⇒ KRISTANAJ FONTOJ > Unua paĝo
⇒ BREVIERO (iom post iom kompletigota)
Kompletorio
supren
Stato: ?
Malfermo …
ekster Karesmo

Malfermo

kp. Psa 70 (69), 2 • kp. ADORU 096.1

en Karesmo

Malfermo

kp. Psa 70 (69), 2 • kp. ADORU 096.1

Retrorigardo pri la pasinta tago

Esploro de la konscienco

Konfeso de la kulpo

Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,
ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:
mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,
ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn kaj vin, gefratoj,
preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

Peto pri absolvo

Kompatu nin la ĉiopova Dio,
kaj, pardoninte niajn pekojn,
Li gvidu nin al la eterna vivo.
Amen.

Meslibro p. 115 • ADORU 040.3.5

Himno …
ekster Paska Tempo (1)

Te lucis ante terminum

TE LUCIS ANTE TERMINUM • Liber Usualis p. 255 • M: Kempten ĉ. 1000, Verona 11a jarcento, Antiphonale Romanum 1912 • latina T: 5a/6a jarcentoj • E: Guido Holz 1986* • ADORU 097

ekster Paska Tempo (2)

Christe, qui, splendor et dies

3.
Ne nin delogu la malbon',
ne nin premegu la perfid',
la korpon kaj l' animon do
ne kulpaj trafu Via vid'.
4.
Dum membroj dormas en ripoz',
Vin atentadu nia kor'.
Jen ni, fidanta Vin popol':
nin forte ŝirmu kun fervor'.
5.
Servantojn rememoru nun,
savitajn per la sanga fort'.
Per Via kruc' firmigu nin
baptitajn ja al Via mort'.
6.
Ni danku, Patro, Fil', Spirit',
por noktaj horoj de trankvil';
kiam nin kaptos morto-nokt',
konduku nin al gloro-bril'.

CHRISTE, QUI LUX ES ET DIES • CHRISTUS, DU BIST DER HELLE TAG • Antiphonale zum Stundengebet p. 1086 • Evangelisches Tagzeitenbuch n. 320 • Benediktinisches Antiphonale, vol. III, 339 • latina T: 6a jarcento • E: Guido Holz 1986* • kun alia melodio en ADORU 157 • ↑ Psa 4, 9

en Paska Tempo

Iesu, redemptor sæculi

3.
Vi forte rompis de l' Tartar'
la pordojn: Liberigu nin,
ke ne delogu nin Satan'.
Per sang' Vi elaĉetis nin.
4.
Fariĝis peza nun la korp',
dumtempe dormos nia karn',
ke povu vigli nia mens',
ĉiame freŝa, sen dormem'.
5.
Jesu', venkinte super mort'
radias Vi en Dia bril'.
Kaj kun la Patro kaj Spirit'
al Vi eterne estu glor'.

IESU, REDEMPTOR SÆCULI • M: http://inchoro.net/gregorian/iesu_redemptor_saeculi.html 2021-03-16 • latina T: 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2007

Psalmodio …
ekster Paska Tempo …
Sabate

Unua Antifono

Unua Psalmo – Psa 4

Kiam mi vokas, respondu al mi, *
justa mia Dio!

En premo Vi liberigas min; *
korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. ¶

Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? *
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?

Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; *
la Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.

Tremu, kaj ne peku; / meditu en viaj koroj, *
sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortik-animaj.

Oferdonu oferojn piajn, *
kaj fidu la Eternulon. ¶

Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? *
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!

Vi metis ĝojon en mian koron, *
pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.

Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; *
ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono

Dua Antifono

Dua Psalmo – Psa 134 (133)

Nun benu la Eternulon, *
ĉiuj sklavoj de la Eternulo,

kiuj en la noktoj *
staras en la domo de la Eternulo.

Levu la manojn al la sanktejo, *
kaj benu la Eternulon.

El Cion benu vin la Eternulo, *
la Kreinto de la ĉielo kaj la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono

KORFAVORU MIN • M: Antiphonale zum Stundengebet p. 1099 / Albrecht Kronenberger 2021
EN LA NOKTO • M: Albrecht Kronenberger 2021

Dimanĉe

Antifono

Psalmo – Psa 91 (90)

Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, *
tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

Mi diras al la Eternulo: / Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo *
estas Dio, kiun mi fidas. ¶

Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, *
de la pereiga pesto.

Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, / kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; *
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.

Ne timu la teruron de nokto, *
nek sagon, kiu flugas tage,

nek peston, kiu iras en mallumo, *
nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

Ĉe via flanko falos milo, / kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; *
sed vin ĝi ne tuŝos.

Vi nur rigardos per viaj okuloj, *
kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

Ĉar Vi, ho Eternulo, *
estas mia defendo!

La Plejaltulon vi elektis *
kiel vian rifuĝejon. ¶

Ne trafos vin malbono, *
kaj frapo ne atingos vian tendon.

Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, *
ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.

Sur la manoj ili vin portos, *
por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, *
vi pied-premos leonidon kaj drakon. ¶

Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; *
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.

Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; / Mi estos kun li en mizero; *
Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Mi satigos lin per longa vivo, *
kaj aperigos al li Mian helpon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

ADORU 097.4.6.7

Lunde

Antifono

Psalmo – Psa 86 (85)

Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; *
ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.

Konservu mian animon, *
ĉar mi estas fidela.

Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, *
kiu fidas Vin. ¶

Kor-favoru min, ho mia Sinjoro, *
ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.

Ĝojigu la animon de Via sklavo, *
ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema *
kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas. ¶

Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, *
kaj atentu la voĉon de mia petego.

En tago de mia sufero mi Vin vokas, *
por ke Vi aŭskultu min.

Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, *
kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos / kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, *
kaj honoros Vian nomon.

Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; *
Vi sola estas Dio. ¶

Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, *
por ke mi iru en Via vero;

dediĉu mian koron *
al la respektado de Via nomo.

Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, / mia Dio, per mia tuta koro, *
kaj mi honoros Vian nomon eterne.

Ĉar granda estas Via boneco al mi; *
kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol'. ¶

Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, / kaj anaro da premantoj serĉas mian animon *
kaj ne havas Vin antaŭ si.

Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favor-kora, *
longe-tolerema kaj tre bona kaj ver-ama.

Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, / donu Vian forton al Via sklavo, *
kaj helpu la filon de Via sklavino. ¶

Faru super mi signon por bono, / por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, *
ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

VI ESTAS DIO • M: Antiphonale zum Stundengebet p. 1102 / Albrecht Kronenberger 2021

Marde

Antifono

Psalmo – Psa 143 (142), 1-11

Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon, / atentu mian petegon laŭ Via vereco, *
respondu al mi laŭ Via justeco.

Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo, *
ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi. ¶

Ĉar malamiko persekutis mian animon, / premis al la tero mian vivon. *
Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.

Senfortiĝas en mi mia animo, *
konsumiĝas en mi mia koro.

Mi rememoras la tagojn antikvajn, / mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj, *
mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.

Mi etendas al Vi miajn manojn; *
mia animo soifas Vin kiel seka tero. ¶

Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, *
mia spirito konsumiĝas.

Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, *
ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.

Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, *
ĉar Vin mi fidas.

Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, *
ĉar al Vi mi levas mian animon. ¶

Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; *
al Vi mi rifuĝas.

Instruu al mi plenumi Vian volon, / ĉar Vi estas mia Dio. *
Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. ¶

Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; *
pro Via justeco eligu mian animon el mizero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

NE KAŜU ANTAŬ MI • M: Antiphonale zum Stundengebet p. 1104 / Albrecht Kronenberger 2021

Merkrede

Unua Antifono

Unua Psalmo – Psa 31 (30), 2-6

Vin, ho Eternulo, mi fidas, / ke mi neniam estu hontigita; *
per Via justeco savu min.

Klinu al mi Vian orelon, *
rapide savu min!

Estu por mi forta roko, *
fortika kastelo, por helpi min.

Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; *
kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; *
ĉar Vi estas mia fortikaĵo. ¶

En Vian manon mi transdonas mian spiriton; *
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono

Dua Antifono

Dua Psalmo – Psa 130 (129)

El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.

Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶

Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.

Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono

ESTU POR MI • M: Antiphonale zum Stundengebet p. 1105 / Albrecht Kronenberger 2021
EL PROFUNDO • M: Antiphonale zum Stundengebet p. 1106 / Albrecht Kronenberger 2021

Ĵaŭde

Antifono

Psalmo – Psa 16 (15)

Gardu min, ho Dio, *
ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. ¶

Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; *
mi ne havas alian bonon krom Vi.

Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, *
kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

Multiĝos la malĝojoj de tiuj, *
kiuj sekvis alian;

mi ne verŝos iliajn sangajn verŝ-oferojn *
kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. ¶

La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; *
Vi subtenas mian sorton.

Loto agrabla trafis min, *
ĉarma estas mia heredo.

Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; *
eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.

Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; *
ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. ¶

Tial ĝojas mia koro, / raviĝas mia animo; *
eĉ mia karno ripozas senzorge.

Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol'; *
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

Vi konigos al mi la vojon de la vivo; / multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, *
ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

MIA KARNO • M: Antiphonale zum Stundengebet p. 1107 / Albrecht Kronenberger 2021

Vendrede

Antifono

Psalmo – Psa 88 (87)

Ho Eternulo, Dio de mia savo! *
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.

Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; *
klinu Vian orelon al mia ploro. ¶

Ĉar mia animo tro-satiĝis de malbonoj *
kaj mia vivo atingis Ŝeolon.

Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; *
mi fariĝis kiel viro sen fortoj,

etendita inter mortintoj; *
kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,

kiujn Vi jam ne rememoras *
kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. ¶

Vi metis min en la plej profundan foson, *
en mallumon, en abismon.

Pezas sur mi Via furiozo, *
kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. ¶

Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, / Vi faris min abomenaĵo por ili; *
mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.

Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; / mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, *
mi etendas al Vi miajn manojn. ¶

Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? *
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?

Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, *
kaj fidindeco en la abismo?

Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, *
kaj Via justeco en la lando de forgeso? ¶

Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, *
kaj matene mia preĝo Vin renkontas.

Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? *
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; *
mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.

Venis sur min Via furiozo, *
Viaj timigoj min dispremas.

Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; *
ili tute min ĉirkaŭ-sieĝas.

Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; *
miaj konatoj estas en mallumo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

TAGE KAJ NOKTE • M: Albrecht Kronenberger 2021

en Paska Tempo …
Sabate

Ununura Antifono

Unua Psalmo – Psa 4

Kiam mi vokas, respondu al mi, *
justa mia Dio!

En premo Vi liberigas min; *
korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. ¶

Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? *
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?

Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; *
la Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.

Tremu, kaj ne peku; / meditu en viaj koroj, *
sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortik-animaj.

Oferdonu oferojn piajn, *
kaj fidu la Eternulon. ¶

Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? *
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!

Vi metis ĝojon en mian koron, *
pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.

Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; *
ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 134 (133)

Nun benu la Eternulon, *
ĉiuj sklavoj de la Eternulo,

kiuj en la noktoj *
staras en la domo de la Eternulo.

Levu la manojn al la sanktejo, *
kaj benu la Eternulon.

El Cion benu vin la Eternulo, *
la Kreinto de la ĉielo kaj la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono

HALELUJA • M: kp. Antiphonale zum Stundengebet p. 1099

Dimanĉe

Antifono

Psalmo – Psa 91 (90)

Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, *
tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

Mi diras al la Eternulo: / Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo *
estas Dio, kiun mi fidas. ¶

Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, *
de la pereiga pesto.

Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, / kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; *
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.

Ne timu la teruron de nokto, *
nek sagon, kiu flugas tage,

nek peston, kiu iras en mallumo, *
nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

Ĉe via flanko falos milo, / kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; *
sed vin ĝi ne tuŝos.

Vi nur rigardos per viaj okuloj, *
kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

Ĉar Vi, ho Eternulo, *
estas mia defendo!

La Plejaltulon vi elektis *
kiel vian rifuĝejon. ¶

Ne trafos vin malbono, *
kaj frapo ne atingos vian tendon.

Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, *
ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.

Sur la manoj ili vin portos, *
por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, *
vi pied-premos leonidon kaj drakon. ¶

Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; *
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.

Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; / Mi estos kun li en mizero; *
Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Mi satigos lin per longa vivo, *
kaj aperigos al li Mian helpon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

ADORU 097.5.6.7

Lunde

Antifono

Psalmo – Psa 86 (85)

Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; *
ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.

Konservu mian animon, *
ĉar mi estas fidela.

Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, *
kiu fidas Vin. ¶

Kor-favoru min, ho mia Sinjoro, *
ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.

Ĝojigu la animon de Via sklavo, *
ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema *
kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas. ¶

Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, *
kaj atentu la voĉon de mia petego.

En tago de mia sufero mi Vin vokas, *
por ke Vi aŭskultu min.

Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, *
kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos / kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, *
kaj honoros Vian nomon.

Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; *
Vi sola estas Dio. ¶

Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, *
por ke mi iru en Via vero;

dediĉu mian koron *
al la respektado de Via nomo.

Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, / mia Dio, per mia tuta koro, *
kaj mi honoros Vian nomon eterne.

Ĉar granda estas Via boneco al mi; *
kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol'. ¶

Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, / kaj anaro da premantoj serĉas mian animon *
kaj ne havas Vin antaŭ si.

Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favor-kora, *
longe-tolerema kaj tre bona kaj ver-ama.

Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, / donu Vian forton al Via sklavo, *
kaj helpu la filon de Via sklavino. ¶

Faru super mi signon por bono, / por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, *
ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

HALELUJA • M: kp. Antiphonale zum Stundengebet p. 1103

Marde

Antifono

Psalmo – Psa 143 (142), 1-11

Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon, / atentu mian petegon laŭ Via vereco, *
respondu al mi laŭ Via justeco.

Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo, *
ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi. ¶

Ĉar malamiko persekutis mian animon, / premis al la tero mian vivon. *
Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.

Senfortiĝas en mi mia animo, *
konsumiĝas en mi mia koro.

Mi rememoras la tagojn antikvajn, / mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj, *
mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.

Mi etendas al Vi miajn manojn; *
mia animo soifas Vin kiel seka tero. ¶

Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, *
mia spirito konsumiĝas.

Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, *
ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.

Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, *
ĉar Vin mi fidas.

Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, *
ĉar al Vi mi levas mian animon. ¶

Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; *
al Vi mi rifuĝas.

Instruu al mi plenumi Vian volon, / ĉar Vi estas mia Dio. *
Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. ¶

Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; *
pro Via justeco eligu mian animon el mizero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

HALELUJA • M: kp. Antiphonale zum Stundengebet p. 1104

Merkrede

Ununura Antifono

Unua Psalmo – Psa 31 (30), 2-6

Vin, ho Eternulo, mi fidas, / ke mi neniam estu hontigita; *
per Via justeco savu min.

Klinu al mi Vian orelon, *
rapide savu min!

Estu por mi forta roko, *
fortika kastelo, por helpi min.

Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; *
kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; *
ĉar Vi estas mia fortikaĵo. ¶

En Vian manon mi transdonas mian spiriton; *
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 130 (129)

El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.

Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶

Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.

Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono

HALELUJA • M: kp. Antiphonale zum Stundengebet p. 1106

Ĵaŭde

Antifono

Psalmo – Psa 16 (15)

Gardu min, ho Dio, *
ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. ¶

Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; *
mi ne havas alian bonon krom Vi.

Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, *
kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

Multiĝos la malĝojoj de tiuj, *
kiuj sekvis alian;

mi ne verŝos iliajn sangajn verŝ-oferojn *
kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. ¶

La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; *
Vi subtenas mian sorton.

Loto agrabla trafis min, *
ĉarma estas mia heredo.

Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; *
eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.

Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; *
ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. ¶

Tial ĝojas mia koro, / raviĝas mia animo; *
eĉ mia karno ripozas senzorge.

Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol'; *
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

Vi konigos al mi la vojon de la vivo; / multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, *
ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

HALELUJA VI • M: kp. Antiphonale zum Stundengebet p. 1107

Vendrede

Antifono

Psalmo – Psa 88 (87)

Ho Eternulo, Dio de mia savo! *
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.

Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; *
klinu Vian orelon al mia ploro. ¶

Ĉar mia animo tro-satiĝis de malbonoj *
kaj mia vivo atingis Ŝeolon.

Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; *
mi fariĝis kiel viro sen fortoj,

etendita inter mortintoj; *
kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,

kiujn Vi jam ne rememoras *
kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. ¶

Vi metis min en la plej profundan foson, *
en mallumon, en abismon.

Pezas sur mi Via furiozo, *
kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. ¶

Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, / Vi faris min abomenaĵo por ili; *
mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.

Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; / mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, *
mi etendas al Vi miajn manojn. ¶

Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? *
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?

Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, *
kaj fidindeco en la abismo?

Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, *
kaj Via justeco en la lando de forgeso? ¶

Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, *
kaj matene mia preĝo Vin renkontas.

Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? *
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; *
mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.

Venis sur min Via furiozo, *
Viaj timigoj min dispremas.

Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; *
ili tute min ĉirkaŭ-sieĝas.

Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; *
miaj konatoj estas en mallumo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

HALELUJA VI • M: kp. Antiphonale zum Stundengebet p. 1108

Legaĵo …
Sabate

Legaĵo – Rea 6, 4-7

Aŭskultu, ho Izrael!
La Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.
Kaj amu la Eternulon, vian Dion,
per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.

Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro;
kaj ripetadu ilin al viaj infanoj,
kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo
kaj kiam vi iras sur vojo
kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas.

Dimanĉe

Legaĵo – Apo 22, 4-5

Ili vidos Lian vizaĝon;
kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.
Kaj nokto ne plu ekzistos;
kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno;
ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili;
kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.

Lunde

Legaĵo – 1 Tes 5, 9-10

Dio nin destinis ne al kolero,
sed al la ricevo de savado
per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu mortis por ni,
por ke ni vivu kune kun li,
ĉu ni maldormos aŭ dormos.

Marde

Legaĵo – 1 Pet 5, 8-9

Estu sobraj, vigladu;
via kontraŭulo, la diablo,
kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras,
serĉante, kiun li povos forgluti;
lin rezistu, konstantaj en la fido,
sciante, ke la samaj suferoj
plenumiĝas en via frataro
en la mondo.

Merkrede

Legaĵo – Efe 4, 26-27

Koleru kaj ne peku,
la suno ne subiru sur via kolero;
ankaŭ ne donu lokon al la diablo.

Ĵaŭde

Legaĵo – 1 Tes 5, 23

La Dio de paco vin sanktigu tute;
kaj via spirito kaj animo kaj korpo
estu plene konservitaj sen kulpo,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Vendrede

Legaĵo – Jer 14, 9b

Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo,
kaj ni portas sur ni Vian nomon;
ne forlasu nin.

Responsorio …
ekster Paska Tempo

Responsorio

Psa 31 (30), 6; Luk 23, 46 • ADORU 097.11

en Paska Tempo

Responsorio

Psa 31 (30), 6; Luk 23, 46 • kp. ADORU 097.11 • Albrecht Kronenberger 2021

Laŭdkanto …
ekster Paska Tempo

Antifono

Nunc dimittis – Luk 2, 29-32

Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
laŭ Via vorto, en paco,

ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

lumon por malkaŝo al la gentoj, *
kaj gloron de Via popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono

kp. ADORU 097.12

Preĝo …
Ĝenerale

Preĝo

Ni preĝu:

Vizitu, Dio, ni petas, tiun ĉi loĝejon,
kaj malproksimen forpelu de ĝi ĉiujn insidojn de la malamiko.
Viaj sanktaj anĝeloj loĝu en ĝi.
Ili nin gardu en paco;
kaj Via beno estu ĉiam sur ni.
Per Kristo, nia Sinjoro.

Amen.

Sabate

Preĝo

Ni preĝu:

Dio, restu ĉe ni en tiu ĉi nokto.
Kaj kiam ni leviĝos matene,
ni memoru kun ĝojo la resurekton de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi nun kaj eterne.

Amen.

Dimanĉe

Preĝo

Ni preĝu:

Ĉiopova Dio,
ni celebris hodiaŭ la misteron de la resurekto de nia Sinjoro.
Vespere ni vokas al Vi:
ŝirmu nin en tiu ĉi nokto kontraŭ ĉia malbono.
Faru, ke ni ripozu en Via paco
kaj ke ni komencu la morgaŭan tagon per Via laŭdo.
Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Amen.

Lunde

Preĝo

Ni preĝu:

Dio,
donu al ni trankvilan nokton kaj ripozigan dormon.
Kaj tion, kion ni semis hodiaŭ per vortoj kaj agoj,
Vi enradikigu kaj kreskigu;
kaj Vi maturigu ĝin por la eterna rikolto.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro.

Amen.

Marde

Preĝo

Ni preĝu:

Afabla Patro,
Vi estu nia lumigilo en la nokta mallumo.
Donu ke ni dormu en paco,
por ke morgaŭ ni ĝoje leviĝu en Via nomo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro.

Amen.

Merkrede

Preĝo

Ni preĝu:

Sinjoro Jesuo Kristo,
Vi estas afabla kaj kore humila.
La jugo, kiun Vi metas sur Viajn sekvantojn, ne estas prema,
kaj Via ŝarĝo estas malpeza.
Favore akceptu, kion ni planis hodiaŭ kaj kion ni plenumis.
Renovigu nin per la nokta trankvilo,
kaj igu nin morgaŭ pli fervoraj en Via servo.
Kiu vivas kaj regas eterne.

Via sole-naskita Filo descendis en la nokton de la morto, kaj resurektis.
Donu, ke ni restu dum ĉiuj tagoj ligitaj al Li per la fido,
por ke ni reviviĝu kun Li al nova vivo.
Tion ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro.

Amen.

Beno

Beno

Evangelisches Tagzeitenbuch 299

Himno al Maria …
en Advento kaj Kristnaska Tempo

Alma redemptoris mater

ALMA REDEMPTORIS MATER • nGL 666.1 • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 1989/1999 • ADORU 097.15

en Karesmo

Ave, Regina cælorum

AVE REGINA CÆLORUM • nGL 666.2 • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 1989 • ADORU 097.1

en Paska Tempo

Regina cæli, lætare

REGINA CÆLI, LÆTARE • nGL 666.3 • M: 16a jarcento, plisimpligita versio de melodio el la 12a jarcento • latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989/1996 • ADORU 097.17

en Ordinara Tempo

Salve Regina

SALVE REGINA • nGL 666.4 • M: 17a jarcento laŭ Henry Du Mont • latina T: 11a jarcento • E: Kongresa preĝaro de 37a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo, Bernhard Eichkorn en Kompletorioj de la semajno p. 38, Kloster Kirchberg 1999 • ADORU 097.16

(Klarigoj – Fontoj – Privateco – Kolofono) …
Klarigoj
Antaŭ ol komenci kanti, vi malfermu (per alklakado de la koncerna trianguleto) la unuopajn partojn laŭ la liturgia tempo kaj tago, respektive elektu laŭ via plaĉo.

Poste vi povas simple rulumi dum la kantado.

Se vi volas preĝi la Kompletorion sen kantado, vi prefere uzu la koncernajn paĝojn en fontoj.net:
KRISTANAJ FONTOJ > BREVIERO (iom post iom kompletigota) > Kompletorio.
Vi povas tien iri plej facile per la ligilo sur ĉi paĝo tute supre.

Fontoj
Interreto:

KRISTANAJ FONTOJ, fontoj.net

Libroj:

ADORU, Ekumena Diserva Libro,
eldonita de IKUE kaj KELI,
Eldonejo Ponto 2001, ISBN 3-9803793-5-3

Antiphonale zum Stundengebet,
eldonita de la Liturgiaj Institutoj de Trier, Salzburg kaj Zürich,
en kunlaboro kun la monaĥoj de la Abatejo Münsterschwarzach,
Verlag Herder, Freiburg kaj Vier-Türme-Verlag, Münsterschwarzach 1979

Benediktinisches Antiphonale, vol. I – III
(citita en Evangelisches Tagzeitenbuch)

Evangelisches Tagzeitenbuch,
eldonita de Evangelische Michaelsbruderschaft, 4a eldono,
Vier-Türme-Verlag, Münsterschwarzach kaj Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1998

Liber Usualis Missæ et Officii, pro dominicis et festis, cum cantu gregoriano,
el la vatikana eldono, laŭ la monaĥoj de Solesmes,
Desclée & Soch, Paris 1956

Broŝuroj:

Eta Sabat-Dimanĉa Breviero,
eldonita de Bernhard Eichkorn, Meßkirch 1985

Kompletorioj de la Semajno,
kompilita 2008 de Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger 2008.
Kontribuo al estonta Breviero en Esperanto.
ISBN 3-926633-10-7 (sen notoj)

Privateco
(en la germana)

Datenschutzerklärung

Ihre IP-Adresse wird von unserem Server nur insoweit gespeichert, wie es für die Funktion der Webseite erforderlich ist. Sie wird nicht zurückverfolgt, nicht statistisch ausgewertet und nicht an Dritte weitergegeben.

Cookies werden nicht gesetzt.

Wir blenden keine Werbung ein. Sollte Ihr Browser das tun, überprüfen Sie dessen Einstellung.

Albrecht Kronenberger

Kolofono
respondecas, ankaŭ pri la enhavo kaj privateco de la ligita paĝaro:

Albrecht Kronenberger
Am Wiesbrunnen 29
D-67433 Neustadt
albrecht.kronenberger✔t-online.de

Tel: +49 6321 6162 (kun telefon-aŭtomato / aŭtomata respondilo)
Skype (enŝaltota nur post interkonsento): albrecht.kronenberger