Stato: ?


La dek du triboj de Izraelo

La beno de Jakobo – Genezo, ĉapitro 49
kun la vitraloj de Marc Chagall en la Hadassah-hospitalo Ein Kerem en Jerusalemo




Gen 49
Enkondukaj versikloj

1 Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektiĝu, kaj mi sciigos al vi, kio fariĝos al vi en la tempo venonta. 2 Kunvenu kaj aŭskultu, filoj de Jakob, kaj aŭskultu Izraelon, vian patron.




 Ruben,  Simeon,  Levi


Chagall: Ruben, Simeon, Levi • parto • originalo en Wikimedia Commons • fotis: דר' אבישי טייכר • CC−Licenco: 2.5 BY

ראובן

3 Ruben, vi estas mia unuenaskito,
mia forto kaj komenco de mia vireco,
supro de digno kaj supro de potenco;
4 rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte,
ĉar vi supreniris sur la liton de via patro;
tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.

שמעון, לוי

5 Simeon kaj Levi, fratoj;
iloj kruelaj estas viaj glavoj,
6 en ilian konsilon mia animo ne iru,
al ilia kunveno ne aliĝu mia honoro;
ĉar en sia kolero ili mortigis viron
kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.
7 Malbenita estu ilia kolero, ĉar ĝi estas forta,
kaj ilia furiozo, ĉar ĝi estas kruela.
Mi dividos ilin en Jakob,
kaj mi disĵetos ilin en Izrael.



 Jehuda,  Zebulun,  Isaĥar


Chagall: Jehuda, Zebulun, Isaĥar • parto • originalo en Wikimedia Commons • fotis: דר' אבישי טייכר • CC−Licenco: 2.5 BY

יהודה

8 Jehuda, vin laŭdos viaj fratoj;
via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj;
kliniĝos antaŭ vi la filoj de via patro.
9 Juna leono estas Jehuda;
de ĉasakiro, mia filo, vi leviĝis.
Li genuiĝis, kuŝiĝis kiel leono kaj kiel leonino;
kiu lin levos?
10 Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda,
nek regbastono de inter liaj piedoj,
ĝis venos paco
kaj al li humiliĝos la popoloj.
11 Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon
kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino;
li lavas en vino sian veston
kaj en sango de vinberoj sian mantelon.
12 Liaj okuloj estas ruĝaj de vino kaj la dentoj blankaj de lakto.

זבולון

13 Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro,
ĉe albordiĝejo de ŝipoj,
kaj lia limo atingos Cidonon.

יששכר

14 Isaĥar estas fortosta azeno;
li kuŝos inter la baraĵoj.
15 Kaj li vidis, ke ripozo estas bona
kaj la tero estas agrabla;
kaj li klinis sian ŝultron por portado
kaj fariĝis laboristo por tributo.



 Dan,  Gad,  Aŝer


Chagall: Dan, Gad, Aŝer • parto • originalo en Wikimedia Commons • fotis: דר' אבישי טייכר • CC−Licenco: 2.5 BY

דן

16 Dan juĝos sian popolon,
kiel unu el la triboj de Izrael.
17 Dan estos serpento ĉe la vojo,
cerasto ĉe la irejo,
mordanto de kalkano de ĉevalo,
ke ĝia rajdanto falas malantaŭen.
18 Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.

גד

19 Gadon premos amaso,
sed li repremos ĝin je la kalkano.

אשר

20 Ĉe Aŝer estas grasa lia pano,
kaj li liverados frandaĵojn al reĝoj.



 Naftali,  Jozef,  Benjamen


Chagall: Naftali, Jozef, Benjamen • parto • originalo en Wikimedia Commons • fotis: דר' אבישי טייכר • CC−Licenco: 2.5 BY

נפתלי

21 Naftali estas belkura cervo; li donas belajn parolojn.

יוסף

22 Fruktoporta arbo estas Jozef,
fruktoporta arbo super fonto;
la branĉoj etendiĝis super la muron.
23 Ĉagrenis lin pafistoj
kaj pafis kaj malamikis kontraŭ li;
24 sed forta restis lia pafarko
kaj elastaj estas liaj brakoj,
per la manoj de la Potenculo de Jakob,
per la Paŝtisto, la Roko de Izrael.
25 La Dio de via patro donos al vi helpon,
la Plejpotenculo benos vin
per benoj de la ĉielo supre,
per benoj de la abismo, kiu kuŝas malsupre,
per benoj de la mamoj kaj de la utero.
26 La benoj de via patro estas pli fortaj,
ol la benoj de miaj gepatroj,
ĝis la limo de la eternaj altaĵoj.
Ili estu sur la kapo de Jozef
kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.

בנימין

27 Benjamen estas lupo karnoŝira;
matene li manĝos ĉasakiron,
kaj vespere li dividos rabaĵon.



Finaj versikloj

28 Tio estas ĉiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, ĉiun per aparta beno li benis.

29 Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektiĝas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu troviĝas sur la kampo de Efron la Ĥetido, 30 en la duobla kampa kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo de Efron la Ĥetido kiel tomban posedaĵon. 31 Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean, 32 sur la kampo kaj en la kaverno sur ĝi, kiuj estas aĉetitaj de el la filoj de Ĥet.

33 Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.





Klarigoj – Fontoj – Ligiloj

La bildoj montras la vitralojn (el 1962) de Marc Chagall (1887 – 1985) en la kapelo de la Hadassah-hospitalo Ein Kerem en Jerusalemo. La fotoj estas pritranĉitaj de mi. La aŭtoro de la originaloj en Wikimedia Commons estas דר' אבישי טייכר. Ĉiuj estas uzeblaj sub la CC-Licenco 2.5 BY.

Por pli detale rigardi iun vitralon, vi povas alklaki la bild-simbolon . Tiam vi estas direktata al detal-bildo de la koncerna tribo. Ĝi aperas fiksita en la sama distingivo kiel la originala foto. (Laŭbezone rulumu!)

La detal-bildo anstataŭigos la ĉef-paĝon. Por reiri tien, vi alklaku en la detal-bild-paĝo supre lefte la listo-simbolon, (la kvadraton el 9 kvadratetoj).

La esperanta teksto estas prenita el: IKUE kaj KELI (ed.): BIBLIO, eldonita de KAVA-PECH 2006, ISBN 80-85853-90-6.

La sama teksto estas interrete uzebla: Biblio: Labordokumento.

Se vi ŝatas flue legi biblian tekston en la interreto, eble preferindas: BIBLIO, laŭ libroj kaj ĉapitroj.

La hebreajn tekstojn mi trovis en la retpaĝaro de CCEL (Christian Classics Ethereal Library). – La samajn tekstojn kun la masorista punktado vi povas legi ekz. ĉe Deutsche Bibelgesellschaft.

Kaj jen la ligilo por reiri al la ĉef-paĝo de KRISTANAJ FONTOJ.



Privateco kaj Respondeco (en la germana)

Datenschutzerklärung:

Ihre IP-Adresse und ggf. Ihre Suchbegriffe werden von unserem Server nur insoweit gespeichert, wie es für die Funktion der Webseite erforderlich ist. Sie werden nicht zurückverfolgt, nicht statistisch ausgewertet und nicht an Dritte weitergegeben.
Cookies werden nicht gesetzt.
Wir blenden keine Werbung ein. Sollte Ihr Browser das tun, überprüfen Sie dessen Einstellung.

verantwortlich:

Albrecht Kronenberger
Am Wiesbrunnen 29
D-67433 Neustadt
albrecht.kronenberger✔︎t-online.de
Tel: +49 6321 6162 (mit Anrufbeantworter)
Skype (wird nur nach Vereinbarung eingeschaltet): albrecht.kronenberger

Keine Verantwortung für den Inhalt externer verlinkter Seiten.