kaj malbon-faroj estas interne de ĝi;
pereigemo estas interne de ĝi, *
kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton. ¶
Pereigu, ho mia Sinjoro, / disigu ilian langon; *
ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; *
kaj malbon-faroj estas interne de ĝi;
pereigemo estas interne de ĝi, *
kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton. ¶
Ne malamiko min ja insultas – *
mi tion tolerus;
ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi – *
mi kaŝus min de li;
sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, *
mia amiko, mia kamarado,
vi, kun kiu ni kune intime paroladis, *
iradis en la domon de Dio en la hom-amaso. ¶
Ne malamiko min ja insultas – *
mi tion tolerus;
ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi – *
mi kaŝus min de li;
sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, *
mia amiko, mia kamarado,
vi, kun kiu ni kune intime paroladis, *
iradis en la domon de Dio en la hom-amaso. ¶
Mi vokas al Dio, *
kaj la Eternulo min savos.
Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; *
kaj Li aŭskultas mian voĉon.
Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, *
kiam ili granda-nombre estis kontraŭ mi.
Dio aŭskultos, / kaj Li humiligos ilin, *
la vivanto de eterne;
ĉar ili ne ŝanĝiĝas *
kaj ili ne timas Dion. ¶
La malbonulo metis sian manon sur siajn amikojn, *
li rompis sian interligon;
pli glata ol butero estas lia buŝo, *
sed milito estas en lia koro;
liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, *
sed ili estas nudigitaj glavoj. ¶
Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, / kaj Li vin subtenos; *
neniam Li lasos fali piulon. ¶
Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin *
en la foson de pereo;
la homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; *
sed mi fidas Vin. ¶
Mi vokas al Dio, *
kaj la Eternulo min savos.
Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; *
kaj Li aŭskultas mian voĉon.
Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, *
kiam ili granda-nombre estis kontraŭ mi.
Dio aŭskultos, / kaj Li humiligos ilin, *
la vivanto de eterne;
ĉar ili ne ŝanĝiĝas *
kaj ili ne timas Dion. ¶
La malbonulo metis sian manon sur siajn amikojn, *
li rompis sian interligon;
pli glata ol butero estas lia buŝo, *
sed milito estas en lia koro;
liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, *
sed ili estas nudigitaj glavoj. ¶
Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, / kaj Li vin subtenos; *
neniam Li lasos fali piulon. ¶
Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin *
en la foson de pereo;
la homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; *
sed mi fidas Vin. ¶
Kor-favoru min, ho Dio, / ĉar homo volas min engluti, *
dum la tuta tago malamiko min premas.
Miaj malamikoj volas min engluti ĉiutage, *
ĉar multaj militas kontraŭ mi fiere. ¶
En la tago, kiam mi timas, *
mi fidas Vin.
Dion, kies vorton mi gloras, *
tiun Dion mi fidas;
mi ne timas: *
Kion karno faros al mi? ¶
Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; *
ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.
Ili kolektiĝas, embuskas, / observas miajn paŝojn, *
penante kapti mian animon. ¶
Mian vagadon Vi kalkulis; / metu miajn larmojn en Vian fel-sakon, *
ili estas ja en Via libro.
Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen *
en la tago, kiam mi vokos;
tion mi scias, *
ke Dio estas kun mi. ¶
Mi gloros vorton de Dio; *
mi gloros vorton de la Eternulo.
Dion mi fidas, mi ne timas: *
Kion faros al mi homo?
Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, *
mi plenumos al Vi dank-oferojn.
Ĉar Vi savis mian animon de la morto, *
kaj miajn piedojn de fal-puŝiĝo,
por ke mi iradu antaŭ Dio *
en la lumo de la vivo. ¶
Kor-favoru min, ho Dio, kor-favoru min; *
ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, *
ĝis pasos la mizeroj. ¶
Mi vokas al Dio Plejalta, *
al Dio, kiu decidas pri mi.
Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, / Li, kiu hontigas mian persekutanton; *
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron. ¶
Mia animo estas inter leonoj; *
mi kuŝas inter homidoj avidaj,
kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, *
kaj kies lango estas akra glavo. ¶
Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; *
Via gloro estu super la tuta tero. ¶
Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; *
ili premis mian animon;
ili fosis antaŭ mi foson, *
sed ili mem falis en ĝin. ¶
Fortika estas mia koro, ho Dio, / fortika estas mia koro; *
mi kantos kaj gloros.
Vekiĝu, mia honoro, / vekiĝu, psaltero kaj harpo; *
mi vekos la matenan ĉiel-ruĝon.
Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; *
mi prikantos Vin inter la gentoj.
Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, *
kaj ĝis la nuboj estas Via vero. ¶
Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; *
Via gloro estu super la tuta tero. ¶
Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; *
defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
Savu min de la krimuloj, *
kaj kontraŭ la sang-aviduloj helpu min. ¶
Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, *
fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi,
ne por mia krimo *
kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; *
rapidu renkonte al mi, kaj rigardu. ¶
Ho mia forto, al Vi mi min turnas; *
ĉar Dio estas mia rifuĝo.
Mia bona Dio rapidos al mi; *
Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj. ¶
Sed mi kantos Vian forton, *
kaj matene mi gloros Vian bonecon;
ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo *
en la tago de mia malfeliĉo.
Ho mia forto, al Vi mi kantos; / ĉar Dio estas mia defendo, *
la Dio de mia favoro. ¶
Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; *
Vi koleris; rekonsolu nin.
Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin; *
resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas.
Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; *
Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan. ¶
Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, *
por ke ili ĝin levu pro la vero.
Por ke liberiĝu Viaj amatoj, *
helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min. ¶
Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; / Mi dividos Ŝeĥemon, *
kaj la valon Sukot Mi mezuros.
Al Mi apartenas Gilead, *
al Mi apartenas Manase;
Efraim estas la forto de Mia kapo, *
Jehuda estas Mia sceptro.
Moab estas Mia lavo-pelvo; / sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; *
super Filiŝtujo Mi triumfe krios. ¶
Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? *
Kiu alkondukos min ĝis Edom?
Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? *
Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; *
vanta estas helpo de homo. ¶
Kun Dio ni faros heroaĵojn; *
kaj Li dispremos niajn malamikojn. ¶
Aŭskultu, ho Dio, mian krion; *
atentu mian preĝon.
De la fino de la tero mi vokas al Vi / en la malĝojo de mia koro: *
Sur rokon tro altan por mi supren-konduku min. ¶
Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, *
fortika turo kontraŭ malamiko.
Lasu min loĝi eterne en Via tendo, *
havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. ¶
Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; *
Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.
Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, *
ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.
Li restu eterne antaŭ Dio; *
boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.
Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, *
plenumante miajn promesojn ĉiutage. ¶
Nur al Dio esperas mia animo; *
de Li venas mia savo.
Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, / mia rifuĝejo; *
mi ne tute renversiĝos. ¶
Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro / kaj ĉiuj vi penos faligi lin, *
kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?
Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; *
plaĉas al ili malvero;
per la buŝo ili benas, *
kaj interne ili malbenas. ¶
Nur Dion fidu, mia animo; *
ĉar Li estas mia espero.
Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, / mia rifuĝejo; *
mi ne renversiĝos.
En Dio estas mia savo kaj mia honoro; *
mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio. ¶
Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; / elverŝu antaŭ Li vian koron: *
Dio estas nia defendo. ¶
Nur vantaĵo estas la malalt-ranguloj, *
malveraĵo estas la alt-ranguloj;
metitaj sur pesilon, *
ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.
Ne fidu perfortaĵon, *
kaj rabitaĵon ne fidu vane;
kiam kreskos riĉeco, *
ne atentu ĝin per via koro.
Unu vorton diris Dio, / du-foje mi ĝin aŭdis, *
ke la forto estas ĉe Dio.
Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favor-korecon; *
ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj. ¶
Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,
sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.
Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.
Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶
Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.
Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶
Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶
Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; *
de la teruro pri malamiko gardu mian vivon. ¶
Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, *
kontraŭ la amaso de krimuloj,
kiuj akrigis sian langon kiel glavon, *
direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
por pafi kaŝe kontraŭ sen-kulpulon; *
subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
Ili fortikigas sin en malbona intenco, / ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; *
ili diras: Kiu ilin vidos?
Ili elpensas krimojn, / kaŝas ilin tre zorge interne en si, *
en la profundeco de la koro. ¶
Sed Dio pafos kontraŭ ilin; *
per sago subita ili estos frapitaj.
Kaj ili falos per sia propra lango; *
ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
Kaj ektimos ĉiuj homoj, / kaj ili rakontos la agon de Dio *
kaj komprenos Liajn farojn.
La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; *
kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron. ¶
Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; *
kaj al Vi oni plenumas promesojn.
Al Vi, kiu aŭskultas preĝon, *
venas ĉiu karno.
Krimaĵoj min premas; *
niajn pekojn Vi pardonos.
Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, *
ke li loĝu en Viaj kortoj.
Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, *
de Via sankta templo. ¶
Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, *
ho Dio de nia savo,
espero de ĉiuj finoj de la tero *
kaj de malproksimaj maroj,
Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, *
kiu estas zonita per potenco,
Kiu kvietigas la bruadon de maroj, / la bruadon de iliaj ondoj, *
kaj la tumulton de popoloj.
Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj; *
la lokojn de la sun-leviĝo kaj sun-subiro Vi ĝojigas. ¶
Vi memoras pri la tero, / kaj Vi donas al ĝi akvon, *
kaj Vi forte ĝin riĉigas;
la torento de Dio estas plena de akvo; *
Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.
Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, *
Vi ebenigas ĝiajn bulojn;
per pluvego Vi ĝin moligas, *
Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.
Vi kronas la jaron per Via bono; *
kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.
La stepoj de dezerto grasiĝas, *
kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.
La herbejoj kovriĝas per brutaroj, / kaj la kampoj vestiĝas per greno; *
ili ĝojas kaj kantas. ¶
Ĝoje kriu al Dio tuta la tero. / Muziku la gloron de Lia nomo, *
faru honoron al Lia gloro.
Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! *
Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, *
kantas Vian nomon.
Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, *
kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
Li faris el maro sekan teron; / riveron oni transpaŝis piede; *
tie ni ĝojis pro Li.
Li regas per Sia potenco eterne; / Liaj okuloj rigardas la popolojn; *
la ribelantoj ne leviĝu. ¶
Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, *
kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
Li donis vivon al nia animo, *
kaj ne lasis fal-ŝanceliĝi nian piedon.
Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; *
Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
Vi enirigis nin en kaptilon, *
Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; / ni trapasis fajron kaj akvon, *
sed Vi elirigis nin en bon-staton. ¶
Mi eniros en Vian domon kun brul-oferoj; *
mi plenumos al Vi miajn promesojn,
kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, *
kiam mi estis en premo.
Grasajn brul-oferojn mi alportos al Vi / kun fumo de vir-ŝafoj; *
mi oferos bovidojn kaj kaprojn. ¶
Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; *
kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
Al Li mi vokis per mia buŝo, *
kaj Lia glorado estis sub mia lango.
Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, *
mia Sinjoro min ne aŭskultus;
sed Dio aŭskultis, *
Li atentis la voĉon de mia preĝo.
Glorata estu Dio, / kiu ne forpuŝis mian preĝon *
kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon. ¶
Dio nin kor-favoru kaj benu; *
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.
Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, *
en ĉiuj popoloj Vian savon. ¶
Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj.
Ĝoju kaj kantu gentoj, *
ĉar Vi juĝas popolojn juste. ¶
Vi juĝas juste, *
kaj gentojn sur la tero Vi regas.
Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj. ¶
La tero donis sian frukton. *
Benos nin Dio, nia Dio.
Nin benos Dio; *
kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero. ¶
Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj, *
kaj for-kuru Liaj malamantoj for de Li.
Kiel dispeliĝas fumo, *
tiel Vi ilin dispelu;
kiel vakso fandiĝas de fajro, *
tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio.
Sed la virtuloj ĝojos, / gajos antaŭ Dio, *
kaj triumfos ĝojege. ¶
Kantu al Dio, / muziku al Lia nomo, *
gloru la veturantan sur la nuboj;
Lia nomo estas JAH; *
ĝoju antaŭ Li.
Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj *
estas Dio en Sia sankta loĝejo.
Dio donas domon al soluloj, / elirigas malliberulojn en liberecon; *
nur la ribeluloj restas en dezerto. ¶
Ho Dio, kiam Vi iris antaŭ Via popolo, *
kiam Vi paŝis en la dezerto,
la tero tremis kaj la ĉielo fandiĝis *
de la vizaĝo de Dio,
tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, *
Dio de Izrael.
Bon-faran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon, *
kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis.
Via gento ekloĝis tie; *
Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio. ¶
Mia Sinjoro elparolas vorton; *
kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.
Reĝoj de armeoj for-kuras, for-kuras; *
kaj la hejme-sidantino dividas akiron.
Kiam vi kuŝas inter brutejoj, / la flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento, *
kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro.
Kiam la Plej-potenculo dismetis reĝojn sur la tero, *
ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon. ¶
Monto de Dio estas la monto Baŝana, *
monto multe-pinta estas la monto Baŝana.
Kial vi, montoj multe-pintaj, envie rigardas la monton, / kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, *
kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne?
Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; *
inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.
Vi supreniris alten, *
alkondukis kaptitojn,
prenis donacojn de homoj, *
kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio. ¶
Glorata estu mia Sinjoro, / ĉiutage Li zorgas pri ni; *
Dio estas nia savo.
Dio estas por ni Dio de savo, *
kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.
Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, *
la multe-haran kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.
Mia Sinjoro diris: / El Baŝan Mi al-kondukos, *
Mi al-kondukos el la profundeco de la maro;
por ke vi trempu vian piedon en sango, *
kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj. ¶
Oni vidis Vian iron, ho Dio, *
la iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo.
Antaŭe iris kantistoj, / poste kord-instrumentistoj, *
en la mezo de knabinoj tamburinistinoj.
En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, *
vi, devenantoj de Izrael.
Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; / la princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; *
la princoj de Zebulun kaj de Naftali. ¶
Via Dio destinis vian forton. *
Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.
Pro Via templo en Jerusalem *
la reĝoj alportos al Vi donacojn.
Kvietigu la beston en la kanoj, / la aron da bovoj kun la bovidoj, *
popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento.
Li dispelas la popolojn, *
kiuj deziras batalojn. ¶
Venos eminentuloj el Egiptujo; / Etiopujo rapidos, *
por etendi siajn manojn al Dio.
Regnoj de la tero, kantu al Dio, *
muziku al mia Sinjoro,
kiu regas en la ĉielo de la eternaj ĉieloj. *
Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo.
Gloru la forton de Dio! / Super Izrael estas Lia majesto, *
kaj Lia potenco estas en la nuboj.
Timinda Vi estas, ho Dio, *
en Via sanktejo.
Li estas la Dio de Izrael, / Li donas forton kaj potencon al la popolo. *
Glorata estu Dio. ¶
Savu min, ho Dio; *
ĉar la akvoj venis ĝis mia animo.
Mi profundiĝis en profundan marĉon, *
kaj mi ne havas, sur kio stari;
mi enfalis en la profundon de la akvo, *
kaj la fluo min forportas.
Mi senfortiĝis de mia kriado, *
sekiĝis mia gorĝo;
laciĝis miaj okuloj *
de la atendado de mia Dio.
Pli multaj ol la haroj de mia kapo *
estas miaj senkaŭzaj malamantoj;
fortiĝis miaj premantoj, / miaj maljustaj malamikoj; *
kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni. ¶
Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; *
kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.
Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, *
ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot!
Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, *
ho Dio de Izrael!
Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, *
honto kovras mian vizaĝon.
Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, *
nekonato por la filoj de mia patrino.
Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, *
kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
Kaj mi ploras, / mia animo estas en fasto, *
kaj pri tio oni min hontigas.
Kiel veston mi metis sur min sakon, *
kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili.
Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego, *
kaj la drinkantoj kantas pri mi. ¶
Kaj mi preĝas al Vi, ho Eternulo, *
en favora tempo;
ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi *
per Via vera helpo.
Eligu min el la ŝlimo, *
ke mi ne dronu;
mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj *
kaj el profunda akvo.
Ne fortiru min fluo de la akvo, / ne englutu min profundo, *
kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon.
Aŭskultu min, ho Eternulo, / ĉar bona estas Via favor-koreco; *
laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.
Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, / ĉar mi suferas; *
rapidu, aŭskultu min.
Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin; *
spite miajn malamikojn liberigu min. ¶
Vi scias mian malhonoron / kaj mian honton kaj mian mokatecon; *
antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.
Honto rompis mian koron, *
kaj mi senfortiĝis;
mi atendis kompatantojn, sed ili for-estis; *
konsolantojn, sed mi ne trovis.
Kaj ili donis al mi por manĝo galon, *
kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron. ¶
Sed mi estas malriĉa kaj suferanta; *
Via helpo min defendu, ho Dio. ¶
Mi gloros la nomon de Dio per kanto, *
kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo, *
ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendo-havaj hufoj.
Vidos humiluloj kaj ĝojos! *
Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.
Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn, *
kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas.
Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, *
la maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas.
Ĉar Dio helpos Cionon / kaj konstruos la urbojn de Judujo, *
ke oni tie loĝos kaj ilin heredos.
Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos, *
kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi. ¶
Volu, ho Dio, savi min; *
ho Eternulo, rapidu helpi min. ¶
Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, *
kiuj serĉas mian animon;
retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, *
kiuj deziras al mi malbonon.
Kun honto iru returne tiuj, *
kiuj diras al mi: Ha, ha!
Gaju kaj ĝoju pro Vi *
ĉiuj Viaj serĉantoj;
kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: *
Granda estas Dio. ¶
Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; *
ho Dio, rapidu al mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto; *
ho Eternulo, ne malrapidu. ¶
Vin, ho Eternulo, mi fidas: *
Mi neniam estu hontigita.
Per Via justeco savu min kaj liberigu min; *
klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min. ¶
Estu por mi fortika roko, *
kien mi povus ĉiam veni,
kiun Vi destinis por mia savo; *
ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.
Ho mia Dio, / liberigu min el la mano de malbonulo, *
el la mano de krimulo kaj premanto. ¶
Ĉar Vi estas mia espero, *
ho mia Sinjoro;
la Eternulo estas mia fido *
de post mia juneco.
Vin mi fidis de la embrieco, / de la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; *
Vin mi ĉiam gloros.
Mirindaĵo mi estis por multaj; *
kaj Vi estas mia forta rifuĝejo. ¶
Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, *
ĉiutage de Via majesto.
Ne forpuŝu min *
en la tempo de maljuneco;
kiam konsumiĝos miaj fortoj, *
tiam ne forlasu min. ¶
Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi, *
kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,
dirante: Dio lin forlasis; *
persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos. ¶
Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; *
ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
Estu hontigitaj kaj malaperu *
la persekutantoj de mia animo;
de honto kaj malhonoro estu kovritaj *
tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. ¶
Kaj mi ĉiam fidos *
kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
Mia buŝo rakontos Vian justecon, / ĉiutage Vian helpon, *
ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli. ¶
Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; *
mi rakontos nur Vian justecon.
Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; *
kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco *
ne forlasu min, ho Dio,
Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, *
pri Via forto al ĉiuj venontoj. ¶
Via justeco, ho Dio, estas tre alta; / en la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, *
ho Dio, kiu Vin egalas?
Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, *
sed Vi denove min vivigis,
kaj el la abismoj de la tero *
Vi denove min eligis.
Vi pliigas mian grandecon *
Kaj denove min konsolas. ¶
Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, *
ho mia Dio;
mi kantos al Vi per harpo, *
ho Sanktulo de Izrael!
Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; *
kaj mia animo, kiun Vi savis.
Kaj mia lango ĉiutage *
rakontas Vian justecon;
ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj *
estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. ¶
Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo *
kaj Vian justecon al la reĝido.
Li juĝu Vian popolon kun vero *
kaj Viajn prematojn kun justeco.
La montoj alportu al la popolo pacon, *
ankaŭ la montetoj, per justeco. ¶
Li juĝu la prematojn en la popolo, / li savu la filojn de senhavulo, *
kaj li dispremu la premanton.
Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, *
de generacioj al generacioj.
Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; *
kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, *
ĝis ne plu ekzistos la luno. ¶
Li regu de maro ĝis maro *
kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, *
kaj liaj malamikoj leku polvon. ¶
La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; *
la reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; *
ĉiuj popoloj lin servu. ¶
Ĉar li savos ploregantan malriĉulon *
kaj senhelpan mizerulon.
Li estos favor-kora por malriĉulo kaj senhavulo, *
kaj li savos la animojn de mizeruloj.
De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; *
kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj. ¶
Kaj li vivu, / kaj oni donu al li *
el la oro de Ŝeba;
kaj oni ĉiam preĝu por li, *
kaj ĉiutage oni lin benu.
Estu multe da greno en la lando; *
sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon';
kaj en la urboj ĉio floru, *
kiel herbo sur la tero.
Lia nomo estu eterna; *
tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;
ĉiuj popoloj *
sin benu per li kaj gloru lin. ¶
Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, *
kiu sola faras miraklojn.
Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; / kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. *
Amen, kaj amen! ¶
(Jes, bona estas Dio por Izrael, *
por tiuj, kiuj havas puran koron.)
Sed mi – apenaŭ ne fal-ŝanceliĝis miaj piedoj, *
preskaŭ elglitis miaj paŝoj.
Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, *
vidante la bon-staton de la malvirtuloj. ¶
Ĉar ili ne havas suferojn de morto, *
kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, *
kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
Tial ilian kolon ĉirkaŭ-volvis fiereco, *
kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, *
super-bordiĝis en ilia koro la intencoj.
Ili mokas, / ili parolas malbon-intence pri premado; *
ili parolas de alte.
Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, *
kaj ilia lango promenas sur la tero.
Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, *
kaj ili akvon ĉerpas abunde.
Kaj ili diras: Kiel Dio scias? *
Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
Jen tiuj estas malvirtuloj, / kaj ili estas feliĉuloj de la mondo *
kaj atingis riĉecon! ¶
Nur vane mi purigis mian koron *
kaj lavis per sen-kulpeco miajn manojn,
kaj mi turmentiĝadis ĉiutage *
kaj mi suferas punon ĉiu-matene!
Se mi intencus paroli kiel ili, *
tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.
Mi meditis, por kompreni ĉi tion; *
sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
ĝis mi venis en la sanktejon de Dio *
kaj ekkomprenis la finon de tio. ¶
Vi starigas ilin sur glitiga loko; / kaj Vi ĵetas ilin en pereon. *
Kiel momente ili ruiniĝis!
Pereis, malaperis *
de subita teruro!
Simile al sonĝo post la vekiĝo, / Vi, ho mia Sinjoro, *
en kolero tute sen-signifigas ilian bildon.
Kiam bolis mia koro *
kaj turmentiĝis mia internaĵo,
tiam mi estis sen-klerulo kaj mi ne komprenis; *
mi estis kiel bruto antaŭ Vi. ¶
Sed mi ĉiam estas apud Vi; *
Vi tenas min je la dekstra mano.
Per Via konsilo Vi min kondukas, *
kaj poste Vi akceptas min kun honoro.
Kiu estas por mi en la ĉielo? *
Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; *
sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. ¶
Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; *
Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.
Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; / sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, *
por rakonti ĉiujn Viajn farojn. ¶
Jes, bona estas Dio por Izrael, *
por tiuj, kiuj havas puran koron.
Sed mi – apenaŭ ne fal-ŝanceliĝis miaj piedoj, *
preskaŭ elglitis miaj paŝoj.
Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, *
vidante la bon-staton de la malvirtuloj. ¶
Ĉar ili ne havas suferojn de morto, *
kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, *
kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
Tial ilian kolon ĉirkaŭ-volvis fiereco, *
kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, *
super-bordiĝis en ilia koro la intencoj.
Ili mokas, / ili parolas malbon-intence pri premado; *
ili parolas de alte.
Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, *
kaj ilia lango promenas sur la tero.
Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, *
kaj ili akvon ĉerpas abunde.
Kaj ili diras: Kiel Dio scias? *
Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
Jen tiuj estas malvirtuloj, / kaj ili estas feliĉuloj de la mondo *
kaj atingis riĉecon! ¶
Nur vane mi purigis mian koron *
kaj lavis per sen-kulpeco miajn manojn,
kaj mi turmentiĝadis ĉiutage *
kaj mi suferas punon ĉiu-matene!
Se mi intencus paroli kiel ili, *
tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.
Mi meditis, por kompreni ĉi tion; *
sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
ĝis mi venis en la sanktejon de Dio *
kaj ekkomprenis la finon de tio. ¶
Vi starigas ilin sur glitiga loko; / kaj Vi ĵetas ilin en pereon. *
Kiel momente ili ruiniĝis!
Pereis, malaperis *
de subita teruro!
Simile al sonĝo post la vekiĝo, / Vi, ho mia Sinjoro, *
en kolero tute sen-signifigas ilian bildon.
Kiam bolis mia koro *
kaj turmentiĝis mia internaĵo,
tiam mi estis sen-klerulo kaj mi ne komprenis; *
mi estis kiel bruto antaŭ Vi. ¶
Sed mi ĉiam estas apud Vi; *
Vi tenas min je la dekstra mano.
Per Via konsilo Vi min kondukas, *
kaj poste Vi akceptas min kun honoro.
Kiu estas por mi en la ĉielo? *
Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; *
sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. ¶
Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; *
Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.
Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; / sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, *
por rakonti ĉiujn Viajn farojn. ¶
Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? *
Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?
Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, / la genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, *
ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.
Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, *
al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo. ¶
Krias Viaj malamikoj en Via domo, *
metis tie siajn signojn.
Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn *
kontraŭ la lignajn plektaĵojn.
Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn *
ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, *
malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.
Ili diris en sia koro: / Ni ruinigos ilin tute; *
ili for-bruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando. ¶
Niajn signojn ni ne vidis; / jam ne ekzistas profeto, *
kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.
Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? *
Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?
Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? *
Ekstermu ilin el Via basko. ¶
Dio estas ja mia Reĝo de antikve, *
Li faras savon sur la tero.
Vi disŝiris per Via forto la maron, *
Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;
Vi disbatis la kapojn de la levjatano, *
Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;
Vi elfendis fonton kaj torenton, *
Vi elsekigis potencajn riverojn.
Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; *
Vi aranĝis lumon kaj sunon;
Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; *
la someron kaj la vintron Vi aranĝis. ¶
Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon *
kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.
Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; *
la anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.
Rememoru la interligon, *
ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.
La suferanto ne reiru hontigita; *
malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.
Leviĝu, ho Dio, *
defendu Vian aferon;
rememoru la malhonoron, *
kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage.
Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; *
la bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas. ¶
Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; / proksima estas Via nomo; *
oni rakontas Viajn miraklojn. ¶
Kiam Mi elektos tempon, *
Mi faros justan juĝon.
Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; *
Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. ¶
Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; *
kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;
Ne levu supren vian kornon, *
ne parolu kun ne-fleksebla kolo;
ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento *
kaj ne de la dezerto venas alteco.
Nur Dio estas juĝanto; *
unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. ¶
Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, / kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, *
kaj Li verŝas el ĝi;
sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos *
ĉiuj malvirtuloj de la tero. ¶
Kaj mi eterne predikos, *
mi kantos al la Dio de Jakob.
Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj Mi rompos; *
altiĝos la kornoj de virtulo. ¶
Dio estas konata en Judujo; *
granda estas Lia nomo en Izrael.
En Salem estas Lia tendo, *
kaj Lia loĝejo sur Cion.
Tie Li rompis la sagojn de paf-arko, *
ŝildon, glavon, kaj militon. ¶
Vi estas majesta kaj potenca *
sur la sovaĝ-bestaj montoj.
Senarmiĝis la fort-koruloj, endormiĝis; *
kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
De Via minaco, ho Dio de Jakob, *
paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo. ¶
Vi, Vi estas timinda; / kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, *
kiam ekflamas Via kolero?
El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; *
la tero ektimis kaj eksilentis,
kiam Dio leviĝis, por juĝi, *
por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. ¶
Ĉar la kolero de homo *
fariĝas Via gloro,
kiam Vi zonas Vin *
per la resto de Via kolero. ¶
Faru kaj plenumu promesojn *
al la Eternulo, via Dio;
vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, *
alportu donacojn al la Timindulo.
Li humiligis la spiriton de potenculoj; *
Li estas timinda por la reĝoj de la tero. ¶
Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias; *
mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min.
En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; / en la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas; *
mia animo ne volas konsoliĝi.
Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; *
mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. ¶
Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; *
mi estas frapita, mi ne povas paroli.
Mi meditas pri la tagoj antikvaj, *
pri la jaroj antaŭ-longe pasintaj.
Mi rememoras en la nokto mian kanton; / mi parolas kun mia koro, *
kaj mia spirito esploras. ¶
Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? *
Kaj ĉu Li ne plu favoros?
Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? *
Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
Ĉu Dio forgesis indulgi? *
Ĉu Li fermis en kolero Sian favor-korecon? ¶
Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto, *
ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
Mi rememoros la farojn de la Eternulo; *
jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.
Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, *
kaj pri Viaj agoj mi parolos. ¶
Ho Dio, en sankteco estas Via vojo. *
Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?
Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; *
Vi montris Vian forton inter la popoloj.
Vi liberigis per Via brako Vian popolon, *
la filojn de Jakob kaj Jozef. ¶
Vidis Vin akvoj, ho Dio, / vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, *
kaj abismoj skuiĝis.
Nubegoj verŝis akvon, / la ĉielo eligis bruon, *
kaj Viaj sagoj ekflugis.
La voĉo de Via tondro estis en la turno-vento, / fulmoj lumigis la mondon; *
tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
Sur la maro estis Via vojo, / kaj Via irejo sur grandaj akvoj, *
sed Viaj paŝo-signoj ne estis videblaj.
Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn, *
per la mano de Moseo kaj Aaron. ¶
Atentu, ho mia popolo, mian instruon; *
klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.
Mi malfermos per sentenco mian buŝon; *
mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
Kion ni aŭdis kaj sciiĝis, / kion rakontis al ni niaj patroj, *
tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj,
rakontante al venonta generacio *
la gloron de la Eternulo,
kaj Lian potencon, *
kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
Li starigis ateston en Jakob, *
kaj en Izrael Li fiksis leĝon,
pri kiu Li ordonis al niaj patroj, *
ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,
por ke sciu estonta generacio, / la infanoj, kiuj naskiĝos, *
ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.
Ili metu sian fidon sur Dion, / kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, *
kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, *
generacio ribela kaj perfida,
generacio, kiu ne estis firma per sia koro, *
nek fidela al Dio per sia spirito. ¶
La filoj de Efraim, / armitaj, portantaj paf-arkon, *
turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, *
kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
kaj ili forgesis Liajn farojn, *
kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili. ¶
Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn *
en la lando Egipta, sur la kampo Coan.
Li fendis la maron kaj pasigis ilin, *
kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;
kaj Li kondukis ilin tage en nubo *
kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
Li fendis ŝtonojn en la dezerto, *
kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;
Li eligis riveretojn el roko, *
kaj fluigis akvon kiel riverojn. ¶
Sed ili plue pekis antaŭ Li, *
ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
kaj ili incitis Dion en sia koro, *
petante manĝon pro sia kaprico;
kaj ili parolis kontraŭ Dio, *
kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
Jen Li frapis rokon, *
kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj:
Ĉu Li povas ankaŭ panon doni? *
Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo? ¶
Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; / kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, *
kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;
ĉar ili ne kredis je Dio *
kaj ne fidis Lian savon.
Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, *
kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, *
kaj Li donis al ili ĉielan grenon.
Panon de potenculoj ĉiu manĝis; *
Li sendis al ili manĝon satege.
Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, *
kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, *
kaj flugilajn birdojn kiel apud-maran sablon;
kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro, *
ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.
Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis; *
kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris. ¶
Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron / kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo, *
la kolero de Dio venis sur ilin
kaj mortigis la plej eminentajn el ili, *
kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis. ¶
Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis *
kaj ne kredis je Liaj mirakloj.
Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco *
kaj iliajn jarojn en teruro. ¶
Kiam Li estis mortiganta ilin, / tiam ili Lin ek-serĉis, *
returniĝis kaj fervore vokis Dion;
kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo *
kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
Sed ili flatis al Li per sia buŝo, *
kaj per sia lango ili mensogis al Li;
ĉar ilia koro ne estis firma al Li, *
kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
Tamen Li, favor-kora, pardonas pekon, *
kaj Li ne pereigas,
kaj Li ofte for-klinis Sian koleron, *
kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, *
vento, kiu iras kaj ne revenas. ¶
Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto *
kaj indignigis Lin en la stepo!
Ripete ili incitadis Dion *
kaj provokis la Sanktulon de Izrael. ¶
Ili ne rememoris Lian manon, *
la tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,
kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn *
kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;
kiam Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, *
ke ili ne povis trinki.
Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin manĝis, *
kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;
iliajn produktojn de la tero Li for-donis al vermoj *
kaj ilian laboron al akridoj;
per hajlo Li batis iliajn vin-berojn, *
kaj iliajn sikomorojn per frosto;
Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, *
kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo;
Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, / furiozon, malbenon, kaj mizeron, *
taĉmenton da malbonaj anĝeloj.
Li donis liberan vojon al Sia kolero, / ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon, *
kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;
Li mortigis ĉiun unue-naskiton en Egiptujo, *
la komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam. ¶
Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, *
kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto;
Li kondukis ilin en sen-danĝereco, kaj ili ne timis, *
kaj iliajn malamikojn kovris la maro;
kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, *
al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;
Li forpelis antaŭ ili popolojn, / lote disdonis ilian heredon, *
kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael. ¶
Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan, *
kaj Liajn leĝojn ili ne observis;
ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj, *
returniĝis, kiel malfidinda paf-arko;
ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj, *
kaj per siaj idoloj ili Lin incitis. ¶
Dio aŭdis kaj flamiĝis, *
kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael;
Li forlasis Sian loĝejon en Ŝilo, *
la tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj;
kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, *
kaj Sian majeston en la manon de malamiko;
kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, *
kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis.
Ĝiajn junulojn for-manĝis fajro, *
kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj;
ĝiaj pastroj falis de glavo, *
kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris. ¶
Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto, *
kiel fortulo, vigligita de vino.
Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen: *
Eternan malhonoron Li donis al ili.
Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef, *
kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;
sed Li elektis la tribon de Jehuda, *
la monton Cion, kiun Li ekamis;
kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, *
kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam.
Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, *
kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.
De apud la ŝafinoj Li venigis lin, *
por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.
Kaj li paŝtis ilin laŭ la fideleco de sia koro, *
kaj per lertaj manoj li ilin kondukis. ¶
Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, / mal-purigis Vian sanktan templon, *
faris el Jerusalem ruinojn.
La kadavrojn de Viaj sklavoj / ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo, *
la karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;
ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem, *
kaj estis neniu, kiu ilin enterigus. ¶
Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, *
mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.
Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese? *
kaj Via indigno brulos, kiel fajro? ¶
Ne memoru niajn antaŭajn krimojn, / rapide atingu nin Via favor-koreco; *
ĉar ni tre konsumiĝis.
Helpu nin, ho Dio de nia savo, *
pro la gloro de Via nomo;
kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn *
pro Via nomo. ¶
Kial devas diri la popoloj: *
Kie estas ilia Dio?
Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj *
la venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj.
Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj; / per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, *
kiuj estas kondamnitaj al morto. ¶
Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro, *
eterne Vin dankos,
de generacio al generacio *
ni rakontos Vian gloron. ¶
Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu; / Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn, *
Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!
Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, *
kaj venu, por savi nin.
Ho Dio, revenigu nin / kaj lumigu Vian vizaĝon, *
por ke ni estu savitaj. ¶
Ho Eternulo, Dio Cebaot, *
ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?
Vi manĝigis al ili panon larman, *
kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.
Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; *
kaj niaj malamikoj nin mokas.
Ho Dio Cebaot, revenigu nin / kaj lumigu Vian vizaĝon, *
por ke ni estu savitaj. ¶
Vinber-branĉon el Egiptujo Vi elportis, *
Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;
Vi purigis lokon por ĝi; / kaj ĝi profundigis siajn radikojn *
kaj plenigis la tutan landon;
montojn kovris ĝia ombro, *
kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro *
kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero. ¶
Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, *
ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
Subfosas ĝin arbara apro, *
kaj kampa besto ĝin mordas. ¶
Ho Dio Cebaot, returniĝu; / rigardu el la ĉielo kaj vidu, *
kaj rememoru tiun vinber-trunkon,
kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, *
kaj la kreskaĵ-idon, kiun Vi fortikigis por Vi.
Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; *
de Via minaca vizaĝo ili pereis.
Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, *
super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi. ¶
Kaj ni ne foriros de Vi; *
vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.
Ho Eternulo, Dio Cebaot, revenigu nin, / lumigu Vian vizaĝon, *
por ke ni estu savitaj. ¶
Laŭte kantu al Dio, nia forto; *
ĝoje kriu al la Dio de Jakob.
Sonigu kanton, / donu tamburinon, *
ĉarman harpon, kaj psalteron.
Muziku per korno en nov-monato, *
je la plen-luno, en la tago de nia festo.
Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael *
kaj ordono de la Dio de Jakob.
Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, *
kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. ¶
Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis: / Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, *
liaj manoj liberiĝis de korboj.
En la mizero vi vokis, *
kaj Mi vin helpis;
Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; *
Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. ¶
Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; *
ho Izrael, se vi Min aŭskultus!
Ne estu ĉe vi alia dio; *
kaj ne adoru fremdan dion.
Mi estas la Eternulo, via Dio, *
kiu elkondukis vin el la lando Egipta;
malfermu larĝe vian buŝon, *
kaj Mi ĝin plenigos. ¶
Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, *
Izrael ne obeis Min.
Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, *
ke ili iru laŭ siaj intencoj. ¶
Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, *
se Izrael irus per Miaj vojoj!
Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, *
kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.
La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, *
kaj ilia bonstato estus eterna.
Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, *
kaj Mi satigus vin per mielo el roko. ¶
Dio stariĝis en Dia anaro; *
inter la dioj Li juĝas. ¶
Ĝis kiam vi juĝos maljuste, *
kaj privilegios la personojn de malvirtuloj?
Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; *
rilate afliktiton kaj sen-havulon estu virtaj.
Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; *
el la mano de malvirtulo ilin savu.
Ili ne scias kaj ne komprenas, / en mallumo ili marŝas; *
ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. ¶
Mi diris: Vi estas dioj, *
kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
sed vi mortos, kiel homoj, *
kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
Leviĝu, ho Dio, / juĝu la teron; *
ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn. ¶
Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, *
ho Eternulo Cebaot!
Mia animo deziras kaj sopiras *
al la kortoj de la Eternulo.
Mia koro kaj mia korpo *
sentas ravon pri la viva Dio.
Eĉ birdo trovas domon / kaj hirundo neston por si, *
en kiu ĝi tenas siajn idojn:
Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, *
mia Reĝo kaj mia Dio.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: *
Ili laŭdas Vin konstante. ¶
Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, *
kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
kiuj pasas tra la Valo de Ploro / kaj faras tie fontojn, *
kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj.
Ili iras de forto al forto, *
aperas antaŭ Dio sur Cion. ¶
Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; *
aŭskultu, ho Dio de Jakob!
Nia ŝildo, vidu, ho Dio, *
kaj rigardu la vizaĝon de Via sankt-oleito. ¶
Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, *
ol mil aliaj:
Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, *
ol loĝi en tendoj de malvirto.
Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; *
favoron kaj honoron donas la Eternulo.
Li ne domaĝas bonon *
al tiuj, kiuj iras en virto.
Ho Eternulo Cebaot, *
bone estas al la homo, kiu Vin fidas. ¶
Vi kor-favoris, ho Eternulo, Vian landon, *
Vi revenigis la for-kaptitojn de Jakob;
Vi pardonis la kulpon de Via popolo, *
Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. ¶
Vi retenis Vian tutan koleron, *
forlasis Vian furiozon.
Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, *
kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni. ¶
Ĉu eterne Vi nin koleros, *
daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?
Ĉu Vi ne revivigos nin denove, *
ke Via popolo ĝoju per Vi? ¶
Aperigu al ni, ho Eternulo, *
Vian favoron,
kaj Vian helpon *
donu al ni. ¶
Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; *
ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo
kaj al Siaj fideluloj, *
ke ili ne reiru al malsaĝeco. ¶
Jam proksima estas Lia helpo *
al tiuj, kiuj Lin timas,
por ke ekregu honoro *
en nia lando. ¶
Bono kaj vero renkontiĝas, *
justeco kaj paco sin kisas.
Vero elkreskas el la tero, *
kaj justeco rigardas el la ĉielo. ¶
Kaj la Eternulo donos bonon, *
kaj nia tero donos siajn produktojn.
Justeco iros antaŭ Li *
kaj faros vojon por Liaj paŝoj. ¶
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; *
ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.
Konservu mian animon, *
ĉar mi estas fidela.
Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, *
kiu fidas Vin. ¶
Kor-favoru min, ho mia Sinjoro, *
ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.
Ĝojigu la animon de Via sklavo, *
ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema *
kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas. ¶
Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, *
kaj atentu la voĉon de mia petego.
En tago de mia sufero mi Vin vokas, *
por ke Vi aŭskultu min.
Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, *
kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos / kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, *
kaj honoros Vian nomon.
Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; *
Vi sola estas Dio. ¶
Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, *
por ke mi iru en Via vero;
dediĉu mian koron *
al la respektado de Via nomo.
Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, / mia Dio, per mia tuta koro, *
kaj mi honoros Vian nomon eterne.
Ĉar granda estas Via boneco al mi; *
kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol. ¶
Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, / kaj anaro da premantoj serĉas mian animon *
kaj ne havas Vin antaŭ si.
Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favor-kora, *
longe-tolerema kaj tre bona kaj ver-ama.
Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, / donu Vian forton al Via sklavo, *
kaj helpu la filon de Via sklavino. ¶
Faru super mi signon por bono, / por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, *
ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos. ¶
Lia fundamento estas *
sur la sanktaj montoj.
La Eternulo amas la pordegojn de Cion *
pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
Gloraĵojn Li rakontas pri vi, *
ho urbo de Dio. ¶
Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, / ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: *
Jen tiu tie naskiĝis.
Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, *
kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
La Eternulo notos, enskribante la popolojn: *
Ĉi tiu tie naskiĝis. ¶
Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: *
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi. ¶
Ho Eternulo, Dio de mia savo! *
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; *
klinu Vian orelon al mia ploro. ¶
Ĉar mia animo tro-satiĝis de malbonoj *
kaj mia vivo atingis Ŝeolon.
Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; *
mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
etendita inter mortintoj; *
kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,
kiujn Vi jam ne rememoras *
kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. ¶
Vi metis min en la plej profundan foson, *
en mallumon, en abismon.
Pezas sur mi Via furiozo, *
kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas.
Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, / Vi faris min abomenaĵo por ili; *
mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri. ¶
Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; / mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, *
mi etendas al Vi miajn manojn. ¶
Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? *
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?
Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, *
kaj fidindeco en la abismo?
Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, *
kaj Via justeco en la lando de forgeso? ¶
Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, *
kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? *
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; *
mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
Venis sur min Via furiozo, *
Viaj timigoj min dispremas.
Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; *
ili tute min ĉirkaŭ-sieĝas.
Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; *
miaj konatoj estas en mallumo. ¶
Ho Eternulo, Dio de mia savo! *
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; *
klinu Vian orelon al mia ploro. ¶
Ĉar mia animo tro-satiĝis de malbonoj *
kaj mia vivo atingis Ŝeolon.
Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; *
mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
etendita inter mortintoj; *
kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,
kiujn Vi jam ne rememoras *
kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. ¶
Vi metis min en la plej profundan foson, *
en mallumon, en abismon.
Pezas sur mi Via furiozo, *
kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. ¶
Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, / Vi faris min abomenaĵo por ili; *
mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.
Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; / mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, *
mi etendas al Vi miajn manojn. ¶
Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? *
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?
Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, *
kaj fidindeco en la abismo?
Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, *
kaj Via justeco en la lando de forgeso? ¶
Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, *
kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? *
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; *
mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
Venis sur min Via furiozo, *
Viaj timigoj min dispremas.
Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; *
ili tute min ĉirkaŭ-sieĝas.
Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; *
miaj konatoj estas en mallumo. ¶
La favor-farojn de la Eternulo mi kantos eterne; *
de generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.
Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, *
en la ĉielo estas fortikigita Via fideleco. ¶
Mi faris interligon kun Mia elektito. *
Mi ĵuris al David, Mia sklavo:
Por eterne Mi fortikigos vian semon, *
kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. ¶
Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, *
kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? *
Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, *
kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas. ¶
Ho Eternulo, Dio Cebaot, / kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? *
Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.
Vi regas la malkvietecon de la maro; *
kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; *
per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn. ¶
Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; *
la universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.
La nordon kaj la sudon Vi kreis; *
Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.
Vi havas brakon kun forto; *
potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.
Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; *
boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo. ¶
Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; *
ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, *
kaj ili fieras pro Via justeco.
Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; *
kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.
Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, *
kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo. ¶
Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, / kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, *
Mi altigis elektiton el la popolo.
Mi trovis Davidon, Mian sklavon, *
per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
Mia mano lin subtenos, *
kaj Mia brako lin fortikigos. ¶
Ne venkos lin malamiko, *
kaj malbon-agulo lin ne premos.
Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, *
kaj liajn malamantojn Mi frapos.
Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; *
kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
Kaj Mi etendos super la maron lian brakon *
kaj super la riverojn lian dekstran manon. ¶
Li vokos Min: Vi estas mia patro, *
mia Dio, kaj la roko de mia savo.
Kaj Mi faros lin unue-naskito, *
ĉefo super la reĝoj de la tero.
Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; *
kaj Mia interligo kun li estos fidela.
Kaj lian semon Mi faros eterna, *
kaj lian tronon longe-daŭra kiel la ĉielo. ¶
Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, / kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, *
Mi altigis elektiton el la popolo.
Mi trovis Davidon, Mian sklavon, *
per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
Mia mano lin subtenos, *
kaj Mia brako lin fortikigos. ¶
Ne venkos lin malamiko, *
kaj malbon-agulo lin ne premos.
Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, *
kaj liajn malamantojn Mi frapos.
Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; *
kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
Kaj Mi etendos super la maron lian brakon *
kaj super la riverojn lian dekstran manon. ¶
Li vokos Min: Vi estas mia patro, *
mia Dio, kaj la roko de mia savo.
Kaj Mi faros lin unue-naskito, *
ĉefo super la reĝoj de la tero.
Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; *
kaj Mia interligo kun li estos fidela.
Kaj lian semon Mi faros eterna, *
kaj lian tronon longe-daŭra kiel la ĉielo. ¶
Se liaj filoj forlasos Mian instruon *
kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
se Miajn decidojn ili malplenumos *
kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
tiam Mi per bastono punos ilian pekon *
kaj per batoj ilian krimon;
sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, *
kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
Mi ne malplenumos Mian interligon, *
kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos. ¶
Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: *
Mi ne perfidos al David:
Lia semo estos eterna, *
kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
Kiel la luno, ĝi staros eterne, *
kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. ¶
Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, *
Vi koleris Vian sankt-oleiton.
Vi disigis la interligon kun Via sklavo, *
ĵetis sur la teron lian kronon.
Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, *
ruinigis liajn fortikaĵojn.
Prirabas lin ĉiuj pasantoj; *
li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, *
Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
Vi returnis la tranĉon de lia glavo, *
kaj ne subtenis lin en la milito.
Vi forigis lian brilon, *
kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, *
Vi kovris lin per honto. ¶
Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese *
kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, *
por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.
Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, *
savos sian animon de la mano de Ŝeol?
Kie estas Viaj antaŭaj favor-faroj, mia Sinjoro, *
pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, *
kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, *
per kiu ili malhonoras la paŝo-signojn de Via sankt-oleito. ¶
Se liaj filoj forlasos Mian instruon *
kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
se Miajn decidojn ili malplenumos *
kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
tiam Mi per bastono punos ilian pekon *
kaj per batoj ilian krimon;
sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, *
kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
Mi ne malplenumos Mian interligon, *
kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos. ¶
Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: *
Mi ne perfidos al David:
Lia semo estos eterna, *
kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
Kiel la luno, ĝi staros eterne, *
kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. ¶
Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, *
Vi koleris Vian sankt-oleiton.
Vi disigis la interligon kun Via sklavo, *
ĵetis sur la teron lian kronon.
Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, *
ruinigis liajn fortikaĵojn.
Prirabas lin ĉiuj pasantoj; *
li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, *
Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
Vi returnis la tranĉon de lia glavo, *
kaj ne subtenis lin en la milito.
Vi forigis lian brilon, *
kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, *
Vi kovris lin per honto. ¶
Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese *
kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, *
por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.
Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, *
savos sian animon de la mano de Ŝeol?
Kie estas Viaj antaŭaj favor-faroj, mia Sinjoro, *
pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, *
kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, *
per kiu ili malhonoras la paŝo-signojn de Via sankt-oleito. ¶
Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo *
de generacio al generacio.
Antaŭ ol la montoj naskiĝis / kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, *
kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio. ¶
Vi venigas homon al polvo; *
kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, *
kaj kiel nokta gardo-parto.
Vi for-fluigas ilin torente, / ili estas kiel sonĝo; *
matene ili renoviĝas kiel herbo:
Matene ĝi floras kaj ĝermas, *
vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas. ¶
Jes, ni pereas de Via kolero, *
kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
Vi metis niajn malbon-agojn antaŭ Vin, *
nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, *
malaperis niaj jaroj, kiel sono.
La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, *
kaj ĉe forteco okdek jaroj;
kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, *
ĉar ĝi for-kuras rapide kaj ni for-flugas.
Kiu scias la forton de Via kolero, *
Vian timindecon kaj Vian indignon?
Instruu nin kalkuli niajn tagojn, *
por ke ni akiru saĝan koron. ¶
Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? *
Kaj kompatu Viajn sklavojn.
Satigu nin matene per Via boneco; *
kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.
Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, *
tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.
Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, *
kaj Via beleco al iliaj infanoj.
Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; / kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, *
kaj fortikigu la faron de niaj manoj. ¶
Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, *
tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
Mi diras al la Eternulo: / Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo *
estas Dio, kiun mi fidas. ¶
Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, *
de la pereiga pesto.
Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, / kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; *
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
Ne timu la teruron de nokto, *
nek sagon, kiu flugas tage,
nek peston, kiu iras en mallumo, *
nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
Ĉe via flanko falos milo, / kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; *
sed vin ĝi ne tuŝos.
Vi nur rigardos per viaj okuloj, *
kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
Ĉar Vi, ho Eternulo, *
estas mia defendo!
La Plejaltulon vi elektis *
kiel vian rifuĝejon. ¶
Ne trafos vin malbono, *
kaj frapo ne atingos vian tendon.
Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, *
ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
Sur la manoj ili vin portos, *
por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, *
vi pied-premos leonidon kaj drakon. ¶
Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; *
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; / Mi estos kun li en mizero; *
Mi lin liberigos kaj honoratigos.
Mi satigos lin per longa vivo, *
kaj aperigos al li Mian helpon. ¶
Bone estas glori la Eternulon *
kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
rakonti matene pri Via boneco *
kaj nokte pri Via fideleco,
sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, *
per solenaj sonoj de harpo.
Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; *
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.
Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! *
Tre profundaj estas Viaj pensoj. ¶
Malklerulo ne scias, *
kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo / kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, *
tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
Kaj Vi estas alta *
eterne, ho Eternulo. ¶
Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, / jen Viaj malamikoj pereas, *
diskuras ĉiuj malbon-aguloj. ¶
Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; *
mi estas oleita per freŝa oleo.
Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; *
pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. ¶
Virtulo verd-estas, kiel palmo, *
staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
Plantitaj en la domo de la Eternulo, *
ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.
Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, *
estas suk-plenaj kaj freŝaj,
por sciigi, ke la Eternulo estas justa, / mia fortikaĵo, *
kaj ne ekzistas en Li maljusteco. ¶
Bone estas glori la Eternulon *
kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
rakonti matene pri Via boneco *
kaj nokte pri Via fideleco,
sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, *
per solenaj sonoj de harpo.
Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; *
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.
Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! *
Tre profundaj estas Viaj pensoj. ¶
Malklerulo ne scias, *
kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo / kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, *
tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
Kaj Vi estas alta *
eterne, ho Eternulo.
Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, / jen Viaj malamikoj pereas, *
diskuras ĉiuj malbon-aguloj. ¶
Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; *
mi estas oleita per freŝa oleo.
Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; *
pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. ¶
Virtulo verd-estas, kiel palmo, *
staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
Plantitaj en la domo de la Eternulo, *
ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.
Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, *
estas suk-plenaj kaj freŝaj,
por sciigi, ke la Eternulo estas justa, / mia fortikaĵo, *
kaj ne ekzistas en Li maljusteco. ¶
La Eternulo reĝas; *
Li estas vestita de majesto.
La Eternulo estas vestita *
kaj zonita de potenco;
kaj fortikigita estas la mondo, *
ke ĝi ne ŝanceliĝu.
De antikve estas fortika Via trono; *
Vi estas de eterne. ¶
Levas la riveroj, ho Eternulo, / levas la riveroj sian voĉon, *
levas la riveroj sian bruon;
pli ol la bruo de multego da akvo, / ol la potencaj ondoj de la maro, *
potenca estas la Eternulo en la altaĵo. ¶
Viaj leĝoj estas tre fidindaj; / Via domo estas ornamita de sankteco, *
ho Eternulo, por eterne. ¶
Dio de venĝo, ho Eternulo, *
Dio de venĝo, aperu!
Leviĝu, Juĝanto de la tero; *
redonu la meritaĵon al la fieruloj. ¶
Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, *
kiel longe la malvirtuloj triumfos?
Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; *
fanfaronas ĉiuj malbon-aguloj.
Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, *
kaj Vian heredon ili turmentas.
Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, *
kaj orfojn ili buĉas.
Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas, *
kaj la Dio de Jakob ne scias. ¶
Komprenu, sen-prudentuloj en la popolo; *
kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?
Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? *
Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, *
kiu instruas al homo scion?
La Eternulo scias la pensojn de homo, *
ke ili estas vantaj. ¶
Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas, *
kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,
por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, *
ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, *
kaj Sian heredon Li ne forlasos.
Ĉar juĝo revenos al vero, *
kaj ĝin sekvos ĉiuj virt-koruloj. ¶
Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? *
Kiu staras apud mi kontraŭ malbon-aguloj?
Se la Eternulo ne estus mia helpanto, *
mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, *
Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.
Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, *
Viaj konsoloj karesas mian animon. ¶
Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco, *
kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?
Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, *
kaj sangon senkulpan ili akuzas.
Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; *
kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.
Kaj Li redonos al ili por iliaj malbon-agoj, / kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; *
ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio. ¶
Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li. ¶
Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis. ¶
Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano. ¶
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,
kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron. ¶
Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon. ¶
Kantu al la Eternulo novan kanton; *
kantu al la Eternulo la tuta tero.
Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, *
proklamu de tago al tago Lian savon.
Rakontu inter la popoloj Lian gloron, *
inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn. ¶
Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, *
Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.
Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; *
sed la Eternulo kreis la ĉielon.
Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, *
forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. ¶
Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; *
tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; *
alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; *
tremu antaŭ Li la tuta tero. ¶
Diru inter la popoloj: *
La Eternulo reĝas.
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; *
Li juĝas la popolojn en justeco. ¶
Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, *
bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; *
tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro
antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, *
ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco *
kaj la popolojn kun Sia fideleco. ¶
La Eternulo reĝas; / ĝoju la tero; *
estu gajaj la multaj insuloj.
Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; *
vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
Fajro iras antaŭ Li, *
kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
Liaj fulmoj lumigas la mondon; *
la tero vidas, kaj tremas.
Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, *
antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
La ĉielo rakontas Lian veron, *
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. ¶
Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, / kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. *
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
Aŭdis kaj ekĝojis Cion, / kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda *
pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, *
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. ¶
Amantoj de la Eternulo, *
malamu malbonon.
Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; *
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
Lumo verŝiĝas sur virtulon, *
kaj ĝojo sur pur-korulojn.
Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, *
kaj gloru Lian sanktan nomon. ¶
Kantu al la Eternulo novan kanton, *
ĉar miraklojn Li faris;
helpis Lin Lia dekstra mano *
kaj Lia sankta brako.
La Eternulo aperigis Sian savon; *
antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon *
al la domo de Izrael.
Vidis ĉiuj finoj de la tero *
la helpon de nia Dio. ¶
Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; *
kantu, gloru, kaj muziku.
Muziku al la Eternulo per harpo, *
per harpo kaj per sonoj de psalmo.
Per trumpetoj kaj per sono de korno *
ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo. ¶
Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
La riveroj plaŭdu per la manoj, *
la montoj kune kantu ĝoje,
antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, *
por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco *
kaj la popolojn kun vereco. ¶
La Eternulo reĝas, tremas la popoloj; *
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
La Eternulo estas granda en Cion, *
kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: *
Li estas sankta. ¶
Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, / Vi fortikigis en praveco; *
juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
Altigu la Eternulon, nian Dion, / kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj: *
Li estas sankta. ¶
Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, *
kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
ili vokis al la Eternulo, *
kaj Li ilin aŭskultis.
El nuba kolono Li parolis al ili; / ili observis Liajn regulojn, *
kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; / Vi estis por ili Dio pardonanta, *
kvankam venĝanto por iliaj faroj.
Altigu la Eternulon, nian Dion, / kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto; *
ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio. ¶
Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! / Servu al la Eternulo kun ĝojo, *
venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
Sciu, ke la Eternulo estas Dio; / Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, *
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo. ¶
Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, / en Liajn kortojn kun laŭdado. *
Gloru Lin, benu Lian nomon;
ĉar la Eternulo estas bona; / Lia favor-koreco estas eterna, *
kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco. ¶
Bonecon kaj justecon mi prikantos; *
al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.
Mi penas iri prudente la vojon de pieco; *
kiam Vi venos al mi?
Mi iras kun pura koro *
interne de mia domo.
Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon; / mi malamas farojn de malfideleco, *
ili ne aliĝas al mi.
Koro perversa foriĝu de mi; *
malbonon mi ne volas koni. ¶
Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; / kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, *
tiun mi ne toleros.
Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, / ke ili sidu kun mi; *
kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite; *
kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.
Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando, *
por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn. ¶
Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; *
kaj mia krio venu al Vi.
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado; *
klinu al mi Vian orelon;
en la tago, kiam mi vokas, *
rapide aŭskultu min. ¶
Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj, *
kaj miaj ostoj ĉirkaŭ-brulis kiel en forno.
Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro, *
ĉar mi forgesis manĝi mian panon.
De la voĉo de mia plorado *
algluiĝis miaj ostoj al mia karno.
Mi similiĝis al pelikano en la dezerto, *
mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj.
Mi ne dormas, *
kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.
Ĉiutage insultas min miaj malamikoj, *
miaj mokantoj ĵuras per mi.
Ĉar cindron mi manĝis kiel panon, *
kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj,
kaŭze de Via kolero kaj indigno; *
ĉar Vi min levis kaj ĵetis. ¶
Miaj tagoj malaperas kiel ombro, *
kaj mi sekiĝas kiel herbo.
Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; *
kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio. ¶
Vi leviĝos, Vi kor-favoros Cionon; / ĉar estas tempo por ĝin kompati, *
ĉar venis la tempo.
Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn, *
ĉarma estas por ili ĝia polvo.
Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, *
kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.
Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon, *
kaj aperis en Sia gloro.
Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj, *
kaj ne forpuŝis ilian petegon. ¶
Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj; *
kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.
Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo, *
el la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,
por aŭdi la ĝemon de malliberulo, *
por liberigi la kondamnitajn al morto;
por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo *
kaj en Jerusalem pri Lia gloro,
kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj, *
por servi al la Eternulo. ¶
Li lacigis en la vojo miajn fortojn, *
Li mallongigis miajn tagojn.
Mi diras: Ho mia Dio, / ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, *
Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.
En antikveco Vi fondis la teron; *
kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
Ili pereos, sed Vi restos; *
kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
kiel veston Vi ilin ŝanĝos, *
kaj ili ŝanĝiĝos.
Sed Vi restas la sama, *
kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
La filoj de Viaj sklavoj restos, *
kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi. ¶
Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; *
kaj mia krio venu al Vi.
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado; *
klinu al mi Vian orelon;
en la tago, kiam mi vokas, *
rapide aŭskultu min. ¶
Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj, *
kaj miaj ostoj ĉirkaŭ-brulis kiel en forno.
Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro, *
ĉar mi forgesis manĝi mian panon.
De la voĉo de mia plorado *
algluiĝis miaj ostoj al mia karno.
Mi similiĝis al pelikano en la dezerto, *
mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj.
Mi ne dormas, *
kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.
Ĉiutage insultas min miaj malamikoj, *
miaj mokantoj ĵuras per mi.
Ĉar cindron mi manĝis kiel panon, *
kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj,
kaŭze de Via kolero kaj indigno; *
ĉar Vi min levis kaj ĵetis. ¶
Miaj tagoj malaperas kiel ombro, *
kaj mi sekiĝas kiel herbo.
Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; *
kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio. ¶
Vi leviĝos, Vi kor-favoros Cionon; / ĉar estas tempo por ĝin kompati, *
ĉar venis la tempo.
Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn, *
ĉarma estas por ili ĝia polvo.
Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, *
kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.
Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon, *
kaj aperis en Sia gloro.
Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj, *
kaj ne forpuŝis ilian petegon. ¶
Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj; *
kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.
Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo, *
el la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,
por aŭdi la ĝemon de malliberulo, *
por liberigi la kondamnitajn al morto;
por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo *
kaj en Jerusalem pri Lia gloro,
kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj, *
por servi al la Eternulo. ¶
Li lacigis en la vojo miajn fortojn, *
Li mallongigis miajn tagojn.
Mi diras: Ho mia Dio, / ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, *
Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.
En antikveco Vi fondis la teron; *
kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
Ili pereos, sed Vi restos; *
kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
kiel veston Vi ilin ŝanĝos, *
kaj ili ŝanĝiĝos.
Sed Vi restas la sama, *
kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
La filoj de Viaj sklavoj restos, *
kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi. ¶
Benu, ho mia animo, la Eternulon, *
kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.
Benu, ho mia animo, la Eternulon, *
kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bon-farojn. ¶
Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, *
Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;
Li savas de la tombo vian vivon, *
Li kronas vin per boneco kaj favor-koreco;
Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, *
ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo. ¶
La Eternulo faras justecon *
kaj juĝon al ĉiuj prematoj.
Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, *
Siajn farojn al la Izraelidoj. ¶
Favor-kora kaj kompatema estas la Eternulo, *
longe-tolerema kaj tre bona.
Ne eterne Li indignas, *
kaj ne por ĉiam Li koleras.
Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, *
kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni. ¶
Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, *
tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, *
tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
Kiel patro kor-favoras filojn, *
tiel la Eternulo kor-favoras tiujn, kiuj Lin timas.
Ĉar Li scias nian esencon; *
Li memoras, ke ni estas polvo.
La tagoj de homo estas kiel herbo; *
kiel floro de kampo, tiel li floras.
Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; *
kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas. ¶
La boneco de la Eternulo daŭras eterne *
al tiuj, kiuj Lin timas,
kaj Lia bon-faremeco *
iras ĝis la pra-nepoj,
kiuj observas Lian interligon *
kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; *
kaj Lia reĝeco regas ĉion. ¶
Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, / potencaj per sia forto, *
kiuj plenumas Lian vorton,
por ke oni obeu *
la voĉon de Lia vorto.
Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, *
Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj, / en ĉiuj lokoj de Lia regado. *
Benu, ho mia animo, la Eternulon. ¶
Benu, ho mia animo, la Eternulon. / Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, *
de majesto kaj beleco Vi estas vestita;
Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, *
kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon; ¶
kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, / kiu faras la nubojn Lia veturilo; *
kiu iras sur la flugiloj de la vento;
kiu faras la ventojn Liaj senditoj, *
flamantan fajron Liaj servantoj; ¶
kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, *
ke ĝi neniam ŝanceliĝos.
La abismon Vi kovris kiel per vesto, *
sur la montoj staras akvo; ¶
de Via minaco ĝi kuras, *
de la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.
Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn, *
al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.
Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos, *
por ke ĝi ne revenu por kovri la teron. ¶
Vi sendas fontojn al la riveroj, *
kiuj iras inter montoj;
ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn; *
sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.
Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj, *
el inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon. ¶
Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj; *
per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero.
Vi kreskigas herbon por la bruto, / kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, *
por elirigi panon el la tero.
Kaj la vino gajigas la koron de la homo, / la vizaĝo brilas de oleo, *
kaj la pano fortikigas la koron de la homo. ¶
Satiĝas la arboj de la Eternulo, *
la cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;
kaj tie nestas birdoj; *
cikonio havas sian loĝejon sur abioj;
la altaj montoj estas por la ibeksoj, *
la rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj. ¶
Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo; *
la suno scias sian subiron.
Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto, *
dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;
la leonidoj krias pri rab-akiro, *
por peti de Dio sian manĝaĵon.
Kiam leviĝas la suno, ili sin kaŝas *
kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.
Eliras homo por sia okupiĝo, *
por sia laboro ĝis la vespero. ¶
Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! / Ĉion Vi faris kun saĝo; *
la tero estas plena de Viaj faritaĵoj.
Jen la maro, granda kaj vasta: / Tie estas rampaĵoj sennombraj, *
bestoj malgrandaj kaj grandaj;
tie iras ŝipoj; / tie estas la levjatano, *
kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu. ¶
Ĉiuj ili atendas de Vi, *
ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.
Vi donas al ili, ili kolektas; / Vi malfermas Vian manon, *
kaj ili satiĝas de bonaĵo.
Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; / Vi forprenas ilian spiriton, *
tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.
Vi sendas Vian spiriton, / tiam ili kreiĝas; *
kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero. ¶
Gloro al la Eternulo estu eterne; *
la Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.
Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas; *
Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas. ¶
Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; *
mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.
Agrabla estu al Li mia meditado; *
mi ĝojos pri la Eternulo. ¶
Malaperu pekuloj de sur la tero, / kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. *
Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja! ¶
Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; *
sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
Kantu al Li, muziku al Li; *
parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
Laŭdu Lian sanktan nomon; *
ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon. ¶
Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; *
serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, *
Liajn signo-miraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
vi, semo de Abraham, Lia sklavo, *
filoj de Jakob, Liaj elektitoj. ¶
Li estas la Eternulo, nia Dio; *
sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
Li memoras eterne Sian interligon, *
la vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
kiun Li interkonsentis kun Abraham *
kaj ĵuris al Isaak. ¶
Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, *
por Izrael kiel eternan interligon,
dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan *
kiel vian parton heredan.
Kiam ili estis malgrand-nombraj, *
malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
kaj ili iradis de popolo al popolo, *
el unu regno al alia gento,
tiam Li al neniu permesis premi ilin, *
kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:
Ne tuŝu Miajn sankt-oleitojn, *
kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon. ¶
Kaj la Eternulo sendis malsaton en la landon, *
rompis ĉion, kio portis panon.
Li sendis antaŭ ili homon: *
Jozef estis vendita kiel sklavo.
Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, *
fero ŝarĝis lian korpon,
ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto; *
la parolo de la Eternulo lin elprovis. ¶
Reĝo sendis kaj malligis lin, *
reganto super popoloj liberigis lin;
li faris lin sinjoro super lia domo *
kaj reganto super lia tuta havo,
ke li submetu al si liajn eminentulojn *
kaj saĝigu liajn maljunulojn. ¶
Kaj Izrael venis en Egiptujon, *
kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam.
Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, *
kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.
Li malĝustigis ilian koron, / ke ili ekmalamis Lian popolon, *
ek-ruzis kontraŭ Liaj sklavoj.
Li sendis Moseon, Sian sklavon, *
kaj Aaronon, kiun Li elektis.
Ili faris inter ili Liajn pruvo-signojn *
kaj miraklojn en la lando de Ĥam. ¶
Li sendis mallumon kaj mallumigis; *
kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, *
kaj senvivigis iliajn fiŝojn.
Ilia tero ek-svarmigis ranojn, *
en la ĉambroj de iliaj reĝoj.
Li diris, kaj venis fi-insektoj, *
pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.
Anstataŭ pluvo Li donis al ili hajlon, *
flamantan fajron en ilia lando.
Li batis iliajn vinber-trunkojn kaj iliajn fig-arbojn, *
kaj rompis la arbojn en iliaj limoj. ¶
Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj / kaj for-manĝis la tutan herbon en ilia lando *
kaj for-manĝis la produktojn de ilia tero.
Kaj Li mortigis ĉiujn unue-naskitojn en ilia lando, *
la komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj. ¶
Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, *
kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris, *
ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.
Li etendis nubon, kiel kovron; *
kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto. ¶
Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, *
kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.
Li malfermis rokon, / kaj ekfluis akvo *
kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton *
al Abraham, Sia sklavo. ¶
Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, *
Siajn elektitojn kun kantado.
Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, *
kaj la laboron de gentoj ili heredis;
por ke ili plenumu Liajn leĝojn *
kaj konservu Liajn instruojn. ¶
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, *
aŭdigos Lian tutan gloron?
Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, *
kiuj agas bone en ĉiu tempo. ¶
Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; *
sendu al mi Vian savon,
por ke mi vidu la bon-staton de Viaj elektitoj, / por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo, *
por ke mi triumfu kun Via heredo. ¶
Ni pekis kune kun niaj patroj, *
ni malbon-agis, ni malvirtis.
Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, / ne memoris Vian grandan bonecon; *
kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.
Sed Li savis ilin pro Sia nomo, *
por montri Sian potencon.
Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; *
kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.
Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, *
kaj Li liberigis ilin el la mano de la malamiko.
Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; *
eĉ unu el ili ne restis.
Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, *
ili ekkantis Lian gloron. ¶
Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn, *
ili ne fidis Lian konsilon.
Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, *
kaj ili incitis Dion en la stepo.
Kaj Li plenumis ilian deziron, *
sed Li sendis pereon al iliaj animoj.
Ili enviis Moseon en la tendaro, *
Aaronon, sanktulon de la Eternulo.
Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon, *
kaj kovris la anaron de Abiram.
Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, *
flamo for-bruligis la malvirtulojn. ¶
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, *
aŭdigos Lian tutan gloron?
Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, *
kiuj agas bone en ĉiu tempo. ¶
Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; *
sendu al mi Vian savon,
por ke mi vidu la bon-staton de Viaj elektitoj, / por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo, *
por ke mi triumfu kun Via heredo. ¶
Ni pekis kune kun niaj patroj, *
ni malbon-agis, ni malvirtis.
Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, / ne memoris Vian grandan bonecon; *
kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.
Sed Li savis ilin pro Sia nomo, *
por montri Sian potencon.
Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; *
kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.
Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, *
kaj Li liberigis ilin el la mano de la malamiko.
Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; *
eĉ unu el ili ne restis.
Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, *
ili ekkantis Lian gloron. ¶
Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn, *
ili ne fidis Lian konsilon.
Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, *
kaj ili incitis Dion en la stepo.
Kaj Li plenumis ilian deziron, *
sed Li sendis pereon al iliaj animoj.
Ili enviis Moseon en la tendaro, *
Aaronon, sanktulon de la Eternulo.
Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon, *
kaj kovris la anaron de Abiram.
Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, *
flamo for-bruligis la malvirtulojn. ¶
Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb, *
kaj ador-kliniĝis antaŭ fandaĵo.
Ili ŝanĝis sian honoron *
en bildon de bovo, kiu manĝas herbon.
Ili forgesis Dion, sian savanton, *
kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
miraklojn en la lando de Ĥam, *
timindaĵojn apud la Ruĝa Maro. ¶
Kaj Li decidis ekstermi ilin; / sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, *
por for-klini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu. ¶
Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb, *
kaj ador-kliniĝis antaŭ fandaĵo.
Ili ŝanĝis sian honoron *
en bildon de bovo, kiu manĝas herbon.
Ili forgesis Dion, sian savanton, *
kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
miraklojn en la lando de Ĥam, *
timindaĵojn apud la Ruĝa Maro. ¶
Kaj Li decidis ekstermi ilin; / sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, *
por for-klini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu. ¶
Kaj ili malŝatis la dezirindan landon, *
ili ne kredis al Lia vorto.
Ili murmuris en siaj tendoj, *
kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.
Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano, *
por faligi ilin en la dezerto,
kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, *
kaj disĵeti ilin en la landojn. ¶
Kaj ili aliĝis al Baal-Peor, *
kaj manĝis ofer-ricevojn de malvivuloj.
Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; *
kaj disvastiĝis inter ili epidemio.
Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; *
kaj la epidemio haltis.
Kaj tio estas kalkulita al li kiel bon-faro, *
por ĉiuj generacioj kaj eterne.
Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba, *
kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;
ĉar ili maldolĉigis lian spiriton, *
kaj li eldiris ion ne-pripensitan per sia buŝo. ¶
Ili ne ekstermis la popolojn, *
pri kiuj diris al ili la Eternulo;
sed ili miksiĝis kun la popoloj *
kaj lernis iliajn farojn;
ili servis al iliaj idoloj, *
kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.
Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; / kaj ili verŝis senkulpan sangon, *
la sangon de siaj filoj kaj filinoj,
kiujn ili ofer-portis al la Kanaanaj idoloj; *
kaj la tero malpuriĝis de sango.
Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj, *
kaj malĉastiĝis per siaj agoj. ¶
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, *
kaj Li abomenis Sian heredon;
kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, *
kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.
Kaj premis ilin iliaj malamikoj, *
kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.
Multajn fojojn Li ilin savis; / sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, *
kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco. ¶
Sed Li ekrigardis ilian suferon, *
kiam Li aŭdis ilian kriadon;
kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, *
kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favor-koreco;
kaj Li aperigis kompaton por ili *
ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj. ¶
Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, *
kaj kolektu nin el inter la popoloj,
por glori Vian sanktan nomon, *
por triumfi pro Via gloro. ¶
Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, / de eterne ĝis eterne. *
Kaj la tuta popolo diru: Amen. ¶
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco:
Diru la liberigitoj de la Eternulo, *
kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
kiujn Li kolektis el la landoj, / de oriento kaj okcidento, *
de nordo kaj de la maro. ¶
Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva, *
urbon loĝatan ili ne trovis;
ili malsatis kaj soifis, *
ilia animo en ili senfortiĝis.
Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, *
kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo, *
ke ili venu al urbo loĝata.
Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, *
kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
Ĉar Li satigis animon soifantan, *
kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo. ¶
Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, *
katenitaj de mizero kaj fero;
ĉar ili malobeis la vortojn de Dio *
kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo.
Kaj Li frapis ilian koron per sufero; *
ili falis, kaj neniu helpis.
Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, *
kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, *
kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.
Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, *
kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
Ĉar Li rompis kuprajn pordojn, *
kaj disbatis ferajn riglilojn. ¶
La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj *
kaj pro siaj krimoj;
ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo, *
kaj ili atingis la pordegon de la morto.
Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, *
kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
Li sendis Sian vorton, *
kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, *
kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, *
kaj rakontu Liajn farojn kun kantado. ¶
Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro, *
kiuj komercas sur grandaj akvoj,
tiuj vidis la farojn de la Eternulo *
kaj Liajn miraklojn en la profundo.
Li diris, kaj aperis granda ventego *
kaj alte levis ĝiajn ondojn:
Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn; *
ilia animo konsumiĝas de sufero;
ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo, *
kaj ilia tuta saĝeco malaperas.
Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, *
kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
Li kvietigis la ventegon, *
kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.
Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente; *
kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, *
kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, *
kaj en kunsido de plej-aĝuloj ili Lin laŭdu. ¶
Li ŝanĝas riverojn en dezerton, *
kaj fontojn de akvo en sekaĵon;
frukto-portan teron en salan dezerton, *
pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.
Li ŝanĝas dezerton en lagon, *
kaj sekan teron en fontojn de akvo;
kaj Li loĝigas tie malsatulojn, *
kaj ili konstruas urbon loĝatan.
Kaj ili pri-semas kampojn, *
plantas vin-berujon, kaj ricevas fruktojn.
Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas, *
kaj brutoj ne mankas al ili.
Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj *
pro la premanta malbono kaj mizero,
Li verŝas honton sur eminentulojn, *
kaj erar-vagigas ilin en dezerto senvoja.
Malriĉulon Li altigas el mizero, *
kaj kreas familiojn kiel ŝafojn.
La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas; *
kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon.
Kiu estas saĝa, tiu tion observu, *
kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo. ¶
Fortika estas mia koro, ho Dio; *
mi kantos kaj gloros kun mia honoro.
Vekiĝu, psaltero kaj harpo; *
mi vekos la matenan ĉiel-ruĝon.
Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; *
kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.
Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, *
kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; *
kaj Via gloro estu super la tuta tero.
Por ke liberiĝu viaj amatoj, *
helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min. ¶
Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; / Mi dividos Ŝeĥemon, *
kaj la valon Sukot Mi mezuros.
Al Mi apartenas Gilead, *
al Mi apartenas Manase;
Efraim estas la forto de Mia kapo, *
Jehuda estas Mia sceptro.
Moab estas Mia lavopelvo; / sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; *
super Filiŝtujo Mi triumfe krios. ¶
Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? *
Kiu alkondukos min ĝis Edom?
Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? *
Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; *
vanta estas helpo de homo.
Kun Dio ni faros heroaĵojn; *
kaj Li dispremos niajn malamikojn. ¶
La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.
De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶
Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, *
en rondo de piuloj kaj en kunveno. ¶
Grandaj estas la faroj de la Eternulo, *
serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
Bela kaj majesta estas Lia verko, *
kaj Lia justeco restas eterne.
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; *
kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo.
Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; *
Li memoras eterne Sian interligon.
La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,*
doninte al ili la heredon de gentoj. ¶
La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; *
perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
ili estas fortikaj por eterne, *
faritaj per vero kaj honesto.
Liberigon Li sendis al Sia popolo; / Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. *
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; / bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. *
Lia gloro restas eterne. ¶
Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon *
kaj tre amas Liajn ordonojn.
Forta sur la tero estos lia semo; *
la gento de virtuloj estos benita.
Bon-stato kaj riĉeco estas en lia domo; *
kaj lia justeco restas eterne.
En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. *
Li estas kompatema, favor-kora, kaj justa. ¶
Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj prunte-donas, *
kiu pesas siajn farojn per justeco.
Ĉar neniam li falos; *
virtulo estos memorata eterne.
Malbonan famon li ne timos; / fortika estas lia koro, *
ĝi fidas la Eternulon.
Sen-ŝanceliĝa estas lia koro; *
li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj mal-amikoj.
Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / lia justeco restas eterne, *
lia korno altiĝos en honoro. ¶
La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. *
La deziro de malvirtuloj pereos. ¶
Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.
La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.
De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶
Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.
Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,
kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,
kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,
por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?
Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶
Kiam Izrael eliris el Egiptujo, *
la domo de Jakob el fremda popolo,
tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, *
Izrael Lia regno. ¶
La maro vidis kaj for-kuris, *
Jordan turniĝis malantaŭen;
la montoj saltis kiel ŝafoj, *
la montetoj kiel ŝafidoj.
Kio estas al vi, ho maro, ke vi for-kuris? *
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, *
montetoj, kiel ŝafidoj?
Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, *
antaŭ la Dio de Jakob,
kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, *
graniton en akvo-donan fonton. ¶
Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, / sed al Via nomo donu honoron, *
pro Via favor-koreco, pro Via vereco.
Kial devas diri la popoloj: *
Kie do estas ilia Dio?
Sed nia Dio estas en la ĉielo; *
ĉion, kion Li deziras, Li faras. ¶
Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, *
faritaĵo de homaj manoj.
Buŝon ili havas, sed ne parolas; *
okulojn ili havas, sed ne vidas;
orelojn ili havas, sed ne aŭdas; *
nazon ili havas, sed ne flaras;
manojn ili havas, sed ne palpas; / piedojn ili havas, sed ne iras; *
ili ne donas sonon per sia gorĝo.
Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, *
ĉiuj, kiuj ilin fidas. ¶
Ho Izrael, fidu la Eternulon; *
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; *
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; *
Li estas ilia helpo kaj ŝildo. ¶
La Eternulo nin memoras, Li benas, / Li benas la domon de Izrael, *
Li benas la domon de Aaron;
Li benas la timantojn de la Eternulo, *
la malgrandajn kaj la grandajn. ¶
La Eternulo vin multigu, *
vin kaj viajn infanojn.
Vi estas benitaj de la Eternulo, *
kiu faris la ĉielon kaj la teron. ¶
La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, *
sed la teron Li donis al la homidoj.
Ne la mortintoj gloros la Eternulon, *
kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.
Sed ni benos la Eternulon *
de nun kaj eterne. ¶
Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon kaj mian petegon, *
ke Li klinis Sian orelon al mi;
kaj en miaj tagoj *
mi Lin vokos. ¶
Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, / kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; *
suferon kaj ĉagrenon mi trovis.
Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: *
Ho Eternulo, savu mian animon. ¶
Favor-kora estas la Eternulo kaj justa, *
kaj nia Dio estas kompatema.
La Eternulo gardas la simpl-animulojn; *
mi estis en mizero, kaj Li min savis. ¶
Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, *
ĉar la Eternulo faris al vi bonon.
Ĉar Vi savis mian animon de la morto, / miajn okulojn de larmoj, *
miajn piedojn de fal-puŝiĝo.
Mi irados antaŭ la Eternulo *
en la lando de la vivo. ¶
Kun kredo mi diris: *
Mi estas tre afliktita.
Mi diris en mia konfuziĝo: *
Ĉiu homo mensogas. ¶
Kion mi redonu al la Eternulo *
por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?
Mi levos la pokalon de savo, *
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. ¶
Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo.
Grand-valora en la okuloj de la Eternulo *
estas la morto de Liaj fideluloj. ¶
Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, / mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; *
Vi disigis miajn ligilojn.
Al Vi mi oferdonos dankan oferon, *
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. ¶
Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo,
en la kortoj de la domo de la Eternulo, *
interne de vi, ho Jerusalem. ¶
Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, *
laŭdu Lin ĉiuj gentoj;
ĉar granda estas Lia boneco al ni, *
kaj la vero de la Eternulo restas eterne. ¶
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Izrael diru, *
ke eterna estas Lia boneco.
La domo de Aaron diru, *
ke eterna estas Lia boneco.
La timantoj de la Eternulo diru, *
ke eterna estas Lia boneco. ¶
El premateco mi vokis al la Eternulo, *
kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; *
kion faros al mi homo?
La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; *
kaj mi triumfos super miaj malamikoj. ¶
Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi homon.
Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi eminentulojn. ¶
Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, / sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; *
per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. ¶
Oni min puŝis, ke mi falu; *
sed la Eternulo min helpis.
La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, *
kaj Li fariĝis mia savo.
La voĉo de triumfo kaj de saviĝo *
sonas en la tendoj de la virtuloj: ¶
La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn, / la dekstra mano de la Eternulo estas alte, *
la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
Mi ne mortos, sed mi vivos, *
kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
Per forta puno punadis min la Eternulo, *
sed al la morto Li min ne donis. ¶
Malfermu al mi la pordegojn de la vero; *
mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.
Jen estas la pordego de la Eternulo; *
virtuloj iras tra ĝi. ¶
Mi dankas Vin, ĉar Vi aŭskultis min *
kaj fariĝis mia savo.
Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, *
fariĝis ŝtono baz-angula.
De la Eternulo ĉi tio fariĝis, *
ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; *
ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. ¶
Ho Eternulo, helpu! *
Ho Eternulo, sukcesigu! ¶
Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! *
Ni benas vin el la domo de la Eternulo.
La Eternulo estas Dio, *
kaj Li lumas al ni.
Aranĝu la festan procesion kun branĉoj *
ĝis la kornoj de la altaro.
Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; *
mia Dio, Vin mi altigas. ¶
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Izrael diru, *
ke eterna estas Lia boneco.
La domo de Aaron diru, *
ke eterna estas Lia boneco.
La timantoj de la Eternulo diru, *
ke eterna estas Lia boneco. ¶
El premateco mi vokis al la Eternulo, *
kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; *
kion faros al mi homo?
La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; *
kaj mi triumfos super miaj malamikoj. ¶
Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi homon.
Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi eminentulojn. ¶
Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, / sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; *
per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. ¶
Oni min puŝis, ke mi falu; *
sed la Eternulo min helpis.
La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, *
kaj Li fariĝis mia savo.
La voĉo de triumfo kaj de saviĝo *
sonas en la tendoj de la virtuloj: ¶
La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn, / la dekstra mano de la Eternulo estas alte, *
la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
Mi ne mortos, sed mi vivos, *
kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
Per forta puno punadis min la Eternulo, *
sed al la morto Li min ne donis. ¶
Malfermu al mi la pordegojn de la vero; *
mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.
Jen estas la pordego de la Eternulo; *
virtuloj iras tra ĝi. ¶
Mi dankas Vin, ĉar Vi aŭskultis min *
kaj fariĝis mia savo.
Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, *
fariĝis ŝtono baz-angula.
De la Eternulo ĉi tio fariĝis, *
ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; *
ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. ¶
Ho Eternulo, helpu! *
Ho Eternulo, sukcesigu! ¶
Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! *
Ni benas vin el la domo de la Eternulo.
La Eternulo estas Dio, *
kaj Li lumas al ni.
Aranĝu la festan procesion kun branĉoj *
ĝis la kornoj de la altaro.
Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; *
mia Dio, Vin mi altigas. ¶
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, *
kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.
Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, *
kiuj serĉas Lin per la tuta koro. ¶
Ili ne faras malbon-agon, *
ili iras laŭ Liaj vojoj.
Vi ordonis al ni, *
forte observi Viajn leĝojn. ¶
Ho, estu fortikaj miaj vojoj, *
ke mi observu Viajn leĝojn!
Tiam mi ne bezonos honti, *
kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn. ¶
Mi gloros Vin el pura koro, *
lernante la juĝojn de Via justeco.
Viajn leĝojn mi observos; *
ne for-lasu min tute. ¶
Per kio junulo povas purigi sian vojon? *
per plenumado laŭ Viaj vortoj.
Per mia tuta koro mi Vin serĉas; *
ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj. ¶
En mia koro mi konservas Vian diron, *
por ke mi ne peku antaŭ Vi.
Benata Vi estas, ho Eternulo; *
instruu al mi Viajn leĝojn. ¶
Per miaj lipoj mi rakontas *
ĉiujn decidojn de Via buŝo.
Pri la vojo de Viaj leĝoj mi ĝojas, *
kiel pri granda riĉeco ¶.
Pri Viaj ordonoj mi meditas, *
kaj mi rigardas Viajn vojojn.
Mi havas plezuron de Viaj leĝoj, *
mi ne forgesas Vian vorton. ¶
Bon-faru al Via sklavo, *
ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.
Malfermu miajn okulojn, *
ke mi vidu miraklojn de Via instruo. ¶
Migranto mi estas sur la tero; *
ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn.
Elturmentiĝis mia animo *
de senĉesa sintirado al Viaj juĝoj. ¶
Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, *
kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.
Forigu de mi honton kaj malhonoron, *
ĉar mi observas Viajn decidojn. ¶
Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi, *
Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj.
Viaj decidoj estas mia plezuro, *
miaj konsilantoj. ¶
Mia animo algluiĝis al la polvo; *
vivigu min laŭ Via vorto.
Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min; *
instruu al mi Viajn leĝojn. ¶
Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; *
kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.
Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; *
restarigu min laŭ Via vorto. ¶
La vojon de malvero deturnu de mi, *
kaj donacu al mi Vian instruon.
La vojon de la vero mi elektis, *
mi sopiris al Viaj leĝoj. ¶
Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj; *
ho Eternulo, ne hontigu min.
Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, *
ĉar Vi larĝigas mian koron. ¶
Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, *
kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.
Komprenigu al mi, / kaj mi sekvos Vian instruon, *
kaj mi konservos ĝin per la tuta koro. ¶
Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, *
ĉar en ĝi mi havas plezuron.
Klinu mian koron al Viaj leĝoj, *
sed ne al profito. ¶
Deturnu miajn okulojn, / ke ili ne rigardu falsaĵon; *
vivigu min per Viaj vojoj.
Plenumu al Via sklavo Vian diron, *
kiu koncernas respekton por Vi. ¶
Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; *
ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.
Jen mi deziregas Viajn ordonojn; *
per Via justeco vivigu min. ¶
Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, *
Via helpo, konforme al Via vorto,
ke mi povu doni respondon al mia insultanto; *
ĉar mi fidas Vian vorton. ¶
Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, *
ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.
Kaj mi konservos Vian instruon *
ĉiam kaj eterne. ¶
Kaj mi iros en libereco, *
ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, *
kaj mi ne hontos. ¶
Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, *
kiujn mi amas.
Kaj mi etendos miajn manojn / al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, *
kaj mi meditos pri Viaj leĝoj. ¶
Rememoru la vorton al Via sklavo, *
pri kio Vi min esperigis.
Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, *
ke Via vorto min revivigas. ¶
Fieruloj tre forte min mokas, *
sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.
Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, *
kaj mi konsoliĝas. ¶
Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, *
kiuj forlasas Vian leĝon.
Viaj leĝoj estas por mi kantoj *
en la domo de mia migrado. ¶
Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, *
kaj mi plenumas Vian instruon.
Tio fariĝis al mi, *
ĉar mi observas Viajn ordonojn. ¶
Mi diris: Mia sortaĵo estas, ho Eternulo, *
plenumi Viajn vortojn.
Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: *
Kor-favoru min, konforme al Via vorto. ¶
Mi esploris miajn vojojn *
kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.
Mi rapidas kaj ne prokrastas, *
por plenumi Viajn ordonojn. ¶
Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; *
sed Vian instruon mi ne forgesis.
En la mezo de la nokto mi leviĝas, *
por glori Vin por Viaj justaj juĝoj. ¶
Mi estas kamarado por ĉiuj, kiuj Vin timas *
kaj kiuj observas Viajn ordonojn.
De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; *
instruu al mi Viajn leĝojn. ¶
Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, *
konforme al Via vorto.
Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, *
ĉar al Viaj ordonoj mi kredas. ¶
Antaŭ ol mi suferis, mi erar-vagis, *
sed nun mi observas Vian vorton.
Vi estas bona kaj bon-fara; *
instruu al mi Viajn leĝojn. ¶
Fieruloj plektis mensogon pri mi; *
sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.
Grasiĝis kiel sebo ilia koro; *
sed mi havas plezuron de Via instruo. ¶
Bone estas al mi, ke mi suferis, *
por ke mi lernu Viajn leĝojn.
Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, *
ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj. ¶
Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; *
prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.
Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, *
ĉar mi fidis Vian vorton. ¶
Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, *
kaj ke Vi juste min suferigis.
Via boneco estu do mia konsolo, *
konforme al Via vorto al Via sklavo. ¶
Venu sur min Via favor-koreco, ke mi vivu; *
ĉar Via instruo estas mia plezuro.
Hontiĝu la fieruloj, / ĉar maljuste ili min premis; *
mi meditos pri Viaj ordonoj. ¶
Turniĝu al mi Viaj timantoj *
kaj la konantoj de Viaj leĝoj.
Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj, *
por ke mi ne hontiĝu. ¶
Mia animo avidas Vian savon; *
Vian vorton mi fidas.
Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: *
Kiam Vi min konsolos? ¶
Ĉar mi fariĝis kiel fel-sako en fumo; *
sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.
Kiom estos la tagoj de Via sklavo? *
Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj? ¶
Fosojn fosis al mi la fieruloj, *
kontraŭe al Viaj leĝoj.
Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; *
maljuste oni min persekutas; helpu min. ¶
Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, *
sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.
Laŭ Via boneco vivigu min, *
kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo. ¶
Por eterne, ho Eternulo, *
Via vorto staras forte en la ĉielo.
Por ĉiuj generacioj restas Via vero; *
Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras. ¶
Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, *
ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.
Se Via instruo ne estus mia konsolo, *
mi pereus en mia mizero. ¶
Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, *
ĉar per ili Vi min vivigas.
Al Vi mi apartenas; *
helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn. ¶
Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; *
sed mi studas Viajn leĝojn.
Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; *
sed Via ordono estas tre vasta. ¶
Kiel mi amas Vian instruon! *
La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, *
ĉar ĝi restas al mi por ĉiam. ¶
Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, *
ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
Mi estas pli scianta ol maljunuloj, *
ĉar Viajn ordonojn mi konservas. ¶
De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, *
por plenumi Vian vorton.
De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, *
ĉar Vi min gvidas ¶.
Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! *
pli ol mielo por mia buŝo!
De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; *
tial mi malamas ĉiun vojon de malvero. ¶
Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, *
kaj lumo por mia vojo.
Mi ĵuris, kaj mi plenumos: *
observi Viajn justajn decidojn. ¶
Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; *
vivigu min, konforme al Via vorto.
La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, *
kaj pri Viaj decidoj instruu min. ¶
Mia animo estas ĉiam en mia mano, *
sed Vian instruon mi ne forgesas.
La malvirtuloj metis reton por mi; *
sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis. ¶
Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, *
ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.
Mi klinis mian koron, *
por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino. ¶
Skeptikulojn mi malamas, *
sed Vian instruon mi amas.
Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; *
Vian vorton mi fidas. ¶
Foriĝu de mi, malbon-agantoj; *
mi observos la ordonojn de mia Dio.
Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; *
kaj ne hontigu min pri mia espero. ¶
Fortikigu min, ke mi saviĝu, *
kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj.
Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, *
ĉar ilia falsaĵo estas mensoga. ¶
Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero; *
tial mi amas Viajn decidojn.
De Via teruro tremas mia karno, *
kaj Viajn juĝojn mi timas. ¶
Mi faris juĝon kaj justecon; *
ne transdonu min al miaj premantoj.
Garantie liberigu Vian sklavon por bono, *
por ke fieruloj min ne premu. ¶
Miaj okuloj sopiras Vian helpon *
kaj Vian justan vorton.
Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco, *
kaj Viajn leĝojn instruu al mi. ¶
Mi estas Via sklavo; *
klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.
Estas tempo, ke la Eternulo agu: *
Ili rompis Vian leĝon. ¶
Tial mi amas Viajn ordonojn *
pli ol oron, eĉ ol puran oron.
Tial mi estimas ĉiujn Viajn ordonojn, *
ĉiun vojon de malvero mi malamas. ¶
Mirindaj estas Viaj decidoj; *
tial mia animo ilin konservas.
Malkaŝo de Via vorto klerigas, *
ĝi prudentigas simpl-animulojn. ¶
Mi malfermas mian buŝon kaj enspiras, *
ĉar mi deziregas Viajn ordonojn.
Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, *
kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo. ¶
Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; *
kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.
Liberigu min de homa premado; *
kaj mi observos Viajn ordonojn. ¶
Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, *
kaj instruu al mi Viajn leĝojn.
Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, *
pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon. ¶
Justulo Vi estas, ho Eternulo, *
kaj justaj estas Viaj juĝoj.
Vi aperigis Viajn decidojn *
kun justeco kaj plena vero. ¶
Elturmentis min mia fervoro, *
ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
Tre pura estas Via vorto, *
kaj Via sklavo ĝin amas. ¶
Mi estas malgranda kaj malestimata; *
sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.
Via justeco estas justeco eterna, *
kaj Via instruo estas vero. ¶
Sufero kaj mizero min trafis; *
sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.
La justeco de Viaj decidoj estas eterna; *
klerigu min, por ke mi vivu. ¶
Mi vokas el la tuta koro; / aŭskultu min, ho Eternulo; *
mi plenumos Viajn leĝojn.
Mi vokas al Vi; savu min, *
kaj mi konservos Viajn decidojn. ¶
Antaŭ la maten-ruĝo mi vokas; *
Vian vorton mi fidas.
Antaŭ la noktaj gardo-partoj miaj okuloj vekiĝas, *
por ke mi meditu pri Via vorto. ¶
Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; *
laŭ Via justeco lasu min vivi.
Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; *
malproksimaj ili estas de Via leĝo. ¶
Proksima Vi estas, ho Eternulo; *
kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.
De longe mi scias pri Viaj decidoj, *
ke Vi fiksis ilin por ĉiam. ¶
Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, *
ĉar Vian instruon mi ne forgesis.
Defendu mian aferon, kaj liberigu min; *
laŭ Via vorto lasu min vivi. ¶
Malproksima de malvirtuloj estas savo, *
ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.
Via favor-koreco estas granda, ho Eternulo; *
laŭ Via justeco lasu min vivi. ¶
Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, *
sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.
Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, *
ĉar Vian vorton ili ne observis. ¶
Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; *
ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.
La esenco de Via vorto estas vero, *
kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco. ¶
Viaj Princoj persekutas min senkaŭze; *
sed Vian vorton timas mia koro.
Mi ĝojas pri Via vorto, *
kiel ricevinto de granda akiro. ¶
Malveron mi malamas kaj abomenas; *
Vian instruon mi amas.
Sep-foje ĉiutage mi Vin gloras *
por Viaj justaj juĝoj. ¶
Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; *
kaj ili ne falpuŝiĝas.
Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, *
Viajn ordonojn mi plenumas. ¶
Mia animo observas Viajn decidojn, *
kaj mi ilin forte amas.
Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, *
ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi. ¶
Mia animo avidas Vian savon; *
Vian vorton mi fidas.
Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: *
Kiam Vi min konsolos? ¶
Ĉar mi fariĝis kiel fel-sako en fumo; *
sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.
Kiom estos la tagoj de Via sklavo? *
Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj? ¶
Fosojn fosis al mi la fieruloj, *
kontraŭe al Viaj leĝoj.
Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; *
maljuste oni min persekutas; helpu min. ¶
Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, *
sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.
Laŭ Via boneco vivigu min, *
kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo. ¶
(Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, *
kaj Li aŭskultis min.)
Ho Eternulo, / savu mian animon de mensoga parolo, *
de falsa lango.
Kion Li donos al vi, / kaj kion Li alportos al vi, *
ho falsa lango?
Akrajn sagojn de fortulo *
kun karboj genistaj. ¶
Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, *
ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
Tro longe loĝis mia animo *
inter malamantoj de paco.
Mi estas pacema; / sed kiam mi ekparolas, *
ili komencas militon. ¶
Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?
Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶
Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.
Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.
La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.
En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶
La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.
La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶
Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.
Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,
Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.
Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.
Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶
Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.
Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.
Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.
Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶
Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶
Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,
tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶
Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.
Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶
Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,
se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:
tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;
tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;
tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶
Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.
Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.
La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.
Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶
Kiuj fidas la Eternulon, / tiuj estas kiel la monto Cion,*
kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.
Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, / kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, *
de nun kaj eterne. ¶
Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; *
por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. ¶
Bon-faru, ho Eternulo, al tiuj, kiuj estas bonaj *
kaj piaj per sia koro.
Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, / la Eternulo pereigos kune kun la malbon-aguloj. *
Paco al Izrael! ¶
Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, *
tiam ni estis kiel sonĝantoj.
Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, *
kaj nia lango plena de kantado.
Tiam oni diris inter la popoloj: *
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
Ion grandan la Eternulo faris por ni: *
Ni ĝojas. ¶
Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, *
kiel riveretojn en sudan landon.
Kiuj semas kun larmoj, *
tiuj rikoltos kun kanto.
Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; *
venos kun kanto la portanto de siaj garboj. ¶
Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;
se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.
Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶
Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.
Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.
Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;
ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶
Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon *
kaj iras laŭ Liaj vojoj.
Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, *
feliĉe kaj bone estas al vi.
Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo *
interne en via domo.
Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj *
ĉirkaŭ via tablo.
Jen tiel estas benata tiu homo, *
kiu timas la Eternulon. ¶
Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bon-staton de Jerusalem *
en la daŭro de via tuta vivo.
Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. *
Paco al Izrael! ¶
Multe oni afliktis min de post mia juneco, diras Izrael, / multe oni afliktis min de post mia juneco, *
sed oni min ne pereigis.
Sur mia dorso plugis plugistoj, *
faris siajn sulkojn longaj.
La Eternulo estas justa; *
Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj. ¶
Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen *
ĉiuj malamantoj de Cion.
Ili estu kiel tegmenta herbo, *
kiu for-velkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;
per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon *
nek garbiganto sian baskon.
Kaj la preter-irantoj ne diros: / Beno de la Eternulo estu al vi, *
ni benas vin per la nomo de la Eternulo. ¶
El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶
Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.
Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶
Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.
Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.
Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶
Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, *
kaj ne leviĝas alte miaj okuloj.
Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj *
kaj neatingeblaj por mi. ¶
Mi trankviligis *
kaj kvietigis mian animon.
Kiel infano for-metita for de la mamo de sia patrino, / kiel infano demamigita, *
tiel estas en mi mia animo. ¶
Ho Izrael, fidu la Eternulon, *
de nun kaj eterne. ¶
Rememoru, ho Eternulo, *
Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;
ke li ĵuris al la Eternulo, *
kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, *
mi ne supren-iros sur la liton, pretigitan por mi;
mi ne donos dormon al miaj okuloj, *
nek dormeton al mia palpebroj,
ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, *
loĝejon por la Potenculo de Jakob. ¶
Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; *
ni ĝin trovis sur arbara kampo.
Ni iru en Lian loĝejon, *
ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj. ¶
Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, *
Vi kaj la kesto de Via potenco.
Viaj pastroj vestiĝu per justeco, *
kaj Viaj fideluloj triumfu. ¶
Pro David, Via sklavo, *
ne for-turnu la vizaĝon de Via sankt-oleito. ¶
La Eternulo ĵuris al David veron, *
kaj Li ne dekliniĝos de ĝi:
Frukton de via ventro *
Mi sidigos sur via trono. ¶
Se viaj filoj observos Mian interligon *
kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili,
tiam ankaŭ iliaj filoj *
eterne sidos sur via trono. ¶
Ĉar la Eternulo elektis Cionon, *
kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; *
ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris. ¶
Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, *
ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; *
kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos. ¶
Tie Mi elkreskigos kornon al David, *
tie Mi aranĝos lumilon por Mia sankt-oleito.
Liajn malamikojn Mi kovros per honto; *
sed sur li brilos lia krono. ¶
Rememoru, ho Eternulo, *
Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;
ke li ĵuris al la Eternulo, *
kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, *
mi ne supren-iros sur la liton, pretigitan por mi;
mi ne donos dormon al miaj okuloj, *
nek dormeton al mia palpebroj,
ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, *
loĝejon por la Potenculo de Jakob. ¶
Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; *
ni ĝin trovis sur arbara kampo.
Ni iru en Lian loĝejon, *
ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj. ¶
Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, *
Vi kaj la kesto de Via potenco.
Viaj pastroj vestiĝu per justeco, *
kaj Viaj fideluloj triumfu. ¶
Pro David, Via sklavo, *
ne for-turnu la vizaĝon de Via sankt-oleito. ¶
La Eternulo ĵuris al David veron, *
kaj Li ne dekliniĝos de ĝi:
Frukton de via ventro *
Mi sidigos sur via trono. ¶
Se viaj filoj observos Mian interligon *
kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili,
tiam ankaŭ iliaj filoj *
eterne sidos sur via trono. ¶
Ĉar la Eternulo elektis Cionon, *
kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; *
ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris. ¶
Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, *
ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; *
kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos. ¶
Tie Mi elkreskigos kornon al David, *
tie Mi aranĝos lumilon por Mia sankt-oleito.
Liajn malamikojn Mi kovros per honto; *
sed sur li brilos lia krono. ¶
Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, *
se fratoj vivas kune!
Kiel la bona oleo, / kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, *
kaj defluas sur la randon de lia vesto;
kiel la roso, kiu de Ĥermon malleviĝas *
sur la montojn de Cion;
ĉar tie la Eternulo donas la benon, *
vivon por eterne. ¶
Nun benu la Eternulon, *
ĉiuj sklavoj de la Eternulo,
kiuj en la noktoj *
staras en la domo de la Eternulo.
Levu la manojn al la sanktejo, *
kaj benu la Eternulon.
El Cion benu vin la Eternulo, *
la Kreinto de la ĉielo kaj la tero. ¶
Gloru la nomon de la Eternulo, *
gloru, sklavoj de la Eternulo,
kiuj staras en la domo de la Eternulo, *
en la kortoj de la domo de nia Dio.
Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; *
prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.
Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, *
Izraelon kiel Sian trezoron. ¶
Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda *
kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.
Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, / en la ĉielo kaj sur la tero, *
sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
Li levas la nubojn de la randoj de la tero, / Li aperigas fulmojn en la pluvo, *
Li elirigas la venton al Siaj provizejoj. ¶
Li batis la unue-naskitojn en Egiptujo, *
de homo ĝis bruto.
Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, *
super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
Li batis multajn popolojn, *
kaj mortigis potencajn reĝojn:
Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, / kaj Ogon, reĝon de Baŝan, *
kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, *
heredon al Lia popolo Izrael. ¶
Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; *
ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, *
kaj Li kor-favoros Siajn sklavojn. ¶
La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, *
faritaĵo de homaj manoj.
Buŝon ili havas, sed ne parolas; *
okulojn ili havas, sed ne vidas;
orelojn ili havas, sed ne aŭdas; *
kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, *
ĉiuj, kiuj ilin fidas. ¶
Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; *
ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
ho domo de Levi, benu la Eternulon; *
ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.
El Cion estu benata la Eternulo, *
kiu loĝas en Jerusalem. ¶
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Gloru la Dion de la dioj, *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, *
ĉar eterna estas Lia boneco.
La sola faranto de grandaj mirakloj, *
ĉar eterna estas Lia boneco; ¶
kiu saĝege kreis la ĉielon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu etendis la teron super la akvo, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu kreis grandajn lumojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
la sunon, por regi en la tago, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
la lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unue-naskitoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
per forta mano kaj etendita brako, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj trairigis Izraelon tra ĝi, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unue-naskitoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
per forta mano kaj etendita brako, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj trairigis Izraelon tra ĝi, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu batis grandajn reĝojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj mortigis reĝojn potencajn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj Ogon, reĝon de Baŝan, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj donis ilian landon kiel heredon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
heredon al Lia sklavo Izrael, *
ĉar eterna estas Lia boneco; ¶
kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj liberigis nin de niaj premantoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu donas panon al ĉiu karno, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Gloru la Dion de la ĉielo, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu batis grandajn reĝojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj mortigis reĝojn potencajn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj Ogon, reĝon de Baŝan, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj donis ilian landon kiel heredon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
heredon al Lia sklavo Izrael, *
ĉar eterna estas Lia boneco; ¶
kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj liberigis nin de niaj premantoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu donas panon al ĉiu karno, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Gloru la Dion de la ĉielo, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Gloru la Dion de la dioj, *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, *
ĉar eterna estas Lia boneco.
La sola faranto de grandaj mirakloj, *
ĉar eterna estas Lia boneco; ¶
kiu saĝege kreis la ĉielon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu etendis la teron super la akvo, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu kreis grandajn lumojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
la sunon, por regi en la tago, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
la lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unue-naskitoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
per forta mano kaj etendita brako, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj trairigis Izraelon tra ĝi, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu batis grandajn reĝojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj mortigis reĝojn potencajn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj Ogon, reĝon de Baŝan, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj donis ilian landon kiel heredon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
heredon al Lia sklavo Izrael, *
ĉar eterna estas Lia boneco; ¶
kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj liberigis nin de niaj premantoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu donas panon al ĉiu karno, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Gloru la Dion de la ĉielo, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Apud la riveroj de Babel ni sidis kaj ploris, *
rememorante Cionon.
Sur la salikoj tie *
ni pendigis niajn harpojn.
Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, / kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante: *
Kantu al ni el la kantoj de Cion.
Kiel ni kantos sur fremda tero *
la kanton de la Eternulo?
Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, *
tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
al-gluiĝu mia lango al mia palato, / se mi vin ne memoros, *
se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj. ¶
Mi gloras Vin el mia tuta koro; *
antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, *
kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;
ĉar Vi grandigis pli ol ĉio *
Vian nomon per Via vorto.
En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, *
Vi donis forton al mia animo. ¶
Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, *
ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; *
ĉar granda estas la gloro de la Eternulo. ¶
Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, / tamen Li rigardas humilulon, *
kaj fierulon Li rimarkas de malproksime. ¶
Kvankam mi iras meze de suferoj, *
tamen Vi konservas mian vivon;
kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, *
kaj Via dekstra mano min helpas.
La Eternulo plenumos por mi. / Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; *
la kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu. ¶
Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. / Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; *
Vi komprenas mian penson de malproksime.
Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, *
kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.
Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, *
jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.
De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭ-baris min *
kaj metis sur min Vian manon.
Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; *
mi ĝin ne povas kompreni. ¶
Kien mi iros for de Via spirito? *
Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; *
se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas.
Ĉu mi okupos la flugilojn de la maten-ruĝo, *
ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:
ankaŭ tie Via mano min kondukos, *
kaj Via dekstra mano min tenos.
Se mi diros: Mallumo min kovros, *
kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, / kaj la nokto lumas kiel tago; *
mallumo fariĝas kiel lumo. ¶
Ĉar Vi kreis mian internaĵon, *
formis min en la ventro de mia patrino.
Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; / mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, *
kaj mia animo tion bone konscias.
Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, / kiam mi estis kreata en kaŝiteco, *
kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
Mian embrion vidis Viaj okuloj, / kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, *
kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
Kiel grand-valoraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! *
Kiel granda estas ilia nombro!
Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; *
kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi. ¶
Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; *
provu min kaj sciu miajn pensojn.
Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, *
kaj gvidu min sur la vojo de eterneco. ¶
Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, *
gardu min kontraŭ perfortulo;
kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, *
ĉiutage kaŭzas militojn;
kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; *
veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. ¶
Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, / gardu min kontraŭ perfortuloj, *
kiuj intencas renversi miajn paŝojn.
Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, / ili etendis reton ĉe la vojo, *
implikilon ili metis por mi. ¶
Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio; *
atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.
Ho Eternulo, mia Sinjoro, / forto de mia savo, *
Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.
Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, / lian intencon ne efektivigu, *
ke ili ne fieriĝu. ¶
Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, *
la rajton de malriĉuloj.
Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; *
piuloj restos antaŭ Via vizaĝo. ¶
Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; *
atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.
Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, *
la levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. ¶
Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, *
gardu la pordon de miaj lipoj.
Ne klinu mian koron al io malbona, / al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; *
mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.
Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: *
ĝi estos oleo por la kapo;
mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli; *
kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj. ¶
Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj, / kaj ili aŭdis miajn vortojn, *
kiel amikaj ili estis.
Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, / tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj *
ĝis la buŝo de Ŝeol. ¶
Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, *
estas direktitaj miaj okuloj;
al Vi mi esperas: *
ne forpuŝu mian animon.
Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi, *
kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj. ¶
Per mia voĉo mi krias al la Eternulo, *
per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.
Mi elverŝas antaŭ Li mian peton, *
mian suferon mi al Li rakontas. ¶
Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, *
tiam Vi sciis mian vojon:
Sur la vojo, kiun mi iras, *
ili kaŝis reton por mi.
Rigardu dekstren kaj vidu: *
neniu volas min koni;
malaperis rifuĝejo por mi, *
neniu zorgas pri mia animo. ¶
Mi krias al Vi, ho Eternulo; / mi diras: Vi estas mia rifuĝejo, *
mia parto en la lando de la vivantoj.
Atentu mian ploron, *
ĉar mi tre senfortiĝis;
savu min de miaj persekutantoj, *
ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
Eligu mian animon el malliberejo, *
por ke mi gloru Vian nomon.
Min ĉirkaŭos la virtuloj, *
kiam Vi bonfaros al mi. ¶
Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon, / atentu mian petegon laŭ Via vereco, *
respondu al mi laŭ Via justeco.
Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo, *
ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi. ¶
Ĉar malamiko persekutis mian animon, / premis al la tero mian vivon. *
Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
Senfortiĝas en mi mia animo, *
konsumiĝas en mi mia koro.
Mi rememoras la tagojn antikvajn, / mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj, *
mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.
Mi etendas al Vi miajn manojn; *
mia animo soifas Vin kiel seka tero. ¶
Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, *
mia spirito konsumiĝas.
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, *
ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.
Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, *
ĉar Vin mi fidas.
Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, *
ĉar al Vi mi levas mian animon. ¶
Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; *
al Vi mi rifuĝas.
Instruu al mi plenumi Vian volon, / ĉar Vi estas mia Dio. *
Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. ¶
Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; *
pro Via justeco eligu mian animon el mizero. ¶
Benata estu la Eternulo, mia Roko, / kiu instruas miajn manojn batali, *
miajn fingrojn militi:
Mia bono kaj mia fortikaĵo, *
mia rifuĝejo kaj mia savanto,
mia ŝildo, / Li, kiun mi fidas, *
kiu submetas al mi mian popolon. ¶
Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, *
kaj homido, ke Vi lin atentas?
Homo estas simila al spireto; *
liaj tagoj estas kiel pasanta ombro. ¶
Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; *
tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; *
sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
Etendu Vian manon el supre; / liberigu min, kaj savu min el granda akvo, *
el la mano de fremduloj,
kies buŝo parolas malveraĵon *
kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. ¶
Benata estu la Eternulo, mia Roko, / kiu instruas miajn manojn batali, *
miajn fingrojn militi:
Mia bono kaj mia fortikaĵo, *
mia rifuĝejo kaj mia savanto,
mia ŝildo, / Li, kiun mi fidas, *
kiu submetas al mi mian popolon. ¶
Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, *
kaj homido, ke Vi lin atentas?
Homo estas simila al spireto; *
liaj tagoj estas kiel pasanta ombro. ¶
Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; *
tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; *
sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
Etendu Vian manon el supre; / liberigu min, kaj savu min el granda akvo, *
el la mano de fremduloj,
kies buŝo parolas malveraĵon *
kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. ¶
Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, *
sur dek-korda psaltero mi muzikos al Vi,
kiu donas helpon al la reĝoj, *
kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo. ¶
Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, *
sur dek-korda psaltero mi muzikos al Vi,
kiu donas helpon al la reĝoj, *
kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.
Liberigu min, kaj savu min *
el la mano de fremduloj,
kies buŝo parolas malveraĵon *
kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. ¶
Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco; / niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, *
ornamoj de palaco;
niaj grenejoj estas plenaj, *
enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco;
niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dek-miloj *
sur niaj paŝtejoj;
niaj bovoj estas ŝarĝitaj; *
ne ekzistas difekto,
ne ekzistas perdo, *
ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;
feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton; *
feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo. ¶
Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, *
kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.
Ĉiutage mi Vin benos, *
kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne. ¶
Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, *
kaj Lia grandeco estas ne-mezurebla.
Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn *
kaj rakontos pri Via potenco.
Pri la majesto de Via granda gloro *
kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, *
kaj Vian grandecon mi rakontos.
Oni gloros la renomon de Via granda boneco, *
kaj oni prikantos Vian justecon. ¶
Kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo, *
longe-tolera kaj kun granda boneco.
La Eternulo estas bona por ĉiuj; *
Lia favor-koreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj. ¶
Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, *
kaj Viaj fideluloj Vin benos.
Ili raportos pri la gloro de Via regno *
kaj parolos pri Via potenco,
por sciigi al la homidoj Lian potencon *
kaj la majestan gloron de Lia regno.
Via reĝeco estas reĝeco eterna, *
kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj. ¶
Fidela estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vortoj, *
kaj sankta en ĉiuj Siaj faroj.
La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn *
kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, *
kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
Vi malfermas Vian manon *
kaj satigas favore ĉion vivantan. ¶
Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj *
kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, *
por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, *
kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
La Eternulo gardas ĉiujn Siajn amantojn, *
kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas. ¶
La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, / kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon *
ĉiam kaj eterne. ¶
La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn *
kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, *
kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
Vi malfermas Vian manon *
kaj satigas favore ĉion vivantan. ¶
Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj *
kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, *
por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, *
kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
La Eternulo gardas ĉiujn Siajn amantojn, *
kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas. ¶
La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, / kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon *
ĉiam kaj eterne. ¶
Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, *
kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.
Ĉiutage mi Vin benos, *
kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne. ¶
Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, *
kaj Lia grandeco estas ne-mezurebla.
Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn *
kaj rakontos pri Via potenco.
Pri la majesto de Via granda gloro *
kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, *
kaj Vian grandecon mi rakontos.
Oni gloros la renomon de Via granda boneco, *
kaj oni prikantos Vian justecon. ¶
Kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo, *
longe-tolera kaj kun granda boneco.
La Eternulo estas bona por ĉiuj; *
Lia favor-koreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj. ¶
Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, *
kaj Viaj fideluloj Vin benos.
Ili raportos pri la gloro de Via regno *
kaj parolos pri Via potenco,
por sciigi al la homidoj Lian potencon *
kaj la majestan gloron de Lia regno.
Via reĝeco estas reĝeco eterna, *
kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj. ¶
La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn *
kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, *
kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
Vi malfermas Vian manon *
kaj satigas favore ĉion vivantan. ¶
Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj *
kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, *
por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, *
kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
La Eternulo gardas ĉiujn Siajn amantojn, *
kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas. ¶
La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, / kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon *
ĉiam kaj eterne. ¶
Gloru, ho mia animo, la Eternulon. / Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, *
mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. ¶
Ne fidu eminentulojn, *
homidon, kiu ne povas helpi.
Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; *
kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. ¶
Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,*
kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,
kiu kreis la ĉielon kaj la teron, / la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, *
kiu gardas la veron eterne;
kiu faras justecon al la prematoj, *
donas panon al la malsataj. ¶
La Eternulo liberigas la malliberulojn; *
la Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;
la Eternulo restarigas la kurbigitojn; *
la Eternulo amas la virtulojn.
La Eternulo gardas la enmigrintojn, / subtenas orfon kaj vidvinon; *
sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. ¶
La Eternulo reĝas eterne, *
via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. ¶
Laŭdu Lin, ĉar estas bone kanti al nia Dio, *
ĉar agrabla estas la glor-kantado.
La Eternulo konstruas Jerusalemon, *
la elpelitojn de Izrael Li kolektas.
Li sanigas la kor-prematojn *
kaj bandaĝas iliajn vundojn.
Li kalkulas la stelojn, *
kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.
Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; *
Lia saĝo estas ne-mezurebla.
La Eternulo altigas la humilulojn; *
sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero. ¶
Kantu al la Eternulo gloradon, *
muziku al nia Dio per harpo.
Li kovras la ĉielon per nuboj, / pretigas por la tero pluvon, *
kreskigas sur la montoj herbon.
Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, *
kaj al la korvidoj, kiuj krias.
Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; *
ne la femuroj de homo al Li plaĉas:
Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, *
kiuj fidas Lian bonecon. ¶
Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.
Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.
Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶
Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.
Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?
Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶
Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.
Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶
Gloru la Eternulon el la ĉielo, *
gloru Lin en la alto.
Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj; *
gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.
Gloru Lin, suno kaj luno; *
gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.
Gloru Lin, plej supraj ĉieloj, *
kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.
Ili gloru la nomon de la Eternulo; *
ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.
Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne; *
Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos. ¶
Gloru la Eternulon el la tero, *
mar-monstroj kaj ĉiuj abismoj;
fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo, *
ventego, kiu plenumas Lian vorton;
montoj kaj ĉiuj montetoj, *
frukto-portaj arboj kaj ĉiuj cedroj;
bestoj kaj ĉiaj brutoj, *
rampaĵoj kaj flugilaj birdoj;
reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj, *
princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero;
junuloj kaj junulinoj, *
maljunuloj kaj knaboj.
Ili gloru la nomon de la Eternulo, / ĉar sole Lia nomo estas alta, *
Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo. ¶
Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, *
la gloron de ĉiuj Liaj fideluloj,
de la filoj de Izrael, *
Lia plej proksima popolo. ¶
Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.
Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶
La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.
Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶
Gloru Dion en Lia sanktejo, *
gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, *
gloru Lin laŭ Lia granda majesto. ¶
Gloru Lin per sonado de trumpeto, *
gloru Lin per psaltero kaj harpo.
Gloru Lin per tamburino kaj danco, *
gloru Lin per kord-instrumentoj kaj fluto. ¶
Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, *
gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
Ĉio spiranta *
gloru la Eternulon. ¶
Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, *
ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon;
ĉar Vi kreis ĉion, *
kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis. ¶
Vi estas inda preni la libron *
kaj malfermi ĝiajn sigelojn;
ĉar vi estis mortigita, / kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn *
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,
kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; *
kaj ili reĝas sur la tero. ¶
Inda estas la Ŝafido, la mortigita, / ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon *
kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. ¶
Ni dankas Vin, ho Dio, *
la Sinjoro, la Plej-potenca,
kiu estas kaj estis; *
ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis. ¶
Kaj la nacioj furiozis, / kaj venis Via kolero, *
kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj,
kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, *
kaj al la sanktuloj,
kaj al la timantoj de Via nomo, / malgrandaj kaj grandaj, *
kaj pereigi la detruantojn de la tero. ¶
Nun fariĝis la savo kaj la potenco / kaj la reĝeco de nia Dio, *
kaj la aŭtoritato de Lia Kristo;
ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, *
kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio. ¶
Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, *
kaj pro la vorto de sia atesto;
kaj ili ne amis sian vivon *
ĝis morto mem.
Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, *
kaj vi, kiuj en ili loĝas. ¶
Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;
justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶
Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?
ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶
Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.
Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.
Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.
Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶
Laŭdata Vi estas, Sinjoro, Dio de niaj patroj, *
benata kaj glorata estu Via nomo por eterne.
Ĉar Vi estas justa *
en ĉio, kion Vi faris al ni,
kaj ĉiuj Viaj faroj estis ĝustaj / kaj rektaj Viaj vojoj, *
kaj ĉiuj Viaj juĝoj estis pravaj.
Ni pekis kaj agis malpie, / ni forlasis Vin; *
jes, ni agis malbone. ¶
Pro Via nomo: ne por ĉiam forpelu nin, *
ne rompu Vian interligon,
Vian kompatemon ne retiru de ni *
pro Abraham, Via amiko,
pro Izaak, Via sklavo *
kaj pro Izrael, Via sanktulo.
Al ili Vi promesis fari ilian idaron mult-nombra / kiel la steloj de la ĉielo, *
kiel la sableroj de la mara strando.
Sed nun, Sinjoro, / ni fariĝis la plej malgranda popolo inter ĉiuj popoloj de la tero *
kaj pro niaj pekoj nenie surtere ni ankoraŭ ion signifas.
Ni ne plu havas reĝon nek profeton nek gvidanton, *
nek brul- aŭ buĉ-oferon, farun-oferon nek incenson,
eĉ ne lokon, kie al Vi ni povas oferi *
por trovi Vian kompatemon.
Sed nia frakasita koro kaj nia humila spirito / estu al Vi same akceptebla kiel brul-oferoj de vir-ŝafoj kaj vir-bovoj *
kaj dek-miloj da grasigitaj ŝafidoj;
tia estu antaŭ Vi hodiaŭ nia ofero / kaj ĝi donu al ni repaciĝon kun Vi; *
ĉar neniu malhonoro trafas tiujn, kiuj fidas je Vi,
kaj nun ni sekvas Vin tut-kore / kaj timas antaŭ Vi *
kaj ni serĉas Vian vizaĝon. ¶
Benata Vi estas, Sinjoro, Dio de niaj patroj, *
laŭdata kaj altigita por eterne. ¶
Kaj benata estas la sankta nomo de Via gloro, *
laŭdata kaj altigita por eterne. ¶
Benata Vi estas en la templo de Via sankta gloro, *
altigita kaj honorata por eterne. ¶
Benata Vi estas sur la trono de Via reĝeco, *
laŭdata kaj altigita por eterne. ¶
Benata Vi estas, Vi, kiu rigardas la profundaĵojn, / Vi, kiu tronas super la keruboj, *
laŭdata kaj honorata por eterne. ¶
Benata Vi estas en Via firmamento, *
laŭdata kaj honorata por eterne. ¶
Benu la Sinjoron, ho ĉiuj laboroj de la Sinjoro: *
laŭdu kaj gloru Lin por eterne. ¶
Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;
ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;
suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;
ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;
fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;
fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.
Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶
Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;
vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;
ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.
Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶
Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;
justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.
Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶
Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.
Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.
Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.
Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.
Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.
Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;
Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.
Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.
Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶
Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.
Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;
Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.
Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶
Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.
Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.
Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶
Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.
Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne..
Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;
kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,
por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶
Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,
al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;
en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,
kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶
Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,
kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,
por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶
Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; *
ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron. ¶
Mia forto kaj glor-kanto estas la Eternulo, *
kaj Li estis por mi savo.
Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, *
la Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.
La Eternulo estas viro de milito, / Eternulo estas Lia nomo; *
la ĉarojn de Faraono kaj lian militistaron Li ĵetis en la maron. ¶
De Via kolera blovo montiĝis akvo, / amasigite stariĝis fluaĵo, *
densiĝis abismoj en la mezo de la maro.
La malamiko diris: Mi persekutos, *
mi atingos, mi dividos milit-akiron;
satiĝos de ili mia animo; / mi eltiros mian glavon, *
ekstermos ilin mia mano.
Vi blovis per Via spirito, *
kaj ilin kovris la maro;
kiel plumbo ili iris al fundo *
en la akvo potenca. ¶
Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? / kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, *
timinda kaj laŭdinda, faranta miraklojn?
Vi etendis Vian dekstran manon, *
kaj ilin englutis la tero.
Vi kondukis kun Via favor-koreco *
tiun popolon, kiun Vi liberigis,
Vi kondukis ĝin per Via forto *
al Via sankta loĝejo. ¶
Vi venigos ilin, kaj plantos ilin *
sur la monto de Via heredo,
sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, *
en la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.
La Eternulo reĝos *
ĉiam kaj eterne. ¶
Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,
sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;
kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis
kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶
Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,
por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,
kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶
Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, *
kaj mi ektimis.
Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon *
en la mezo de la jaroj,
montru en la mezo de la jaroj, *
ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato. ¶
Dio venas de Teman, *
la Sanktulo de la monto Paran.
Lia majesto kovras la ĉielon, *
kaj Lia gloro plenigas la teron.
Lia brilo estas kiel hela lumo, / radioj iras el Lia mano, *
kaj tie estas kaŝita Lia potenco. ¶
Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo, *
por helpi al Via sankt-oleito.
Vi paŝis kun Viaj ĉevaloj tra la maro, *
tra la ŝlimo de granda akvo. ¶
Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis; *
pro la bruo ektremis miaj lipoj,
putro venis en miajn ostojn, *
kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis;
dume mi devas esti trankvila en la tago de
malfeliĉo, *
kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto. ¶
Kiam la fig-arbo ne floros, *
la vinber-branĉoj ne donos fruktojn,
la oliv-arbo rifuzos sian laboron, *
la plugo-kampoj ne donos manĝaĵon,
la ŝafoj estos for-kaptitaj el la ŝafejo, *
kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:
Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, *
mi estos gaja pri la Dio de mia savo. ¶
La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; / Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo, *
kaj venigas min sur miajn altaĵojn.
Al Li, la Venkanto, *
iru miaj kantoj. ¶
Mi prenos vin el inter la nacioj, / Mi kolektos vin el ĉiuj landoj, *
kaj Mi venigos vin en vian landon.
Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, / kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, *
kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin. ¶
Kaj Mi donos al vi koron novan, *
kaj spiriton novan Mi metos en vin;
Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, *
kaj Mi donos al vi koron karnan.
Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, / kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, *
kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.
Kaj vi loĝos en la lando, *
kiun Mi donis al viaj patroj;
kaj vi estos Mia popolo, *
kaj Mi estos via Dio. ¶
Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage *
kaj ne ĉesas,
ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, *
frapo tre doloriga.
Kiam mi eliras sur la kampon, *
mi vidas homojn, mortigitajn per glavo;
kiam mi eniras en la urbon, *
mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato;
ankaŭ la profetoj kaj pastroj *
for-migris en landon, kiun ili ne konas. ¶
Ĉu Vi tute forpuŝis Jehudan? *
Ĉu Via animo eksentis abomenon kontraŭ Cion?
Kial Vi frapis nin tiel, *
ke neniu povas nin resanigi?
Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; *
ni esperis tempon de resaniĝo, sed ni havas nur teruron.
Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon / kaj la malbon-agojn de niaj patroj; *
ĉar ni pekis antaŭ Vi.
Pro Via nomo ne malestimegu nin, / ne malaltigu la tronon de Via gloro; *
memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni. ¶
Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, *
kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru:
La disĵetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, *
kiel paŝtanto sian paŝtataron. ¶
Ĉar la Eternulo elaĉetis Jakobon *
kaj liberigis lin el la mano de plifortulo.
Kaj ili venos kaj kantos sur la altaĵo de Cion; *
kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo,
al la greno, al la mosto, al la oleo, *
al la ŝafidoj kaj bovidoj;
kaj ilia animo estos kiel akvo-riĉa ĝardeno, *
kaj ili ne plu havos malĝojon. ¶
Tiam virgulino gajos en la danc-rondo, *
kaj kune ankaŭ junuloj kaj maljunuloj;
kaj Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon, *
Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.
Kaj Mia popolo satiĝos per Miaj bonaĵoj, *
diras la Eternulo. ¶
Iam en la tempo estonta / la monto de la domo de la Eternulo *
staros kiel ĉefo inter la montoj,
kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; *
kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj. ¶
Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: / Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, *
al la domo de la Dio de Jakob,
por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, *
kaj ni iru laŭ Lia irejo;
ĉar el Cion eliros la instruo, *
kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem. ¶
Kaj Li juĝos inter la nacioj, *
kaj Li decidos pri multaj popoloj;
kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn *
kaj el siaj lancoj rikoltilojn;
ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, *
kaj oni ne plu lernos militon. ¶
Ho domo de Jakob, venu, *
kaj ni iru en la lumo de la Eternulo. ¶
Mi dankas Vin, ho Eternulo; / ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, *
kaj Vi konsolas min.
Jen Dio estas mia savo: *
mi fidas, kaj mi ne timas;
ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, *
kaj Li fariĝis mia savo. ¶
Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon *
el la fontoj de la savo.
Kaj vi diros en tiu tago: / Danku la Eternulon, *
voku Lian nomon,
sciigu Liajn farojn inter la popoloj, *
memorigu, ke Lia nomo estas alta.
Kantu al la Eternulo, / ĉar majestaĵon Li faris; *
tio estu sciata sur la tuta tero.
Ĝoj-kriu kaj kantu, *
loĝantino de Cion;
ĉar granda estas inter vi *
la Sanktulo de Izrael. ¶
Ni havas urbon potencan; *
savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
Malfermu la pordegojn, / por ke eniru la popolo justa, *
konservanta la fidelecon.
Por la fid-mensulo Vi konservos pacon absolutan; *
ĉar Vin li fidas.
Fidu la Eternulon por ĉiam; *
ĉar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna. ¶
La vojo de justulo estas rekta; *
Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.
Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; *
Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.
Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, *
per mia spirito en mia interno mi serĉis Vin matene;
ĉar dum Via juĝado sur la tero *
la loĝantoj de la mondo lernis justecon. ¶
Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; *
ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni. ¶
Aŭskultu, malproksimuloj, kion Mi faris; *
kaj ekkonu, proksimuloj, Mian forton.
Ektimos la pekuloj sur Cion, *
tremo kaptos la hipokritulojn:
Kiu el ni eltenos ĉe la ekstermanta fajro? *
Kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego?
Kiu agas juste kaj parolas veron, *
abomenas profiton rabitan,
for-skuas siajn manojn, por ne preni subaĉeton, / ŝtopas siajn orelojn, por ne aŭskulti aferojn sangajn, *
kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon,
tiu loĝos sur la altaĵoj; *
fortikaĵoj el rokoj estos lia defendo;
pano estos donita al li, *
akvon li havos konstante. ¶
Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo / mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, *
ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;
mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, *
sur la tero de la vivantoj,
kaj mi ne plu rigardos homon *
inter la loĝantoj de la vantejo;
ke mia estado demoviĝas, kaj for-portiĝas de mi *
kiel tendo de paŝtisto;
ke mi fin-teksis mian vivon kiel teksisto, *
kaj Li detranĉos min de la teks-bazo;
ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, *
Vi faros al mi finon.
Mi atendis ĝis mateno, / ke simile al leono *
Li frakasos ĉiujn miajn ostojn,
ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, *
Vi faros al mi finon.
Kiel hirundo plendanta mi plor-pepis, *
mi ĝemis kiel kolombo;
miaj okuloj estis direktitaj malsupren: *
Ho Eternulo, mi suferas, protektu min! ¶
Jen en bonon ali-formiĝis mia sufero; / Vi ame eltiris mian animon el pereo, *
ĉar Vi ĵetis malantaŭ Vin ĉiujn miajn pekojn.
Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, / ne la morto Vin laŭdos; *
la irantaj en la ter-internon ne esperos Vian verecon.
La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, / kiel mi hodiaŭ; *
patro al la filoj konigos Vian verecon.
La Eternulo min helpas; / kaj miajn kantojn ni kantados *
dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo. ¶
Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, *
kaj Lia brako regas;
jen Lia rekompenco estas kun Li, *
kaj Lia repago antaŭ Li.
Kiel paŝtisto *
Li paŝtos Sian ŝafaron,
per Sia brako Li kolektos la ŝafidojn / kaj portos ilin sur Sia brusto; *
la suĉigantinojn Li kondukos. ¶
Kiu mezuris per sia man-kavo la akvon / kaj difinis la ĉielon per la man-larĝo *
kaj metis en mezurilon la polvon de la tero
kaj pesis per pesilo la montojn *
kaj la montetojn per pesil-taso?
Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, *
kaj kiu donis al Li sian konsilon?
De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin *
kaj instruu Lin pri la vojo de justeco
kaj instruu al Li scion *
kaj konigu al Li la vojon de saĝeco? ¶
Jen la popoloj estas kiel guto el sitelo *
kaj kalkulataj kiel polvero sur pesil-taso;
jen Li disŝutas la insulojn, *
kiel polveretojn.
Lebanon ne sufiĉus por fajro, *
kaj ĝia bestaro ne sufiĉus por brul-oferoj.
Ĉiuj nacioj estas antaŭ Li kiel nenio, *
estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvaloraĵo. ¶
Kantu al la Eternulo kanton novan, *
Lian gloron de la rando de la tero,
vi, kiuj ŝip-veturas sur la maro, / kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
insuloj kaj iliaj loĝantoj.
Laŭtigu vian voĉon, ho dezerto kaj ĝiaj urboj, *
la vilaĝoj, en kiuj loĝas Kedar;
ĝoj-kriu la loĝantoj de Sela, *
de la supro de montoj ili voku.
Ili donu honoron al la Eternulo, *
kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj. ¶
La Eternulo eliros kiel heroo, *
kiel homo de milito Li vekos fervoron,
Li vokos kaj aŭdigos militan krion, *
Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj. ¶
Longe Mi silentis, *
estis kvieta, kaj detenis Min;
nun Mi krios kiel naskantino, *
Mi neniigos kaj englutos ĉion.
Mi dezertigos montojn kaj montetojn, *
kaj ilian tutan verdaĵon Mi elsekigos;
Mi faros la riverojn insuloj, *
kaj la lagojn Mi elsekigos.
Mi kondukos la blindulojn laŭ vojo, kiun ili ne konas, *
laŭ irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin;
la mallumon antaŭ ili Mi faros lumo, *
kaj la vojojn kurbajn rektaj.
Tiajn aferojn Mi faros por ili, *
kaj Mi ilin ne forlasos. ¶
Vere Vi estas Dio Sin kaŝanta, *
Dio de Izrael, Savanto. ¶
Hontigataj kaj malhonorataj ili ĉiuj estas; *
kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj.
Sed Izrael estas savita de la Eternulo *
per savo eterna;
vi ne estos hontigataj nek malhonorataj *
ĝis eterneco. ¶
Ĉar tiele diras la Eternulo; *
la kreinto de la ĉielo:
Mi estas la Eternulo, *
kaj ne ekzistas alia.
Mi estas la Eternulo, *
kiu parolas justaĵon kaj anoncas veraĵon. ¶
Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, *
kaj preĝas al dio, kiu ne povas helpi.
Ne ekzistas alia Dio krom Mi, *
la Dio vera kaj la helpanto. ¶
Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, *
kaj estu savitaj;
ĉar Mi estas Dio, *
kaj ne ekzistas alia. ¶
Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, *
vorto ne retirota,
ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, *
ĵuros ĉiu lango. ¶
Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, *
havas veron kaj potencon;
al Li venos kaj hontos *
ĉiuj, kiuj koleris kontraŭ Li.
Per la Eternulo praviĝos kaj gloriĝos *
la tuta idaro de Izrael. ¶
Mi forte ĝojas pri la Eternulo, *
mia animo ĝojas pri mia Dio;
ĉar Li vestis min per vestoj de savo, *
per mantelo de justeco Li min kovris,
kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, *
kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn. ¶
Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn *
kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn,
tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon *
kaj gloron antaŭ ĉiuj popoloj. ¶
Pro Cion mi ne silentos, *
kaj pro Jerusalem mi ne haltos,
ĝis ĝia praveco eliĝos kiel brilo *
kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo. ¶
Kaj la popoloj vidos vian feliĉon, *
kaj ĉiuj reĝoj vian honoron;
kaj oni nomos vin per nomo nova, *
kiun eldiros la buŝo de la Eternulo.
Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, *
kaj reĝa kap-ornamo en la man-plato de via Dio. ¶
Oni ne plu nomos vin forlasita, *
kaj pri via lando oni ne plu diros, ke ĝi estas dezerta;
sed oni nomos vin Mia Favorata *
kaj vian landon Edzinigitino;
ĉar la Eternulo vin favoras *
kaj via lando havos edzon. ¶
Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, *
tiel kunvivos kun vi viaj filoj;
kaj kiel fianĉo ĝojas pri la fianĉino, *
tiel ĝojos pri vi via Dio. ¶
Ĝoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri ĝi *
ĉiuj ĝiaj amantoj;
forte ĝoju pri ĝi *
ĉiuj, kiuj ploris pri ĝi.
Suĉu kaj satiĝu el la brusto de ĝiaj konsoloj; *
suĉu kaj ĝuu la abundon de ĝia gloro. ¶
Ĉar tiele diras la Eternulo: / Jen Mi fluigos sur ĝin *
pacon kiel riveron,
kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan torenton, *
por ke vi suĉu;
sur la brakoj vi estos portataj, *
kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.
Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, / tiel Mi vin konsolos; *
kaj en Jerusalem vi estos konsolataj. ¶
Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro, *
kaj viaj ostoj vigliĝos kiel freŝa verdaĵo. ¶
Eksonigu por mia Dio per tamburoj, *
kantu por la Sinjoro kun cimbal-muziko.
Kanto kaj psalmo miksiĝu por Li, *
gloru kaj alvoku Lian nomon.
Ĉar Dio estas la Sinjoro, *
kiu frakasas ĉiujn batalojn. ¶
Novan kanton mi kantos por mia Dio. *
Ho Dio, granda Vi estas kaj glora,
mirinda en Via forto, *
nesuperebla. ¶
Vin servu Via tuta kreitaĵaro; *
ĉar Vi parolis, kaj ili fariĝis,
Vi elsendis Vian spiriton, kaj ili konstruiĝis. *
Estas neniu, kiu rezistas al Via voĉo. ¶
Montoj kaj maroj ĝis la fundamento skuiĝas, *
rokoj kiel vakso fandiĝas antaŭ Via vizaĝo;
sed al tiuj, kiuj timas antaŭ Vi, *
Vi ankoraŭ estas tre kompatema. ¶
Danku la Patron, kiu taŭgigis nin / por partopreno en la heredaĵo *
de la sanktuloj en lumo,
kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, / kaj transportis nin *
en la regnon de la Filo de Sia amo;
en kiu ni havas la elaĉeton, *
la pardonon de pekoj. ¶
Li estas bildo de la nevidebla Dio, *
la unue-naskito inter la tuta kreitaro;
ĉar en li kreiĝis ĉio *
en la ĉielo kaj sur la tero,
ĉio videbla kaj nevidebla, *
ĉu tronoj, ĉu regecoj,
ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; *
ĉio kreiĝis per li, kaj por li.
Kaj li estas antaŭ ĉio, *
kaj en li ĉio ekzistas. ¶
Kaj li estas la kapo de la korpo, *
la eklezio.
Kaj li estas la komenco, / la unue-naskita el la mortintoj, *
por ke li fariĝu superulo en ĉio.
Ĉar la Patro bon-volis, *
ke en li la tuta pleneco loĝu;
kaj per li kun-akordigi ĉion al Si mem, *
pacon farinte per la sango de lia kruco;
per li ĉion, *
ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. ¶
Estu benata, ho Eternulo, / Dio de nia patro Izrael, *
eterne kaj eterne.
Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, *
potenco, majesto, venko, kaj gloro,
ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero *
estas Via;
al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, *
kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj. ¶
Riĉeco kaj honoro venas de Vi; *
Vi regas super ĉio;
en Via mano estas forto kaj potenco; *
Via mano povas ĉion grandigi kaj fortikigi.
Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, *
kaj ni gloras Vian majestan nomon. ¶
Kristo ankaŭ suferis pro ni, / postlasante por ni ekzemplon, *
por ke ni sekvu liajn poste-signojn.
Pekon li ne faris, *
kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo.
Insultate, li ne insultis responde; / suferante, li ne minacis, *
sed submetis sin al la juste juĝanta.
Li mem portis niajn pekojn *
en sia korpo sur la lignaĵo,
por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, *
vivu por justeco.
Per liaj vundoj *
ni resaniĝis. ¶
Atentu, ĉielo, kaj mi parolos; *
kaj aŭdu la tero la vortojn de mia buŝo.
Verŝiĝos kiel pluvo mia instruo, *
fluos kiel roso mia parolo,
kiel pluvego sur verdaĵon *
kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.
Ĉar la nomon de la Eternulo mi vokas; *
donu honoron al nia Dio. ¶
Li estas la Roko; / perfektaj estas Liaj faroj; *
ĉar ĉiuj Liaj vojoj estas justaj.
Li estas Dio fidela kaj sen malbon-ago; *
justa kaj ver-ama Li estas. ¶
Ili malboniĝis antaŭ Li, / ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco; *
generacio malhumila kaj malhonesta.
Ĉu al la Eternulo vi tiel repagas, *
popolo malnobla kaj malprudenta?
Ĉu ne Li estas via patro, kiu vin kreis? *
Ĉu ne Li vin estigis kaj aranĝis? ¶
Rememoru la tempon antikvan, *
pripensu la jarojn de la antaŭaj generacioj;
demandu vian patron, kaj li sciigos al vi; *
viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi. ¶
Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, *
kiam Li disloĝigis la homidojn,
Li starigis la limojn de la popoloj *
laŭ la nombro de al idoj de Izrael;
ĉar parto de la Eternulo estas Lia popolo; *
Jakob estas Lia hereda mezuritaĵo. ¶
Li trovis lin en dezerto, *
en stepo, kie regas bruo sen-viva;
Li ĉirkaŭis lin, zorgis pri li, *
gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.
Kiel aglo vekas sian neston, *
flug-pendas super siaj idoj,
tiel Li etendis Siajn flugilojn, *
prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.
La Eternulo sola kondukis lin, *
kaj neniu fremda dio estis kun Li. ¶
Ho Dio de la patroj kaj Sinjoro de kompato, *
kiu faris ĉion per Via vorto,
kaj formis per Via saĝeco la homon, *
por ke li regu ĉiujn Viajn kreitaĵojn
kaj administru la mondon laŭ sankteco kaj justeco *
kaj eldiru verdiktojn kun honesta animo,
donu al mi la Saĝecon, kiu sidas apud Via trono, *
kaj ne rifuzu al mi lokon inter Viaj infanoj.
Ĉar mi estas Via sklavo *
kaj la filo de Via servantino,
homo malforta kaj mallonge-daŭra *
kaj malsupera en la kompreno de juĝado kaj leĝoj,
ĉar eĉ se iu estas perfekta inter la homidoj, / se mankas la de Vi venanta saĝo, *
li estos taksata sen-valorulo. ¶
Kaj kun Vi estas la Saĝeco, / kiu konas Viajn laborojn *
kaj kiu ĉeestis, kiam Vi faris la mondon,
kaj kiu scias, kio plaĉas al Vi *
kaj kio estas ĝusta laŭ Viaj ordonoj.
Forsendu ŝin el la sanktaj ĉieloj, *
kaj sendu ŝin de Via glora trono,
por ke ĉeestante kun mi ŝi laboregu, *
kaj mi sciu, kio estas plaĉa al Vi.
Ĉar ŝi scias kaj komprenas ĉion, / kaj ŝi gvidos min prudente en miaj agoj *
kaj protektos min per sia gloro. ¶
Ĝojas mia koro pri la Eternulo, *
mia korno altiĝis pro la Eternulo;
larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, *
ĉar mi ĝojas pro Via helpo. ¶
Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; / ĉar
ekzistas neniu krom Vi, *
kaj nenia defendanto simila al nia Dio.
Ne parolu plu fieraĵon; *
malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo;
ĉar la Eternulo estas Dio ĉio-scianta, *
kaj Li starigis la aferojn. ¶
La paf-arko de la fortuloj estas sen-valorigata, *
kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.
Satuloj sin dungigas pro pano, *
kaj malsatuloj jam ne malsatas;
sen-fruktulino naskis sep, *
kaj mult-infanulino sen-fortiĝis.
La Eternulo mortigas kaj vivigas, *
malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.
La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, *
malaltigas kaj altigas.
Li levas malriĉulon el polvo, *
el koto Li altigas sen-havulon,
por sidigi lin kun alt-ranguloj, *
kaj tronon de gloro Li heredigas al li. ¶
Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, *
kaj sur ili Li starigis la mondon.
La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, / kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; *
ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.
La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li; *
el la ĉielo Li tondras kontraŭ ili.
La Eternulo juĝos la finojn de la tero, / kaj donos forton al Sia reĝo, *
kaj altigos la kornon de Sia sankt-oleito. ¶
Kompatu nin, Sinjoro, Dio de la universo, kaj rigardu nin, *
metu timon antaŭ Vi sur ĉiujn popolojn.
Levu Vian manon kontraŭ la fremdaj popoloj, *
kaj montru Vian potencon.
Antaŭ iliaj okuloj Vi montris en ni Vian sanktecon; *
same do Vi montru antaŭ niaj okuloj en ili Vian grandecon,
por ke ili eksciu, kiel ankaŭ ni eksciis, *
ke ne estas Dio krom Vi, ho Sinjoro.
Renovigu Viajn signojn kaj ripetu la miraklojn, *
gloru Vian manon kaj Vian dekstran brakon. ¶
Kunigu ĉiujn tribojn de Jakob / kaj donu al ili ilian heredaĵon, *
kiel en la komenco.
Kompatu pri Via popolo, Sinjoro, / kiu nomiĝas laŭ Via nomo, *
kaj pri Izrael, kiun Vi faris Via unue-naskito.
Kompatu la urbon dediĉitan al Vi, *
Jerusalemon, la lokon, kie Vi loĝas.
Plenigu Cionon per Via glora famo *
kaj Vian templon per Via honoro. ¶
¶ Laŭdu lin, ĉiuj popoloj.
¶ Laŭdu lin, ĉiuj popoloj.
Kiu elmontriĝis en la karno, *
praviĝis en la spirito.
¶ Laŭdu lin, ĉiuj popoloj.
Kiu estis vidita de anĝeloj, *
pripredikita ĉe la nacioj.
¶ Laŭdu lin, ĉiuj popoloj.
Kiu estis prikredita en la mondo, *
prenita supren en gloro.
¶ Laŭdu lin, ĉiuj popoloj.
Benata estas Dio, *
kiu vivas kaj regas eterne,
ĉar Li punas kaj kompatas, / Li kondukas al Hadeso kaj supren-kondukas. *
Neniu povas eviti Lian manon. ¶
Dank-diru al Li, filoj de Izrael, / antaŭ la nacioj, *
ĉar Li disigis nin inter ili.
Tie proklamu Lian grandecon, *
laŭdu Lin antaŭ ĉiu vivanto,
ĉar Li estas nia Sinjoro kaj Dio, *
Li estas nia Patro eterne. ¶
Li punas nin pro niaj pekoj, *
kaj poste Li kompatas nin
kaj savas nin el inter ĉiuj nacioj, *
kien ajn ni dispeliĝis inter ili. ¶
Benu la Sinjoron de justeco, *
laŭdu la Reĝon eternan. ¶
En la lando de mia kaptiteco mi dankas Lin, *
kaj al pekuloj mi montras Liajn potencon kaj grandecon.
Turnu vin, pekuloj, *
faru justecon antaŭ Li.
Kiu scias ĉu Li atentos vin, *
kaj kompatos vin? ¶
Mi laŭdas mian Dion, / mia animo laŭdas la Reĝon de la ĉielo, *
kaj mi ĝojegos pro Lia grandeco. ¶
Jerusalem, sankta urbo, / vin punos Dio pro la faroj de viaj filoj, *
kaj poste Li kompatos la filojn de justuloj. ¶
Danku la Sinjoron ĝuste, / benu la Reĝon eternan, *
por ke en vi denove ĝoje konstruiĝu Lia tendo,
kaj Li gajigu en vi la kaptitojn, / kaj amu en vi la suferantojn, *
eterne, dum ĉiuj generacioj. ¶
Multaj popoloj venos defore *
pro la nomo de Dio la Sinjoro,
kun en siaj manoj donacoj, / donacoj por la Reĝo de la ĉielo. *
Senfine, generacioj ĝoje laŭdos vin. ¶
Feliĉaj estas kiuj vin amas; *
ili ĝojos pro via paco.
Mia animo, benu Dion, la grandan Reĝon. *
Ĉar Jerusalem rekonstruiĝos. ¶
Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,
kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,
savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,
en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶
Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,
por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,
pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,
por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶
Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
laŭ Via vorto, en paco,
ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
lumon por malkaŝo al la gentoj, *
kaj gloron de Via popolo Izrael. ¶
Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.
Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:
Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.
Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:
Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.
Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.
(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.
Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.
Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)
Donu, ni petas, ĉiopova Dio, tian volon al Viaj kredantoj, ke ili,
irante renkonte per virtaj faroj al Via Kristo venanta, kaj daŭre kun Li kunigite,
meritu posedi la ĉielan regnon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Helpu, Dio, al ni, fervore atendi la alvenon de Via Filo,
por ke, kiam Li staros ĉe la pordo kaj frapos,
Li trovu nin vigle preĝantaj kaj jubile kantantaj.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Estu favora, Dio, al ni, kiuj petegas el niaj afliktoj.
Helpu al ni.
Konsolu nin per la atendo de Via Filo,
por ke ne kontaĝu nin malnova kulpo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Preparu, Dio, niajn korojn per Via forto,
por ke, kiam alvenas Via Filo, ni estu indaj je la festeno de la eterna vivo,
kaj el Lia mano akceptu la ĉielan nutraĵon.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Veku, Dio, Vian forton,
kaj venu por helpi nin kun Via granda potenco.
La savon, kiun niaj pekoj malhelpas, Vi per Via graco rapidigu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Veku, Dio, Vian forton, kaj venu,
por ke ni povu sub Via protekto eskapi la minacon de niaj pekoj
kaj en Via libero esti savitaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi sendis Vian ununaskitan Filon en la mondon,
por ke Li liberigu la homaron de la praa peko-stato.
Nin, kiuj devote atendas Vian gracon de supre,
gvidu favore al tiu ĉi libereco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova kaj kompatema Dio,
donu, ke neniu tera afero malhelpu nin rapidi renkonte al Via Filo;
sed la ĉiela saĝeco nin kunigu al Kristo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Sin direktu, Dio, niaj petoj al Vi,
por ke ni pure servu Vin kun pura koro
kaj venu al la granda mistero de la enkarniĝo de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
ĝis la limoj de la tero Vi anoncis Vian savon.
Helpu, ke ni festu kun ĝojo la gloron de ĝia naskiĝo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
Vi preskribas al ni prepari la vojon por Kristo, la Sinjoro.
Donu favore, ke ni ne laciĝu pro astenio,
dum ni atendas la konsolan alvenon de la ĉiela kuracisto.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ni preĝu.
Veku, Dio, niajn korojn,
por ke ni preparu la vojojn por Via Ununaskito.
Lia alveno faru nin indaj, servi al Vi kun puraj mensoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ebligu, ho ĉiopova Dio, ke Via popolo vigle atendu la alvenon de Via Ununaskito,
por ke ni, kiel la Aŭtoro de nia savo mem instruis, kun brulantaj lampoj iru renkonte al Li, Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Luk 12, 35; Mat 25, 1-13
Sin levu, ho ĉiopova Dio, en niaj koroj la splendo de Via gloro,
por ke ni demetu ĉian obskuron de la nokto,
kaj evidentiĝu kiel gefiloj de la lumo
ĉe la alveno de Via ununaskita Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Rigardu, Dio, Vian popolon,
kiu kun fido atendas la naskiĝon de la Sinjoro,
kaj faru, ke ni,
nin pretigante ricevi tiun grandan misteron de savo,
sopiru celebri ĝin kun intensa ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Klinu, Dio, Viajn orelojn al nia voĉo
kaj lumigu nian koron per la graco de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
per Via Ununaskito Vi faris nin nova kreitaĵo.
Rigardu favore la verkon de Via mizerikordo,
kaj ĉe la alveno de Via Filo
purigu nin de ĉiuj praaj makuloj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ni petas Vin, ho ĉiopova Dio:
La venonta soleno de Via Filo estu rimedo
por nia vivo en tiu ĉi tempo kaj en la eterna gloro.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Nin, Viajn malindajn servantojn,
kiujn tristigas nia propra kulpo,
Vi ĝojigu, Dio,
per la sava alveno de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ho ĉiopova Dio,
Via graco ĉiam antaŭiru kaj sekvu nin.
Kun granda sopiro ni kore atendas la alvenon de Via Ununaskito.
Estu ĉe ni en ĉi tiu vivo kaj same en la venonta.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, Kreanto kaj Savanto de la homa naturo,
Vi volis, ke Via Vorto enkarniĝu en utero ĉiam virga.
Aŭdu favore niajn preĝojn:
Via Ununaskito, kiu alprenis nian homecon, partoprenigu nin en Sia dieco.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
enverŝu, ni petas, Vian gracon en nian animon,
kaj faru ke ni,
kiuj per la anĝela anonco ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo,
per Lia pasiono kaj kruco estu ankaŭ gvidataj al la gloro de la reviviĝo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ho ĉiopova Dio,
deprimas nin la jugo de la praa sklaveco.
Liberigu nin la atendo de la naskiĝfesto de Via Ununaskita,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiam naskis la sankta Virgulino, Vi malkaŝis la splendon de Via gloro,
donu, ke ni tiun grandan misteron de la enkarniĝo adoru kun integra fido
kaj ĉiam festu kun pia obeo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vian neeldireblan Vorton la senmakula Virgulino, laŭ la anonco de la anĝelo, akceptis,
kaj tiel ŝi fariĝis loĝejo de la dieco, plenigita per la lumo de la Sankta Spirito.
Donu, ke ni kapablu, laŭ ŝia ekzemplo, humile sekvi Vian volon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
aŭskultu, ni petas, afable la preĝojn de Via popolo.
Ni ĝojas pri la alveno de Via Ununaskito en nia karno.
Kiam Li venos en Sia majesto, Li regalu nin per la vivo eterna.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi rigardis la mortidevan homon
kaj volis savi lin per la alveno de Via Ununaskito.
Nin, kiuj humile kaj pie konfesas Lian enkarniĝon,
partoprenigu en Li, nia Savanto,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
atendante la proksiman naskiĝon de Via Filo en nia karno,
ni, Viaj ne-indaj servantoj, petas Vin:
Kompatu nin la Vorto, kiu fariĝis karno el Maria, la Virgulino, kaj loĝis inter ni,
Li, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Rapidu, Sinjoro Jesuo, ne malrapidu.
Via alveno konsolu kaj fortigu tiujn, kiuj fidas Vian bonecon.
Pri tio ni petas Vin, kiu vivas kaj regas
en unueco kun la Patro kaj la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu mirinde kreis la homon laŭ Via simileco,
kaj eĉ pli mirinde lin per la elaĉeto renovigis,
ebligu, ke ni partoprenu en la Dia vivo de Via Filo,
kiu hodiaŭ alprenis la homan naturon.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi en la Plej Sankta Familio donis al ni brilan ekzemplon de la vivo;
faru, ke ni, ligitaj per reciproka amo, imitu en niaj familioj la virtojn de la Sankta Familio
kaj tiel ni atingu feliĉon en Via domo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke la nova naskiĝo de Via Ununaskito en nia karno liberigu nin,
kiujn praa sklaveco tenas sub la jugo de la peko.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke ni, kiujn penetras la nova lumo de Via enkarniĝinta Filo,
rebriligu en niaj verkoj tion, kio per la kredo brilas an niaj mensoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
la senkulpaj infanoj, kiujn ni hodiaŭ festas, konfesis Vian gloron ne per vortoj, sed per sia morto.
Faru nin senkulpaj,
por ke la fidon, kiun ni konfesas per la lango, ni atestu ankaŭ per nia vivo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen
Ĉiopova nevidebla Dio,
per la alveno de Via Lumo Vi forpelis la tenebrojn de la mondo.
Rigardu nin, ni petas, kun favoro,
por ke ni digne celebru la gloran naskiĝon de Via Ununaskito,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke la nova naskiĝo de Via Ununaskito en nia karno liberigu nin,
kiujn praa sklaveco tenas sub la jugo de la peko.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
en la naskiĝo de Via Filo ni ekkonas la komencon kaj la perfektiĝon de ĉiu religio.
Donu, ni petas, ke ni partoprenu en Li, la sumo de la tut-homa savo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
kiu per la fekunda virgeco de Maria
havigis al la homoj la rimedojn por la eterna savo,
donu al ni la gracon, ke ni spertu ŝian helpon,
ĉar pere de ŝi ni ricevis la Aŭtoron de la vivo,
Jesuon Kriston, Vian Filon,
kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio, lumo de la kredantoj,
volu plenigi la mondon per Via gloro.
Aperigu al ĉiuj popoloj la klarecon de Via lumo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu, Dio, ni petas, al Via popolo sendifekteble firman fidon.
Ni konfesas Vian Ununaskiton, kiu estas kun Vi en eterna gloro
kaj naskiĝis vere en homa korpo el Maria, la Virgulino.
Liberigu nin de la nuntempaj malbonoj
kaj partoprenigu nin en la ĉiamaj ĝojoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, Via Filo per sia naskiĝo el la Virgulino
alprenis nian karnecon, sed ne nia pekecon.
Helpu al ni, ni petas,
ke ni demetu la oldan vestaĵon de la peko
kaj vestu nin per la nova vivo en Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu al ni, ho ĉiopova Dio,
ke Via savo, nova elĉiela lumo por la elaĉeto de la mondo,
sin levu en niaj koroj kaj fari ilin novaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
La elaĉeton de Via popolo, Dio, Vi komencis per la naskiĝo de Via Ununaskito.
Al Via servantoj donu, ni petas, firman fidon,
por ke ni, de Li gvidataj, atingu la promesitan gloron.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Prilumu, Dio, ni petas, Viajn fidelulojn,
kaj heligu iliajn korojn per la splendo de Via gloro,
por ke ni ĉiam ekkonu nian Savanton
kaj vere akceptu Lin,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
Vi kun nova lumo radias per la alveno de Via ununaskita Filo.
Kiel Li korpe fariĝis unu el ni per la naskiĝo el la Virgulino,
tiel ankaŭ ni partoprenu en Li en la regno de Lia graco.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
kiu en ĉi tiu tago sub la gvidado de la stelo montris al la popoloj Vian unikan Filon,
gvidu, ni petas, ankaŭ nin, kiuj jam konas Vin per la kredo, al la kontemplo de Via granda gloro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, ni petas Vin:
La splendo de Via majesto heligu niajn korojn
kaj konduku nin tra la tenebroj de ĉi tiu mondo
al la klareco eterna de nia vera patrujo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Via Ununaskito aperis en nia karno.
Li, kiu fariĝis simila ni, ŝanĝu nian koron,
por ke ni fariĝu similaj al Li,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu iluminas ĉiun gentojn,
donu, ke Viaj popoloj ĝoju pri daŭra paco.
Enverŝu en nian korojn jenan splendan lumon,
kiun Vi jam pli frue elŝutis en la mensojn de niaj patroj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
per Via Filo Vi rebriligis en ĉiuj gentoj la lumon de Via eterneco.
Donu, ke Via popolo aprezu la plenan gloron de sia saviĝo,
por ke Via lumo en ni kresku ĝis la eterna klareco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke sin malkaŝu kaj kresku en ni pli kaj pli la mistero de la Mond-Savanto,
kies naskiĝo per la stelo manifestiĝis.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
per Via Ununaskito Vi faris nin nova kreaĵo por Vi.
Donu, ke ni per Via graco vivu laŭ la naturo de tiu,
kiu alprenis nian naturon,
Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
kiu post la bapto en la rivero Jordano proklamis Kriston Via amata Filo,
sur kiun malsuprenvenis la Sankta Spirito;
faru, ke Viaj adoptitaj infanoj
renaskiĝintaj el la akvo kaj la Sankta Spirito
ĉiam vivu en Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Helpu, Dio, al ni, komenci nian servon per fastado,
por ke, batalante kontraŭ spiritaj malbonaĵoj,
ni estu subtenataj per sinregado.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Stimulu, Dio, ni petas, niajn agojn per Via inspiro
kaj akompanu ilin per Via helpo,
por ke ĉiu nia farado ĉiam en Vi komenciĝu
kaj, tiel komenciĝinta, per Vi perfektiĝu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Helpu favore, Dio, al ni
daŭrigi la verkojn de pento-faro, kiujn ni komencis,
por ke la observemon, kiun ni korpe ekzercas,
ni povu ankaŭ sincere plenumi en niaj mensoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
rigardu favore nian malfortecon,
kaj etendu Vian majestan dekstran manon por protekti nin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
donu al ni la gracon,
ke per la celebro de ĉi tiu karesmo,
sakramenta signo de nia konvertiĝo,
ni kresku en la kono de la mistero de Kristo,
kaj ni ĝin atestu per inda viv-konduto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Revenigu nin, ho Dio de nia savo,
kaj, por ke frukton donu nia karesma abstino,
instruu niajn mensojn en la ĉielaj disciplinoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Rigardu, Dio, Vian familion,
kaj donu ke ni,
kiuj korpe sin bridas per modero,
mense ekbrilu en la deziro al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Atentu, Dio, favore la devotecon de Via popolo,
por ke tiuj, kiuj korpe sin moderigas per abstino,
mense refreŝiĝu per la frukto de bon-farado.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donacu, ni petas, Dio, al ni ĉiam la spiriton de ĝusta pensado
kaj la pretecon por ĝusta agado,
por ke ni, kiuj sen Vi ne povas ekzisti,
estu kapablaj vivi laŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donacu, ni petas, Dio, al Viaj fideluloj,
ke ili preparu sin konvene por la celebro de Pasko,
por ke la solene transprenita korpa askezo estu por ĉiuj utila
kaj donu frukton por la animoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Eterna Patro,
turnu niajn korojn al Vi,
por ke ni,
zorgante pri la unu necesa afero
kaj farante verkojn de la karitato,
estu kapablaj Vin glori.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu ordonis al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
nutru nian kredon per Via vorto, kaj purigu niajn spiritajn okulojn,
por ke ni kapablu kontempli Vian gloran vizaĝon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu ordonis korpan abstinadon kiel animan rimedon,
ebligu, ke ni detenu nin de ĉiuj pekoj,
kaj ke niaj koroj povu sin ekzerci en tio, kion rekomendas Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Gardu, Dio, ni petas, Vian eklezion per daŭra bonvolemo.
Sen Vi ni en homa mortidevo forglitus.
Tial Vi helpu, ke ni evitu nocaĵojn
kaj estu ĉiam direktataj al tio, kio estas saviga.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Konservu, Dio, Vian familion,
por ke ĝi ĉiam estu erudita en bonaj faroj.
Konsolu nin en ĉi tiu tempo per Via protekto,
kaj konduku nin estonte al la bonoj superaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu amas la senkulpecon kaj pretas restitui ĝin,
direktu la korojn de Viaj servantoj al Vi,
por ke ili, el la fervoro de Via Spirito,
troviĝu stabilaj en la fido
kaj taŭgaj per bonaj verkoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
bonvolu purigi nin, kiuj kun sankta fervoro pento-faras,
kaj venigu nin kun sinceraj mensoj al la estontaj solenaĵoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Nin, kiuj ankoraŭ vivas sur la tero,
Vi, Dio, per grandiozaj rimedoj jam partoprenigas en la ĉielaĵoj.
Gardu nin en tiu ĉi vivo
kaj gvidu nin al tiu lumo, en kiu Vi mem loĝas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Bona Dio, fonto de kompato,
Vi proponas al ni faston, preĝadon kaj karitatajn agadojn
kiel riparon de la pekoj.
Rigardu korfavore nin,
humile agnoskantajn nian mizeron,
kaj per Via boneco savu nin,
prematajn de la pento pro niaj kulpoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Per Via daŭra favoro, Dio, purigu Vian eklezion kaj ŝirmu ĝin,
kaj, ĉar sen Vi ĝi ne povas resti en la savo,
Vi ĉiam gvidu ĝin per Viaj donacoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Neniam, Dio, manku al ni Via graco.
Ĝi dediĉigu nin al sankta servado
kaj akirigu al ni la frukton de Via savo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu, Dio, ni petas, ke ni,
eruditaj per la karesma observado,
kaj nutritaj per Via vorto,
en sankta sinregado estu devotaj al Vi el tuta koro,
kaj en nia preĝado al Vi ĉiam estu unu-animaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
De Via majesto, Dio, humile ni elpetegas, ke,
ju pli proksimiĝas la festo-tago de nia savo,
des pli devote ni rapidu al la celebro de la paska mistero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
En niajn korojn, Dio, ni petas, volu enverŝi Vian gracon,
por ke ni ĉiam estu detirataj de homaj ekscesoj
kaj kapablu, per Via donaco, fideli al la ĉielaj admonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĝojante pro la ĉiujara festado de ĉi tiu liturgia tempo,
ni petas, Dio de Vi, ke,
enprofundigante nin en la paskajn sakramentojn,
ni ĝuu iliajn plenajn efikojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu kompato-plene repaciĝas kun la homaro per Via Filo,
ebligu bonvole,
ke la kristana popolo sin preparu por la proksima Pasko kun fervora pieco kaj vigla kredo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi renovigas la mondon per neesprimeblaj sakramentoj.
Ni petas:
Donu, ke Via eklezio ĉiam pli bone konsciu pri siaj internaj riĉecoj,
sen ke al ĝi manku la necesaj eksteraj helpoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
ĉi tiu sankta tempo pretigu la korojn de Viaj fideluloj,
por ke ili kaptu la paskan misteron,
kaj per laŭdo-kantoj proklamu la savon,
kiu venas de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
al justuloj Vi donacas premion,
al pekuloj pro ilia pento Vi indulgas.
Jen ni konfesas, ke ni pekis,
kaj insiste ni petas pri Via pardono
per Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Humile ni petas, Dio, pri Via mildeco.
Nin, Viajn servantojn, volu senpekigi kaj persistigi en bonaj agoj,
por ke ni celebru la paskajn festojn pura-korde.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi preparis taŭgajn helpojn por nia malforteco.
Ni petas:
Donu, ke ni kun ĝojo akceptu la efikon de Via renovigo
kaj montru ĝin per pia viv-maniero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Turnu, Dio, kompate niajn korojn al Vi,
ĉar sen Vi ni ne povas plaĉi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Helpu nin, Dio,
por ke ni vivu kaj agadu en tiu karitato,
per kiu Jesuo, Via Filo, pro amo al la mondo
donis sian vivon por siaj gefratoj,
li, kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
per Via neesprimebla graco Vi riĉigas nin per ĉiu beno.
Ni petas:
Donu, ke ni tiel transiru de olda al la nova,
ke ni prepariĝu por la gloro de la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu, Dio, al ni, konstantecon en la servo al Via volo.
Tiel en niaj tagoj la popolo servanta al Vi kresku
kaj laŭ matureco kaj laŭ nombro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio kompatema,
prilumu la korojn de Viaj infanoj, kiujn la pento sanktigis.
Al ni, kiujn Vi pridonacas per sindonemo, klinu afable Viajn orelojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Estu, Dio, apud tiuj, kiuj Vin petegas.
Afable gardu tiujn, kiuj metas sian esperon en Vian kompatemon.
Tiele ni – puraj de pek-makuloj – restu en sankta viv-konduto
kaj fariĝu heredantoj de Via promeso.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Pardonu, Dio, la pekojn de la Viaj.
Ni katenis nin per ili pro nia malforteco.
Vi, laŭ Via boneco, rompu ĉi tiujn katenojn,
por ke ni estu liberaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi ĉiam laboras por la savo de la homoj,
sed nun Vi ĝojigas Vian popolon per pli abunda graco.
Rigardu afable Viajn elektitojn.
Via ama protekto fortikigu tiujn, kiuj naskiĝos denove,
kaj ankaŭ tiujn, kiuj jam nove naskiĝis el akvo kaj Sankta Spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
kiu donis kiel modelon de humileco por la homoj Jesuon Kriston nian Savanton,
fariĝintan homo kaj humiliĝintan ĝis morto sur kruco,
ebligu al ni, ke ni ĉiam memoru la instruon de Lia pasiono,
por ke ni partoprenu en la gloro de Lia resurekto.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
nia malforteco nin svenigas.
Vi re-ekspirigu nin
konsidere la pasionon de Via ununura Filo Jesuo Kristo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
donu al ni tiel partopreni en la misteroj de la Pasiono,
ke ni fariĝu indaj ricevi Vian pardonon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi volis, ke Via Filo submetu Sin al la kruco por ni,
por ke Vi forpelu de ni la potencon de la malamiko.
Donu al ni, Viaj servantoj, ke ni ricevu la gracon de la resurekto.
Pri tio ni petas per Li, Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Estas inde, Dio, kaj juste Vin ami.
Pliigu Vian mirigan gracon en ni.
Per la morto de Via Filo ni povas esperi, kion ni kredas.
Per Lia resurekto ni atingu, kion ni deziras.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
Amen
Rigardu, ni petegas Vin, Dio, pri ĉi tiu Via familio,
pro kiu nia Sinjoro Jesuo Kristo ne hezitis esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj suferi la turmenton de la kruco,
Li, kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
Via solenaskita Filo malsupreniris en la sinon de la tero kaj de tie supreniris en la gloron.
Donu favore, ke Viaj fideluloj, enterigitaj kun Li en la bapto, iru kun Li, per Lia releviĝo, al la vivo eterna.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu en ĉi tiu tago,
venkinte la morton per Via unugenerita Filo,
malfermis al ni la pordojn de la eterna vivo,
ebligu, ni petas,
ke ni, solenante la paskan reviviĝon,
estu tiel renovigataj per Via Spirito,
ke ni ankaŭ renaskiĝu
en la gloro de la reviviĝinta Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu daŭre kreskigas Vian eklezion per nova idaro,
donu al Viaj servantoj la kapablon
per sia vivo gardi la gracon,
kiun ili ricevis per la kredo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiam kompatema Dio,
kiu per la paskaj solenoj vigligas la kredon de Via popolo,
kreskigu en ni Vian gracon,
por ke ni komprenu la riĉecon de la bapto, kiu nin purigis,
de la Spirito, kiu donis al ni novan vivon;
de la sango, kiu nin elaĉetis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiam jubilu Via popolo, Dio,
pro la renovigita juneco de la spirito:
kaj kiel nun ĝi jubilas pro sia Dia infaneco,
tiel ĝi antaŭgustumu per la espero la estontan gloran reviviĝon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova kaj eterna Dio,
gvidu nin al la posedo de la eterna ĝojo;
por ke la humila grego de Viaj fideluloj alvenu trankvile tien,
kien antaŭiris ĝia glora paŝtisto,
nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu donis al ni la Savanton,
por ke ni fariĝu Viaj adoptaj infanoj,
rigardu kompleze al ni,
por ke ĉiuj kredantoj je Kristo
ricevu la veran liberecon kaj la eternajn bonojn.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
ebligu, ke ni celebru kun ama sento ĉi tiujn ĝojajn tagojn
honore al la reviviĝinta Sinjoro,
por ke la eventoj, kiujn ni rememorigas, montriĝu el nia vivkonduto.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Faru, ĉiopova Dio, ke ni jubilu en sankta ĝojo kaj kun gaja danko,
ĉar la ĉieliro de Via Filo estas altigo de la homa naturo,
kaj ni, la membroj, esperas sekvi tien,
kien li, la kapo, antaŭiris,
nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, elaŭdu favore niajn preĝojn.
Ni kredas, ke la Savanto de la homaro estas kun Vi en Via majesto.
Faru, ke ni sentu lian ĉeeston inter ni ĝis la fino de la mondo,
kiel li mem promesis,
li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu per la pentekosta mistero sanktigas la eklezion en ĉiu popolo kaj nacio,
disverŝu en la tutan mondon la donacojn de la Sankta Spirito,
kaj renovigu en la koroj de la kredantoj tiujn mirindaĵojn,
kiujn Via amo estigis dum la komenco de la evangelia anonco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Elaŭdu, Dio, favore la petegon de Via popolo,
por ke ni vidu, kio estas farenda,
kaj havu la forton plenumi ĝin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu promesis esti en la koro de tiuj,
kiuj amas Vin kaj plenumas Vian vorton,
igu nin indaj fariĝi daŭra loĝejo por Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu, Dio, al ni,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, protektanto de tiuj, kiuj Vin esperas,
sen Vi nenio estas valora, nenio estas sankta;
elverŝu riĉe sur nin Vian mizerikordon,
por ke, per Via regado, per Via gvidado,
ni ĉitempe uzu la bonojn pereontajn tiel,
ke ni daŭre jam celas la eternajn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Montru Vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al Via popolo, kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu Vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova, eterna Dio, kiu kuraĝigas nin voki Vin Patro,
perfektigu en nia koro la spiriton de adoptaj gefiloj,
por ke ni meritu atingi la promesitan heredaĵon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio de legiaroj, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro la amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per Via zorga atento ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon,
ke ni spertu la efikon de Via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Vi montras, Dio, Vian ĉiopovon precipe per Via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per Via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Via graco, Dio, ni petas, ĉiam antaŭiru kaj sekvu nin,
kaj ĝi efiku, ke ni estu konstante fervoraj en bonaj faroj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi Viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova kaj kompatema Dio,
estas Via donaco, ke ni povas servi dece kaj laŭdinde al Vi;
faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni ĉiajn obstaklojn,
por ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu libere dediĉi nin por servi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Veku, Dio, la volon de Viaj fideluloj,
por ke ni, kiuj fervore deziras la frukton de Via savo,
pli kaj pli abunde ricevu Vian helpon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, nia Patro,
Vi sendis en la mondon la Vorton de la vero, kaj la sanktigan Spiriton,
por malkaŝi al la homoj Vian admirindan misteron:
Ebligu, ke ni konfesu per firma kredo Vian majeston
kaj adoru la gloron de la eterna Triunuo: unu Dio en tri personoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Sinjoro Jesuo Kristo,
en ĉi tiu mirinda sakramento Vi transdonis al ni memoraĵon de Viaj sufero kaj releviĝo;
donu al ni,
tiel honori la sanktajn misterojn de Viaj korpo kaj sango,
ke ni prave sentu en ni la frukton de Via elaĉeto;
Vi, kiu vivas kaj regas en la unueco kun la Patro kaj la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
glorante la koron de Via Filo ni celebras la mirindaĵojn de Via amo:
El ĉi tiu ne elĉerpebla fonto elverŝu sur nin la abundon de Viaj gracoj.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio ĉiopova kaj eterna,
Vi volis renovigi ĉion en Kristo Via Filo, la Reĝo de la universo:
konsentu, ke ni ĉiuj, liberigitaj el la sklaveco de la peko,
servu kaj laŭdu Vin por ĉiam.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
jaron post jaro denove Vi donacas al ni la ĝojon,
festi la dediĉon de tiu ĉi preĝejo, Via sankta templo.
Aŭskultu la preĝojn de Via popolo, kaj donu,
ke ĉi tie ĉiam estu al Vi pura servo kaj al ni plena elaĉeto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi pretigas por Via gloro eternan loĝejon el vivaj kaj elektitaj ŝtonoj,
pliigu en Via eklezio la spiritajn favorojn,
kiujn Vi disdonis por la progreso de Via fidela popolo,
kiu konsistigos la ĉielan Jerusalemon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi degnis nomi Vian popolon Eklezio:
donu, ke ni,
en Via nomo kunveninte,
Vin timu, Vin amu, Vin sekvu,
kaj per Vi al la ĉielaj promesoj pervenu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Via Vorto, laŭ la anonco de la anĝelo, fariĝis karno en la utero de la sankta Virgulino Maria,
kaj tial ni konfesas ŝin vere Dipatrino.
Pro ŝia porpeto Vi helpu al ni
per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
en la fekunda virgeco de Maria Vi donis al la homaro la eternan savon.
Faru, ni petas,
ke ni spertu la helpon de ŝi,
kiu naskis al ni Vian Filon, la aŭtoron de la vivo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, Vian gracon en nian animon.
Per la anĝela anonco ni ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo.
Per Lia pasiono kaj kruco ni estu gvidataj al la gloro de la reviviĝo.
Pri tio ni petas per li, Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. ADORU 004.4
Pardonu, Dio, al ni niajn pekojn,
por ke ni, kiuj per niaj agoj ne povas plaĉi al Vi,
estu savataj pro la porpeto de la patrinon de Via Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi gajigis la mondon per la releviĝo de Via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Per lia patrino, la Virgulino Maria, ni ricevu la ĝojojn de la eterna vivo.
Pri tio ni petas per li,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi donis la Sanktan Spiriton al la apostoloj, kiuj preĝis kun Maria, la patrino de Jesuo.
Donu ke ni,
kun ŝia helpo,
fidele servu Vian majeston,
kaj disvastigu la gloron de Via nomo per vorto kaj ekzemplo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
pro la porpeto de la virga patrino Maria
donu al ni sanon de korpo kaj savon de animo.
Forprenu de ni la tristecon de ĉi tiu tempo,
kaj gvidu nin al la eterna ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Alestu, favora Dio, al ni en nia fragileco,
por ke ni,
memorante la sanktan Dipatrinon,
kun ŝia helpo leviĝu el niaj pekoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Helpu al ni,
ni petas Vin, Dio,
la laŭdinda porpeto de la sankta Virgulino Maria,
ke ni,
liberigitaj de ĉiuj danĝeroj,
trovu la ĝojon en Via paco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Memorante la sanktan Virgulinon Maria
ni petas Vin, Dio,
ke Vi pridonacu ankaŭ nin el la pleno de Via graco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
Viaj fideluloj gajas pri la memoro de la sankta Virgulino Maria.
Pro ŝia porpeto Vi surtere liberigu nin de ĉiu malbono,
kaj enĉiele donacu al ni la eternajn ĝojojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
pro la porpeto de la virga patrino Maria
donu al ni sanon de korpo kaj savon de animo.
Forprenu de ni la tristecon de ĉi tiu tempo,
kaj gvidu nin al la eterna ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Pardonu, Dio, al ni niajn pekojn,
por ke ni, kiuj per niaj agoj ne povas plaĉi al Vi,
estu savataj pro la porpeto de la patrinon de Via Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Alestu, favora Dio, al ni en nia fragileco,
por ke ni,
memorante la sanktan Dipatrinon,
kun ŝia helpo leviĝu el niaj pekoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Helpu al ni,
ni petas Vin, Dio,
la laŭdinda porpeto de la sankta Virgulino Maria,
ke ni,
liberigitaj de ĉiuj danĝeroj,
trovu la ĝojon en Via paco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Memorante la sanktan Virgulinon Maria
ni petas Vin, Dio,
ke Vi pridonacu ankaŭ nin el la pleno de Via graco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
Viaj fideluloj gajas pri la memoro de la sankta Virgulino Maria.
Pro ŝia porpeto Vi surtere liberigu nin de ĉiu malbono,
kaj enĉiele donacu al ni la eternajn ĝojojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, Vi sola estas sankta, kaj sen Vi neniu homo estas bona. Pro la porpeto de Sankta(j) N. (kaj N.) ebligu, ke ni fariĝu tiaj, ke ni neniam estu prirabitaj je Via gloro. Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
la vivo de Sankta(j) N. (kaj N.),
kies memoro ni celebras hodiaŭ,
estu ekzemplo por ni
kaj instigu nin al pli bona vivo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
per la glorado de Via(j) sanktulo(j)
Vi denove montris al ni Vian amon.
Faru, ke ni, instigite de lia (ilia) ekzemplo,
fidele sekvu nian Sinjoron Jesuo Kristo, Vian Filon,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Vian Majeston, Dio, insiste ni petegas:
Kiel la sankta apostolo Andreo Vian eklezion instruis kaj paŝtis,
tiel ekstaru ankaŭ hodiaŭ por ĝi bonaj paŝtistoj kaj instruistoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
per la senpeka koncipiĝo de la Virgulino
Vi preparis al Via Filo dignan loĝejon;
kaj pro lia antaŭvidita morto,
Vi gardis ŝin kontraŭ ĉiu pekmakulo:
Ni Vin petas,
ke, per ŝia propeto, ankaŭ ni kapablu veni al Vi sen peko.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi ornamis Vian eklezion per la vivo kaj instruo de Bazilio kaj Gregoro.
Instruu al ni,
ekkoni Vian veron en humileco,
kaj fidele fari ĝin en amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
la savon de la tuta homaro Vi bazis sur la enkarniĝo de Via Vorto.
Plenigu favore niajn petojn, kaj sciigu al ĉiuj Viaj popoloj,
ke oni alvoku neniun alian nomon krom tiu de Via Unugenerito,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi ornamis la beatan sacerdoton Rajmondo per la virto de granda mizerikordo al pekuloj.
Malligu nin el la katenoj de la peko,
por ke ni libere agu laŭ Via volo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi donis al la sankta abato Antono la forton mirinde servi al Vi en la dezerto.
Pro lia porpeto helpu al ni
abnegacii nin mem
kaj Vin konstante ami super ĉio.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
bonvolu enverŝi en nin Vian Spiriton,
por ke en niaj koroj regu tiu amo,
kiu kapabligis la sanktan diakonon Vincento
superi ĉiujn turmentojn de la martiriĝo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
per Vi, por la savo de la animoj, la sankta episkopo Francisko el Salezo fariĝis ĉio al ĉiuj.
Donu favore, ke ni, laŭ lia ekzemplo, servante niajn gefratojn, en nia karitato ĉiam montru mildecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
la tutan mondon Vi instruis per la vortoj de la sankta apostolo Paŭlo.
Donu, ni petas, ke ni,
kiuj hodiaŭ festas lian konvertiĝon,
same kiel li survoje al Vi, estu al la mondo atestantoj de Via vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi vokis la sanktan sacerdoton Johano Bosco,
ke li estu patro kaj majstro por la junularo.
Volu ardigu nin per la sama amo,
ke ankaŭ ni serĉu animojn kaj servu nur al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
Via Filo, en nia karno, hodiaŭ estas prezentata en la templo.
De Via majesto ni petegas,
ke ankaŭ ni purakore staru antaŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
Vi solidigis nian kredon sur la roko de la apostola konfeso.
Ne permesu, ke kiu ajn perturbo nin faligu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio!
Servi al Vi estas regi.
Faru ke ni,
kiuj hodiaŭ celebras Sanktan Kazimiron,
servu en sankteco kaj justeco antaŭ Vi
ĉiujn niajn tagojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
pro amo al Vi
la sanktaj martirinoj Perpetua kaj Feliĉita
spitis al la persekutanto
kaj venkis la turmenton de la morto.
Faru, ke ni,
kiuj ilin hodiaŭ celebras,
ĉiam kresku en Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova Dio,
Vi komisiis la junecon de nia Savanto
al la fidela gardo de sankta Jozefo;
faru, ke, per ties propeto,
Via eklezio senĉese zorgu pri la savo de la mondo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi volis, ke Via Filo ricevu veran homan korpon en la sino de la Virgulino Maria,
ebligu bonvole al ni,
kiuj agnoskas nian Savanton kiel Dion kaj homon,
ke ni, homoj laŭ naturo, partoprenu ankaŭ en Lia Dieco.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi ĝojigas nin per la ĉiujara festado de la apostoloj Filipo kaj Jakobo.
Partoprenigu nin, laŭ iliaj petoj, en la pasiono kaj resurekto de Via Filo,
por ke fine ni kontemplu Vin eterne.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi komisiis Vian eklezion al la sankta papo Paŭlo,
fervora apostolo de la evangelio de Via Filo.
Donu, ke ni,
en la lumo de lia instruo,
kunlaboru por disvastigi en la mondo intercivitanan kulturon de amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
La sankta martiro Bonifaco intervenu por ni,
ke la kredon,
kiun li per sia buŝo instruis kaj per sia sango sigelis,
ni firme tenu,
kaj ĝin fruktigu en niaj verkoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Donu gracon al ni, ĉiopova Dio,
ke Via familio iradu laŭ la vojo de la savo,
kaj ke sekvante la admonojn de Via heroldo, beata Johano,
ĝi alvenu senerare al tiu, kiun li antaŭ-anoncis:
nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
en la hodiaŭa soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo
vi donacas al ni sanktan ĝojon.
Faru, ke Via eklezio en ĉio sekvu la instruon de tiuj,
per kiuj ĝi ekfariĝis religio.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi donacis al ni la sanktan abaton Benedikto kiel majstron,
kiu instruas nin preĝi kaj labori, kaj nenion preferi ol ami Vin.
Helpu al ni, sur tiu ĉi vojo rapidi al Vi kun vasta koro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, fonto kaj origino de ĉia vivo,
Vi donacis al sankta Tito la fortecon de Via Spirito
por proklami, trapasante persekutadon kaj morton, la liberecon de la eklezio kaj la dignecon de la homo;
donacu al ni, per lia propetado, ke ni ne ruĝiĝu pro la evangelio pri la veno de Via regno de justeco kaj paco,
kaj ke ni scipovu rekoni Vian mizerikordon en ĉiuj eventoj de la vivo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Via Filo vokis Lazaron el la tombo al la vivo
kaj volis gasti en la domo de Marta.
Donu, ke ni en niaj gefratoj servu al Li
kaj trovu paŝton,
meditante kiel Maria pri la vorton de Li,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
per la glora transfiguriĝo de Via unika Filo
Vi konfirmis la misterojn de la kredo per la atesto de la patroj,
kaj antaŭ-anoncis nian plenan fil-adopton.
Ebligu al ni aŭskulti Vian amatan Filon,
por ke ni fariĝu kunposedantoj de Li,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
la sacerdoto kaj martiro Maksimiliano Maria Kolbe brulis en amo al la Senmakula Virgulino,
kaj Vi plenigis lin per animzorga fervoro kaj per karitato al la proksimuloj:
Donu favore, laŭ lia porpeto, ke ni,
serioze laborante al Via gloro en la servo por la homoj,
povu konformiĝi ĝis la morto al Via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova eterna Dio,
Vi prenis en la ĉielan gloron
– kun ŝia korpo kaj animo –
la senmakulan Virgulinon Maria,
la patrinon de Via Filo.
Donu, ke ni, ĉiam celante la ĉielon,
meritu partopreni en ŝia gloro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
por protekti la katolikan kredon
kaj por renovigi ĉion en Kristo,
Vi plenigis la sanktan papon Pion la dekan
per ĉiela saĝeco kaj apostola forto.
Faru, ke ni,
sekvante lian instruadon kaj ekzemplon,
atingu la paŝtejon de la eterna vivo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
la patrinon de Via Filo Vi faris nia Patrino kaj Reĝino.
Donacu favore, ke ni,
subtenataj per ŝia propeto,
atingu la gloron de Viaj gefiloj en la regno ĉiela.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
kiu volis, ke Via unika Filo prenu la krucon por la savo de la homaro,
ebligu, ke ni,
kiuj sur la tero ekkonis tiun misteron de amo,
povu ĝui en la ĉielo la fruktojn de la elaĉeto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Ĉiopova, eterna Dio,
Vi donas al Via Eklezio la ĝojon
celebri per unika soleno la meritojn de ĉiuj sanktuloj.
Donu, ke ni,
helpe de tiom da propetantoj,
ricevu la abundon de Via mizerikordo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Niajn preĝojn, Dio, favore elaŭdu.
Dum firmiĝas nia kredo, ke Via Filo releviĝis el la mortintoj,
sin plifortigu ankaŭ la espero, ke niaj mortintoj resurektos kaj vivos.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
Vi pretigas por Via gloro eternan loĝejon el vivaj kaj elektitaj ŝtonoj,
pliigu en Via eklezio la spiritajn favorojn,
kiujn Vi disdonis por la progreso de Via fidela popolo,
kiu konsistigos la ĉielan Jerusalemon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
la sankta episkopo Marteno gloris Vin kaj per sia vivo kaj per sia morto.
Novigu la mirindaĵojn de Via graco en nia koro,
por ke nek morto nek vivo apartigu nin de la Via amo. – kp. Rom 8, 38-39
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio,
agrablan loĝejon Vi preparis al Vi en la koro de la sankta virgulino Gertruda.
Pro ŝia porpeto
la mallumon de nia koro milde heligu,
por ke kun ĝojo ni spertu Vin ĉeestan kaj agantan en ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Dio, restu ĉe ni en tiu ĉi nokto.
Kaj kiam ni leviĝos matene,
ni memoru kun ĝojo la resurekton de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi nun kaj eterne. Amen.
Vizitu, Dio, ni petas, tiun ĉi loĝejon,
kaj malproksimen forpelu de ĝi ĉiujn insidojn de la malamiko.
Viaj sanktaj anĝeloj loĝu en ĝi.
Ili nin gardu en paco;
kaj Via beno estu ĉiam sur ni.
Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
Ĉiopova Dio,
ni celebris hodiaŭ la misteron de la resurekto de nia Sinjoro.
Vespere ni vokas al Vi:
ŝirmu nin en tiu ĉi nokto kontraŭ ĉia malbono.
Faru, ke ni ripozu en Via paco
kaj ke ni komencu la morgaŭan tagon per Via laŭdo.
Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.
Dio,
donu al ni trankvilan nokton kaj ripozigan dormon.
Kaj tion, kion ni semis hodiaŭ per vortoj kaj agoj, Vi enradikigu kaj kreskigu;
kaj Vi maturigu ĝin por la eterna rikolto.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
Afabla Patro,
Vi estu nia lumigilo en la nokta mallumo.
Donu ke ni dormu en paco,
por ke morgaŭ ni ĝoje leviĝu en Via nomo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
Sinjoro Jesuo Kristo,
Vi estas afabla kaj kore humila.
La jugo, kiun Vi metas sur Viajn sekvantojn, ne estas prema, kaj Via ŝarĝo estas malpeza.
Favore akceptu, kion ni planis hodiaŭ kaj kion ni plenumis.
Renovigu nin per la nokta trankvilo,
kaj igu nin morgaŭ pli fervoraj en Via servo.
Kiu vivas kaj regas eterne. Amen.
Dio,
sendu al ni en tiu ĉi nokto trankvilan dormon,
por ke post la penoj de la tago ni refreŝiĝu,
kaj morgaŭ servu al Vi per nova forto.
Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.
Ĉiopova Dio,
Via sole-naskita Filo descendis en la nokton de la morto, kaj resurektis.
Donu, ke ni restu dum ĉiuj tagoj ligitaj al Li per la fido,
por ke ni reviviĝu kun Li al nova vivo.
Tion ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.
Granda de l' Savant' patrino,
vi ĉiela pordo neŝlosota, pilota stelo.
Aĥ helpu la viajn, kiuj strebas ekstaradi.
Miris la naturo, ke Dion vi naskis.
Do vi naskis vian generinton.
Virgulino estis, restis vi,
Gabriela el buŝo prene tiun Ave.
Nin pekulojn vi kompatu.
Vin, ho ĉiela reĝino,
vin ni gloras, anĝel-estrino,
vin, radiko, vin lum-pordo,
vin, patrino de la Vorto.
Ekjubilu, virgulino,
vi unike inda ino.
Laŭdon nun nian aŭdante
peru gracon, Kriston petante.
Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,
ĉar via filo de vi portita, haleluja,
resurektis laŭ-anonce, haleluja.
Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.
Salve, reĝina, kompatema patrino,
dolĉa espero, nia vivo, salve.
Vin ni petegas, fremdaj ni Eva-gefiloj.
Ni al vi sopiras,
ĝemante, plorante,
en la monda larmo-valo.
Ho Virgulin', pledantino nia,
viajn bonajn okulojn amo-plenajn al ni nun turnu.
Jesuon, la benatan idon, vian filon,
montru al ni post tiu ĉi ekzilo.
Ho milda,
ho pia,
ho dolĉa
virga Maria.
Sub vian ŝirmon ni fuĝas, sankta Dipatrino.
Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn,
sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu,
Virgulino glorinda kaj benata.
¶ Ho Saĝeco,
kiu devenis el la buŝo de la Plejaltulo,
Vi etendiĝas de ekstremaĵo al ekstremaĵo, plenforta, kaj administras ĉion bone:
Venu por instrui al ni la vojon de la prudento.
¶ Ho Adonaj,
Estro de la domo de Izrael,
kiu al Moseo aperis en flama fajro el la mezo de arbetaĵo
kaj donis la Leĝon sur la monto Sinaj:
Venu por savi nin per Via forta brako.
¶ Ho Radiko de Jiŝaj,
kiu staras kiel standardo por la popoloj,
antaŭ kiu reĝoj fermos sian buŝon,
kiun gentoj petegos:
Venu por liberigi nin.
Jam ne malrapidu.
¶ Ho Ŝlosilo de David,
Sceptro de la domo de Izrael;
vi malfermas, kaj neniu fermas;
vi fermas, kaj neniu malfermas:
Venu, kaj elkonduku el la karcero la malliberulojn, sidantajn en mallumo kaj ombro de morto.
¶ Ho Sunleviĝo,
Splendo de lumo eterna kaj Suno de justeco:
Venu, kaj lumu sur tiuj, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto.
¶ Ho Reĝo de la popoloj, kaj ilia dezirato,
ho Ŝtono bazangula, kiu unuigas ambaŭ:
Venu, kaj savu la homon, kiun Vi formis el argilo.
¶ Ho Emanuel, nia Reĝo kaj Leĝdonanto,
Espero de la popoloj kaj ilia Savanto:
Venu por savi nin, Sinjoro, nia Dio.
Ni benu la Eternulon.
Al Dio estu danko.
Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.
La Sinjoro estu kun vi.
Kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio,
la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La [matena / vespera] laŭdo finiĝis. Iru en paco.
Al Dio estu danko.
Nokton trankvilan kaj finon bonan
donu al ni la ĉiopova Dio.
Amen.
Gloro al la Patro kaj al la Filo
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam
kaj en eterno. Amen.